La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO OKA.

LA TEGMENTAJ SPACOJ.

Dum la ventolilo en la ronda truo de la interna ĉambro turniĝis kaj allasis ekvidojn de la nokto, malfortaj sonoj envagis tra ĝi. Kaj Graham, starante sube, surpriziĝis pro voĉsono.

Li spionis supren kaj vidis, dum la interspacoj de la turniĝo, malhele kaj malklare, la kapon kaj ŝultrojn de viro rigardanta lin. Tiam malluma mano etendiĝis, la rapida ventumilo frapis ĝin, hezitis, kaj daŭre batis kun bruneta makulo sur la rando de ĝia maldika klingo, kaj io komencis fali de tie sur la plankon, gutante silente.

Graham rigardis malsupren, kaj vidis sangmakulojn apud siaj piedoj. Li denove suprenrigardis kun stranga ekscitiĝo. La figuro jam malaperis.

Li restis senmova – ĉiu sento estis atentega al la ombrotremigita, malluma spaco. Li rimarkis, ke malklaraj, malproksimaj, malhelaj pecetoj flotas malpeze tra la ekstera aero. Ili malsupreniris al li, necerte, kirleme, kaj pasis flanken el la suprenfluo de la aerumilo. Lumradieto flagretis, la eroj blanke lumiĝis, kaj tiam revenis la mallumo. Varma kaj lumigita li sin sentis, sed li tamen perceptis, ke neĝas nur kelkajn metrojn malproksime de li.

Graham transpaŝis la ĉambron kaj revenis al la ventolilo. Li vidis la kapon de viro pasi proksime de ĝi. Aŭdiĝis flustra sono. Tiam akra frapo sur iu metala substanco, penego, voĉoj, kaj la ventolilo haltis. Ekblovo de neĝflokoj kirliĝis en la ĉambron, kaj malaperis antaŭ ol tuŝi la plankon. “Ne timu,” diris voĉo.

Graham restis sub la truo. “Kiu vi estas?” li flustris.

Dum momento okazis nenio krom svingo de la ventumilo, kaj tiam la kapo de viro ŝoviĝis singardeme tra la malfermaĵo. Lia vizaĝo aperis preskaŭ renversita al Graham; liaj malhelaj haroj estis malsekaj de degelantaj neĝflokoj sur ili. Lia brako supreniris en la mallumon, tenante ion nevidatan. Li posedis junecan vizaĝon kaj brilajn okulojn, kaj la vejnoj sur lia frunto ŝvelis. Li ŝajnis penegi por konservi sian pozicion.

Dum kelkaj sekundoj nek li nek Graham parolis.

“Vi estis la Dormanto?” diris la fremdulo fine.

“Jes,” diris Graham, “Kion vi deziras ĉe mi?”

“Mi venas de Ostrog, Majstro,” – “Ostrog?”

La viro en la ventolilo tumis la kapon, tiel ke lia profilo presentiĝis al Graham. Li ŝajnis aŭskulti. Subite okazis rapida ekkrio, kaj la entrudanto saltis supren ĝustatempe por eviti la frapon de la liberigita aerumilo. Kaj kiam Graham denove rigardis supren nenio troviĝis videbla krom la malrapide falanta neĝo.

Pasis eble kvaronhoro antaŭ ol iu revenis al la aerumilo. Sed fine la sama metalsona haltigo reokazis, la ventumilo haltis, kaj la vizaĝo reaperis. Graham restis la tutan tempon ĉe la sama loko, atenta kaj treme ekscitita.

“Kiu vi estas? Kion vi deziras?” li diris.

“Ni volas paroli kun vi, Majstro,” diris la entrudanto. “Ni deziras – mi ne kapablas teni la aĉaĵon! – Ni jam penis trovi vojon al vi – dum tri tagoj.”

“Ĉu ĉi tio estas savado?” flustris Graham. “Ĉu liberiĝo?”

“Jes, Majstro, se vi tion volas.”

“Vi estas mia partio – la partio de la Dormanto?

“Jes, Majstro.”

“Kion mi faru?” diris Graham.

Sekvis barakto. La brako de la fremdulo aperis, kaj lia mano sangis. Liaj genuoj venis trans la rondon de la funelo.

“Staru for de sub mi,” li kriis, kaj li falis iom peze sur la manoj kaj unu ŝultro ĉe la piedoj de Graham. La liberigita ventolilo zumis brue. La fremdulo ĉirkaŭruliĝis, saltis vigle surpieden, kaj restis spirmanka kun la mano al kontuzita ŝultro, kaj kun la brilaj rigardoj sur Graham.

“Vi ja estas la Dormanto,” li diris. “Mi vidis vin dormi. Kiam la leĝo permesis, ke iu ajn vidu vin.”

“Mi estas tiu, kiu entranciĝis,” diris Graham. “Oni malliberigis min ĉi tien. Mi restas ĉi tie de kiam mi vekiĝis – almenaŭ tri tagojn.”

La entrudanto ŝajnis esti parolonta, aŭdis ion, ekrigardis rapide la pordon, kaj subite forlasis Grahamon kaj kuris al ĝi, kriante rapidajn nekompreneblajn vortojn. Brila kojno el ŝtalo aperis en lia mano, kaj li komencis frap’, frap’, rapidan sinsekvon de frapoj sur la ĉarniroj. “Gardu vin!” kriis voĉo. “Aĥ!” La voĉo venis de supre.

Graham rigardis supren, vidis la plandojn de du piedoj, kaŭris, estis frapita de unu el ili je la ŝultro, kaj granda pezo ŝovis lin teren. Li falis sur la genuoj, kaj antaŭen, kaj la peza afero ruliĝis super lian kapon. Li levis sin surgenuen, kaj vidis duan homon de supre, sidantan antaŭ li.

“Mi ne vidis vin, Majstro,” ekspiris la viro. Li leviĝis, kaj helpis, ke Graham leviĝu. “Ĉu vi vundiĝis, Majstro?” li spiregis. Serio da pezaj frapoj sur la aerumilo komenciĝis, io falis preter la vizaĝo de Graham, kaj tremanta klingo el blanka metalo dancis, turniĝis, kaj kuŝis plate sur la planko.

“Kio tio estas?” kriis Graham, konfuzite, kaj rigardante la ventumilon. “Kiu vi estas? Kion vi intencas fari? Memoru, ke mi komprenas nenion.”

“Staru pli posten,” diris la fremdulo, kaj tiris lin de sub la truo, dum alia metalpeco peze falis.

“Oni deziras, ke vi venu, Majstro,” ekspiris la noveveninto, kaj Graham, rigardante denove lian vizaĝon, vidis ke nova vundo jam ŝanĝiĝis de blanko al ruĝo sur lia frunto, kaj du fluetoj da sango falas de ĝi. “Via popolo vokas vin.”

“Ke mi venu kien? Mia popolo?”

“Al la halo super la vendplacoj. Via vivo ĉi tie restas en danĝero. Ni posedas spionojn. Ni sciiĝis nur ĝustatempe. La Konsilantoj jam decidis – ĉi tiun tagon mem – ke ili aŭ narkotos aŭ mortigos vin. Kaj ĉio staras preta. La popolo jam dresiĝis, la ventmaŝina polico, la inĝenieroj kaj la duono de la vojofaristoj staras niaflanke. Ni tenas plenaj la halojn – la amaso kriegas. La tuta urbego krias kontraŭ la Konsilantaro. Ni posedas armilojn.” Li viŝis la sangon for per sia mano. “Via vivo ĉi tie ne valoras pli ol –”

“Sed kial armiloj?”

“La popolo sin levas por defendi vin, Majstro. Kio?”

Li turniĝis rapide, ĉar la unua viro faris siblon per la dentoj. Graham vidis ĉi tiun salti malantaŭen, gesti al ili, ke ili sin kaŝu, kaj moviĝi kvazaŭ por sin kaŝi post la malfermiĝantan pordon.

Dum li faris tion Howard aperis, kun pleteto en unu mano kaj la peza vizaĝo malgaja. Li eksaltis, rigardis supren, la pordo fermegiĝis malantaŭ li, la pleteto kliniĝis flanken, kaj la ŝtala kojno frapis lin post la orelo. Li falis, kiel hakita arbo, kaj kuŝis, kiel li falis, trans la planko de la ekstera ĉambro. La viro, kiu ĵus frapis lin, kliniĝis rapide, studis lian vizaĝon momente, leviĝis, kaj revenis al sia laboro ĉe la pordo.

“Via veneno!” diris voĉo ĉe la orelo de Graham.

Tiam abrupte ili troviĝis en mallumo. La sennombraj lumoj de la kornico estingiĝis. Graham vidis la malfermaĵon de la ventolilo, kun fantoma neĝo kirlanta super ĝi, kaj malhelajn figurojn moviĝantajn haste. Trio da homoj surgenuis sur la ventumilo. Iun malklaraĵon – ŝtupetaron – oni malsuprenigis tra la malfermaĵo, kaj mano aperis portanta necertan flavan lumon.

Li spertis heziton momentan. Sed la sinteno de tiuj viroj, ilia rapida vigleco, iliaj vortoj, egalis tiel komplete liajn proprajn timojn pri la Konsilantoj, lian ideon kaj esperon pri liberigo, ke ĝi ne daŭris unu sekundon. Kaj lia popolo lin atendas!

“Mi ne komprenas,” li diris. “Mi fidas. Diru al mi, kion fari.”

La viro kun la vundita frunto ekprenis la brakon de Graham. “Grimpu supren per la ŝtupetaro,” li flustris. “Rapide. Oni certe jam aŭdis –”

Graham serĉis la ŝtupetaron per etenditaj manoj, metis la piedon sur la unuan ŝtupeton, kaj, turnante la kapon, vidis trans la ŝultron de la plej proksima viro, sub la flava flagreto de la lumo, la unuan veninton ankoraŭ ĉe la pordo. Graham returniĝis al la ŝtupetaro, kaj estis ŝovata de sia kondukanto kaj helpata de tiuj supre, kaj tiam sin trovis staranta sur io malmola kaj malvarma kaj glitiga ekster la ventolila funelo.

Li frostotremis. Li rimarkis grandan diferencon je la temperaturo. Kvin aŭ ses viroj staris ĉirkaŭ li, kaj malpezaj neĝeroj tuŝis manojn kaj vizaĝon kaj degelis.

Momente estis mallume, tiam dum ekbrilo mortece violblanke, kaj tiam ĉio ree mallumiĝis.

Li vidis, ke li ĵus elvenis sur la tegmenton de la vasta urbega konstruaĵo, kiu anstataŭis la diversajn domojn, stratojn, kaj malfermitajn spacojn de Viktorina Londono. La loko sur kiu li staris estis ebena, kaj grandegaj serpentaj drategoj kuŝis trans ĝi ĉiudirekten. La rondaj radoj de aro da ventmaŝinoj vidiĝis malklaraj kaj gigantaj tra la mallumo kaj neĝo, kaj muĝis kun varianta laŭteco dum la ŝanĝiĝanta vento leviĝis kaj malleviĝis. Iom malproksime intermita blanka lumo ŝprucis de malsupre, lumigis la kirlojn de la neĝo per efemera brileto, kaj faris nedaŭran fantomon en la nokto; ankaŭ kelkloke, malalte, ia malklare konturita, ventoturnita mekanismo eklumis per blankaj fajreroj.

Ĉion ĉi li rimarkis laŭ fragmenta maniero dum liaj liberigintoj staris ĉirkaŭ li. Iu ĵetis dikan molan mantelon el peltsimila ŝtofo sur lin, kaj ligis ĝin per bukitaj rimenoj je talio kaj ŝultroj. Aferoj diriĝis mallonge, decideme. lu lin ŝovis antaŭen.

Antaŭ ol lia cerbo klariĝis, malhela formo ekprenis lian brakon. “Tien ĉi,” diris tiu formo, tirante lin antaŭen, kaj direktis Graham trans la platan tegmenton al malklara duonronda nebulo el lumo. Graham obeis.

“Gardu vin!” kriis voĉo, kiam Graham faletis sur ŝnurego. “Inter kaj ne trans ilin,” diris la voĉo. Kaj, “Ni devas rapidi.”

“Kie restas la popolo?” diris Graham. “La popolo, kiu, laŭ via diro, atendas min?”

La fremdulo ne respondis. Li lasis la brakon de Graham kiam la vojeto mallarĝiĝis, kaj iris kondukante per rapidaj paŝegoj. Graham blinde sekvis. Post minuto li sin trovis kuranta. “Ĉu la aliaj venas?” li spiregis, sed ne ricevis respondon. Lia kunulo ekrigardis malantaŭen kaj daŭre kuris. Ili venis al speco de vojeto el lata metalaĵo, kiu iris transe al ilia antaŭa direkto, kaj ili turniĝis flanken por sekvi tion. Graham rigardis malantaŭen, sed la neĝado jam kaŝis la aliajn.

“Venu, do!” kriis lia kondukanto. Nun kurante, ili alproksimiĝis al malgranda ventmaŝino turniĝanta alte en la aero. “Kaŭru!” kriis la kondukanto de Graham, kaj ili evitis senfinan rimenon kurantan muĝante supren al la ŝafto de la maŝino. “Tien ĉi!” kaj ili troviĝis ĝis la maleoloj en kanaleto plena de blovita degelanta neĝo, inter du malaltaj muroj el metalo, kiuj poste leviĝis ĝis iliaj talioj. “Mi iros la unua,” diris la kondukanto. Graham tiris la mantelon ĉirkaŭ sin kaj sekvis. Tiam subite aperis mallarĝa abismo trans kiu la kanaleto saltis ĝis la neĝa mallumo de la transa flanko. Graham spionis unufoje super la flanko kaj trovis la abismon nigra. Momente li bedaŭris pri sia forkurado. Li ne kuraĝis denove rigardi, kaj lia cerbo turniĝis dum li vadis tra la duone fluida neĝo.

Tiam ili rampis el la kanaleto kaj rapidis trans vasta ebena spaco, malseka pro degelanta neĝo, kaj ĝis la duono de sia amplekso malklare lumigata de lumoj, kiuj iris kaj reiris sube. Li hezitis pro tiu nefirmaspekta substanco, sed lia kondukanto kuris antaŭen nezorge, kaj tiel ili atingis kaj suprenrampis glitigajn ŝtupojn ĝis la rando de granda vitra kupolo. Ili iris ĉirkaŭ tio. Malproksime sube kelkaj personoj ŝajnis danci, kaj muziko filtriĝis tra la kupolo… Graham imagis, ke li aŭdas kriegojn tra la neĝado, kaj lia kondukanto rapidigis lin per nova akcelado. Ili grimpis spirege al spaco kun grandegaj ventmaŝinoj – unu tiel vasta, ke nur la malsupra rando de ĝiaj ventkaptiloj rapidis al la vido, kaj forrapidis supren por perdiĝi en la nokto kaj la neĝo. Ili rapidis dum iom da tempo tra la kolosa metala reto de ĝiaj subteniloj, kaj alvenis fine super placo kun moviĝantaj vojoj, simila al la loko, kien Graham rigardis de la balkono. Ili rampis trans la deklivan travideblaĵon kiu kovris tiun straton el trotuaroj, rampante sur manoj kaj genuoj pro la gliteco de Ia neĝo.

Plejparte la vitro estis vaporkovrita, kaj Graham vidis nur nebulajn ombrojn de la homoj sube, sed proksime de la pinto de la travidebla tegmento la vitro estis klara, kaj li sin trovis rigardanta malsupren sur ĉion. Dum kelka tempo, spite la instigoj de sia kondukanto, li cedis al kapturniĝo, kaj kuŝadis etendite sur la vitro, naŭzita kaj paralizita. Malproksime sube, nur moviĝantaj punktoj kaj polveroj, iris la anaro de la sendorma urbego, sub sia konstanta taglumo, kaj la moviĝantaj vojoj daŭrigis sian senĉesan iradon. Komisiistoj kaj viroj kun nekonataj aferoj rapidegis laŭ la pendantaj ŝnuregoj, kaj la malpezaj pontoj estis homplenaj. Ŝajnis, kvazaŭ oni spionas en gigantan vitran abelujon, kaj ĝi kuŝas vertikale sub li kun nur rezista vitro de nekonata dikeco por savi lin de falo. La strato montriĝis varma kaj lumigita, kaj Graham nun estis malseka ĝis la haŭto pro degelanta neĝo, kaj liaj piedoj estis sensentaj pro malvarmo. Dum tempospaco li ne kapablis sin movi. “Venu, do!” kriis lia kondukanto, kun teruro en la voĉo. “Venu, do!”

Graham atingis la pinton de la tegmento per penego.

Trans la pinto, sekvante la ekzemplon de sia kondukanto, li turniĝis kaj glitis dorsantaŭe malsupren de la kontraŭa deklivo tre rapide, inter malgranda lavango el neĝo. Dum li glitis li demandis al si kio okazus, se iu rompita malfermaĵo renkontus lin. Ĉe la rando li ŝancele stariĝis ĝis la maleoloj en la malseka neĝo, dankante al la ĉielo pro denove netravidebla piedvojo. Lia kondukisto jam rampas supren per metala lataĵo ĝis ebena etendaĵo.

Tra la maloftaj neĝflokoj super tio vidiĝis alia vico da vastaj ventmaŝinoj, kaj tiam subite la senforma tumulto de la turniĝantaj radoj trapikiĝis de surdiga sono. Ĝi estis mekanika akra sono de eksterordinara forteco, kiu ŝajnis veni samtempe de ĉiu parto de la horizonto.

“Oni jam eltrovis nian forkuron!” kriis la kondukanto per voĉtono de teruro, kaj subite, pro blindiga lumego, la nokto fariĝis tago.

Super la blovata neĝo, de la suproj de la ventmaŝinoj, aperis grandaj mastoj portantaj globojn el blanka lumo. Ili foriris laŭ nelimigitaj perspektivoj ĉiudirekten. Tiel malproksime, kiel lia okulo kapablis penetri la neĝon, ili brilegis.

“Venu sur tion,” kriis la kondukanto, kaj ŝovis lin antaŭen al longa krado el senneĝa metalo, kiu iris kvazaŭ rubando inter du iomete kliniĝaj etendaĵoj el neĝo. Ĝi sentiĝis varma sub la preskaŭ sensentaj piedoj de Graham, kaj malgranda kirlo de vaporo leviĝis de ĝi.

“Venu!” kriis lia kondukanto de malproksime dek metrojn, kaj, ne atendante, kuris rapide tra la inkandeska brilego al la feraj subteniloj de la proksima vico de ventmaŝinoj. Graham, retrankviliĝante de sia mirego, sekvis tiel rapide, konvinkita pri sia baldaŭa kaptiĝo…

Post dek sekundoj ili sin trovis inter reta desegno el brilego kaj nigraj ombroj strekita de moviĝantaj strioj sub la grandegaj radoj. La kondukanto kuradis dum iom da tempo, kaj subite sin ĵetis flanken kaj malaperis en nigran ombron ĉe la angulo de la piedo de subtenilego. Post plua momento Graham staris apud li.

Ili kaŭris spiregante kaj rigardis eksteren.

La sceno, kiun Graham vidis, estis tre sovaĝa kaj stranga. La neĝo nun preskaŭ ĉesis; nur malfrua floko de tempo al tempo transiris la bildon. Sed la vasta ebena etendo antaŭ ili aspektis mortece blanka, fendita nur de gigantaj amasoj kaj moviĝantaj formoj kaj longaj strioj el nepenetrebla mallumo, grandaj malgraciaj Titanoj el ombro. Tute ĉirkaŭe interplektiĝis grandegaj metalaj strukturoj, feraj traboj, preternature vastaj, kiel ŝajnis al li, kaj la randoj de ventmaŝinoj, apenaŭ turniĝante pro la senventeco, pasis per grandaj brilaj kurboj pli kaj pli krute supren en luman nebuleton. Kie ajn la neĝotuŝita lumo radiis malsupren, lignaj kaj metalaj traboj, kaj senfinaj rimenoj irantaj per haltema sed nevenkebla firmeco, pasis supren kaj malsupren en la nigron. Kaj spite de tiu tuta fortega vigleco, kune kun ĉiea sento pri motivo kaj plano, tiu neĝkovrita soleco el mekanismo saĵnis esti sen ia homa ekzistaĵo krom ili, ŝajnis tiel senvoja kaj dezerta kaj senhoma, kiel neatingebla alpa neĝkampo.

“Oni ĉasos nin,” kriis la kondukanto. “Ni estas apenaŭ duonvoje. Malgraŭ la malvarmo, ni devas kaŝiĝi ĉi tie dum kelka tempo – almenaŭ ĝis denove neĝas pli dense.”

Liaj dentoj kunklaketis.

“Kie staras la vendhaloj?” demandis Graham elrigardante. “Kie restas la popolo?” La alia viro ne respondis.

“Rigardu!” flustris Graham, kaŭris internen kaj silentiĝis.

La neĝo subite densiĝis denove, kaj glitante kun la kirloj el la nigra puto de la ĉielo venis io malklara kaj granda kaj rapidega. Tio malsupreniris per kruta kurbo kaj ĉirkaŭturniĝis, kun larĝaj flugiloj etenditaj, kaj sekvaĵo el blanka kondensiĝanta vaporo malantaŭe. Ĝi leviĝis kun facila rapideco, kaj glitis supren en la aeron, ŝvebis horizontale, antaŭen per larĝa kurbo, kaj re-malaperis inter la vaporantaj neĝeroj. Kaj, tra la ripoj de ĝia korpo, Graham vidis du virojn, tre malgrandajn kaj viglajn, ŝajne serĉantaj la neĝajn spacojn ĉirkaŭe per binoklo. Dum sekundo ili montriĝis klare, tiam nebule tra densa neĝkirlo, tiam malgrande kaj malproksime, kaj post momento ili estis for.

“Nun!” kriis lia kunulo. “Venu!”

Li tiris la manikon de Graham, kaj senprokraste la duo kuris blinde laŭ la arkado el feraĵo sub la ventmaŝinoj. Graham, senorde kurante, koliziis kun sia gvidanto, kiu ĵus ree turniĝis al li subite. Li sin trovis ne dek metrojn malproksime de nigra abismo. Tio etendiĝis pli foren ol li povis vidi dekstren kaj maldekstren. Ĝi ŝajnis bari al ili la iradon ambaŭdirekte.

“Faru same, kiel mi,” flustris la gvidanto. Li kuŝiĝis kaj rampis ĝis la rando, transstreĉis la kapon, kaj sin tordis ĝis unu kruro pendis. Li ŝajnis serĉi ion per la piedo, trovis ĝin, kaj iris glitante trans la randon en la abismon. Lia kapo reaperis. “Tio estas breto,” li flustris. “En mallumo dum la tuta vojo. Faru same, kiel mi.”

Graham hezitis, surgenuiĝis, rampis ĝis la rando, kaj spionis en veluran nigron. Dum naŭza momento li kuraĝis nek antaŭeniri nek reveni, tiam li sidiĝis kaj pendigis la kruron, sentis la manojn de la gvidanto, kiuj tiris lin, kaj spertis abomenan senton, ke li glitas trans la randon en nesondeblan profundecon; li plaŭdis, kaj trovis sin en ŝlima kanaleto, nepenetreble malluma.

“Ĉi tien,” flustris la voĉo, kaj li komencis rampi laŭ la kanaleto tra la fluetanta degelaĵo, premante sin kontraŭ la muro. Ili iradis tiel dum kelkaj minutoj. Li ŝajnis pasi tra cent gradoj de mizero, pasi minuton post minuto tra cent gradoj de malvarmo, malseko, kaj ellaciĝo. Post nelonge li ĉesis senti siajn manojn kaj krurojn.

La kanaleto kliniĝis malsupren. Li rimarkis, ke ili nun staras multajn metrojn sub la suproj de la konstruaĵoj. Vicoj da fantomaj blankaj konturoj, kvazaŭ la fantomoj de kovritaj fenestroj, leviĝis super ilin. Ili atingis la finon de ŝnurego ligita super unu el la blankaj fenestroj, malklare videbla, kaj falanta en nepenetreblajn ombrojn. Subite lia mano trafis tion de la gvidanto. “Silente!” flustris ĉi tiu tre mallaŭte.

Li rigardis supren surprizite, kaj vidis la flugilegojn de la flugmaŝino glitantaj malrapide kaj senbrue super ili trans la larĝan rubandon de neĝmakulita grizblua ĉielo. Post momento ĝi rekaŝiĝis.

“Restu senmova; ili ĵus turniĝas.”

Dum iom da tempo ambaŭ ne moviĝis, tiam la kunulo de Graham stariĝis, kaj, etendante la manon al la ligaĵoj de la kablo, fuŝis je iaj neklaraj ŝnuroj.

“Kio tio estas?” demandis Graham.

La sola respondo estis malforta krio. La viro kaŭris senmova. Graham rigardis kaj vidis lian vizaĝon malklare. Li rigardegis la longan rubandon de ĉielo, kaj Graham, sekvante liajn okulojn, vidis la flugmaŝinon malproksima kaj malgranda. Tiam li rimarkis, ke la flugiloj etendiĝas ambaŭflanken, ke ĝi direktas sin kontraŭ ili, ke ĉiumomente ĝi pligrandiĝas. Ĝi sekvis la randon de la abismo al ili.

La movoj de la viro iĝis konvulsiaj. Li ŝovis du krucajn stangojn al la mano de Graham. Graham ne povis vidi ilin; li trovis ilian formon palpante ilin. Ili pendis per maldikaj ŝnuroj de la ŝnurego. Sur la ŝnuro troviĝis teniloj por la mano el iu mola elasta substanco. “Metu la krucon inter viajn krurojn,” flustris la kondukanto histerie, “kaj premu la tenilojn. Premu firme, premu!”

Graham faris tion, kion li diris.

“Saltu,” diris la voĉo, “Pro la nomo de la ĉielo, saltu!”

Dum unu gravega sekundo Graham ne kapablis paroli. Poste li ĝojis, ke la mallumo kaŝis lian vizaĝon. Li diris nenion. Li komencis tremi fortege. Li rigardis flanken al la rapida ombro, kiu glutis la ĉielon flugante al li.

“Saltu! Saltu – pro la Dia nomo! Aŭ oni nin kaptos,” kriis la gvidanto de Graham, kaj pro la forto de sia pasio ŝovis lin antaŭen.

Graham konvulsie ŝanceliĝis, elpuŝis ĝeman krion, krion spite de si mem, kaj tiam, dum la flugmaŝino rapidis super ili, falis antaŭen en la puton de tiu mallumo, sidante sur la ligna kruco, kaj tenante Ia ŝnurojn per la tenego de morto. Io krakis, io frapis forte kontraŭ muron. Li aŭdis la radon de la ŝnuraro zumi sur la ŝnurego. Li aŭdis la aeronaŭtojn krii. Li sentis paron da genuoj, kiuj obtuze pikpremis lian dorson… Li rapidis freneze tra la aero, falante tra la aero. Lia tuta forto restis ĉe liaj manoj. Li volis krii akre, sed li ne posedis spiron.

Li ĵetiĝis sub blindiga lumo kiu igis lin pli firme teni la ŝnurojn. Li rekonis la grandan straton kun la moviĝantaj vojoj, la pendantaj lumoj, kaj la interplektitaj traboj. Ili flugis supren kaj preter lin. Li spertis momentan impreson pri granda ronda buŝo malfermita por engluti lin.

Li denove sin trovis en mallumo, falante, falante, premante per doloraj manoj, kaj jen! tondra sono, brilego de lumo, kaj li flugis trans brile lumigitan halon kun muĝanta amaso da homoj sub liaj piedoj. La popolo! Lia popolo! Estrado rapidis supren al li, kaj lia ŝnurego pendis malsupren ĝis ronda malfermaĵo dekstre de tio. Li sentis, ke li veturas multe pli malrapide, kaj, subite, tre multe pli malrapide. Li distingis kriojn : “Savita! La Majstro. Li estas libera!” La estrado flugis al li kun multe malpliiĝanta rapideco. Tiam – 

Li aŭdis la viron, kiu venis post li, krii kvazaŭ subite timigita, kaj tiu krio estis eĥita de krio de sube. Li sentis, ke li jam ne glitas sur la ŝnurego, sed falas kune kun tio. Okazis tumulto el konfuzitaj krioj. Li sentis ion malmolan kontraŭ sia etendita mano, kaj la kunfrapo de malhelpita falo tremis tra lia brako…

Li volis resti trankvila, sed oni levis lin. Li kredis poste, ke oni portis lin al la estrado kaj donis al li trinkaĵon, sed li neniam certe sciis pri tio. Li ne rimarkis, kio okazis al lia gvidanto. Kiam lia cerbo ree klariĝis, li sin trovis staranta; avidaj manoj helpis lin stariĝi. Li restis en granda alkovo okupanta la lokon, kie dum lia antaŭa vivo staris la malsupraj loĝioj. Se tio vere estis teatro.

Fortega tumulto sonis en liaj oreloj, tondra muĝado, la krioj de sennombra homamaso. “Jen la Dormanto! La Dormanto troviĝas inter ni!”

“La Dormanto troviĝas kun ni! La Majstro – la Posedanto! La Majstro troviĝas inter ni. Li estas savita.”

Graham spertis ondantan vizion pri granda halo plena de homoj. Li ne vidis individuojn, li konsciis nur pri ŝaŭmo el rozaj vizaĝoj, pri svingataj brakoj kaj vestoj, li sentis la okultan influon de grandega amaso fluanta super li, subtenanta lin. Li vidis balkonojn, galeriojn, grandajn arkaĵojn kun malproksimaj perspektivoj, kaj ĉie homojn, vastan amfiteatron da homoj, dense enpakitaj kaj aklamantaj. Trans la pli proksima spaco kuŝis la falinta ŝnurego kvazaŭ monstra serpento. La viroj en la flugmaŝino tranĉis ĝin ĉe la supra fino, kaj ĝi dekirliĝis en la halon. Ŝajnis, ke homoj klopodas, tirante ĝin for de la spaco. Sed la tuta efekto estis nebula, la konstruaĵoj mem tremis kaj saltis pro la sonego de la voĉoj.

Li staris ŝanceliĝe kaj rigardis tiujn ĉirkaŭe. Iu subtenis lin per unu brako. “Lasu min en malgrandan ĉambron,” li diris, plorante, “malgrandan ĉambron,” kaj ne povis diri plu. Li konsciis pri ŝajnaj oficistoj, kiuj malfermis pordon antaŭ li. Iu gvidis lin al seĝo. Li faletis. Li sidiĝis peze, kaj kovris sian vizaĝon per la manoj; li fortege tremis, lia nerva kontrolo jam elĉerpiĝis. Oni liberigis lin de la mantelo, li ne povis memori kiamaniere; li vidis, ke liaj purpuraj ŝtrumpoj estas nigraj de malseko. Homoj kuris ĉirkaŭ li, aferoj okazis, sed dum longa tempo li ne atentis ilin.

Li estas libera. Miriado da krioj diris tion al li. Li estas ekster danĝero. Tiuj estas la homoj de lia partio. Dum tempospaco li spiregis ĝeme, kaj tiam li sidis kviete kun la vizaĝo kovrita. La aero ŝajnis plena de la kriado de sennombraj homoj.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.