|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiom, kiom Graham povis juĝi, estis tagmezo kiam la blanka standardo de la Konsilantoj falis. Sed kelkaj horoj devis forpasi antaŭ ol estis eble efektivigi la formalan kapitulacon; sekve, dirinte sian “Vorton,” li eniris sian novan apartamenton en la Ventmaŝina Oficejo. La konstanta ekscitiĝo de la lastaj dek du horoj lasis lin neordinare laca, eĉ lia scivolo eluziĝis; dum iom da tempo li sidis malvigle kaj pasive kun malfermitaj okuloj; kaj dum iom da tempo li dormis. Vekis lin du kuracaj servistoj veninte kun stimuliloj por subteni lin tra la venonta okazaĵo. Glutinte la drogojn, kaj sin baninte laŭ ilia konsilo en malvarma akvo, li sentis rapidan revenon de sia intereso kaj energio, kaj baldaŭ kapablis akompani Ostrogon, ŝajne tra kelkaj kilometroj da koridoroj, liftoj, kaj glitvojoj, al la ferma sceno de la regado de la Blanka Konsilantaro.
La vojo kondukis vageme tra labirinto de konstruaĵoj. Ili atingis fine koridoron, kiu fleksiĝis kaj montris antaŭ li oblongan malfermaĵon, nubojn varmajn pro sunsubiro, kaj la krudan konturon de la Konsilejo. Tumultoj de krioj venis supren al li. Post denova momento ili elvenis alte sur la supro de la klifo el torditaj konstruaĵoj, kiu superpendis la rompaĵon. La vasta spaco etendis sin antaŭ Graham; ne estante malpli stranga kaj mirinda, kvankam li jam spertis, en la ovala spegulo, malproksiman rigardon al ĝi.
Tiu krude amfiteatra spaco nun ŝajnis ampleksi pli ol kilometron trans la ekstera rando. Maldekstre ĝi ore lumiĝis, kaptante la sunbrilon, kaj malsupre kaj dekstre ĝi aspektis klara kaj malvarma sub la ombro. Super la ombre griza Konsilejo, kiu staris meze de ĝi, la granda nigra standardo de la cedo pendis ankoraŭ per malviglaj faldoj kontraŭ la flama sunsubiro. Fortranĉitaj ĉambroj, haloj kaj koridoroj strange sin montris, rompitaj metalmasoj elstaris malgaje el la tordita rompaĵo, vastaj amasoj da plektitaj ŝnuregoj pendis kvazaŭ implikita algo, kaj el ĝia fundo venis tumulto de sennombraj voĉoj, fortegaj ŝokoj, kaj la sono de trumpetoj. Tute ĉirkaŭ tiu granda blanka konstruaĵo kuŝis rondo el ruinaĵo; la frakasitaj nigraj amasoj, la nudaj fundamentoj kaj ruinigitaj materialoj de la konstruaĵoj, kiujn oni detruis laŭ la ordono de la Konsilantaro, skeletoj el traboj, titanaj masoj da muraĵo, arbaroj el dikaj kolonoj. Inter la ombra rompaĵo sube, fluanta akvo ekbrilis kaj lumetis, kaj malproksime trans la spaco, el la mezo de senforma vasta maso da konstruaĵoj, elstaris la tordita fino de akvotubego, alta kvindek metrojn en la aero, tondre ŝprucegante en brila kaskado. Kaj ĉie troviĝis grandaj amasoj da homoj.
Kie ajn ekzistis spaco por la piedoj, svarmis homoj, malgranduloj, mikroskope klaraj, krom kie la sunbrilo ŝanĝis ilin al nedistingebla oro. Ili grimpis la ŝanceliĝantajn murojn, ili sin tenis laŭ rondoj kaj grupoj ĉirkaŭ la altaj kolonoj, ili svarmis sur la randoj de la ruinoj. La aero estis plena de ilia kriegado, kaj ili sin premis kaj svingis al la meza spaco.
La supraj etaĝoj de la Konsilejo ŝajnis malplenaj, neniu estis videbla. Nur la pendanta standardo de la cedo siluetiĝis peze kontraŭ la lumo. La mortintoj kuŝis en la Konsilejo, aŭ estis kaŝitaj de la svarmanta amaso, aŭ forportitaj. Graham povis vidi nur malmultajn neatentitajn kadavrojn en alkovoj kaj anguloj de la ruinoj, kaj inter la fluetoj de la akvo.
“Ĉu vi nun lasos ilin vidi vin, Majstro?” diris Ostrog. “Ili tre deziras vin vidi.”
Graham hezitis, kaj paŝis tiam antaŭen al loko, kie la rompita rando de la muro abrupte finiĝis. Li staris rigardante malsupren, soleca, altkreska, nigra figuro kontraŭ la ĉielo.
Tre malrapide la svarmantoj sur la ruinoj rimarkis lin. Dum tiu tempo aretoj da viroj kun nigraj uniformoj aperis malproksime, sin ŝovante tra la amaso al la Konsilejo. Li vidis etajn nigrajn kapojn roziĝi, rigardante lin, vidis per tio ondon de rekono flui trans la lokon. Li pensis, ke li devus doni al ili ian signon. Li levis la brakon, tiam gestis al la Konsilejo, kaj faligis la manon. La voĉoj sube fariĝis samsonaj, plifortiĝis, leviĝis al li kiel multnombraj ondetoj de aklamado.
La okcidenta ĉielo estis pale bluverda, kaj Jupitero brilis alte sude, antaŭ ol oni plenumis la kapitulacon. Supre okazis malrapida, nerimarkebla ŝanĝiĝo, la antaŭeniro de la nokto, trankvila kaj bela; malsupre troviĝis rapidado, ekscitiĝo, kontraŭemaj ordonoj, paŭzoj, spasmaj evoluoj de organizado, vasta leviĝanta bruo kaj konfuziĝo. Antaŭ ol la Konsilantoj eliris, penegantaj ŝvitantoj, direktate de konflikto de krioj, elportis centojn da tiuj, kiuj pereis en la mano-ĉe-mana barakto en tiuj longaj koridoroj kaj ĉambroj…
Nigre vestitaj gardistoj viciĝis laŭ la vojo kiun la Konsilantoj estis sekvontaj; kaj ĝis tiel malproksime, kiel la okulo povis atingi en la nebule blua krepusko de la ruinoj, kaj svarmante nun ĉe ĉiu ebla punkto sur la kaptita Konsilejo, kaj laŭlonge de la frakasita klifo el ĝiaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj, staris sennombraj homoj, kies voĉoj, eĉ kiam oni ne aplaŭdis, bruis kiel la maro sur ŝtoneta bordo. Ostrog jam elektis grandegan mason de rompita kaj deĵetita masonaĵo, kaj estradon el lignaj kaj metalaj traboj oni rapide starigis sur ĝi. La esencaj partoj jam kompletiĝis, sed zumantaj kaj bruaj maŝinoj ankoraŭ foje montriĝis en la ombro sub tiu portempa konstruaĵo.
La estrado enhavis pli malgrandan parton, sur kiu Graham staris, kun Ostrog kaj Lincoln apude, iom antaŭ grupo de malsuperaj oficistoj. Pli larĝa malsupra estrado ĉirkaŭis tiun supran parton, kaj sur ĝi staris la nigre vestitaj gardistoj de la revolucio, armitaj per la verdaj armiletoj, eĉ kies nomojn Graham ankoraŭ ne sciis. Tiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, rimarkis, ke liaj okuloj konstante vagas de la svarmanta amaso sur la krepuske lumigitaj ruinoj ĉirkaŭe, al la malluma konturo de' la Blanka Konsilejo, de kie la Administrantoj poste venos, kaj al la nudaj klifoj el ruinaĵo kiuj ĉirkaŭas lin, kaj tiamaniere returnen al la popolo. La voĉoj de la amaso ŝvelis ĝis surdiga tumulto.
Li unue vidis la Konsilantojn tre malproksime sub la brilo de unu el la novaj lampoj kiuj markis ilian vojon; ili estis grupeto de blankaj figuroj sub nigra arkaĵo. En la Konsilejo ĉio estis malluma. Li rigardis ilin alproksimiĝi, preterpasi unu elektran stelon post alia; la minaca muĝo de la popolo, sur kiu ilia potenco daŭre premis dum cent kvindek jaroj, marŝis apud ili. Kiam ili pli alproksimiĝis, li vidis iliajn vizaĝojn, lacajn, palajn, kaj maltrankvilajn. Li vidis ilin palpebrumi supren tra la brilego ĉirkaŭ li kaj Ostrog. Li komparis iliajn strangajn malvarmajn rigardojn en la Halo de Atlas… Baldaŭ li povis rekoni kelkajn; la viro kiu frapis la tablon al Howard, diktrunka viro kun ruĝa barbo, kaj malaltkreska viro kun delikataj trajtoj kaj strange longa kranio. Li rimarkis, ke tiuj du flustras kune kaj rigardas malantaŭ lin al Ostrog. Poste venis altkreska, malhela, bela viro, marŝante malgaje. Abrupte li rigardis supren, liaj okuloj tuŝis Grahamon momente, kaj pasis preter lin al Ostrog. La vojon, kiun oni konstruis por ili, oni faris tiamaniere, ke ili devis pretermarŝi kaj turniĝi antaŭ ol ili venis al la dekliva vojo el tabuloj, kondukanta supren al la estrado, kie ili devos cedi.
“La Mastro, la Mastro! Dio kaj la Mastro!” kriis la popolo. “Al la infero la Konsilantoj!” Graham rigardis la amasojn, kiuj etendiĝis malantaŭen ekster kalkulebleco ĝis krianta nebuleto, kaj tiam Ostrogon apude, palan, kaj firman, kaj trankvilan. Lia okulo reiris al la grupeto da Konsilantoj. Kaj tiam li rigardis la familiarajn silentajn stelojn super sia kapo. La mirinda eco de lia destino subite evidentiĝis. Ĉu ambaŭ vivoj povas esti liaj – tiu eta vivo en lia memoro jam forpasinta ducent jarojn, kaj ankaŭ ĉi tiu nuna?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.