La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DUDEK-UNUA.

LA SUBA PARTO.

El la Komerca Kvartalo ili poste pasis per la moviĝantaj vojoj al malproksima parto de la urbo, kie okazis la plejparto de la fabrikado. Survoje la trotuaroj dufoje iris trans la Thames, kaj pasis per larĝa viadukto trans unu el la grandaj vojoj, kiuj eniris la urbegon de la nordo. Ambaŭfoje lia impreso estis rapida kaj ankaŭ tre frapa. La rivero estis larĝa sulkiĝinta brileto de nigra marakvo, superarkita de konstruaĵoj, kaj malaperinta ambaŭflanken en nigrecon punktitan de forpasantaj lumoj. Vico da nigraj kanalboatoj iris maren, direktitaj de bluvestitoj. La granda vojo estis longa tunelo, tre larĝa kaj alta, sur kiu grandradaj maŝinoj iris senbrue kaj rapide. Tie, ankaŭ, la distinga bluo de la Laborista Departemento evidentiĝis. La glateco de la duobla vojo, la grandeco kaj malpezeco de la grandaj pneŭmataj radoj, kompare kun la korpo de la veturilo, frapis Grahamon tre forte. Unu mallarĝa kaj tre alta ŝarĝveturilo, kun rektaj metalaj stangoj portantaj la gutantajn kadavrojn de multaj centoj da ŝafoj, kaptis lian atenton antaŭ ĉio. Abrupte la rando de la arkaĵo tranĉis kaj kaŝis la bildon.

Baldaŭ ili forlasis la Vojon kaj malsupreniris per lifto kaj iris laŭ koridoro kondukante malsupren, kaj tiel denove venis al malsuprenira lifto. La aspekto de la loko ŝanĝiĝis. Malaperis eĉ la ŝajnigo pri arkitektura ornamaĵo, la lumoj malpliiĝis laŭ numero kaj grando, la strukturoj fariĝis pli kaj pli ampleksaj proporcie al la interspacoj, dum ili alproksimiĝis al la fabrika kvartalo. Kaj en la polvokovrita fabrikejo de la potfaristoj, inter la muelejoj por feldspato, en la fornegejoj de la metalistoj, inter inkandeskaj lagoj el kruda Edhamito, la blua kanvaso troviĝis portata de viro, virino kaj infano.

Multaj el tiuj gigantaj kaj polvaj galerioj estis nur silentaj vicoj da maŝinoj, senfinaj estingitaj cindraj fornegoj atestis la renversiĝon de aferoj pro la revolucio, sed, kie ajn oni laboris, la laboro estis farata de malrapidmovaj laboristoj blue vestitaj. La solaj homoj ne portantaj la kanvason estis la estroj de la laborejoj kaj la oranĝe vestitaj laborpolicanoj. Kaj nur ĵus veninta de la ruĝiĝintaj vizaĝoj en la danchaloj, la volonta vigleco de la negoca kvartalo, Graham povis rimarki kontraste la maldikajn vizaĝojn, la malfortajn muskolojn, la lacajn okulojn de multaj el tiuj laboristoj. Tiuj, kiujn li vidis labori, aspektis notinde malsuperaj, rilate la korpon, al la gaje vestitaj geestroj, kiuj direktis ilian laboron. La dikkorpaj laboristoj de la malnova viktorina tempo jam sekvis la tirĉevalon kaj ĉiujn tiajn vivantajn fortproduktantojn, al estingiĝo; iliajn kostajn muskolojn oni anstataŭigis per lerta maŝino. La nuna laboristo, vira kaj virina, estis nur maŝingardisto, servisto kaj helpanto, aŭ artisto sub ies ordonoj.

La virinoj, kompare kun tiuj memorataj de Graham, aspektis evidente nebelaj kaj platbrustaj. Du jarcentoj da emancipiĝo el la morala regado de Puritana religio, du jarcentoj da urbega vivo, jam efike forigis la trajtojn de virina beleco kaj vigleco de inter la bluvestitaj miriadoj. Esti brila korpe aŭ mense, esti iamaniere alloga aŭ neordinara, antaŭe estis kaj ankoraŭ restis certa vojo al liberiĝo for de laboro, de foriro al la Plezururbo kun ĝiaj grandiozaj amuzaĵoj, kaj fine al la Eŭtanasio kaj la paco. Oni apenaŭ povis atendi, ke tiel avare nutritaj animoj restu firmaj kontraŭ tiaj allogaĵoj. En la junaj urboj de la antaŭa vivo de Graham, la nove kolektiĝinta amaso da laboristoj estis diversa svarmo, ankoraŭ regata de la tradicio de propra honoro kaj alta moralo; nun ĝi tute ŝanĝiĝis al aparta klaso, kun propra morala kaj korpa diferenco – eĉ kun propra dialekto.

Ili penetris suben, ĉiam suben, al la laborejoj. Poste ili pasis sub strato kun moviĝantaj vojoj, kaj vidis ĝiajn trotuarojn iri sur siaj reloj alte supre, kun strioj de blanka lumo inter la transaj latoj. La fabrikejoj en kiuj oni ne laboris estis apenaŭ lumaj; kun siaj vualitaj vicoj da gigantaj maŝinoj ili ŝajnis al Graham mergitaj en mallumo, kaj eĉ tie, kie oni laboris, la lumo multe malpli brilis, ol sur la publikaj vojoj.

Preter la flagrantaj lagoj el Edhamito li trovis la kaŝejon de la juvelistoj, kaj, iom malfacile, kaj montrante sian nomskribon, igis, ke oni enlasu lin al tiuj galerioj. Ili estis altaj kaj mallumaj, kaj iom malvarmaj. En la unua kelkaj viroj faris ornamaĵojn el ora filigrano. Ĉiu laboris sola ĉe eta stablo, kaj sub eta ŝirmita lumo. La longa perspektivo el lumaj makuloj, kun la spertaj fingroj brile lumigitaj kaj moviĝantaj inter la helaj flavaj volvaĵoj, kaj la atenta vizaĝo, kvazaŭ la vizaĝo de fantomo, en ĉiu ombro, faris tre kuriozan efekton.

La laboron ili belege faris, sed ĝi ne havis ian forton ĉe desegno aŭ kurbiĝo; plejparte ĝi estis aŭ komplikaj groteskaĵoj aŭ ripetado de geometriaj figuroj. Tiuj laboristoj portis strangan blankan uniformon sen poŝoj aŭ manikoj. Ili surmetis tion komencante labori, kaj ĉiunokte oni senvestigis kaj ekzamenis ilin, antaŭ ol ili forlasis la galeriojn de la Departemento. Spite de ĉia zorgo – la laborpolicano sciigis al ili per malgaja tono – la Departemento ne malofte sin trovis rabita.

Preter tiuj troviĝis galerio kun virinoj okupitaj tranĉi kaj munti pecetojn de artefarita rubeno, kaj proksime de ili viroj kaj virinoj kunlaboris ĉe la kvadratoj el kupra retaĵo, kiuj estis la bazo por emajlaj kaheloj. Multaj el tiuj laboristoj havis lipojn kaj naztruojn de morteca blanko, pro malsano kaŭzita de stranga purpura emajlo hazarde tre favorata. Asano pardonpetis al Graham pri tiu abomena vido, sed senkulpigis sin, pretekstante la oportunecon de tiu vojo. “Jen kion mi volis vidi,” diris Graham, “Jen kion mi volis vidi” – penante eviti tremeton pro aparte terura difekto.

“Se ŝi antaŭe volus, ŝi povus sperti pli bonan vivon ol tiu,” diris Asano.

Graham faris indignajn komentariojn.

“Sed, Majstro, oni tute ne povis toleri tiajn kahelojn sen la purpuro,” diris Asano. “Dum via tempo la homoj povis toleri tiajn krudaĵojn, sed ili staris ducent jarojn pli proksime al barbareco.”

Ili daŭre iris laŭ malsupera galerio de la fabrikejo, kaj venis al ponteto kiu transpasis kelegon. Rigardante de la parapeto, Graham vidis, ke sube kuŝas kajo sub pluaj arkaĵoj pli gigantaj ol iuj, kiujn li antaŭe vidis. Tri boatojn, kovritajn de faruneca polvo, oni malŝarĝis de ilia pezo da pulvorigita feldspato; ili ĉirkaŭiĝis de amaso da tusantaj viroj. Ĉiu ŝovis etan portilon, kaj la polvo plenigis la lokon per sufokanta nebulo, kiu flavigis la brilon de la elektraj lumoj. La malklaraj ombroj de tiuj laboristoj gestis ĉirkaŭ iliaj piedoj, kaj rapidis tien kaj reen sur longa etendaĵo el blankigita muro. Foje unu haltis por tusi.

Ombra masego da masonaĵo leviĝanta el la ink-kolora akvo pensigis Grahamon pri la multaj vojoj kaj galerioj kaj liftoj kiuj leviĝis supre inter li kaj la ĉielo. La viroj silente laboris sub kontrolo de du laborpolicanoj; iliaj piedoj faris kavan tondron sur la tabuloj, sur kiuj ili iris kaj revenis. Kaj dum li rigardis tiun scenon, iu voĉo kaŝita en la mallumo komencis kanti.

“Ĉesigu tion!” kriis unu policano, sed la ordonon oni malobeis, kaj komence unu kaj poste ĉiuj blankigitaj viroj, kiuj tie laboris, prenis la batantan melodion, kantante ĝin defie – la Kanton de la Ribelo. La piedoj sur la tabuloj tondris nun laŭ la ritmo de la kanto, paŝ’, paŝ’, paŝ'! La policano, kiu antaŭe kriis, ekrigardis sian kunulon, kaj Graham vidis lin levi la ŝultrojn. Li ne plu penis haltigi la kanton.

Kaj tiamaniere ili iris tra tiuj fabrikejoj kaj laborejoj, vidante multajn dolorigajn kaj malĝojigajn okazaĵojn. Tiu promeno lasis en la spirito de Graham labirinton el memorajoj, variantaj bildoj de vualitaj haloj, kaj homplenaj kelegoj vidataj tra polvnubo; de malsimplaj maŝinoj, fadenoj rapidantaj tra teksiloj, la peza bato de stampilegoj, kaj la muĝo kaj klako de rimenoj kaj dinamoj; de malbone lumigitaj subteraj vicoj da dormejoj; de senlimaj perspektivoj el lumpunktoj. Jen flariĝis la odoro de tanado, jen la odoro de bierfarado, kaj jen senprecedencaj odoraĉoj. Ĉie staris kolonoj kaj transaj arkaĵoj kun tia grandeco, kian Graham neniam antaŭe vidis, dikaj Titanoj el grasaj, brilaj brikoj premegataj sub la giganta pezo de tiu komplika urbega mondo, tute same kiel tiuj sensangaj milionoj estis premegataj sub ĝia komplikeco. Kaj ĉie vidiĝis palaj vizaĝoj, maldikaj membroj, difektoj kaj mizero.

Duan fojon, kaj denove trian, Graham aŭdis la ribelan kanton dum sia longa, malplaĉa vago tra tiuj lokoj, kaj unu fojon li vidis konfuzan barakton en koridoreto, kaj sciiĝis, ke kelkaj el tiuj sklavoj ekprenis sian panon, antaŭ ol fini la laboron. Graham jam resupreniris al la Vojoj, kiam li vidis aron da blue vestitaj infanoj kurantaj en transa koridoro, kaj baldaŭ trovis la kialon de ilia paniko, ĉar aro da laborpolicanoj, armitaj per bastonoj, kuretas al iu nekonata maltrankvilaĵo. Kaj tiam aŭdiĝis malproksima barakto. Sed plejparte tiu cetero, kiu ankoraŭ laboris, laboris senespere. Kiom ajn da kuraĝo restis ĉe la falintaj homoj, troviĝis tiun nokton supre sur la stratoj, vokis la Mastron, kaj brave kaj brue gardis siajn armilojn.

Ili eliris el sia vago, “kaj denove staris konfuzite sub la brila lumo de la meza strato el Vojoj. Ili konsciis pri la malproksimaj ululoj kaj blekoj de la maŝinoj de iu Generala Informa Kompanio, kiam subite homoj venis kurantaj, kaj sur la trotuaroj kaj ĉie ĉirkaŭ la Vojoj aŭdiĝis kriado kaj bruado. Tiam preterpasis virino kun vizaĝo de muta pala teruro, kaj alia, kiu spiregis kaj kriis kurante.

“Kio okazas nun?” diris Graham, perpleksite, ĉar li ne povis kompreni ilian fuŝparolon. Tiam li aŭdis la aferon angle diritan, kaj konsciiĝis, ke tio, kion ĉiu krias, kion viroj kriegas unu al alia, kion virinoj ŝirkrie subtenas, kio pasas, kvazaŭ la unua venteto de fulmotondro, malvarme kaj subite tra la urbego, estas la jeno: “Ostrog venigas la Negran Policon al Londono. La Negra Polico venas el Sudafriko… La Negra Polico. La Negra Polico.”

La vizaĝo de Asano aspektis pala kaj konsternita; li hezitis, rigardante la vizaĝon de Graham, kaj diris al li tion, kion li jam sciis. “Sed kiamaniere ili povis sciiĝi tion?” demandis Asano.

Graham aŭdis iun krii: “Ĉesigu ĉiun laboron. Ĉesigu ĉiun laboron,” kaj bruna ĝibulo, absurde gaje vestita per verdo kaj oro, saltis al li malsupren de la trotuaroj, kriante refoje per bona angiaĵo, “Jen la ago de Ostrog, Ostrog la Fripono! Ili perfidas la Mastron.” Lia voĉo estis raŭka, kaj maldensa ŝaŭmo gutis de lia malbela krianta buŝo. Li kriegis pri nepriskribebla abomenaĵo, kiun la Negra Polico faris en Parizo, kaj tiel forpasis kriante, “Ostrog la Fripono!”

Momente Graham staris senmova, ĉar denove li ŝajnis senti, ke ĉi tio estas sonĝo. Li rigardis ambaŭflanke la grandajn klifojn el konstruaĵoj, kiuj fine malaperis en bluan nebuleton super la lumoj, kaj tiam malsupren al la muĝantaj ŝtupegoj el trotuaroj, kaj la kriantaj, kurantaj homoj, kiuj gestante preterpasis. “Oni perfidas la Mastron!” ili kriis. “Oni perfidas la Mastron!”

Subite la situacio formiĝis en lia spirito reala kaj urĝa. Lia koro komencis bati forte kaj rapide.

“Ĝi venas,” li diris. “Mi devus antaŭscii ĝin. La horo venas.”

Li pripensis rapide. “Kion mi faru? ’’

“Reiru al la Konsilejo,” diris Asano.

“Kial mi ne proklamu – ? La popolo troviĝas ĉi tie.”

“Vi nur perdos la tempon. Ili dubos, ĉu tio estas vi. Sed ili amasiĝos ĉirkaŭ la Konsilejo. Tie vi trovos iliajn ĉefojn. Via pleja forto kuŝas tie – inter ili.”

“Supozu, ke tio estas nur onidiro?”

“Ĝi ŝajnas vera,” diris Asano.

“Ni havigu al ni la faktojn,” diris Graham.

Asano levis la ŝultrojn. “Pli bone, ke ni iru al la Konsilejo,” li kriis. “Tien ili svarmos. Eĉ nun povas esti neeble transpasi la ruinojn.”

Graham rigardis lin dubeme, kaj sekvis lin.

Ili supreniris la trotuarajn ŝtupojn ĝis la plej rapida, kaj tie Asano alparolis laboriston. La respondoj al liaj demandoj venis en la fuŝa vulgara dialekto.

“Kion li diris,” demandis Graham.

“Li scias malmulton, sed li diris, ke la Negra Polico jam alvenus, antaŭ ol la popolo sciiĝos, se iu el la Ventmaŝina Oficejo ne sciiĝus. Li diris, ke iu knabino.”

“Knabino? Ĉu – ?”

“Li diris, ke knabino – sed ne scias, kiu ŝi estis, venis el la Konsilejo, kriante la aferon laŭte, kaj diris ĝin al la homoj laborantaj inter la ruinoj.”

Kaj tiam alia diraĵo kriegiĝis, ordono, kiu ŝanĝis sencelan tumulton al deciditaj movoj; ĝi iris kvazaŭ vento laŭ la strato. “Al viaj Kvartaloj, al viaj Kvartaloj. Ĉiu havigu al si armilojn. Ĉiu al sia Kvartalo!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.