|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Graham nun povis pli klare kompreni sian situacion. Longe ankoraŭ li vagis, sed, post lia interparolo kun la maljunulo, la sento restis klara en lia cerbo, ke lia eltrovo de Ostrog estos la neevitebla fina decido. Evidentiĝis, ke tiuj, kiuj troviĝis en la ĉefloko de la revolucio, admirinde sukcesis kaŝi la faktojn pri lia malapero. Sed ĉiumomente li atendis aŭdi raporton ke li mortis, aŭ rekaptiĝis de la Konsilantoj.
Baldaŭ viro haltis antaŭ li. “Ĉu vi jam sciiĝis?” li diris.
“Ne?” diris Graham surprizite.
“Preskaŭ dozando,” diris la viro; “dozando da homoj!” kaj forrapidis.
Aro da viroj kun knabino preterpasis en la mallumo, gestante kaj kriante : “Ili kapitulacis! Ili cedis!”
“Dozando da homoj.” “Du dozandoj da homoj.” “Ostrog, brave! Ostrog, brave!” La krioj foriris, nebuliĝis.
Aliaj kriantoj sekvis. Dum iom da tempo lia atento absorbiĝis de la fragmentoj de frazoj, kiujn li aŭdis. Li dubis, ĉu Ĉiuj parolas angle. Vortoj flotis al li, frazeroj kvazaŭ el la “Piĝin” (Azia-anglaĉa) dialekto, aŭ el negra dialekto, nebulaj kaj tranĉitaj distordaĵoj. Li ne kuraĝis aldemande haltigi iun. La impreso, kiun tiu popolo donis al li, tute ne harmoniis kun liaj antaŭkredoj pri la barakto, kaj konfirmis la fidon de la maljunulo pri Ostrog. Nur malrapide li kredigis al si, ke ĉiuj ĉi homoj ĝojas pri la falo de la Konsilantoj, ke la Aro, kiu ĵus tiel potence kaj vigle lin persekutis, estis spite de ĉio la pli malforta el la du partioj en la barakto. Kaj se tio estas vera, kiel ĝi koncernas lin? Kelkfoje li hezitis sur la rando mem de fundamenta demando. Unu fojon li turniĝis kaj longe sekvis malgrandan viron kun dika invita konturo, sed ne povis gajni sufiĉe da memfido por alparoli lin.
Nur malrapide lin trafis la ideo, ke li demandu la direkton de la Oficejo de Ventmaŝinoj – kio ajn tiu eble estas. Lia unua demando nur rezultis en la informo, ke li daŭre iru al Westminster. La dua kaŭzis la trovon de pli mallonga vojo, en kiu li rapide perdiĝis. Oni diris, ke li forlasu la vojojn, al kiuj li ĝis nun sin tenis – ne konante alian irmetodon – kaj subiru laŭ unu el la mezaj ŝtuparoj en la nigrecon de transa vojo. Sekve okazis bagatelaj aventuroj; la ĉefa estis duba renkontiĝo kun raŭkvoĉa nevidebla homo, kiu parolis strangan dialekton, unue ŝajne fremdan lingvon, densan parolfluon enhavantan flotantajn kadavrojn de anglaj vortoj, la dialekton de la tiama krimulo. Tiam alia voĉo alproksimiĝis, la voĉo de knabino kantanta “tralala, tralala.” Ŝi parolis al Graham, ŝiaj vortoj enhavis iom de la sama tono. Ŝi pretekstis la perdon de fratino, ŝi fuŝiris nenecese kontraŭ lin, ekprenis lin kaj ridis. Sed vorto de malforta riproĉo forsendis ŝin ree en la mallumon.
La sonoj ĉirkaŭ li pliiĝis. Fuŝirantaj homoj preterpasis, parolante ekscitite. “Ili jam cedis!” “La Konsilantaro! Ĉu vere la Konsilantaro!” “Oni tion diras sur la Vojoj.” La koridoro ŝajnis pli larĝa. Subite la muroj iris malantaŭen. Li sin trovis sur vasta placo, kaj homoj malproksime moviĝis. Li demandis sian direkton de nebula formo. “Transiru rekte,” diris la voĉo de virino. Li forlasis la muron, kiu antaŭe lin gvidis, kaj post momento trafis tableton sur kiu staris vitraj ujoj. La okuloj de Graham, nun akordigitaj kun la mallumo, vidis longan perspektivon kun tabloj ambaŭflanke. Tion li laŭiris. Je kelkaj tabloj li aŭdis la sonoron de glasoj kaj la sonon de manĝado. Do troviĝis homoj sufiĉe trankvilaj manĝi, aŭ sufiĉe kuraĝaj ŝteli manĝon, spite la socia renversiĝo kaj la mallumo. Malproksime kaj alte li baldaŭ vidis palan lumon rondforman. Dum li sin direktis al tio, nigra rando suprenvenis kaj kaŝis ĝin. I.i ŝanceliĝis pro ŝtupoj, kaj sin trovis en galerio. Li aŭdis ploradon, kaj trovis du timajn knabinetojn kaŭrantajn apud la barilo. Ili silentiĝis je la proksima sono de piedpaŝoj. Li penis konsoli ilin, sed ili nur silentis, ĝis li forlasis ilin. Tiam, dum li foriris, li reaŭdis ilin plori.
Post nelonge li sin trovis ĉe la malsupro de ŝtuparo kaj apud larĝa aperturo. Li vidis lumetan krepuskon super tiu kaj supreniris el la mallumo en novan straton de moviĝantaj vojoj. Laŭlonge de ĝi senorda homamaso svarmis kriante. Ili kantis pecetojn el la ribela kanto, la plejparto el ili malĝuste. Foje kaj ree flagris torĉoj, kreante nedaŭrajn histeriajn ombrojn. Li demandis sian direkton, kaj dufoje perpleksiĝis de tiu sama densa dialekto. Lia tria provo gajnis kompreneblan respondon. Li staras je du kilometroj for de la oficejo de ventmaŝinoj ĉe Westminster; sed la vojo estas facile trovebla.
Kiam li fine alproksimiĝis al la distrikto de la ventmaŝina oficejo, ŝajnis al li, pro la aplaŭdantaj procesioj kiuj marŝis laŭ la Vojoj, pro la ĝoja tumulto, kaj fine pro la refunkciado de la lampoj de la urbego, ke la falo de la Konsilantoj certe jam efektiviĝis. Kaj tamen ankoraŭ neniu novaĵo pri lia foresto venis al liaj oreloj.
La relumigo de la urbego venis surprize abrupte. Subite li sin trovis staranta, palpebrumanta; ĉie ĉirkaŭ li homoj konfuzite haltis, kaj la mondo estis inkandeska. La lumo trovis lin jam sur la limo de la ekscititaj amasoj, kiuj troplenigis la Vojojn apud la ventmaŝina oficejo, kaj la sento pri videbleco kaj malkovro, kiu akompanis ĝin, ŝanĝis lian senkoloran intencon pri aliĝo al Ostrog, en akran deziron.
Dum iom da tempo li estis puŝata, malhelpata, kaj endanĝerigata de homoj lacaj pro kriado de lia nomo, kaj ofte bandaĝitaj kaj sangaj pro lia afero. La fasado de la oficejo estis iluminita de ia movbildo, sed li ne povis vidi la specon, ĉar spite liaj viglaj penoj la denseco de la amaso malhelpis, ke li alproksimiĝu al ĝi. Laŭ la fragmentoj de frazoj, kiujn li kaptis, ĝi ŝajne donis novaĵon pri la batalo ĉirkaŭ la Konsilejo. La nescio kaj maldecidemo igis liajn movojn malrapidaj kaj neefikaj. Dum iom da tempo li ne povis kompreni, kiel eniri tra la senporda fasado de la konstruaĵo. Li malrapide sin ŝovis al la mezo de tiu homamaso, ĝis li rimarkis, ke la ŝtuparo ĉe la meza vojo kondukas al la interno de la konstruaĵoj. Tio donis al li celon, sed la amaso sur la meza vojo estis tiel densa, ke nur post longa tempo li atingis ĝin. Kaj eĉ tiam li renkontis konstantan malhelpon, kaj spertis horon de vigla argumentado, jen en iu gardejo kaj jen en alia, antaŭ ol oni konsentis porti mesaĝon de li al tiu el ĉiuj viroj, kiu plej deziris lin vidi. En unu loko oni priridis lian rakonton, do, kiam fine li atingis duan ŝtuparon, li nur pretekstis havi novaĵon de neordinara graveco por Ostrog. Li rifuzis diri, kio tio estas. Oni malvolonte sendis lian mesaĝon. Longe li atendis en ĉambreto ĉe la malsupro de la liftŝakto, kaj fine tien venis Lincoln, avida, pardonpetema, surprizita. Li haltis ĉe la pordo, observante Grahamon, tiam rapidis antaŭen fervore.
“Jes,” li kriis, “tio estas vi. Kaj vi ne mortis!” Graham faris mallongan klarigon.
“Mia frato atendas,“diris Lincoln. “Li estas sola en la oficejo de ventmaŝinoj. Ni timis, ke vi estas mortigita en la teatro. Li dubis – kaj aferoj ankoraŭ urĝas, malgraŭ tio, kion ni diras tie al la popolo – alie, li venus al vi.”
Oni supreniris per lifto, pasis laŭ mallarĝa koridoro, transiris grandan halon, malplenan krom por du rapidantaj mesaĝistoj, kaj eniris iom malgrandan ĉambron, kies solaj mebloj estis longa benko kaj granda ovala disko el nuba, variema grizo, pendigita per kabloj sur la muro. Tie Lincoln lasis Grahamon dum tempospaco, kaj li restis sola, ne komprenante la fumecajn formojn, kiuj malrapide flotis trans la diskon.
Lia atento kaptiĝis de sono kiu abrupte komenciĝis. Ĝi estis aklamado de vasta sed tre malproksima homamaso, muĝanta ĝojego. Tio ĉesis tiel abrupte, kiel ĝi komenciĝis, kvazaŭ sono aŭdata inter la malfermo kaj refermo de pordo. En la ekstera ĉambro sonis bruo de rapidaj paŝoj kaj muzika tintado, kvazaŭ longa ĉeno kuras trans la dentojn de rado.
Tiam li aŭdis la voĉon de virino, la susuron de neviditaj vestaĵoj. “Jen Ostrog!” li aŭdis ŝin diri. Tintileto sonis hezite, kaj tiam ĉio ree silentiĝis.
Baldaŭ aŭdiĝis voĉoj, movoj, kaj piedpaŝoj ekstere. La piedpaŝoj de unu persono sin apartigis de la aliaj sonoj, kaj alproksimiĝis, firmaj, regule mezuritaj. La kurteno leviĝis malrapide. Aperis altstatura, blankhara viro, vestita per kremkolora silko, rigardanta Grahamon de sub sia levita brako.
96
LA DORMANTO VEKIĜAS
Momente la blanka figuro restis, tenante la kurtenon, tiam li faligis tion kaj staris antaŭ ĝi. La unua impreso de Graham estis pri tre larĝa frunto, tre palaj, bluaj okuloj profunde enkaviĝintaj sub blankaj brovoj, agleca nazo, kaj peze sulkita firma buŝo. La karnaj faldaĵoj super la okuloj, la depremo ĉe la lipanguloj, kontraŭdiris la rektan sintenon kaj montris la viron maljuna. Graham instinkte stariĝis, kaj momente la du viroj silente staradis sin rigardante reciproke.
“Vi estas Ostrog? ’’ diris Graham.
“Mi estas Ostrog.’’
“La ĉefo?”
“Tiel oni min nomas.”
Graham sentis la embarason de la silento. “Mi devas danki ĉefe al vi mian savon, mi kredas,” li diris baldaŭ.
“Ni timis, ke oni vin mortigis,” diris Ostrog. “Ekdormigis vin ree – por ĉiam. Ni jam faris nian kaŝi nian sekreton – la sekreton pri via malapero. Vi restis? Kiel vi venis ĉi tien?”
Graham mallonge diris al li.
Ostrog silente aŭskultis.
Li ridetis iomete. “Ĉu vi scias, kion mi ĵus kiam oni venis por sciigi al mi, ke vi alvenis?”
“Kiel mi divenu?”
“Mi pretigis vian duoblulon.”
“Mian duoblulon?”
“Viron, tiel similan al vi, kiel ni povis trovi. Ni intencis hipnoti lin, por evitigi al li la malfacilan ludadon de rolo. Li estis nepre necesa. Tiu ĉi tuta revolucio dependas de la kredo, ke vi mem maldormas, vivanta kaj inter ni. Eĉ nun granda homamaso jam kolektiĝis en la teatro kaj brue postulegas vin vidi. Ili ne fidas nin… Vi scias, kompreneble – ion pri via situacio?”
“Tre malmulton,” diris Graham.
“Jen la afero.” Ostrog marŝis kelkajn paŝojn en la ĉambron kaj turniĝis. “Vi estas absoluta posedanto,” li diris, “de la mondo. Vi estas la Reĝo de la Tero. Via potenco estas limigita laŭ multaj komplikitaj manieroj, sed vi estas la antaŭfiguro, la populara simbolo de la regado. Tiu Blanka Konsilantaro, la Administraj Konsilantoj, kiel oni nomas ilin –”
“Mi jam havas la malklaran konturon de tiuj aferoj.”
“Mi volis scii tion.”
“Mi renkontis babileman maljunulon.”
“Mi komprenas… Niaj Masoj – la vorto devenas de via periodo – vi scias, sendube, ke ni ankoraŭ posedas malsuperan klason – konsideras vin kiel nian veran reganton. Tute same, kiel multaj personoj dum via periodo kredis, ke la reĝo estas la reganto. Ili estas nekontentaj – la “amaso” trans la tuta tero – pri la regado de niaj Administrantoj. Plejparte tio estas la antikva nekontento, la antikva kverelo inter la vulgarulo kaj lia propra vulgareco – la mizero de laboro kaj disciplino kaj malsano. Sed krome viaj administrantoj malbone regis. Rilate kelkajn aferojn, ekzemple, la administradon de la Laboristaj Kompanioj, ili sin montris malsaĝaj. Ili senfine lasis okazojn por kritiko. Jam antaŭe ni, la popola partio, agitis rilate reformojn – kiam via vekiĝo okazis. Okazis! Se oni antaŭe aranĝus tion, ĝi ne povus okazi pli oportune.” Li ridetis. “La popola ideo, ne pripensante viajn jarojn de kvieteco, jam trafiĝis de la projekto veki vin kaj peti al vi, kaj – jen!”
Li indikis la ekribelon per gesto, kaj Graham kapjesis por montri, ke li komprenas.
“La Konsilantoj fuŝis – kverelis Tiaj aroj ĉiam agas tiel. Ili ne povis decidi, kion fari el vi. Vi memoras, kiel oni malliberigis vin?”
“Mi komprenas. Jes. Kaj nun – ni venkas?”
“Ni venkas. Nepre ni venkas. Hodiaŭ nokte, dum kvin rapidaj horoj. Subite ni frapis ĉie. La ventmaŝinaj servistoj, la Laborista Kompanio kun siaj milionoj, rompis siajn katenojn. Ni estris la aeroplanojn.”
“Jes,” diris Graham.
“Tio, kompreneble, necesis. Alie ili forflugus. La tuta urbego leviĝis, preskaŭ ĉiu tria homo partoprenis! La bluvestitoj, ĉiuj publikaj servoj, krom nur kelkaj aeronaŭtoj, kaj proksimume la duono de la ruĝa polico. Oni savis vin, kaj ilia polico de la Vojoj – ne la duonon da ili oni povis amasigi ĉe la Konsilejo – jam disrompiĝis, aŭ senarmigita aŭ mortigita. La tuta Londono estas en niaj manoj – nun. Restas nur la Konsilejo.
“La duonon de sia cetero de la ruĝa polico ili perdis, dum tiu malsaĝa provo rekapti vin. Ili freneziĝis, kiam ili perdis vin. Ili ĵetis sian tutan havon kontraŭ la teatron. Ni apartigis ilin tie de la Konsilejo. Vere la nuna estas venka nokto. Ĉie brilegis via stelo. Antaŭ unu tago – la Konsilantaro regis, same kiel ĝi jam faris dum groso da jaroj, dum jarcento kaj duono, kaj tiam, per nur iometa flustrado, kaŝita armado tie kaj tie ĉi, subite – Jen!”
“Mi estas tre nescia,” diris Graham. “Mi supozas – mi ne klare komprenas la kondiĉojn de tiu batalo. Se vi povus klarigi ĝin. Kie estas la Konsilantoj? Kie okazas la batalo? ’ ’
Ostrog transpaŝis la ĉambron, io klaketis, kaj subite, ekster ovala lumeto, ili sin trovis en mallumo. Momente Graham miris.
Tiam li vidis, ke la nube griza disko nun havas profundecon kaj koloron, prenis aspekton kvazaŭ ovala fenestro montranta strangan nefamiliaran vidaĵon.
Unuavide li ne povis diveni, kio tiu sceno estas. La sceno estis tagluma, kun la taglumo de vintra tago, griza kaj klara. Trans la bildon, kaj, kiel ŝajnis, duondistance inter li kaj la plua malproksimeco, forta kablo el plektita blanka drato sin streĉis vertikale. Tiam li rimarkis, ke la vicoj de grandaj ventmaŝinoj, la larĝaj interspacoj, la kelkaj faŭkoj de mallumo, similas tiujn, inter kiuj li forkuris de la Konsilantejo. Li vidis regulan vicon de ruĝvestitoj marŝantaj trans malplenan spacon inter vicoj de nigrevestitoj, kaj komprenis, antaŭ ol Ostrog parolis, ki li rigardas la superan surfacon de tiutempa Londono. La neĝo de la pasinta nokto jam malaperis. Li supozis, ke tiu spegulo estas* moderna anstataŭaĵo de la lenskamero, sed tion oni ne klarigis al li. Li rimarkis, ke, kvankam la vico de ruĝvestitoj kuretas dekstren, tamen ili elbildiĝas maldekstren. Momente li miris, sed tiam vidis, ke la bildo mem pasas malrapide kvazaŭ panoramo trans la ovalon.
“Post momento vi vidos la batalon,” diris Ostrog ĉe lia kubuto. “Tiuj ruĝvestitoj, kiujn vi rimarkas, estas kaptitoj. Tio estas la tegmenta spaco de Londono – ĉiuj domoj nun kunstaras preskaŭ seninterrompe. La stratoj kaj placoj havas tegmentojn. La fendaĵoj kaj abismoj de via periodo malaperis.”
Io misfokusita kaŝis la duonon de la bildo. Ĝia konturo sugestis viron. Okazis metala eklumo, io transiris la ovalon, kiel la palpebro de birdo transiras ĝian okulon, kaj la bildo ree klariĝis. Kaj nun Graham vidis virojn kurantajn inter la ventmaŝinoj, celantajn per armiloj, el kiuj ŝprucis fumaj ekbriloj. Ili svarmis dekstren pli kaj pli dense, gestante – eble ili kriis, sed pri tio la bildo diris nenion. Kune kun la ventmaŝinoj ili pasis malrapide kaj regule trans la spegulon.
“Nun,” diris Ostrog, “aperos la Konsilejo,” kaj malrapide nigra rando enrampis kaj kaptis la atenton de Graham. Baldaŭ tio ne plu aspektis kiel rando, sed kiel abismo, vasta nigra spaco inter la kunpremitaj konstruaĵoj, kaj el ĝi maldikaj fumspiraloj leviĝis al la pala vintra ĉielo. Nudaj ruinigitaj masoj de la konstruaĵo, fortegaj senkapigitaj turoĵ kaj trabegoj, leviĝis malgaje el tiu kaverneca mallumo. Kaj super tiuj restaĵoj de belega palaco, sennombraj etaj homoj grimpis, saltis, svarmis.
“Jen la Konsilejo,” diris Ostrog. “Ilia lasta fortikaĵo. Kaj tiuj malsaĝuloj foruzis municion sufiĉan por tuta monato, eksplodigante la ĉirkaŭajn konstruaĵojn – por malhelpi nian atakon. Vi aŭdis la ekkrevon? Ĝi frakasis la duonon de la rompebla vitro de la urbo.”
Kaj dum li parolis, Graham rimarkis, ke malantaŭ tiu ruinigita spaco, pendante super ĝi kaj leviĝante ĝis granda alteco, staras kruda amaso de blanka konstruaĵo. Tiu amaso izoliĝis de la senkompata detruo de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Nigraj truoj markis la interspacojn, kiujn la eksplodo disŝiris; grandaj haloj fendiĝis, la dekoracio de iliaj internoj montriĝis malgaje sub la vintra tagiĝo, kaj sur la rompitaj muroj pendis girlandoj el dividitaj ŝnuregoj kaj torditaj pecoj de dratoj kaj metalbastonoj. Kaj inter la vastaj detaloj moviĝis ruĝaj punktoj, la ruĝe vestitaj defendantoj de la Konsilantoj. Foje kaj ree malfortaj ekbriloj lumigis la palajn ombrojn. Unuavide ŝajnis al Graham, ke atako okazas kontraŭ la izolita blanka konstruaĵo, sed poste li rimarkis, ke la ribeluloj ne antaŭeniras, sed, sin ŝirmante inter la kolosa frakasaĵo, kiu ĉirkaŭis tiun lastan krudan fortikaĵon de la ruĝvestitoj, halteme pafadas.
Kaj antaŭ malpli ol dek horoj li mem staris sub la ventolilo en ĉambreto en tiu fora konstruaĵo, sin demandante, kio okazas en la mondo!
Rigardante pli atente, dum tiu batala epizodo moviĝis silente trans la mezon de la spegulo, Graham vidis, ke la blanka konstruaĵo estas ĉirkaŭita ĉiuflanke de ruinoj, kaj Ostrog daŭre priskribis per abruptaj frazoj, kiel ĝiaj defendantoj penis per tiu detruo izoli sin de la ventego. Li parolis per senzorga tono pri la homperdo, kiun tiu grandega falo kaŭzis. Li montris improvizitan mortintejon inter la ruinoj, kaj ambulancojn svarmantajn kiel fromaĝakaroj sur kanelo, kiu antaŭe estis strato kun moviĝantaj vojoj. Li pli interesiĝis montrante la partojn de la Konsilejo, kaj la aranĝojn de la sieĝantoj. Post ne longe la interna milito, kiu ĵus konvulsiigis Londonon, ne plu estis mistero por Graham. Tio, kio ĵus okazis, ne estis tumulta ribelo, nek milito inter egaluloj, sed bonege organizita plano. La kapablo de Ostrog pri detaloj estis mirinda; li ŝajnis scii la celon eĉ de la plej malgranda aro da nigraj aŭ ruĝaj punktoj, kiuj rampas inter tiuj lokoj.
Li etendis grandan nigran brakon trans la luman bildon, kaj montris la ĉambron, de kie Graham liberiĝis, kaj, trans la abismon de ruinoj, la vojon de lia forkuro. Graham rekonis la abismon, trans kiun etendiĝis la kanaleto, kaj la ventmaŝinojn, sub kiuj li kaŭris pro la flugmaŝino. La cetero de la vojo malaperis dum la eksplodo. Li rigardis denove la Konsilejon, sed ĝi jam duone kaŝiĝis, kaj dekstre monteto glitis al la vido, kun amaso da kupoloj kaj turpintoj, nebulaj kaj malproksimaj.
“Kaj la Konsilantoj ja falis?” li diris.
“Ili ja falis,” diris Ostrog.
“Kaj mi – . Ĉu estas vere, ke mi –?”
“Vi estas la Mastro de la Mondo.”
“Sed tiu blanka standardo –”
“Tio estas la standardo de la Konsilantoj – la flago de Regado super la Tero. Tio falos. La batalo finiĝas. Ilia atako kontraŭ la teatro estis nur la lasta freneza barakto. Ili posedas nur ĉirkaŭ mil homojn, kaj parto de tiuj ne restos lojalaj. Ili posedas malmulte da municio. Kaj ni restarigas la antikvajn artojn. Jam ni fandmuldas kanonojn.”
“Sed – helpado? Ĉu tiu urbego estas la tuta mondo?”
“Tio estas preskaŭ la tuta restaĵo de ilia imperio. Alilande la urboj aŭ ribelis kun ni, aŭ atendas la rezulton. Via vekiĝo perpleksis ilin, paralizis ilin.”
“Sed ĉu la Konsilantoj ne posedas flugmaŝinojn? Kial oni ne batalas per ili?”
“Ili posedis ilin antaŭe. Sed la plejparto de la aeronaŭtoj ribelis kun ni. Ili ne riskis batali niaflanke, sed ili ne konsentis moviĝi kontraŭ ni. Ni devis havi influon inter la aeronaŭtoj. Almenaŭ la duono estis kun ni, kaj la aliaj sciis tion. Tuj kiam ili sciiĝis, ke vi sukcese forkuris, tiuj, kiuj serĉis vin, ne plu flugis. Ni mortigis tiun, kiu pafis je vi – antaŭ unu horo. Kaj de la komenco ni okupis la flugstaciojn de ĉiu ebla urbo, kaj tiele haltigis kaj kaptis la pli grandajn maŝinojn. Rilate la malgrandajn maŝinojn, kiuj elvenis – kelkaj ja faris tion – ni tro rekte kaj daŭre pafadis, kaj ili ne povis alproksimiĝi al,la Konsilejo. Se ili malleviĝis, ili ne kapablis ree leviĝi, ĉar ne ekzistas klara spaco ie ĉirkaŭe, kiu ebligus, ke ili leviĝu. Kelkajn ni frakasis, kelkaj aliaj malleviĝis kaj cedis, la cetero forflugis al la Kontinento por trovi, se eble, amikan urbon, antaŭ ol la brulaĵo foruziĝos. La plejparto de tiuj homoj nur ĝojis, ke ni kaptis kaj forigis ilin el danĝero. La falado el flugmaŝino ne estas alloga afero. La Konsilantaro ne havas ŝancon tiumaniere. Ĝiaj tagoj jam finiĝis.”
Li ridis, kaj turniĝis denove al la ovala spegulo, por montri al Graham tion, kion li volis diri per “flugstacioj.” Eĉ la kvar plej proksimaj aspektis obskuritaj de maldensa matena nebulo. Sed Graham povis vidi, ke ili estas vastaj konstruaĵoj eĉ juĝate laŭ la nivelo de la aĵoj, kiuj ĉirkaŭas ilin.
Kaj tiam, dum tiuj malklaraj formoj pasis maldekstren, revenis la vido de la etendaĵo, trans kiun la senarmigitaj ruĝvestitoj antaŭe marŝis. Kaj poste la nigraj ruinoj, kaj poste denove la sieĝata blanka fortikaĵo de la Konsilantoj. Tiu ne plu aspektis kiel fantoma amaso, sed ardis sukcen-kolore sub la sunbrilo, ĉar nuba ombro ĵus forpasis. Ĉirkaŭ ĝi la pigmea barakto ankoraŭ ne finiĝis, sed nun la ruĝvestitaj defendantoj ne plu pafis.
Tiumaniere, en krepuska silento, la viro el la dek-naŭa jarcento vidis la ferman scenon de la granda ribelo, la perfortan starigon de lia regno. Kun eco de surpriza eltrovo la penso trafis lin, ke la vera mondo estas ĉi tiu, kaj ne tiu alia, kiun li postlasis; kc ĉi tio ne estas spektaklo, kiu kulminos kaj finiĝos; ke en ĉi tiu mondo pasos kiu ajn vivtempo ankoraŭ restos por li, kuŝos liaj devoj kaj danĝeroj kaj respondaĵoj. Li turniĝis kun novaj demandoj. Ostrog komencis respondi, sed sin interrompis abrupte. “Tiujn aferojn mi devas plene klarigi poste. Nuntempe ekzistas – devoj. La popolo venas sur la moviĝantaj vojoj al tiu ĉi distrikto el ĉiu parto de l’urbego – la vendplacoj kaj haloj estas dense plenaj. Vi venas ĝustatempe por ili. Oni postulegas vidi vin. Kaj alilande oni deziras vidi vin. Parizo, Novjorko, Chicago, Denver, Capri – miloj da urboj leviĝas kaj bruas nedecideme, kaj postulas vidi vin. Ili jam petegis dum jaroj, ke oni veku vin, kaj nun, kiam tio okazis, ili apenaŭ volas kredi –”
“Sed tamen – ĉu mi iru…”
Ostrog respondis de la alia flanko de la ĉambro, kaj la bildo sur la ovala disko paliĝis kaj malaperis, kiam la lumoj subite revenis. “Ekzistas kineto-foto-telegrafoj,” li diris. “Dum vi kliniĝas al la homoj ĉi tie, tra la tuta mondo miriadoj da miriadoj da homoj, kunpuŝitaj kaj silentaj en mallumaj haloj, ankaŭ vidos vin. Per blanko kaj nigro, kompreneble – ne per koloroj kiel tiu. Kaj vi aŭdos iliajn kriojn pliigi tiujn en la halo mem.
“Kaj ankaŭ ni uzos optikan maŝinon” diris Ostrog, “kiun uzas kelkaj pozistinoj kaj dancistinoj. Eble ĝi estos nova por vi. Vi staros sub tre brila lumo, kaj oni vidos ne vin, sed treege grandigitan bildon ĵetitan sur ekranon – tiel ke eĉ la plej malproksima viro sur la plej alta galerio povas laŭvole kalkuli viajn okulharojn.”
Graham ekprenis spasme unu el la demandoj en sia cerbo. “Kiom estas da loĝantoj en Londono?” li diris.
“Ok kaj dudoznoj da miriadoj.”
“Ok kaj kio?”
“Pli ol tridek-tri milionoj.”
La ciferoj superis la imagon de Graham.
“Oni postulos, ke vi diru ion,” diris Ostrog. “Ne tion, kion vi kutimis nomi Parolo, sed tion, kion liia popolo nomas Vorto – nur unu frazon, ses ĝis sep vortojn. Ion formalan. Se mi darfas sugesti (pro komplezo permesiĝi =ang. may; germ. dürfen) – ‘ Mi vekiĝis, kaj mia koro restas ĉe vi.’ Tiuspecan aferon oni deziras.”
“Ĉu vi ripetos tion?” demandis Graham.
“‘ Mi vekiĝis, kaj mia koro restas ĉe vi.’ Kaj klinu vin – klinu vin majeste. Sed unue ni devas havigi al vi nigrajn robojn – ĉar nigro estas via koloro. Ĉu tio vin ĝenos? Poste ili disiros hejmen.”
Graham hezitis. “Mi devas fidi min al vi,” li diris.
Ostrog ankaŭ evidente opiniis same? Ei meditis dum momento, turniĝis al la kurteno, kaj vokis mallongajn ordonojn al nevidataj servistoj. Preskaŭ tuj oni alportis nigran robon, tute similan al tiu, kiun Graham jam portis en la teatro. Dum li ĵetis ĝin ĉirkaŭ siajn ŝultrojn, aŭdiĝis en la ekstera ĉambro la akra sono de sonorilo. Ostrog turniĝis ekdemande al la servisto, sed subite ŝanĝis la decidon, tiris la kurtenon flanken, kaj malaperis.
Momente Graham staris apud la respekta servisto, aŭskultante la forirantajn piedpaŝojn de Ostrog. Okazis sono de rapida demando kaj respondo, kaj de kurantaj homoj. La kurteno abrupte fortiriĝis, kaj Ostrog reaperis, kun la peza vizaĝo arda pro ekscitiĝo. Li transiris la ĉambron per unu paŝego, klakete mallumigis ĝin, ekprenis la brakon de Graham, kaj gestis al la spegulo.
“Tuj kiam ni forturnis nin,” li diris.
Graham vidis lian montrofingron, nigran kaj kolosan, sur la bildigita Konsilejo. Momente li ne komprenis. Tiam li rimarkis, ke la flagstango, kiu antaŭe portis la blankan standardon, estas nuda.
“Ĉu tio signifas –” li komencis.
“La Konsilantoj cedis. Ilia regno finiĝis por ĉiam.”
“Rigardu!” kaj Ostrog montris volvaĵon el nigro, kiu rampis saltete supren de la vaka stango, malvolvante sin dum leviĝo.
La ovala bildo paliĝis, kiam Lincoln tiris la kurtenon flanken kaj eniris.
“Ili fariĝas postulemaj,” li diris.
Ostrog daŭre tenis la brakon de Graham.
“Ni levis la popolon,” li diris. “Ni donis al ili armilojn. Almenaŭ hodiaŭ ilia volo devas esti leĝo.”.
Lincoln tenis flanke la kurtenon, kaj Graham kaj Ostrog trapasis…
Survoje al la vendplacoj Graham ricevis ekvidon de longa mallarĝa blankmura ĉambro, en kiun viroj vestitaj per la tutmonda blua kanvaso portis aĵojn kovritajn kiel brankardojn, kaj en kiu viroj vestitaj per kuracista purpuro rapidis ĉien. El tiu ĉambro eliris krioj kaj ĝemoj. Li ricevis impreson pri malplena sangokovrita lito, pri homoj bandaĝitaj kaj sangomakulitaj sur aliaj kuŝejoj. Tio estis nur ekrigardo el ferbarita vojeto, kaj tiam murapogilo kaŝis la lokon, kaj ili jam foriris al la haloj…
La muĝo de la homamaso nun sonis tre proksima; ĝi leviĝis ĝis tondro. Kaj, allogante lian atenton, flirtiĝis nigraj standardoj, svingiĝis blua kanvaso kaj brunaj ĉifonaĵoj, kaj la troplena vasteco de la teatro super la vendplacoj venis al lia vido je la fino de longa koridoro. La bildo etendiĝis. Li vidis, ke ili eniras la grandan teatron kie li unue aperis, la grandan teatron, kiun li laste vidis kvazaŭ ŝaktabulon el brilo kaj nigro, dum li forkuris de la ruĝa polico. Tiun fojon li en iris per galerio je nivelo tre alta super la scenejo. Nun denove la loko estis brile lumigita. Liaj okuloj serĉis la trairejon laŭ kiu li sin savis, sed li ne povis rekoni ĝin inter dekoj da ĝiaj similaĵoj, nek, pro la denseco de la ĉeestantoj, li povis vidi la frakasitajn sidlokojn, tranĉitajn kusenojn, kaj tiajn sekvojn de la barakto. Ekster la scenejo la tuta loko estis dense plena. Rigardate de supre, la efekto estis kvazaŭ spaco tute supermakulita de rozkoloro; ĉiu makulo estis vizaĝo senmova kaj turnita supren al li. Je lia apero kun Ostrog la kriado ĉesis, la kantado silentiĝis, komuna intereso kvietigis kaj unuigis la malordon. Ŝajnis, kvazaŭ ĉiu individuo el tiuj miriadoj lin rigardas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.