|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li ŝurpriziĝis de tuso tre proksime de si.
Li turniĝis abrupte, kaj spioninte, vidis etan kuntiritan figuron, kiu sidis du metrojn distance de li sub la ombro de la barilo.
“Ĉu vi scias ian novaĵon?” demandis la altsona, fajfspira voĉo de tre maljuna viro.
Graham hezitis. “Nenion,” li diris.
“Mi restos ĉi tie ĝis la lumoj revenos,” diris la maljunulo. “Tiuj bluaj friponoj troviĝas ĉie – ĉie.”
La respondo de Graham donis neklaran jeson. Li provis vidi la maljunulon, sed la mallumo kaŝis ties vizaĝon. Li tre deziris respondi, paroli, sed li ne sciis kiel komenci.
“Malluma kaj damninda,” subite diris la maljunulo. “Malluma kaj damninda! Pelita for de mia ĉambro en ĉi tiujn danĝerojn!”
“Tio estas bedaŭrinda,” hezite diris Graham. “Tio estas malbona por vi.”
“Mallumo! Maljunulo perdiĝinta en la mallumo! Kaj la tuta mondo freneziĝinta. Militado kaj batalado. La polico venkitaj kaj friponoj vagantaj ĉien. Kial oni ne venigas negrojn por defendi nin?… Mi ne plu eniros malluman koridoron. Mi faletis sur mortinton.”
“Oni sin trovas pli sendanĝera inter kunuloj,” diris la maljunulo, “– se ili estas kunuloj de bona speco,” kaj li senkaŝe rigardis lin. Li leviĝis subite kaj venis al Graham.
Ŝajnis, ke la vido estas kontentiga. La maljunulo sidiĝis, kvazaŭ trankvila pro tio, ke li ne plu sin trovas sola. “Nu!” li diris, “ĉi tiu estas terura tempo! Militoj kaj bataloj, kaj la mortintoj kuŝadas – viroj, fortuloj, • mortas en la mallumo. Filoj! mi posedas tri filojn. Nur Dio scias, kie ili restas nun.”
La voĉo haltis. Poste ĝi ripetis tremete : “Nur Dio scias, kie ili restas nun.”
Graham staradis, meditante demandon, kiu ne malkaŝos lian nescion. Denove la voĉo de la maljunulo finis la paŭzon.
“Tiu Ostrog venkos,” li diris. “Li venkos. Kaj neniu povas scii, kiel la mondo progresos sub li. Miaj filoj laboras ĉiuj sub la ventmaŝinoj. Unu el miaj bofilinoj estis dum iom de tempo lia amatino. Lia amatino! Do, ni ne estas ordinaruloj; eĉ se oni forsendis min hodiaŭ nokte, por vagi kaj riski mian vivon… Mi sciis, kio okazas. Antaŭ ol multaj personoj sciis. Sed tiu mallumo! Kaj faleti sur kadavro subite en la mallumo!”
Lia fajfa spirado estis aŭdebla.
“Ostrog!” diris Graham.
“La plej granda ĉefo, kiun la mondo iam vidis,” diris la voĉo.
Graham traserĉis sian cerbon. “La Konsilantoj posedas malmultajn amikojn inter la popolo,” li hezite diris.
“Malmultajn. Kaj malbonajn eĉ tiujn. Ili jam postvivis sian tempon. Ili devus sin teni al la plej lertaj. Sed dufoje ili prokrastis la elekton. Kaj Ostrog. Kaj nun ĝi jam krevis, kaj nenio povas ĉesigi ĝin, nenio povas ĉesigi ĝin. Dufoje ili rifuzis Ostrogon – Ostrogon, la ĉefon. Mi sciiĝis tiam pri lia kolero – li estis terura. La ĉielo savu ilin, ĉar nenio surtera kapablas tion, nun kiam li jam levis la Laboristajn Kompaniojn kontraŭ ili. Neniu alia kuraĝus tion. La tuta blua kanvaso armita kaj marŝanta! Li daŭrigos la aferon ĝisfine. Li daŭrigos ĝin.”
Li restis silenta nelongan tempon. “Tiu Dormanto,” li diris kaj haltis.
“Nu,” diris Graham. “Kio?”
La maljuneca voĉo mallaŭtiĝis ĝis konfidema flustro, la nebula, pala vizaĝo alproksimiĝis. “La vera Dormanto –”
“Jes?” diris Graham.
“Mortis antaŭ jaroj.”
“Kio?” kriis Graham abrupte.
“Antaŭjaroj. Mortis. Antaŭjaroj.”
“Ĉu vi volas diri – ?” demandis Graham.
“Jes. Mi ja diras tion. Li mortis. Ĉi tiu Dormanto, kiu ĵus vekiĝis, oni interŝanĝis ilin dumnokte. Kompatinda drogita krietaĵo sen konscio. Sed mi devas ne diri ĉion, kion mi scias. Mi devas ne diri ĉion.”
Dum momento li balbutis neaŭdeble. Lia sekreto venkis lin. “Mi ne konas tiuĵn, kiuj dormigis lin – tio okazis antaŭ mia tempo – sed mi konas la viron, kiu injektis la stimulilon por veki lin. Ekzistis dek ŝancoj kontraŭ unu de sukceso – veki aŭ mortigi. Veki aŭ mortigi. Jen la metodo de Ostrog.”
Graham tiom surpriziĝis pri tiu diro, ke li devis interrompi, kaj igi la maljunulon ripeti siajn vortojn, devis nebule redemandi, antaŭ ol li certiĝis pri la signifo kaj malsaĝeco de tio, kion li ĵus aŭdis. Lia vekiĝo ne estis natura! Ĉu tio ankaŭ estas la malvigla superstiĉo de maljunulo, aŭ ĉu ĝi enhavas veron? Serĉante la mallumajn angulojn de sia memoro, li baldaŭ trovis ion, kio povis eble esti impreso pri tia stimulado. Li ekpensis, ke li ĵus trafis bonŝancan renkontiĝon, ke nun fine li eble sciiĝos ion pri la nova epoko. La maljunulo fajfe tusis momente kaj kraĉis; poste la altsona, rememora voĉo daŭrigis :
“La unuan fojon oni rifuzis lin. Mi sciis pri ĉio.”
“Rifuzis kiun?” diris Graham. “La Dormanton?”
“La Dormanton? Ne. Ostrogon. Li estis terura – terura! Kaj ili promesis tiam al li – promesis, ke nepre la proksiman fojon. Malsaĝaj ili estis – ili ne pli multe timis pri li. Nun la tuta urbego estas lia muelejo, kaj homoj, kiaj ni, estas polvo muelita per ĝi. Polvo muelita per ĝi. Antaŭ ol li alvenis, la laboristoj kutime tranĉis reciproke siajn gorĝojn, kaj murdis iafoje ĥinon aŭ laborpolicanon, kaj lasis paca la ceteron de ni. Kadavroj! Rabado! Mallumo! Tiaj aferoj ne vidiĝis dum groso da jaroj. Nu! – sed estas malbone por malgranduloj, kiam la granduloj kverelas! Malbone!”
“Ĉu vi diris – ke ne okazis – kio? – dum groso da jaroj?”
“Kio?” diris la maljunulo.
Li aldiris ion pri fortranĉado de silaboj, kaj igis lin ripeti tion eĉ triafoje. “Batalado, kaj mortigado, kaj.armiloj en mano, kaj malsaĝuloj kriantaj pri libereco, kaj tiel plu,” diris la maljunulo. “Ne dum mia tuta vivo tio antaŭe okazis. Ĉi tiuj similas al la malnovaj tagoj – certe – kiam la Parizanoj ribelis – antaŭ tri grosoj da jaroj. Tio estas la afero, pri kiu mi diris, ke ĝi ne okazis. Sed ĝi estas la kutimo de la mondo. Ĝi devis reokazi. Mi scias. Mi scias. Dum kvin jaroj Ostrog laboras, kaj ĝenaĵo sekvas genaĵon, kun malsato kaj minacoj, kaj fanfarono kaj armiloj. Blua kanvaso kaj plendado. Neniu ekster danĝero. Ĉio falas kaj glitas. Kaj nun jen ni! Ribeloj kaj bataloj, kaj la Konsilantaro venas al sia fino.”
“Vi ŝajnas bone informita pri tiuj aferoj,” diris Graham.
“Mi scias tion, kion mi aŭdis. Mia diro ne estas tute nur Babilmaŝinaĵo.”
“Ne,” konsentis Graham, scivolante, kio Babilmaŝino eble estas. “Kaj vi estas certa, ke tiu Ostrog – vi estas certa, ke Ostrog organizis la ribelon kaj aranĝis la vekiĝon de la Dormanto? Nur por montri sian potencon – ĉar oni ne elektis lin al la Konsilantaro?”
“Ĉiu scias tion, mi kredas,” diris la maljunulo. “Krom – nur malsaĝuloj. Li intencis iel fariĝi la Mastro. Aŭ en la Konsilantaro, aŭ ne. Ĉiu, kiu scias ion ajn, scias tion. Kaj jen ni troviĝas kun kadavroj en la mallumo! Nu, kie vi forestis, se vi ne sciiĝis pri la kverelo inter Ostrog kaj la Verney-anoj? Kaj kio viaopinie kaŭzis la kverelon? La Dormanto? Ĉu jes? Vi opinias, ke la Dormanto estas reala, kaj vekiĝis propravole – ĉu?”
“Mi estas stultulo, pli aĝa ol mi aspektas, kaj forgesema,” diris Graham. “Multe da aferoj, kiuj okazis – precipe lastatempe –. Se mi mem estus la Dormanto, verdire, mi ne povus scii malpli pri ili.”
“Kio?” diris la voĉo. “Maljuna, vi estas, ĉu? Via voĉo ne sonas tre maljuna! Sed ne ĉiu tenas sian memoron ĝis mia aĝo – vere. Sed tiuj famkonataj aferoj! Sed vi ne estas tiel aĝa kiel mi – nek preskaŭ tiel aĝa. Nu! Eble mi devus ne juĝi aliajn virojn laŭ mi mem. Mi min sentas juna – por tia maljunulo. Eble vi vin sentas maljuna por tia junulo.”
“Jen la vero,” diris Graham. “Kaj mi travivis strangan historion. Mi scias tre malmulton. Kaj pri la historio, mi scias preskaŭ neniom ajn da historio. La Dormanto kaj Julio Cezaro tute egalas por mi. Interesas min aŭdi vin paroli pri tiuj aferoj.”
“Mi scias iom,” diris la maljunulo, “mi scias kelkajn aferojn. Sed – Aŭskultu!”
La duo silentiĝis aŭskultante. Aŭdiĝis peza sono, ŝoko kiu tremigis ilian benkon. La preterpasantoj haltis, kriis unu al la alia. La maljunulo tre emis demandi; li vokis al viro, kiu pasis proksime. Graham, kuraĝigite de lia ekzemplo, stariĝis kaj alparolis aliajn. Neniu sciis, kio ĵus okazis.
Li revenis al la benko kaj trovis la maljunulon, kiu murmuris subvoĉe malklarajn demandojn. Dum iom da tempo ili diris nenion unu al la alia.
La sento de tiu giganta barakto, tiel proksima kaj tamen tiel malproksima, subpremis al Graham la imagon. Ĉu tiu maljunulo pravis, kaj ĉu la revoluciuloj venkas? Aŭ ĉu ĉiuj eraras, kaj la ruĝvestitaj gardistoj pelas ĉion antaŭ si? Iumomente la milita diluvo povas fluegi en tiun silentan kvartalon kaj denove kapti lin. Estas bone, ke li eltrovu ĉion eblon dum li disponas la tempon. Li turniĝis subite al la maljunulo kun demando, kaj tamen lasis ĝin nedirita. Sed lia movo instigis la maljunulon ree paroli.
“Nu! Kiel aferoj kunlaboras!” diris la maljunulo. “Tiu Dormanto, kiun ĉiuj ĉi malsaĝuloj fidas! Mi posedas la tutan historion – ĉiam mi estis lerta je historioj. Dum mia knabeco – mi eĉ estas tiel aĝa – mi kutimis legi presitajn librojn. Vi apenaŭ kredos tion – ili tiom putras kaj polviĝas, ke la Sanitara Kompanio bruligis ilin por fari Cindroliton. Sed ili oportunis laŭ sia malpura maniero. Oni lernis multon. Tiuj novmodaj Babilmaŝinoj – ili ne ŝajnas novmodaj por vi, ĉu? – ili estas facile aŭdeblaj, facile forgeseblaj. Sed mi sekvis la detalojn de la afero de ĝia komenco.”
“Vi apenaŭ kredos tion,” diris Graham malrapide, “sed mi estas tiel senscia – mi tiom priokupiĝis pri propraj aferetoj, miaj cirkonstancoj estis tiel strangaj – mi scias nenion pri la historio de la Dormanto. Kiu li estis?”
“Nu!” diris la maljunulo. “Mi scias tion. Mi scias. Li estis kompatinda neniulo, kaj li kverelis kun ludema virino – la kompatindulo! Kaj li entranciĝis. Ekzistas ankoraŭ la antikvaj aĵoj, tiuj brunaĵoj – arĝentaj fotografaĵoj – ankoraŭ montrantaj lin dum li kuŝis – antaŭ groso kaj duono da jaroj – groso kaj duono da jaroj.”
“Kverelis kun ludema virino, la kompatindulo,” mallaŭte diris Graham al si mem, kaj poste laŭtvoĉe, “Jes – nu, daŭrigu.”
“Necesas scii, ke li havis kuzon nomitan Warming, solecan viron seninfanan, kiu treege riĉiĝis spekulante pri vojoj – la unuaj vojoj el Edhamito. Sed ĉu vi ne sciiĝis? Ne? Kial? Li aĉetis ĉiujn patentrajtojn kaj fondis grandan kompanion. Tiam ekzistis multe da grosoj da apartaj firmoj kaj komercaj kompanioj. Grosoj da grosoj! Liaj vojoj venkis la fervojojn – la antikvajn aferojn – post du doznoj da jaroj; li aĉetis kaj Edhamitis iliajn relvojojn. Kaj ĉar li ne volis dispecigi sian grandan havaĵon nek enlasi akciulojn, li testamentis ĉion al la Dormanto, kaj metis ĝin sub Direktoraro de Administrantoj, kiujn li mem elektis kaj edukis. Li sciis tiam, ke la Dormanto ne vekiĝos, ke li daŭre dormos, dormos ĝis li mortos. Li sciis tion tute bone. Kaj jen! viro en Usono, kiu antaŭe perdis du filojn pro boata akcidento, sekvis tion per alia grandega testamentaĵo. Liaj administrantoj sin trovis kun dozno da miriadoj da leonoj aŭ eĉ pli je la komenco mem.”
“Kiel li nomiĝis?”
“Graham.”
“Ne, mi aludas – la Amerikanon.”
“Isbister.”
“Isbister!” diris Graham. “Mi eĉ ne rekonas la nomon.”
“Certe ne,” diris la maljunulo. “Certe ne. Oni ne lernas multe nuntempe en la lernejoj. Sed mi scias ĉion pri li. Li estis riĉa Amerikano, kiu migris de Anglujo, kaj li testamentis al la Dormanto eĉ pli ol Warming. Kiel li gajnis tion, mi ne scias. Io rilate bildojn per maŝinoj. Sed li gajnis kaj testamentis ĝin, kaj tiamaniere la Konsilantaro havis sian komencon. Komence ĝi estis nur administra konsilantaro’”
“Kaj kiamaniere ĝi kreskis?”
“Nu! – vi ne scias multon. La mono allogas la monon – kaj dek du cerboj pli valoras ol unu. Ili ludis tre lerte.
Ili rilatigis la politikon kun la financo, leaj daŭre pliigis la monon, funkciigante la valuton kaj la impostojn. Ĉio kreskis – kreskis. Kaj dum multaj jaroj la dek du administrantoj kaŝis la kreskadon de la havaĵo de la Dormanto sub duoblaj nomoj, titoloj de Kompanioj, k.t.p. La Konsilantaro etendiĝis per rajtodokumentoj, hipotekoj, akcioj, ĉiu politika partio, kaj ĉiu ĵurnalo, kiun ili aĉetis. Se vi aŭskultos la malnovajn rakontojn, vi vidos la Konsilantaron daŭre kreski. Bilionoj sur bilionoj • da leonoj fine – la posedaĵo de la Dormanto. Kaj la tuto kreskis el kaprico – el la testamento de Warming kaj la akcidento de la filoj de Isbister.
“La homoj estas strangaj,” diris la maljunulo. Mi trovas stranga la fakton, ke la Konsilantoj tiel longe kunagis. Tiel grandnombre kiel dek du. Sed eĉ de la komenco ili laboris en subrondetoj. Kaj ili iris malantaŭen. Dum miaj junecaj tagoj oni kutime parolis pri la Konsilantoj, kiel nesciulo parolas pri Dio. Oni ne kredis, ke ili kapablas malbonfari. Oni ne sciis pri iliaj virinoj, k.t.p.! Nu, mi pli saĝiĝis.
“La homoj estas strangaj,” diris la maljunulo. “Jen vi, juna kaj nescia, kaj mi – sepdozjara, kaj mi kun deco darfus forgesi – mi klarigas ĉion al vi koncize kaj mallonge.
“Sepdozjara,”li diris, “sep doznoj, kaj mi ankoraŭ aŭdas kaj vidas – aŭdas pli bone ol mi vidas. Kaj mi rezonas klare, kaj min informas pri ĉiuj okazaĵoj. Sepdozjara!
“La vivo estas stranga. Mi estis dudozjara antaŭ ol Ostrog estis infano. Mi memoras lin de longe antaŭ ol li sin ŝovis antaŭen al la ĉefeco de la Ventmaŝina Direktoraro. Mi vidis multe da ŝanĝoj. Jes, mi portis la bluon. Kaj fine mi vivas por vidi tiun homamason kaj mallumon kaj tumulton kaj kadavrojn preterportatajn amase sur la vojoj. Kaj ĉion li faris. Ĉion faris li!”
Lia voĉo forvelkis ĝis apenaŭ aŭdeblaj laŭdoj pri Ostrog. Graham meditis. “Lasu min konstati,” li diris, “ĉu mi ĝuste komprenas.”
Li etendis manon kaj notis la punktojn sur siaj fingroj. “La Dormanto jam dormis –”
“Anstataŭigite!” diris la maljunulo.
“Eble. Kaj dume la havaĵo de la Dormanto kreskis sub la manoj de Dek Du Administrantoj, ĝis ĝi englutis preskaŭ la tutan vastan havaĵon de la mondo. La Dek Du Administrantoj, pro tiu havaĵo, fariĝis mastroj de la mondo. Ĉar ili havas la pagan potencon – ĝuste same, kiel havis la antikva angla parlamento –”
“Nu!” diris la maljunulo, “tre vere, tio estas bona komparo. Vi ne estas tiel –”
“Kaj nun tiu Ostrog – subite ŝanĝis la mondon, vekante la Dormanton – kiu, laŭ la kredo de ĉiu, krom la superstiĉa vulgara popolo, neniam vekiĝos – vekante la Dormanton, por ke tiu postulu sian havaĵon ĉe la Konsilantoj, post tiom da jaroj.”
La maljunulo konsentis al tiu diro per tuso. “Estas strange,” li diris, “renkonti viron, kiu unue sciiĝas nur hodiaŭ nokte pri tiuj aferoj.”
“Jes,” diris Graham, “estas strange.”
“Ĉu vi restis en Plezururbo?” demandis la maljunulo. “Dum mia tuta vivo mi deziregis –” Li ridis. “Eĉ nun,” li diris, “mi povus ĝui iom da gajeco. Mi ĝuus almenaŭ la vidon de ili.” Li murmuris frazon, kiun Graham ne komprenis.
“La Dormanto – kiam li vekiĝis?” diris Graham subite..
“Antaŭ tri tagoj.”
“Kie li estas?”
“Ostrog gardas lin. Li liberiĝis de la Konsilantoj antaŭ ne pli ol kvar horoj. Sinjoro, kie vi troviĝis tiam? Li staris en la halo super la vendplaco – kie la batalo okazis poste. La tuta urbo kriis pri li. Ĉiuj Babilmaŝinoj. Ĉie oni kriis pri li. Eĉ la malsaĝuloj, kiuj subtenas la Konsilantojn, konfesas la aferon. Ĉiuj kuris por vidi lin – ĉiuj akiris armilojn. Ĉu vi estis ebria aŭ dormanta? Kaj eĉ tiam! Sed vi ŝercas! Certe vi ŝajnigas. Kaj por malhelpi la kriadon de la Babilmaŝinoj kaj la kolektiĝon de la popolo oni forkomutis la elektran fluon kaj metis tiun damnindan mallumon sur nin. Ĉu vi volas diri – ?”
“Mi jam sciiĝis, ke oni liberigis la Dormanton,” diris Graham. “Sed – mi repensu momente. Ĉu vi estas certa, ke Ostrog gardas lin?”
“Li ne forlasos lin,” diris la maljunulo.
“Kaj la Dormanto. Ĉu vi estas certa, ke li ne estas la vera? Mi neniam aŭdis –”
“Tiamaniere pensas ĉiuj malsaĝuloj. Tiele ili pensas. Kaj tamen ekzistas mil aferoj, pri kiuj oni neniam aŭdis. Mi konas Ostrogon tro bone por kredi tion. Ĉu mi jam diris ? Iamaniere mi estas parenco de Ostrog. Iometa parenco. Pro mia bofilino."
"Mi supozas –"
"Nu?"
"Mi supozas, ke ne ekzistas ŝanco, ke tiu Dormanto sin trudos. Mi supozas, ke tuj kiam Ia barakto finigos, li nepre sin trovos pupeto, ĉu sub Ia manoj de Ostrog, ĉu sub tiuj de Ia Konsilantoj ?"
"Sub Ia manoj de Ostrog-certe. Kial li ne estu pupeto? Konsideru lian situacion. Ĉion oni faros por li, donos al li ĉiun eblan plezuron. Kial li deziru sin trudi?"
"Kio tiuj Plezururboj estas?" diris Graham abrupte.
La maljunulo igis lin ripeti Ia demandon. Kiam li fine certiĝis pri Ia vortoj de Graham, li kubutumis lin forte.
"Tio estas troa," li diris. "Vi ŝercaĉas kontraŭ maljunulo. Mi jam suspektis, ke vi scias pli ol vi konfesas."
"Eble jes," diris Graham. "Sed ne! Kial mi daŭre ŝajnigu? Ne, mi ne scias, kio estas Plezururbo."
La maljunulo ridis familiare.
"Kaj plue, mi eĉ ne scias legi viajn literojn, mi ne scias, kiun monon oni uzas, mi ne scias, kiuj fremdaj landoj ekzistas, Mi ne scias, kie mi estas nun. Mi ne kapablas kalkuli. Mi ne scias, kie mi ricevu nutraĵon aŭ loĝejon."
"Nu, nu," diris la maljunulo, "se vi tenus plenglason da trinkaĵo nun, ĉu vi metus ĝin en vian orelon aŭ vian okulon?"
"Mi deziras, ke vi mem donu al mi tiujn informojn."
"Hi, hi! Nu! Sinjoroj, kiuj silke sin vestas, devas gajiĝi." Malgrasa mano momente karesis al Graham Ia brakon. "Silko. Nu, tute egale, mi ŝatus esti la viro, kiun oni starigis anstataŭ Ia Dormanto. Li multe ĝuos Ia aferon. Multe da pompo kaj plezuro. Li havas kuriozan vizaĝon. Antaŭe, kiam oni permesis, ke oni vidu lin, mi havigis bileton al mi kaj iris. Vivanta imitaĵo de Ia vera Dormanto, kiel Ia fotografaĵoj lin montris. FIava. Sed li nepre satiĝos. La mondo estas stranga. Pensu pri lia bonŝanco. La bonŝanco! Mi supozas, ke oni sendos lin al Capri. Tie oni trovas Ia plej bonan amuzon por komencanto."
La tuso denove ekprenis lin. Tiam li komencis murmuri envieme pri plezuroj kaj strangaj amuzaĵoj. “La bonŝanco. Lia bonŝanco! Dum mia tuta vivo mi restis en Londono, esperante havi okazon iri tien.”
“Sed vi ne scias, ke la Dormanto mortis,” diris Graham subite.
La maljunulo igis lin ripeti la vortojn.
“La homoj ne postvivas dek doznojn da jaroj. Tio ne estas la natura ordo de aferoj,” diris la maljunulo. “Mi ne estas malsaĝulo. Malsaĝuloj eble kredus tion, sed ne mi.”
Graham kolerigis pri la certeco de la maljunulo. “Ĉu vi estas aŭ ĉu vi ne estas malsaĝulo,” li diris, “okazas, ke vi malpravas pri la Dormanto.”
“Kio?”
“Vi malpravas pri la Dormanto. Mi ne antaŭe diris tion al vi,.sed nun mi diros ĝin. Vi malpravas pri la Dormanto.”
“Kiel vi scias tion? Vi diris, ke vi scias nenion – eĉ ne pri la Plezururboj.”
Graham paŭzis.
“Vi ne scias tion,” diris la maljunulo. “Kiel vi povus scii? Tre malmulte da homoj –”
“Mi mem estas la Dormanto.”
Li devis ripeti ankaŭ tion. Okazis mallonga paŭzo.
“Estas malsaĝe diri tion, sinjoro, pardonu min. Tio povus okazigi ĝenojn por vi en tia tempo, kia la nuna,” diris la maljunulo.
Graham, iomete malkuraĝigite, ripetis la aserton.
“Mi diris, ke mi estas la Dormanto. Ke antaŭ multaj jaroj mi ja ekdormis, en eta ŝtonkonstruita vilaĝo, dum la tagoj kiam ankoraŭ ekzistis heĝoj kaj vilaĝoj kaj trinkejoj, kaj la tuta kamparo estis distranĉita en pecetoj, kampetoj. Ĉu vi ne aŭdis pri tio? Kaj mi mem – mi, kiu parolas al vi – mi vekiĝis antaŭ kvar tagoj.”
“Antaŭ kvar tagoj! La Dormanto! Sed ili tenas la Dormanton. Ili tenas lin kaj ne lasos lin foriri. Sensencaĵ o! Vi tamen parolis sufiĉe saĝe ĝis nun. Mi povas imagi ĝin, kvazaŭ mi ĉeestus tie. Lincoln marŝos kiel gardanto malantaŭ li; oni ne permesos, ke li promenu sola. Fidu al ili pri tio. Vi estas kuriozulo. Ŝercaĉanto. Mi komprenas nun, kial vi fortranĉis tiel kurioze viajn silabojn, sed –”
Li haltis abrupte, kaj Graham povis vidi lian geston.
“Ĉu Ostrog lasus lin promeni sola? Ne, vi diras tion al tute malĝusta persono. Ĉu mi tion kredu! Kion vi intencas? Plue, ni jam sufiĉe parolis pri la Dormanto.”
Graham stariĝis. “Aŭskultu,” li diris, “mi efektive estas la Dormanto.”
“Vi estas kuriozulo,” diris la maljunulo; “Sidi ĉi tie en la mallumo fortranĉante silabojn kaj mensogante tiamaniere. Sed –”
La incitiĝo de Graham malpliiĝis ĝis ridado. “Tio estas absurdega,” li kriis. “Absurdega. La sonĝo devas ĉesi. Ci pli kaj pli freneziĝas. Jen mi – sub tiu damninda krepusko – mi neniam antaŭe spertis sonĝon kun krepusko – ducent-jara anakronismo, kaj mi penas persvadi maljunan malsaĝulon, ke mi ja estas mi mem, kaj dume – Uĥ!”
Li moviĝis pro ekblovo de kolero, kaj ekpaŝis for. Post momento la maljunulo sekvis lin. “Nu! sed ne foriru!” kriis la maljunulo. “Mi estas malsaĝulo, mi scias. Ne foriru. Ne lasu min sola en ĉi tiu mallumo.”
Graham hezitis, haltis. Subite li komprenis la malsaĝecon, ke li malkaŝu sian sekreton.
“Mi ne volis vin ofendi – ne kredante vin,” diris la maljunulo alproksimiĝante. “Tio ne kaŭzos ion malbonan. Nomu vin la Dormanto, se tio plaĉas al vi. Ĝi estas sensencaĵo–
Graham hezitis, turniĝis abrupte kaj daŭre foriris.
Dum iom da tempo li aŭdis la laman persekutadon de la maljunulo, kaj liajn fajfajn vokojn, kiuj ŝajnis iri posten. Sed fine la mallumo glutis lin, kaj Graham ne plu vidis lin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.