La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO SESA.

LA HALO DE LA STATUO DE ATLAS.

De la momento kiam la tajloro kliniĝis adiaŭante, ĝis la momento kiam Graham trovis sin en la lifto, pasis entute apenaŭ kvin minutoj. Ĝis nun la nebulo de lia longega intertempo de dormo superpendis lin. Ankoraŭ la komenca strangeco, ke li eĉ vivas je tiu malproksima periodo, pentris ĉion per miro, per sento de neracio, per io kvazaŭ la eco de realisma sonĝo. Li sentis sin ankoraŭ aparta, miranta rigardanto, ankoraŭ nur duone implikita en la vivo. Tio, kion li ĵus vidis, kaj precipe la lasta homplena tumulto, kadrita de la ekstero de la balkono, havis dramecan aspekton, same kiel io vidata de en teatra loĝio. “Mi ne komprenas,” li diris. “Kio ĝenas ilin? Mia cerbo kirliĝas. Kial ili kriegis? Kio estas la danĝero?”

“Ankaŭ ni havas ĝenaĵojn,” diris Howard. Liaj okuloj evitis la demandon de Graham. “Nun estas maltrankvila tempo. Kaj efektive, via apero, via nuntempa vekiĝo, havas ian rilaton –”

Li parolis spasme, kvazaŭ viro kiu ne tute fidas sian spiron. Li haltis abrupte.

“Mi ne komprenas,” diris Graham.

“Tio klariĝos pli poste,” diris Howard.

Li ekrigardis maltrankvile supren, kvazaŭ li trovis malrapida la progreson de la Iifto.

“Mi komprenos pli bone, sendube, kiam mi iom ĉirkaŭrigardos,” diris Graham perpleksite. “Tio estos – nepre estos perpleksa. Nun ĉio ŝajnas tiel stranga. Io ajn ŝajnas ebla. Io ajn. Eĉ rilate detalojn. Via kalkulado, oni diras, estas diferenca.”

La lifto haltis, kaj ili elpaŝis en mallarĝan sed tre longan koridoron inter altaj muroj, laŭlonge de kiu iris eksterordinara nombro da tuboj kaj drategoj.

“Kiel granda ĉi tiu loko estas!” diris Graham. “Ĉu ĝi estas unu sola konstruaĵo? Kio ĝi estas?”

“Ĉi tiu estas unu el la urbaj vojoj por diversaj publikaj servoj. Lumo kaj tiel plu.”

“Ĉu tio estis socia maltrankvilo – tiu – sur la granda voja placo? Kiel vi estas regata? Ĉu vi ankoraŭ posedas policon?”

“Kelkajn,” diris Howard.

“Kelkajn?”

“Ĉirkaŭ dekkvar.”

“Mi ne komprenas.”

“Tre kredeble ne. Nia socio probable ŝajnos tre malsimpla por vi. Verdire, mi mem ne tre klare komprenas ĝin. Neniu komprenas ĝin. Vi, eble, komprenos – pli poste. Ni devas iri al la Konsilantaro.”

Graham dividis la atenton inter la urĝa neceseco de siaj demandoj, kaj la homoj en la haloj kaj koridoroj, kiujn ili laŭiris. Momente lia atento fiksiĝis al Howard, kaj la hezitaj respondoj, kiujn tiu faris, kaj tiam li perdis la sekvon pro iu viva neatendita impreso. En la koridoroj, en la haloj, la duono de la personoj ŝajnis porti la ruĝan uniformon. La palblua kanvaso, kiu antaŭe tiom abundis en la strato de moviĝantaj vojoj, ne aperis. Ĉiam tiuj viroj rigardis lin, kaj salutis lin kaj Howard, kiam ili pasis.

Li kaptis klaran vidon de longa koridoro, kaj tie kelkaj knabinoj sidis sur malaltaj seĝoj, kvazaŭ ĉe klaso. Li ne vidis instruiston, sed nur strangan aparaton, de kiu, ŝajne, voĉo venas. La knabinoj rigardis lin, li kredis, kun scivolemo kaj miro. Sed oni rapidigis lin for, antaŭ ol li povis klare bildigi al si la kunvenon. Li opiniis, ke ili konas Howardon, sed ne lin mem, kaj ke ili demandas sin, kiu li estas. Tiu Howard, laŭŝajne, estis grava persono. Sed tamen li estis nur la gardisto de Graham. Estis strange!

Poste sekvis koridoro kvazaŭ krepuska, kaj en tiun pendis trotuaro, tiel ke li vidis la piedojn kaj maleolojn de la personoj kiuj iris kaj reiris sur ĝi, sed neniun plian parton de ili. Tiam nebulaj impresoj pri galerioj kaj pri hazardaj mirigitaj preterpasantoj, kiuj turniĝis por rigardi la duon kun ilia ruĝvestita gvardio.

La stimulo de la refortigiloj, kiujn li trinkis, estis nur dumtempa. Li rapide laciĝis pro la troa rapidado. Li petis, ke Howard malpliigu la rapidecon. Baldaŭ li troviĝis en lifto, kiu posedis fenestron frontantan al la granda strata spaco, sed ĝi estis vitrita kaj ne malfermebla, kaj ili staris tiel altloke, ke li ne povis vidi la moviĝantajn vojojn sube. Sed li vidis homojn pasantajn tien kaj reen laŭ ŝnuregoj kaj sur strangaj, malfortaspektaj pontoj.

De tie ili transpasis la straton je granda alteco super ĝi. Ili transiris per mallarĝa ponto, fermita per vitro tiel klara, ke li kapturniĝis eĉ memorante ĝin. Ĝia planko ankaŭ estis el vitro. Laŭ lia memoro pri la klifoj inter New Quay kaj Boscastle, tiel malproksima laŭ tempo, sed tiel proksima laŭ lia sperto, ŝajnis al li, ke ili staras pli ol cent metrojn super la moviĝantaj vojoj. Li haltis, rigardis malsupren inter siaj kruroj sur la svarmantan bluan kaj ruĝan homamason, malgrandan kaj perspektivigitan, baraktantan kaj gestantan ankoraŭ al la eta balkono, kie li antaŭ tiel mallonge staris. Maldensa nebuleto kaj la brilego de la grandaj globoj el lumo malklarigis ĉion. Viro sidanta en malgranda reta duonkaĝo preterrapidegis de loko eĉ pli alta ol la mallarĝa ponteto, malsuprenirante sur ŝnurego preskaŭ tiel rapide, kvazaŭ li falas. Graham nevole haltis por rigardi tiun strangan pasaĝeron malaperi suben, kaj tiam liaj okuloj reiris al la tumulta barakto.

Laŭlonge de unu el la pli rapidaj vojoj kuris aro da ruĝaj makuloj. Tiu ĉi rompiĝis en individuojn dum ĝi alproksimiĝis al la balkono, kaj iris fluante trans la pli malrapidajn vojojn al la densa baraktanta amaso sur la meza spaco. I iuj ruĝvestitaj viroj ŝajnis esti armitaj per bastonoj; ili ŝajnis frapi kaj puŝbati. Granda kriado, koleraj kaj akraj krioj, elkrevis kaj supreniris al Graham malforte kaj fadensimile. “Iru plu,” kriis Howard, metante la manojn sur lin.

Alia viro rapidegis laŭ ŝnurego. Graham subite ekrigardis supren, por vidi, de kie li ĵus venis, kaj vidis tra la vitra legmento kaj la reto el kabloj kaj traboj malklarajn njojn ritme pasantajn kiel la velojn de ventmueliloj, kaj inter ili kaptis ekvidojn al malproksima kaj pala ĉielo. Tiam Howard ŝovis lin antaŭen trans la ponton, kaj li sin trovis en mallarĝa koridoreto ornamita per geometriaj desegnaĵoj.

“Mi volas vidi pli da tio,” kriis Graham kontraŭstarante.

“Ne, ne,” kriis Howard ankoraŭ tenante lian brakon. “Jen la vojo. Vi devas iri laŭ tie.” Kaj la ruĝvestitaj viroj kiuj sekvis ilin ŝajnis pretaj subteni liajn ordonojn.

Kelkaj negroj, portante kuriozan vesposimilan uniformon, aperis en la koridoreto, kaj unu rapide suprenŝovis glitantan kovrilon, kiu ŝajnis al Graham kiel pordo, kaj kondukis ilin tra ĝi. Graham trovis sin en galerio, kiu superpendis la finon de grandega ĉambro. La nigre kaj flave vestita servisto transiris tion, suprenŝovis duan panelon, kaj staris atendante.

Tiu loko aspektis kvazaŭ antaŭĉambro. Li vidis kelke da homoj sur la meza spaco, kaj je la kontraŭa fino grandan imponan pordegon, supre de ŝtuparo. La pordo estis peze kurtenita, sed lasis ekvidon al ankoraŭ pli granda halo. Li rimarkis blankulojn ruĝe vestitajn, kaj aliajn negrojn vestitajn nigre kaj flave, kiuj staris rigide apud tiuj pordegoj. 

Dum ili transiris la galerion, li aŭdis flustron demalsupre, “La Dormanto,” kaj rimarkis turniĝadon de kapoj, kaj zumon de observado. Ili eniris alian koridoreton en la, muro de tiu ĉi antaŭĉambro, kaj tiam trovis sin sur I ferkradita metala galerio, kiu pasis ĉirkaŭ la flanko de la grandega halo, kiun li jam vidis tra la kurtenoj. Li eniris la lokon ĉe la angulo, tiel ke li ricevis la plej plenan impreson pri ĝiaj grandegaj proporcioj. La negro kun la vesposimila uniformo paŝis flanken, kiel bone dresita servisto, kaj fermis; la panelon post si.

Kompare kun ĉiu loko, kiam Graham ĝis tiam vidis, | tiu dua halo ŝajnis esti ornamita treege riĉe. Sur piedestalo ĉe la malproksima fino, kaj pli brile lumigata ol ĉio cetera, staris giganta blanka statuo de Atlas, forta kaj vigla, kun la terglobo sur liaj klinitaj ŝultroj. Tio estis la unua J afero, kiu trafis lian atenton, ĉar ĝi estis tiel vasta, tiel pacience kaj dolorige reala, tiel blanka kaj simpla. Escepte tiun statuon kaj estradon ĉe la mezo, la vasta planko de la halo estis brila vakaĵo. La estrado staris malproksime en la vasto de la spaco; ĝi aspektus nura metalplato, se grupo el sep viroj ne starus ĉirkaŭ tablo sur ĝi, kaj tiel donus ideon pri ĝiaj veraj proporcioj. Ili ĉiuj portis blankajn robojn; ŝajnis, ke ili nur ius leviĝis el siaj seĝoj, kaj ili rigardis al Graham fikse. Ĉe la fino de la tablo li vidis la brileton de kelkaj mekanikaj aparatoj.

Howard kondukis lin laŭ la fina galerio, ĝis ili staris kontraŭ tiu fortega laboranta statuo. Tiam li haltis. La du ruĝvestitaj viroj, kiuj sekvis ilin en la galerion, venis por stari po unu ambaŭflanke de Graham.

“Vi devas resti ĉi tie,” murmuris Howard, “kelkajn 39 minutojn,” kaj, ne atendante respondon, li forrapidis laŭlonge la galerion.

“Sed kial – ?” komenciĝis Graham.

Li moviĝis kvazaŭ por sekvi Howard, kaj trovis ke unu el la ruĝvestitaj viroj baras al li la vojon. “Vi devas atendi ĉi tie, Majstro,” diris la ruĝvestita viro.

“Kial?” – “Pro ordono, Majstro.”

“Kies ordono?” – “Ordonoj al ni, Majstro.”

Graham montris sian incitiĝon per rigardo.

“Kiu loko tiu estas?” li demandis baldaŭ. “Kiuj estas tiuj?”

“Ili estas la Anoj de la Konsilantaro, Majstro.”

“Kiu Konsilantaro.” – “La Konsilantaro.”

“Ho!” diris Graham, kaj post egale neefika provo je la alia viro, iris al la kradbarilo kaj rigardis malproksime la blankvestitajn virojn, kiuj staris rigardante lin kaj flustrante kune.

La Konsilantaro? Li ekvidis, ke nun estas ok, kvankam li ne rimarkis, kiel la noveveninto alvenis. Ili ne faris salutajn gestojn; ili staris rigardante lin, same kiel dum la deknaŭa jarcento aro da homoj eble starus sur la strato rigardante malproksiman balonon, kiu subite flotas antaŭ ilian rigardon. Kia konsilantaro tio estas, kolektiĝinta tie, liti areto da viroj sub la signifa blanka Atlas, tute for de ĉiu subaŭskultanto en la impresa vasto? Kaj kial oni kondukas lin al ili, kaj kial ili rigardas lin strange kaj parolas neaŭdeble? Sube Howard aperis, paŝante rapide al ili trans la poluritan plankon. Kiam li alproksimiĝis, li riverencis kaj faris kuriozajn movojn, ŝajne de ceremonia speco. Tiam li supreniris la ŝtupojn de la estrado kaj staris apud la aparato ĉe la fino de la tablo.

Graham observis la videblan, neaŭdeblan kunparolon. Foje iu el la blankvestitaj viroj ekrigardis lin. Li vane streĉis la orelojn. La gestoj de du el la parolantoj vigliĝis. Li rigardis de ili al la pasivaj vizaĝoj de siaj gardistoj. Kiam li denove rigardis, Howard etendis la manojn kaj movis la kapon, kiel viro kiu protestas. Li estis interrompita, ŝajne, de unu el la konsilantoj, kiu frapis la tablon.

La kunparolo daŭris senfine longe laŭ lasentoj de Graham. Liaj okuloj leviĝis al la trankvila giganto, ĉe kies piedoj sidis la Konsilantoj. De tie ili vagis al la muroj de la halo. Ĝi estis ornamita per longaj pentritaj paneloj de kvazaŭjapana tipo, el kiuj multaj estis tre belaj. Tiuj paneloj grupiĝis en granda kaj malsimpla kadraĵo el malhela metalo, kiu ligiĝis ankaŭ kun la kariatidoj (statuo kiu subtenas balkonon, arkaĵon, k.t.p. per la kapo: caryatide: en multaj lingvoj: de Greka Aara = kapo) de la galerioj kaj la grandaj strukturlinioj de la interno. La facila gracio de tiuj paneloj kontrastis la fortegan blankan figuron kiu laboris ĉe la centro de la skemo. La okuloj de Graham reiris al la Konsilantaro, kaj Howard ĵus malsupreniris la ŝtupojn. Kiam li alproksimiĝis, oni povis distingi liajn trajtojn, kaj Graham vidis, ke li estas ruĝa kaj elblovas siajn vangojn. Lia vizaĝo estis ankoraŭ maltrankvila, kiam baldaŭ li reaperis sur la galerio.

“Laŭ tie,” li diris koncize, kaj ili silente iris plue al pordeto, kiu malfermiĝis je ilia alveno. La du ruĝvestitaj viroj haltis po unu ambaŭflanke de tiu pordo. Howard kun Graham enpasis, kaj, rigardante reen, Graham vidis la blankvestitajn Konsilantojn; ili ankoraŭ staris, preme grupigitaj kaj rigardantaj lin. Tiam la pordo refermiĝis kun peza bato, kaj la unuan fojon post sia vekiĝo li troviĝis en silento. Eĉ la planko estis silenta sub liaj piedoj.

Howard malfermis alian pordon, kaj ili sin trovis en la unua el du kunaj ĉambroj meblitaj blanke kaj verde. “Kiu Konsilantaro tio estis?” komencis Graham. “Kion ili diskutis? Kial ili koncernas min?” Howard fermis la pordon zorge, pezege sopiris, kaj diris ion subvoĉe. Li paŝis oblikve trans la ĉambron kaj turniĝis, elblovante denove la vangojn. “Uĥ!” li gruntis, kiel homo malŝarĝigita.

Graham staradis, rigardante lin.

“Necesas, ke vi komprenu,” komencis Howard abrupte, evitante la okulojn de Graham, “ke nia socio estas tre komplika. Duona klarigo, simpla nemodifita konstato, donus al vi falsajn impresojn. Efektive – la kazo parte rilatas amasiĝan procenton – via malgranda riĉaĵo, kaj tiu de via kuzo Warming, kiun li testamentis al vi – kun iuj aliaj komencaĵoj – jam fariĝis tre konsiderindaj. Kaj laŭ aliaj manieroj, kiun vi malfacile komprenos, vi estas persono signifa – leĝe treege signifa – leĝe plivole ol praktike –implikita en la aferoj de la mondo.”

Li haltis. – “Jes?” diris Graham.

“Ni spertas gravajn sociajn ĝenojn.” – “Jes.”

“Aferoj jam tiom graviĝis, ke efektive estas konsilinde, ke oni izolu vin ĉi tie.”

“Malliberigu min!” kriis Graham.

“Nu – petu, ke vi restu izolite.”

Graham turniĝis al li. “Estas strange!” li diris.

“Oni ne dolorigos vin.” –“Ne dolorigos!”

“Sed vi devas resti ĉi tie –”

“Dum mi lernas pri mia situacio, mi supozas.”

“Precize.” – “Nu, bone, Komencu. Kial dolorigos?”

“Ne nun.” – “Kial ne?”

“Tio estas tro longa rakonto, Majstro.”

“Nur plua kaŭzo, ke mi komencu tuj. Vi diras, ke mi estas gravulo. Kio estis tiu kriado, kiun mi aŭdis? Kial vasta homamaso krias kaj ekscitiĝas pro tio, ke mia tranco finiĝis, kaj kiuj estas la blankvestitaj viroj en tiu grandega konsilejo?”

“Ĉio siatempe, Majstro,” diris Howard. “Sed ne krude, ne krude. Nun estas malsolida tempo, kiam neniu posedas firman opinion. Via vekiĝo – neniu atendis vian vekiĝon. I.a Konsilantaro konsideras ĝin.”

“Kiu Konsilantaro?” – “Tiu, kiun vi vidis.”

Graham faris koleretan geston. “Tio ne decas,” li diris. “Konvenas, ke oni diru al mi, kio okazas.”

“Vi devas atendi. Vere vi devas atendi.”

Graham sidiĝis abrupte. “Mi supozas, ĉar mi tiel longe atendis por reviviĝi,” li diris, “ke mi devas iom plu atendi.”

“Pli bone,” diris Howard, “Jes, multe pli bone. Kaj mi devas lasi vin sola. Dum iom da tempo. Dum mi ĉeestas la diskuton de la Konsilantoj… mi bedaŭras.”

Li iris al la senbrua pordo, hezitis, kaj malaperis.

Graham paŝis al la pordo, provis ĝin, trovis ĝin fikse ŝlosita per metodo, kiun li neniam poste komprenis, turniĝis, transpaŝis la ĉambron senripoze, iris tute ĉirkaŭ ĝi, kaj sidiĝis. Li restis sidanta kelkan tempon kun brakoj falditaj kaj brovoj kuntiritaj, mordante la ungojn kaj penante kunmeti la kalejdoskopajn impresojn de tiu unua horo de maldorma vivo; la vastaj mekanikaj spacoj, la senfina serio da ĉambroj kaj koridoroj, la granda barakto kiu muĝis kaj fluegis tra tiuj strangaj vojoj, la grupeto de malproksimaj nesimpatiaj homoj sub la kolosa Atlas, la mistera konduto de Howard. Ideo pri vasta heredaĵo jam troviĝis en lia cerbo – vasta heredaĵo eble misuzita – pri ia senprecedenca gravaĵo kaj okazo. Kion li devas fari? Kaj la izola silento de tiu ĉambro estis elokventa pri mallibereco!

Eniris lian cerbon, nerezisteble konvinke, la ideo, ke tiu serio da grandiozaj impresoj estas nur sonĝo. Li provis fermi la okulojn, kaj sukcesis, sed tiu ĉi ruzo honorita de tempo ne kaŭzis vekiĝon.

Poste li komencis tuŝi kaj ekzameni ĉiujn nefamiliarajn meblaĵojn en la du ĉambretoj en kiuj li troviĝis.

En longa ovala spegulpanelo li vidis sin mem, kaj haltis mirigita. Li estis vestita per gracia vestaĵo el purpuro kaj blueta blanko, kun grize nuancita barbeto tondita je pinto, kaj liaj haroj, kies nigreco nun striiĝis per grizo, estis aranĝitaj sur lia frunto laŭ maniero nefamiliara sed plaĉa. Li ŝajnis esti viro eble kvardek-kvinjara. Dum momento li ne perceptis, ke tiu estas li mem.

Ekrido venis kun la kompreno. “Mi vizitu al Warming vestite tiamaniere!” li ekkriis, “kaj petu, ke li akompanu min por tagmanĝi!”

Tiam li pensis pri renkontiĝo kun unu post alia el la nemultaj familiaraj konatoj de sia frua viraĝo, kaj meze de sia amuzo li ekpensis, ke ĉiu homo, kun kiu li kapablus tiel ŝerci, jam mortis antaŭ multaj jardekoj. La penso trafis lin abrupte kaj akre; subite li haltis, kun la vizaĝesprimo ŝanĝita al pala konsterniĝo.

La tumulta memoro pri la moviĝantaj trotuaroj kaj la grandega fasado de tiu mirinda strato sin realtrudis. La kriantaj homamasoj revenis, klaraj kaj vivaj, kun tiu malproksima, neaŭdebla, neamika konsilantaro blankvestita. Li sentis sin eta figuro, tre bagatela kaj neefika, kompatinde elstara. Kaj ĉie ĉirkaŭe, la mondo estis – stranga.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.