|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La Flugstacioj de Londono staris kune en kruda duonrondo ĉe la suda bordo de la rivero. Ili konsistigis tri arojn el po du stacioj, kiuj konservis la nomojn de antikvaj suburbaj montetoj aŭ vilaĝoj. Ili nomiĝis respektive Roehampton, Wimbledon, Streatham, Norwood, Blackheath kaj Shooter’s Hill. Ili estis similaj konstruaĵoj levitaj alte super la ĝenerala nivelo de la tegmentoj. Ĉiu el ili estis longa proksimume kvar mil metrojn kaj larĝa mil metrojn, kaj konstruita el la miksaĵo de aluminio kaj fero kiu anstataŭis la feron por arkitekturo. Iliaj plej altaj etaĝoj estis lataĵo el traboj, tra kiu supreniris liftoj kaj ŝtuparoj. La supro estis ebena etendaĵo, kun partoj – la forsendaj portiloj – kiujn oni povis levi, kaj kiuj povis tiam ruliĝi sur iomete klinitaj reloj al la limo de la strukturo.
Graham iris al la flugstacioj per la publikaj vojoj. Akompanis lin Asano, lia japana servisto. Lincoln estis forvokita de Ostrog, kiu sin okupis pro la administraj aferoj. Forta gvardio el la ventmaŝina polico atendis la Mastron ekster la oficejoj, kaj oni pretigis spacon por li sur la supera movtrotuaro. Lian veturon al la flugstacio oni ne atendis, tamen granda amaso kolektiĝis kaj sekvis lin al lia celita loko. Irante, li aŭdis la popolon voki lian nomon, kaj vidis sennombrajn homojn kaj infanojn bluvestitajn svarmi el la ŝtuparoj ĉe la meza vojo, gestante kaj kriante. Li ne povis kompreni tion, kion ili vokas. Li certiĝis denove pri la evidenta ekzisto de vulgara dialekto inter la urbaj malriĉuloj. Kiam fine li forlasis la trotuaron, lia gvardio tuj ĉirkaŭiĝis de densa, ekscitita amaso. Poste li memoris, ke kelkaj provis atingi lin kun petskriboj. Lia gvardio malfacile faris por li spacon.
Li trovis monoplanon sub gardo de aeronaŭto; ĝi atendis lin sur la okcidenta stacio. Observate de proksime, tiu mekanismo ne plu aspektis malgranda. Kuŝante sur la forflugiga portilo sur la vasta etendaĵo de la stacio, la skeleto de ĝia aluminia trunko estis tiel alta, kiel la korpo de dudek-tuna jaĥto. Ĝiaj flankaj subtenaj flugiloj, firmigitaj de metalaj nervoj preskaŭ same kiel tiuj de abela flugilo, kaj faritaj el vitreca artefarita membrano, ĵetis siajn ombrojn trans spacon de centoj da kvadrataj metroj. La seĝoj por la inĝeniero kaj la pasaĝero pendis libere kaj svingiĝis sur komplika ŝnuraro, inter la ŝirmaj ripoj de la korpo kaj multe malantaŭ la mezo. La seĝo por la pasaĝero estis ŝirmita de ventŝirmilo kaj defendita de metalaj stangoj portantaj aerkusenojn. Tion, laŭ deziro, oni povis plene enfermi, sed Graham volis sperti la novaĵon, kaj petis, ke oni lasu ĝin malfermita. La aeronaŭto sidis malantaŭ vitraĵo, kiu ŝirmis lian vizaĝon. La pasaĝero povis fiksi sin firme sur la seĝo, kaj tio estis preskaŭ neevitebla je alteriĝo, aŭ li povis sin movi per tenilo kaj stango al ŝranko je la malantaŭo de la maŝino, kie liaj pakaĵoj, liaj ekstraj kovriloj kaj refreŝigiloj estis metitaj; tiuj ankaŭ kun la seĝoj faris kontraŭpezon por partoj de la meza motoro, kiuj elstaris al la helico.
La stacio ĉirkaŭ li estis malplena, kun“escepto de Asano kaj ilia gardistaro. Laŭ instruo de la aeronaŭto li sin metis en la sidlokon. Asano forpaŝis tra la stangoj de la korpo, kaj staris sube sur la stacio, svingante la manon. Li ŝajnis gliti dekstren laŭ la stacio, kaj malaperis.
La motoro laŭte zumis, la helico turniĝis, kaj dum sekundo la stacio kaj la aliaj konstruaĵoj glitis rapide kaj horizontale preter la okuloj de Graham; tiam ili ŝajnis abrupte kliniĝi supren. Li premis instinkte la stangetojn je ambaŭ flankoj de si. Li sin sentis iri supren, kaj aŭdis laventon fajfi super Ja randon de la ventŝirmilo. La helico rondiris per fortegaj ritmaj impulsoj – unu, du, tri, paŭzo; unu, du, tri – kiujn la inĝeniero tre delikate regis. La maŝino komencis tremantan vibradon, kiu daŭris dum la tuta flugo, kaj la tegmentaj spacoj ŝajnis forflugi tre rapide dekstren kaj tre rapide malpligrandiĝi. Li rigardis de la vizaĝo de la aeronaŭto tra la ripoj de la maŝino. Rigardante flanken, nenion tre surprizan li vidis – rapida ŝnurfervojo povus doni similajn sentojn. Li rekonis la Konsilejon kaj la Ridge ĉe Highgate. Kaj tiam li rigardis rekte malsupren inter siaj piedoj.
Momente korpa teruro kaptis lin, pasia sento de nefirmeco. Li premegis la stangon. Dum unu aŭ du sekundoj li ne kapablis levi la okulojn. Ĉirkaŭ tridek metrojn sub li staris unu el la grandaj ventradoj de sudorienta Londono, kaj preter tiu la suda flugstacio estis kovrita de nigraj punktetoj. Ĉio ŝajnis forfali de li. Dum sekundo li spertis impulson sekvi la teron. Li kunpremis la dentojn, levis la okulojn per muskola penego, kaj la panika momento forpasis.
Li restis kelkan tempon kun la dentoj firme kunpremitaj, kun la okuloj rigardegantaj en la ĉielon. Bat’, bat’, bat’ – paŭz’, daŭris la motoro; bat’, bat’, bat’ – paŭz’! I.i premis la stangojn, ekrigardis la aeronaŭton, kaj vidis rideton sur ties sunbrunigita vizaĝo. Li ridetis reciproke – eble iom ŝajnige. “Estas iom strange unue,” li kriis, antaŭ ol li memoris sian dignon. Sed dum longe li ne kuraĝis denove rigardi malsupren. Li rigardis preter la kapon de la aeronaŭto, al loko, kie rando el nebule blua horizonto ŝteliras supren sur la ĉielo. Dum kelka tempo li ne povis forigi de si la penson pri ebla akcidento. Bat’, bat’, bat’, paŭz; supozu, ke iu negrava ŝraŭbo malĝustiĝus en tiu subtena motoro! Supozu – ! Li severe penis forpeli ĉiujn tiajn supozojn, Post nelonge ili forlasis almenaŭ la antaŭon de lia atento. Kaj daŭre ili supreniris, pli kaj pli alten en la klara aero.
Kiam malaperis la mensa ŝoko pro nesubtenata moviĝo tra la aero, liaj sentoj ne plu malplaĉis al li, rapide fariĝis plezuroj. Oni antaŭe avertis lin pri aermalsano. Sed li trovis la pulsan iradon de la monoplano, dum ĝi sin pelis kontraŭ la malforta sudokcidenta vento, ne multe pli malbona, ol la tangado de boato rekte kontraŭanta la ondojn dum modera ventego, kaj li estis nature bona marvojaĝanto. Kaj la akreco de la pli maldensa aero, en kiun ili supreniris, kaŭzis sentojn de malpezeco kaj vigleco. Li rigardis supren, kaj vidis la bluan ĉielon striita de streknuboj. Lia okulo vagis singardeme tra la ripoj kaj stangoj al brila aro da blankaj birdoj, kiuj pendis en la pli malalta ĉielo. Dum kelka tempo li observis tiujn. Poste, rigardante pli malalten, kaj ne sentante sin tiel timema, li vidis la gracilan formon de la elrigardejo de la ventmaŝina gardisto brili ore sub la sunlumo kaj malpligrandiĝi ĉiumomente. Dum lia rigardo nun pli kuraĝe iris suben, aperis blua vico da montetoj, kaj jam Londono, maldekstre, estis komplika aro da tegmentoj. Ĝia plej proksima rando aspektis akra kaj klara, kaj forpelis liajn lastajn timojn per surpriza ŝoko. Ĉar la limo de Londono similis muron, aŭ klifon; troviĝis dekliva falo profunda ĉirkaŭ cent metrojn, fronto fendita nur kelkloke de terasoj, malsimpla ornama fasado.
La grada ŝanĝiĝo de urbo al kamparo tra vasta spongo de suburboj, kiu estis tiel karakteriza trajto de la urbegoj en la dek-naŭa jarcento, jam ne ekzistis. Nenio el ĝi restis tie, krom dezerto de ruinoj, diverskolora kaj densa pro aroj de la multspecaj kreskajoj, kiuj antaŭe ornamis ia ĝardenojn de la zono, dismetitaj inter ebenaj brunaj spacoj de prisemita tero, kaj verdaj etendaĵoj de vintraj vegetaĵoj. La lastaj eĉ etendiĝis inter la restaĵoj de domoj. Sed plej ofte rifo aŭ insuleto el ruinoj, la rompaĵo de domoj, staris inter siaj stratoj kaj vojoj, kvazaŭ kurioza insulo inter ebena etendaĵo verda kaj bruna. Sendube ili estis forlasitaj de la enloĝantoj antaŭ multaj jaroj, sed ŝajne estis tro fortikaj por esti formovitaj eĉ de granda terkultiva mekanismo tiama.
La kreskaĵaro de tiu dezerto ondis kaj ŝaŭmis inter la sennombraj ĉeloj de muroj de falantaj domoj, kaj kvazaŭ sin ĵetis kontraŭ la piedon de la urba murego per bordŝaŭmo el rubuso kaj ilekso kaj hedero kaj dipsako kaj altkreskaj? herboj. Kelkloke brilaj plezurpalacoj altstaris inter la etaj restaĵoj de la Viktorina epoko, kaj ŝnurfervojoj kliniĝis al ili de la urbego. Tiun vintran tagon ili ŝajnis malplenaj. Malplenaj ŝajnis ankaŭ la artefaritaj ĝardenoj inter la ruinoj. La limoj de la urbego, efektive, estis tiel klare difinitaj, kiel dum la antikvaj tagoj, kiam oni fermis nokte la pordegojn, kaj la rabista malamiko ŝtelvenis eĉ ĝis la muroj mem. Grandega duonronda gorĝo elĵetis viglan veturilaron sur la Edhamita Vojo al Bath. Tiamaniere la unua vido al la mondo ekster la urbego venis al Graham kaj foriris. Kaj kiam fine li povis rigardi denove rekte malsupren, li vidis sub si la vegetaĵajn kampojn de la valo de la Thames – sennombraj oblongetoj ruĝbrunaj, transpasitaj de brilaj fadenoj, la drenkanaloj.
Lia ekscitiĝo rapide kreskis, fariĝis speco de ebrieco. Li sin trovis profunde enspiranta aeron, laŭte ridanta, deziranta krii. Post nelonge tiu deziro plene kaptis lin, kaj li kriis. Ili sin turnis suden. Ili iris kun iometa kliniĝo for de la vento, per malrapida alterniĝo je la movado; unue mallonga kruta supreniro, kaj poste longa glito malsupren, kiu estis tre rapida kaj plaĉa. Dum tiuj glitoj la helico tute ne funkciis. La supreniroj donis al Graham gloran senton pri sukcesplena penego; la glitoj tra la maldensa aero estis plaĉaj preter ĉia sperto. Li deziris neniam plu forlasi la superan aeron.
Dum kelka tempo li atentis la pejzaĝon, kiu kuras rapide norden sub li. Ĝiaj etaj klaraj detaloj tre plaĉis al li. Lin tre impresis la falo de la domoj, kiuj antaŭe superpunktis la landon; kaj la vasta senarba etendaĵo da tero, de kiu malaperis ĉiuj vilaĝoj kaj bienoj, krom nur polviĝantaj ruinoj. Li jam sciis, ke tio estas fakto, sed observi ĝin tiel estis afero tute diferenca. Li provis rekoni familiarajn lokojn en la kava baseno de la tero sub li, sed unue li ne povis distingi ion, nun kiam ili jam postlasis la valon de Thames. Baldaŭ, tamen, ili flugis super akra kreta monteto, kiun li rekonis la Guildforda “Porkdorso” (Hog’s Back), pro la familiara konturo de la kanjoneto ĉe ĝia orienta fmo, kaj pro la ruinoj de la urbo, kiuj krute kliniĝis ĉe ambaŭ randoj de tiu kanjoneto. Kaj, lasante tion, li rekonis aliajn lokojn, Leith Monteto, la sabla dezertaĵo ĉe Aldershot, kaj tiel plu. La valo de la rivero Wey estis plena de densejoj, krom kie la larĝa Edhamita vojo al Portsmouth, dense makulita de rapidantaj formoj, sekvis le direkton de la antikva fervojo.
La tuta etendaĵo de la eskarpo de la Downs – tiel klare, kiel la griza nebuleto lasis lin vidi – kovriĝis de ventmaŝinoj, de kiuj la plej granda en la urbo ŝajnis nur pli juna frato. Ili turniĝis per majesta moviĝo antaŭ la sudokcidenta vento. Kaj multloke kuŝis terpecoj punktitaj de la ŝafoj de la Brita Nutraja Kompanio, kaj foje kaj ree surĉevala ŝafisto faris nigran makulon. Tiam rapide de sub la monoplano venis la Altaĵoj de Wealden, kun dua vico de ventmaŝinoj, kiuj ŝajnis penegi forrabi de la kirliĝantoj de la Downs ilian parton de la vento. La purpura eriko estis tuŝita de flava ulekso, kaj je la transa flanko aro da nigraj bovoj forkuregis antaŭ paro de rajdantoj. Rapide tiuj posteniris kaj malpligrandiĝis kaj perdis koloron.
Kaj kiam tiuj malaperis malproksime Graham aŭdis vanelon kvazaŭ plorĝemi apude. Li rimarkis, ke li nun flugas super la Suda Downs, kaj, turnante la okulojn, li vidis la barilojn de la flugstacio ĉe Portsmouth alte stari sur la rando de Monteto Portsdown. Post plua momento aperis aro da ŝipoj similaj al flotantaj urboj, la blankaj klifetoj apud Needles, nanigitaj kaj sunlumaj, kaj la griza brileta akvo de la mallarĝa maro. Ili ŝajnis dum unu momento supersalti Solenton, kaj post kelkaj sekundoj la insuleto Wight preterkuris; tiam sub li etendiĝis maro pli kaj pli larĝa, jen purpura pro la ombro de nubo, jen griza, jen polurita spegulo, jen etendaĵo el nuba verdbluo. La insuleto pli kaj pli malgrandiĝis. Post kelkaj pluaj minutoj strio de griza nebuleto disigis sin de aliaj nubostrioj, deiris el la ĉielo, kaj fariĝis marbordo – sunluma kaj plaĉa – la bordo de Norda Francujo. Tiu leviĝis, prenis kolorojn, igis difinita kaj detala, kaj similaĵo de la angla Downs preterrapidis sub ili.
Post ŝajne nelonge, Parizo aperis super la horizonto, pendis tie dum tempospaco, kaj subiris denove, kiam la monoplano turniĝis norden. Sed li vidis, ke la Turo Eiffel ankoraŭ staras, kaj apud ĝi grandega kupolo kun Koloso kvazaŭ pinglopinto sur ĝi. Kaj li vidis, ankaŭ, kvankam tiam li ne komprenis ĝin, klinitan fumbloviĝon. La aeronaŭto diris ion pri “maltrankvileco en la subvojoj,” kiun Graham ne atentis. Sed li rimarkis la turojn kaj minaretojn kaj gracilajn masojn, kiuj celis ĉielen super la ventmaŝinoj de la urbo, kaj li sciis, ke almenaŭ rilate la belecon, Parizo ankoraŭ superas sian pli grandan rivalon.
Kaj eĉ dum li rigardis, palblua formo supreniris tre rapide el la urbo, kvazaŭ mortinta folio kirliĝanta en la vento. Ĝi turniĝis kaj ŝvebis al ili, rapide pligrandiĝante. La aeronaŭto diris ion. “Kio?” diris Graham, ne volanta preni la rigardon for de tio. “Londona aeroplano, Majstro,” kriis la aeronaŭto, gestante al ĝi.
Ili leviĝis kaj kurbturniĝis norden dum ĝi alproksimiĝis. Pli kaj pli proksimen ĝi venis, pli kaj pli grandiĝis. La bat’, bat’, bat’ – paŭz’! de la flugo de la monoplano, kiu antaŭe estis tiel potenca kaj tiel rapida nun ŝajnis malrapida kompare kun tiu giganta antaŭenirado. Kiel granda la monstro ŝajnis, kiel rapida kaj regula! ĉi preterpasis tre proksime sub ili, pelante sin antaŭen silente, vasta etendaĵo de retkovritaj diafanaj flugiloj, io vivanta. Graham havis momentan ekvidon al la vicoj post vicoj da volvitaj pasaĝeroj, pendantaj en siaj seĝetoj malantaŭ ventŝirmiloj, al blankvestita inĝeniero rampanta kontraŭ la ventegon laŭ ŝtupetaro, al ŝprucaj motoroj kunbatantaj, al la kirlanta helico kaj al vastaj flugiloj. Li ĝojegis pri la vidaĵo. Kaj post momento la maŝino jam preterpasis.
Ĝi leviĝis iomete, dum iliaj pli malgrandaj flugiloj balanciĝis pro la blovo de ĝia preterflugo. Ĝi malleviĝis kaj pli malgrandiĝis. Ili apenaŭ moviĝis, ŝajne, antaŭ ol Ĝi estis denove nur plata bluaĵo, kiu malaperis en la ĉielon. Tiu estis la aeroplano, kiu iris kaj revenis inter Parizo kaj Londono. Dum trankvila vetero kaj dum paca tempo ĝi iris kaj revenis kvarfoje ĉiutage.
Ili ŝvebis trans la Anglan ŝanelon, malrapide nun laŭ la kreskantaj ideoj de Graham, kaj Beachv Head aperis grize maldekstre de ili.
“Tero,” kriis la aeronaŭto, per voĉo tre malforta pro la fajfo de la vento trans la ventŝirmilon.
“Ankoraŭ ne,” kriis Graham, ride, “Ankoraŭ ne teren. Mi deziras lerni pli pri ĉi tiu maŝino.”
“Mi sugestis –” diris la aeronaŭto.
“Mi deziras lerni pli pri tiu maŝino,” ripetis Graham. “Mi venos al vi,” li diris, kaj sin ĵetis libera el la seĝo kaj paŝis sur la barita stango inter ili. Li haltis momente, lia koloro ŝanĝiĝis, kaj liaj manoj premfermiĝis. Post alia paŝo li sin tenis firme al la aeronaŭto. Li sentis pezon sur sia ŝultro, la forton de la aero. Lia ĉapelo flugis malantaŭen, kirlanta punkto? La vento venis blovege super la ventŝirmilo kaj blovis liajn harojn strie trans lian vizaĝon. La aeronaŭto haste alĝustigis ion kompense por la moviĝo de la centroj de pezo kaj forto.
“Mi deziras kompreni tiujn aferojn,” diris Graham. “Kion vi faras por movi la motoron antaŭen?”
La aeronaŭto hezitis. Tiam li respondis, “La afero estas malsimpla, Majstro.”
“Ne gravas,” kriis Graham, “ne gravas por mi.”
Okazis momenta paŭzo. “La aeronaŭtiko estas sekreto – privilegio –”
“Mi scias tion. Sed mi estas la Mastro. Kaj mi intencas lerni ĝin.” Li ridis, ekscitita pri tiu nova kompreno de povo, kiu estis donaco al li de la supera aero.
La monoplano turniĝis, kaj la akra malvarma vento kvazaŭ tranĉis la vizaĝon de Graham, kaj liaj vestoj tiris lian korpon malantaŭen dum la antaŭo celis okcidenten. La du viroj rigardis sin reciproke en la okulojn.
“Majstro, ekzistas reguloj –”
“Ili ne koncernas min,” diris Graham. “Vi ŝajnas forgesi.”
La aeronaŭto rigardis lian vizaĝon. “Ne,” li diris. “Mi ne forgesas tion, Majstro. Sed sur la tuta tero – neniu, kiu ne estas ĵurinta aeronaŭto iam havas ŝancon. Ili venas nur kiel pasaĝeroj –”
“Mi scias ion pri tio. Sed mi ne intencas argumenti tiujn detalojn. Ĉu vi scias, kial mi jam dormis ducent jarojn? Por flugi!”
“Majstro,” diris la aeronaŭto, “la reguloj – se mi malobeas la regulojn –”
Graham forgestis la eblajn punojn.
“Do, se vi rigardos min –”
“Ne,” diris Graham, ŝanceliĝante kaj tenante sin pli firme dum la maŝino momente relevis sian antaŭon. “Tio ne estas mia intenco. Mi deziras mem fari ĝin. Fari ĝin mem eĉ se mi frakasos ĉion! Ne! Mi volas tion! Vidu, mi intencas grimpi super tion – veni por partopreni vian seĝon. Tenu vin firme! Mi intencas flugigi mem la maŝinon, eĉ se mi frakasos min fine. Almenaŭ mi havos ion por pagi al mi mian dormon. El ĉiuj aliaj aferoj – .
Pasintece mia revo estis flugi. Nun – ekvilibrigu vin!”
“Cent spionoj observas min, Majstro!”
La pacienco de Graham eluziĝis. Eble li volis, ke ĝi fariĝu tiel. Li blasfemis. Li pasis ĉirkaŭ la meza amaso de teniloj kaj la monoplano balanciĝis.
“Ĉu mi estas la Mastro de la tero?” li diris. “Aŭ ĉu via Societo estas tio? Nu! Maltenu tiujn tenilojn kaj tenu miajn manojn. Jes – tiele. Kaj nun, kiel oni turnas ŝian antaŭon malsupren por gliti?”
“Majstro?” diris la aeronaŭto.
“Kio?”
“Vi defendos min, ĉu ne?”
“Ĉielo! Jes! Eĉ se necesos bruligi Londonon. Nun!”
Kaj per tiu promeso Graham aĉetis sian unuan lecionon pri aera navigado. “Nepre estos avantaĝo por vi, je ĉi tiu vojaĝo,” li diris kun laŭta rido – ĉar la aero similis fortan vinon – “se vi instruos min rapide kaj bone. Ĉu mi tiru tion? Aĥ! Jen! Hc!”
“Posten, Majstro! Returnen!”
“Returnen – bone. Unu – du – tri – Dio! Aĥ. Jen ŝi leviĝas! ĉi tio estas vera vivado!”
Kaj nun la maŝino komencis fari tre strangajn dancojn en la aero. Jen ĝi turniĝis en spiralo diametre apenaŭ cent metrojn, jen ĝi rapide leviĝis kaj tuj falis krute, rapidege, same kiel falko, kaj tamen sin savis per granda kurbo, kiu portis ilin alten denove. Dum unu el tiuj faloj ĝi ŝajnis flugi rekte al la pendanta aro da balonoj je la sudoriento kaj ili nur kurbiĝiskaj maltrafis tiujn persubita reakiro de ekvilibro. La neordinara rapideco kaj glateco de la movado, la neordinara influo de la maldensa aero sur lia korpo, instigis Graham al senzorga furiozo.
Sed fine okazis io stranga por sobrigi lin, kaj sendi lin ree malsupren al la homplena vivo sube, kun ĝiaj mallumaj nesolveblaj enigmoj. Dum li flugfalis, aŭdiĝis frapeto, kaj io preterflugis; estis guto kiel pluvero. Tiam, dum li daŭre malsupreniris, li vidis ion kvazaŭ blankan ĉifonaĵon, kiu sekvis lin malsupren. “Kio tio estis?” li demandis. “Mi ne vidis ĝin.”
La aeronaŭto ekrigardis ĝin, kaj tiam' prenis la tenilon por direkti la maŝinon, ĉar ili ankoraŭ flugfalis. Kiam la monoplano ree leviĝis, li profunde enspiris kaj respondis; “Tio,” 'kaj li gestis al la blankaĵo ankoraŭ flirtanta malsupren, “estis cigno.”
“Mi ne vidis ĝin,” diris Graham.
La aeronaŭto ne respondis, kaj Graham rimarkis gutetojn sur lia frunto.
Ili flugis horizontale dum Graham grimpis returnen al la pasaĝera seĝo for de la vipado de la vento. Kaj tiam sekvis rapida subenflugo, dum la helico kirliĝis por malhelpi la falon, kaj la flugstacio kreskis larĝa kaj malluma antaŭ ili. La suno, malaperante trans la kretaj montetoj okcidente, subiris samtempe kun ili, kaj lasis Ia ĉielon kiel oran fajron.
Baldaŭ ili povis vidi homojn kvazaŭ punktetojn. Li aŭdis bruon veni por renkonti lin, bruon kiel la sonon de ondoj sur ŝtoneta bordo, kaj vidis, ke la tegmentoj ĉirkaŭ la stacio estas dense kovritaj de la homoj, kiuj ĝojas pri lia sendanĝera reveno. Nigra amaso kunpusiĝis sub la stacio, mallumo makulita de sennombraj vizaĝoj, kaj tremanta pro la ondetado de svingataj manoj kaj blankaj tukoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.