|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li jam ne sin trovis en la halo. Li marŝis laŭ galerio superpendanta unu el la strategoj kun moviĝantaj trotuaroj, kiuj transiris la urbon. Antaŭ kaj post li paŝis liaj gardantoj. Sube, la tuta kavaĵo de la moviĝantaj vojoj ŝajnis kunpremita amaso da marŝantaj homoj, kiuj paŝis maldekstren, kriante, svingante brakojn kaj manojn, fluante laŭ grandega perspektivo, kriante kiam ili unue aperis, kriante dum ili preterpasis, kriante dum ili foriris, ĝis la perspektivo el globoj de elektra lumo ŝajne falis malsupren kaj kaŝis la svarmantajn nudajn kapojn. Paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’!
Nun al Graham la kanto muĝis supren, ne plu subtenata de la muziko, sed kruda kaj bruema, kaj la batado de la marŝantaj piedoj, paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’, interplektiĝis kun la tondra nereguleco de la paŝoj de la sendisciplina amaso, kiu fluegis sur la plej altaj vojoj.
Abrupte li rimarkis kontraston. La konstruaĵoj kontraŭflanke de la vojo ŝajnis malplenaj, la ŝnuregoj kaj pontoj kiuj plektiĝis trans la arkadegon estis malplenaj kaj ombraj. La penso trafis lian cerbon, ke ankaŭ tiuj devus esti homplenaj.
Li sentis strangan emocion – pulsadon – tre rapidan! Li denove haltis. La gardantoj antaŭ li daŭre marŝis; tiuj apud li haltis kun li. Li vidis maltrankvilecon kaj timon sur iliaj vizaĝoj. La pulsado iel rilatis al la lumoj. Ankaŭ li rigardis supren.
Unue tio ŝajnis por li afero, kiu rilatas sole la lumojn, izolita fenomeno, nekoncernanta la subajn okazaĵojn. Ĉiu globo el blindiga blankeco aspektis kvazaŭ kaptita, kunpremita de enpulso, kiu sekviĝis de nedaŭra elpulso, kaj denova enpulso kiel pli firma premo; mallumo, lumo, mallumo, per rapida alterniĝo.
Graham vidis, ke tiu stranga konduto de la lumo rilatas ankaŭ la homojn sube. La aspekto de la domoj kaj vojoj, la aspekto de la kunpremitaj amasoj ŝanĝiĝis, fariĝis konfuziĝo el vivaj lumoj kaj saltantaj ombroj. Li rimarkis, ke amaso da ombroj jam ekkreskis ĝis minaca ekzisto; ili ŝajnis suprenflui, larĝiĝi, profundiĝi, kreski kun firma rapideco – ŝajnis salti subite malantaŭen kaj reveni pli multnombraj. La kanto kaj la marŝo jam ĉesis. La unuanima marŝo, li trovis, estas haltigita. Ekzistis flankfluoj, kirliĝoj, krioj : “La lumoj! ’’ Voĉoj kune kriis unu solan diron. “La lumoj!” kriis tiuj voĉoj. “La lumoj!” Li rigardis malsupren. En tiu dancanta morto de la lumoj la spaco de la strato subite fariĝis monstra baraktado. La blankaj globoj fariĝis purpurblankaj, purpuraj kun ruĝa nuanco, flagris, flagretis pli kaj pli rapide, hezitis inter lumo kaj estingiĝo, Ĉesis flagri kaj fariĝis nur velkantaj eroj arde ruĝaj en vasta mallumo. Post dek sekundoj la estingiĝo kompletiĝis, kaj restis nur la muĝanta mallumo, nigra monstraĵo, kiu ĵus subite glutis tiujn brilajn miriadojn da homoj.
Li sentis ĉirkaŭ si nevideblajn formojn; liaj brakoj estis tenataj. Io frapis akre kontraŭ lia tibio. Voĉo kriis ĉe lia orelo, “Ĉio estas bona – estas bona.”
Graham forĵetis la paralizon de sia unua miro. Li frapis hazarde sian frunton kontraŭ tiu de Lincoln kaj kriis, “Kio estas ĉi tiu mallumo?”
“La Konsilantoj haltigis la fluojn kiuj lumigas la urbegon. Ni devas atendi – resti. La popolo daŭre iros. Ili –”
Lia voĉo droniĝis. Voĉoj kriis, “Savu la Dormanton. Prizorgu la Dormanton.” Gardisto falis kontraŭ Grahamon kaj vundetis al li la manon per senintenca frapo de sia armilo. Freneza tumulto leviĝis kaj kirliĝis ĉirkaŭ li, ŝajne iĝante pli laŭta kaj pli furioza ĉiumomente. Fragmentoj de rekoneblaj sonoj fluis al li, kaj forkirliĝis de li kiam lia atento streĉiĝis por kapti ilin. Voĉoj ŝajnis krii kontraŭajn ordonojn, aliaj voĉoj respondis. Subite aŭdiĝis sinsekvo da akraj ŝirkrioj proksime sub ili.
Voĉo kriegis ĉe lia orelo, “La ruĝa polico,” kaj foriris de lia demandado.
Kraketa sono kreskis ĝis distingebleco, kaj kun ĝi saltetis malfortaj ekbriloj sur la rando de la pli malproksimaj vojoj. Per ilia lumo Graham vidis salti en momentan malklaran videblecon la kapojn kaj korpojn de aro da viroj, armitaj per armiloj similaj al tiuj de liaj gardantoj. La tuta spaco komencis kraketi, ekbrili per etaj momentaj lumstrioj, kaj abrupte la mallumo ree deruliĝis kvazaŭ kurteno.
Brilega lumo konfuzis liajn okulojn, vasta bolanta etendaĵo de baraktantaj homoj konfuzis lian cerbon. Kriego, sono de aklamo, venis trans la vojojn. Li rigardis supren por vidi la kaŭzon de la lumo. Alte supre viro pendis de la pli alta parto de kablo, tenante per ŝnureto ia blindigan stelon, kiu forpelis la mallumon.
La rigardo de Graham refalis al la vojoj. Ruĝa kojno je iom da distanco laŭlonge de la perspektivo kaptis lian atenton. Li vidis, ke tio estas densa amaso da ruĝe vestitaj homoj kunpremitaj sur la plej alta kontraŭa vojo, kun dorsoj kontraŭ la senkompata klifo de konstruaĵo, kaj ĉirkaŭitaj de densa amaso da kontraŭuloj. Ili batalis. Armiloj leviĝis kaj briletis, kaj malleviĝis; kapoj malaperis ĉe la rando de la batalo, kaj aliaj kapoj anstataŭis ilin; la ekbriloj el la verdaj armiloj fariĝis ŝprucoj de fumgrizo dum la lumo daŭris.
Abrupte la lumigilo estingiĝis kaj la vojoj denove estis nigrega mallumo, tumulta mistero.
Li sentis ion puŝata kontraŭ li. Oni ŝovis lin laŭlonge la galerion. Iu kriis – eble al li. Li sentis sin tro konfuzita por aŭdi. Li estis ŝovata kontraŭ la muron, kaj multe da homoj fuŝiris preter li. Ŝajnis al li, ke liaj gardantoj baraktas unu kontraŭ alia.
Subite la kable pendanta stelportanto reaperis, kaj la tuta sceno fariĝis blanka kaj brilega. La aro da ruĝvestitoj ŝajnis pli larĝa kaj pli proksima; ĝia pinto atingis duone laŭlonge la vojon al la meza arkadego. Kaj, levante la rigardon, Graham vidis, ke kelke da tiuj jam aperis en la mallumaj malsupraj galerioj de la kontraŭa konstruaĵo, kaj pafas super la kapojn de siaj kunuloj al la bolanta konfuziĝo de homoj sur la malsupraj vojoj. La signifo de tiuj vidaĵoj trafis lin. La popola marŝo renkontis embuskon je la komenco mem. Konfuzite de la estingiĝo de la lumoj, ili nun estas atakataj de la ruĝa polico. Tiam li rimarkis, ke li staras sola, ke liaj akompanantoj kun Lincoln troviĝas en la galerio, je la direkto laŭ kiu li mem venis antaŭ ol mallumiĝis. Li vidis, ke oni gestas freneze al li, kuras rapide returne al li. Laŭtega kriado venis de trans la vojoj. Poste ŝajnis kvazaŭ la tuta fasado de la malluma kontraŭa konstruaĵo estas kovrita kaj makulita de ruĝvestitaj viroj. Kaj ili montras al li fingre, kaj krias. “La Dormanto! Savu la Dormanton!” kriis miloj da gorĝoj.
Io frapis la muron super lia kapo. Li rigardis pro la frapo kaj vidis stelforman plaŭdaĵon el arĝenteca metalo. Li vidis apud si Lincolnon. Sentis sian brakon ekprenata. Tiam, pt, pt, oni maltrafis lin dufoje.
Dum momento li ne komprenis tion. La strato kaŝiĝis, ĉio kaŝiĝis, dum li rigardis. La dua flagrajo forbruliĝis.
Lincoln tenis Grahamon je la brako kaj tiris lin laŭ la galerio. “Antaŭ ol la proksima lumo!” li kriis. Lia hasto estis kontaĝia. La instinkto de Graham por sin savi venkis la paralizon de lia nekredema surprizo. Li fariĝis dumtempe blinda posedaĵo de la morttimo. Li kuradis, faletante pro la necerteco de la mallumo, fuŝiris kontraŭ siajn gardantojn dum ili turniĝis por kuri kun li. La rapideco estis lia sola deziro, liberiĝo de tiu danĝera galerio sur kiu li staras malkaŝita. Tria brilego aperis baldaŭ post la antaŭa. Kun ĝi aŭdiĝis kriegado trans la vojoj, kun responda tumulto de la vojoj mem. La ruĝvestitoj sube, li vidis, jam preskaŭ atingis la mezan koridoron. Iliaj sennombraj vizaĝoj estas turnitaj al li, kaj ili kriegas. La blanka kontraŭa fasado estas dense makulita de ruĝo. Ĉiuj ĉi mirindaĵoj kiuj koncernas lin, turniĝas Ĉirkaŭ li kiel pivoto. Tiuj estas la servantoj de la Konsilantoj, kiuj penas rekapti lin.
Por li estis bonŝance, ke tiuj estis la unuaj kugloj kolere pafitaj dum cent kvindek jaroj. Li aŭdis la kuglojn frapi super lia kapo, sentis peceton de fandita metalo piki lian orelon, kaj rimarkis, ne rigardante, ke la tuta kontraŭa fasado, malkaŝita embusko de la ruĝa polico, estas homplena kaj kriegas kaj pafas je li.
Unu el la gardantoj falis antaŭ li, kaj Graham, nekapabla halti, saltis trans la tordiĝantan korpon.
Post plua sekundo li sin ĵetis, ne tuŝita, en nigran koridoron, kaj senzorge iu, eble venante transen, fuŝiris fortege kontraŭ lin. Li rapidis malsupren de ŝtuparo sub tuta mallumo. Li ŝanceliĝis, kaj estis ree frapita, kaj iris kun la manoj kontraŭ muron. Li estis premegata de la pezo de baraktantaj formoj, kirlata ĉirkaŭe, kaj ŝovata dekstren. Premego tenis lin. Li ne povis spiri – liaj ripoj ŝajnis rompiĝi. Li sentis momentan moderiĝon, kaj tiam la tuta amaso da homoj moviĝis kune, portis lin returne al la granda teatro, de kie li nur lastatempe venis. Okazis momentoj, dum kiuj liaj piedoj ne tuŝis la teron. Tiam li ŝanceliĝis kaj sin ŝovis antaŭen. Li aŭdis kriojn, “Ili venas! ’’ kaj obtuzan krion apude. Lia piedo iris kontraŭ ion molan, li aŭdis raŭkan ŝirkrion subpiede. Li aŭdis kriojn, “La Dormanto!” sed li sin sentis tro konfuzita porparoli. Li aŭdis la verdajn armilojn kraketi. Dum iom da tempo li perdis la propran volon, fariĝis atomo en paniko blinda, senpensa, aŭtomata. Li ŝovis sin antaŭen kaj posten, kaj tordis sin pro la premado, frapis per la piedo baldaŭ kontraŭ ŝtupon, kaj sin trovis supreniranta deklivon. Kaj abrupte la vizagoj ĉirkaŭ li saltis el la nigreco, videblaj, mortece blankaj kaj surprizitaj, timigitaj, ŝvitantaj sub palega brilo. Unu vizaĝo, de junulo, aperis tre proksime de li, ne distance pli ol kvindek centimetrojn. Tiam, tio nur ŝajnis negrava okazaĵo sen valoro aŭ emocio, sed poste ĝi revenis al li dum liaj sonĝoj. Ĉar la junulo, tenata rekte de la amaso dum kelka tempo, antaŭe vundiĝis kaj jam estis mortinta.
Kredeble kvara blanka stelo estis ekbruligita de la viro sur la kablo. Ĝia lumo enbrilegis tra vastaj fenestroj kaj arkaĵoj, kaj montris al Graham, ke li nun estas ero de densa amaso da flugantaj nigraj formoj, repremataj trans la malsupran spacon de la granda teatro. Tiun fojon la bildo estis palega kaj fragmenta, tranĉita kaj striita de nigraj ombroj. Li vidis, ke tute apud li la ruĝaj gardistoj batalas por vojo tra la amaso. Li ne povis scii, ĉu ili jam vidis lin. Li serĉis Lincolnon kaj siajn gardantojn. Li vidis Lincolnon apud la estrado de la teatro ĉirkaŭitan de aro da revolucianoj kun nigraĵ insignoj; tiu jam leviĝis kaj rigardegis ĉirkaŭen kvazaŭ por serĉi lin. Graham rimarkis, ke li mem staras apud la kontraŭa rando de la amaso, ke malantaŭ li, apartigitaj de barilo, kliniĝas la nun vakaj sidlokoj de la teatro. Subita ideo trafis lin, kaj li komencis barakti por vojo al la barilo. Ĝuste kiam li atingis ĝin la brilego finiĝis.
Tuj li deĵetis la grandan mantelon, kiu ne nur malhelpis liajn movojn sed ankaŭ igis lin rimarkebla, kaj ĝi forglitis de liaj ŝultroj. Li aŭdis iun faleti en ĝiaj faldaĵoj. Post plua minuto li supersaltis la barilon kaj falis en la transan mallumon. Tiam, palpe serĉante sian vojon, li venis al la malsupra fino de kliniĝanta galerio. En la mallumo la sono de pafado haltis kaj la muĝo de piedpaŝoj kaj voĉoj kvietiĝis. Tiam subite li atingis neatenditan ŝtupon kaj ŝanceliĝis kaj falis. Dume lagoj kaj insuloj inter la mallumo ĉirkaŭ li saltis ree en vivan lumon, la tumulto ŝvelis pli laŭte, kaj la brilego de la kvina blanka stelo venis tra la vastaj fenestrotruoj de la muroj de la teatro.
Li ruliĝis inter kelkajn benkojn, aŭdis kriegadon kaj la zuman krakadon de pafiloj, baraktis por stariĝi, kaj trovis sin ree faligita; li vidis, ke kelke da viroj kun nigraj insignoj staras tute ĉirkaŭ li kaj pafas al la ruĝvestitoj sube, saltante de benko al benko, kaŭrante inter la benkoj por reŝarĝi pafilojn. Instinkte li ankaŭ kaŭris inter la benkoj, dum vagantaj kugloj ŝiris la pneŭmatajn kusenojn kaj tranĉis brilajn striojn sur iliaj molmetalaj strukturoj. Instinkte li notis la direkton de la trairejoj, la plej bonaj vojoj por sin savi tuj kiam la malluma vualo denove falos.
Junulo vestita per velkinta bluo alvenis saltante trans la benkojn. “Ha! Jen! “li diris, kun siaj etenditaj piedoj malproksimaj malpli ol dekkvin centimetrojn de la vizaĝo de la kaŭranta Dormanto.
Li rigardis lin sen ia signo de rekono, turniĝis por pafi, pafis, kaj kriante, “Al la infero la Konsilantoj!” pretiĝis por denove pafi. Tiam ŝajnis al Graham, ke la duono de la kolo de tiu viro ĵus malaperis. Guto de malsekaĵo falis sur la vango de Graham. La verda pafilo haltis duone levita. Dum momento la viro staris, senmova, lia vizaĝo subite senesprima, tiam li komencis kliniĝi antaŭen. Liaj genuoj fleksiĝis. La viro kaj la mallumo kune defalis. Je la sono de lia falo Graham leviĝis kaj kuris freneze ĝis malsuprenira ŝtupo faligis lin. Li rampe tariĝis, turniĝis laŭ la trairejo, kaj daŭre kuris.
Kiam la sesa stelo brilegis, li jam sin trovis apud la abisma gorĝo de koridoro. Li kuris pli rapide pro la lumo, eniris la koridoron, kaj turniĝis ĉirkaŭ angulo en absolutan nokton denove. Oni puŝbatis lin flanken, li ruliĝis, kaj restariĝis. Li trovis sin inter amaso da nevideblaj forkurantoj rapidantaj unudirekten. Lia sola nuna penso estis ankaŭ ilia penso; sin liberigi el tiu batalo. Li puŝis kaj frapis, ŝanceliĝis, kuris, sin trovis fiksita, ŝoviĝis malantaŭen, kaj tiam denove staris libera.
Dum kelkaj minutoj li kuris tra la mallumo laŭ serpenta koridoro, kaj tiam lt transiris larĝan malfermitan spacon, pasis laŭ longa deklivo, kaj fine venis malsupren de ŝtuparo al ebena loko. Multaj homoj kriis, “Ili venas! La polico venas. Ili pafas. Iru for de la batalo. La polico pafas. Estas sendanĝere en la Sepa Vojo. Ĉi tien al la Sepa Vojo!” Krom viroj troviĝis en la amaso ankaŭ virinoj kaj infanoj.
La amaso kunpremiĝis ĉe arkaĵo, pasis tra mallonga gorĝo, kaj reeliris al pli larĝa spaco, nur malforte luma. I.a nigraj formoj ĉirkaŭ li disiĝis kaj kuris supren de io, kio ŝajnis sub la krepusko esti giganta serio da ŝtupoj. Li sekvis ilin. La homoj foriris dekstren kaj maldekstren… Li rimarkis, ke li ne plu staras inter amaso. Li haltis apud la plej alta ŝtupo. Antaŭ li, sur tiu nivelo, staris grupoj da benkoj kaj eta kiosko. Li alproksimiĝis al tiu, kaj, haltante sub la ombro de ĝiaj randoj, ĉirkaŭrigardis senspire.
Ĉio aspektis nebula kaj griza, sed li vidis, ke tiuj ŝtupegoj estas serio de trotuaroj de la “vojoj,” nun ne plu moviĝantaj. La trotuaro kliniĝis supren ambaŭflanke, kaj la altaj konstruaĵoj leviĝis kontraŭe kiel vastaj fantomoj; iliaj skribaĵoj kaj anoncoj estis malklare videblaj. Supre tra la trabegoj kaj kabloj vidiĝis nebula interrompita rubando de pala ĉielo. Multaj homoj preterrapidis. Laŭ iliaj krioj kaj voĉoj ŝajnis, ke ili iras por aliĝi al la batalo. Aliaj malpli bruemaj formoj pasis timeme inter la ombroj.
De tre malproksime sur la strato li povis aŭdi la sonon de barakto. Sed evidentiĝis al li, ke ĉi tiu ne estas la strato, en kiun la teatro malfermiĝas. Tiu antaŭa batalo ŝajne subite malaperis el aŭdebleco. Kaj oni batalas pro li!
Dum kelka tempo li sin sentis kiel viro, kiu paŭzas dum legado en tre vivosimila libro, kaj subite dubas la realecon de tio, kion li antaŭe sendemande kredis. Tiam li ne havis atenton por detaloj; la tuta efekto estis grandega surprizo kaj miro. Strange, kvankam lia kurado for de la malliberejo de la Konsilantaro, la granda homamaso en la halo, kaj la atako de la ruĝa polico kontraŭ la svarmanta popolo, estis fute klaraj en lia cerbo, tamen nur pene li povis aldoni $ian vekiĝon kaj rememori la intertempon de meditado en la Silentaj ĉambroj. Unue lia memoro saltis trans tiujn aferojn, kaj portis lin returne al la akvofalo ĉe Pentargen tremanta sub la vento, kaj ĉiuj malhelaj grandiozaĵoj de la marbordo de Cornwall. La kontrasto nuancigis ĉion per nerealeco. Kaj tiam la interspaco pleniĝis, kaj li komencis kompreni sian situacion.
Tio ne plu estis tute enigma, kiel antaŭe en la Silentaj ĉambroj. Almenaŭ li nun posedis ĝian strangan nudan konturon. Iamaniere li estas la posedanto de la mondo, kaj grandaj politikaj partioj batalas por lin posedi. Unuflanke staras la Konsilantoj, kun sia ruĝa polico, ŝajne intencante nepre uzurpi lian havaĵon kaj eble murdi lin; aliflanke troviĝas la revolucio, kiu liberigis lin, kun tiu nevidita Ostrog kiel ĉefo. Kaj la tuto de tiu giganta urbego konvulsiiĝas pro ilia baraktado. Freneza evoluo de lia mondo! “Mi nekomprenas,” li kriis, “Mi ne komprenas!”
Li ĵus glitis de inter la batalantoj en tiun liberecon de krepusko. Kio nun okazos? Kio okazas? Li bildigis al si la ruĝvestitojn, diligente lin serĉantajn, forpelantajn antaŭ si la nigre insignitajn ribelulojn.
Almenaŭ la hazardo donis al li spacon por spiri. Li povis kaŝiĝi nedisputate de la preterpasantoj, kaj observi la kuron de aferoj. Lia rigardo supreniris la malsimplan malluman grandecon de la krepuske lumitaj konstruaĵoj, kaj la ideo venis, kvazaŭ afero senfine mirinda, ke tie supre la suno leviĝas, kaj la mondo brilas kaj ardas sub la antikve familiara taglumo. Post nelonga tempo li denove spiris trankvile. La neĝo sur lia vestaro jam sekiĝis.
Li vagis tutajn mejlojn laŭ tiuj krepuskaj vojoj, parolante al neniu, alparolate de neniu – nigra formo inter nigraj formoj – la enviita viro el la pasinteco, la netaksebla senvola posedanto de la mondo. Kie ajn montriĝis lumoj aŭ densaj amasoj da homoj, aŭ neordinara ekscitiĝo, li timis esti rekonata, kaj rigardis kaj turniĝis, aŭ iris supren aŭ malsupren laŭ la mezaj ŝtuparoj, en iun transan sistemon de vojoj je pli aŭ malpli alta nivelo. Kaj kvankam li ne trovis pli da batalado, tamen la tuta urbego ekscitiĝis pro bataloj. Unu fojon li devis kuri por eviti marŝantan amason, kiu forpelis ĉion de la strato. Ĉiu, kiu troviĝis ekstere, ŝajnis esti implikita. La plejparto de ili estis viroj, kaj ili portis aĵojn, kiujn li konjektis esti pafiloj. Ŝajnis kvazaŭ la barakto kuncentriĝis ĉefe en la kvartalo, de kie li ĵus venis. Foje kaj ree malproksima muĝado, malproksima eĥo de tiu konflikto, atingis al liaj oreloj. Tiam lia singardemo kaj lia scivolemo interbaraktis. Sed la singardemo venkis, kaj li vagis ankoraŭ pli foren de la batalo – tiel bone, kiel li povis juĝi ties direkton. Li iradis netuŝita, nesuspektita, tra la mallumo. Post kelka tempo li ĉesis aŭdi eĉ malproksiman eĥon de la batalo, pli kaj pli malmulte da homoj preterpasis lin, ĝis fine la stratoj fariĝis tute malplenaj. La frontoj de la konstruaĵoj iĝis nebelaj kaj krudaj; ŝajnis, ke li atingas kvartalon kun vakaj tenejoj. La soleco malrapide kaptis lin – liaj paŝoj malvigliĝis.
Li rimarkis en si kreskantan lacecon. Foje li turnis sin flanken kaj sidiĝis sur unu el la multnombraj benkoj sur la plej altaj vojoj. Sed febra senripozeco, lia scio pri lia grava rilato kun tiu barakto, ne lasis lin longe ripozi ie ajn. Ĉu la konflikto okazas sole pro li?
Kaj tiam en soleca placo ekkrevis la ŝoko de tertremo – muĝado kaj tondrado – ventego de malvarma aero, kiu fluegis tra la urbego, la glitado kaj bruo de falanta masonaĵo – serio da gigantaj ŝokoj. Amaso da vitro kaj feraĵo falis de la malproksima tegmento en la mezan galerion, distance ne cent metrojn de li, kaj malproksime okazis kriado kaj kurado. Li, ankaŭ, surpriziĝis al sencela agemo, kaj kuris iadirekte, kaj tiam returne egale sencele.
Viro venis kurante al li. Lia sinregado revenis. “Kion oni eksplodigis?” demandis la viro senspire. “Tio estis eksplodo,” kaj li forrapidis, antaŭ ol Graham povis respondi.
La grandaj konstruaĵoj leviĝis nebule, vualitaj de perpleksa krepusko, kvankam la rivereto de ĉielo supre nun brilis pro la taglumo. Li rimarkis multajn strangajn trajtojn, ne komprenante ion tiutempe; li eĉ politere legis multajn al la skribaĵoj en fonetika literado. Sed kion profitis deĉifri konfuzon de kuriozaj literoj, kiu solviĝis, post penega streĉo de okulo kaj cerbo, al “Jen Edhamito” aŭ “Laborista Oficejo – Malsupra Kvartalo?” Kia groteska penso, ke ĉiuj ĉi klifsimilaj domoj estas liaj!
La kontraŭemo de lia sperto perceptiĝis vive al li. Efektive li faris tian salton trans la tempon, kian romanistoj foje kaj ree imagis. Kaj, kompreninte tiun fakton, li sin sentis preta. Lia spirito kvazaŭ sin sidigis antaŭ spektaklo. Kaj malvolviĝis nenia spektaklo, sed anstataŭe nur granda nebula danĝero, malsimpatiaj ombroj kaj vualoj de mallumo. Ie en la labirinta obskuraĵo lia morto lin serĉis. Ĉu, malgraŭ ĉio, li mortiĝos antaŭ ol vidi? Eble eĉ ĉe la proksima angulo lia detruo kuŝis en embusko. Granda deziro vidi, granda volo scii, leviĝis en li.
Li komencis timi pri anguloj. Ŝajnis al li, ke sendanĝero troviĝas nur en kaŝejo. Kie li povas sin kaŝi por esti nerimarkinda, kiam la lumoj rebrilos? Fine li sidiĝis sur seĝo en alkovo sur unu el la plej altaj vojoj, kredante sin sola tie.
Li premis la fingrartikojn en siajn lacajn okulojn. Supozu, ke kiam li denove rigardos, li trovos tute for la t malhelan trogon de paralelaj vojoj kaj tiun netolereblan altecon de konstruaĵoj. Supozu, ke li trovos, ke la tuta historio de la lastaj tagoj, la vekiĝo, la kriantaj homamasoj, la mallumo kaj la batalo, estas fantomaĵo, estas nova kaj pli vivosimila speco de sonĝo. Ĝi nepre estas sonĝo; ĝi estas tiel neracia, tiel nesinsekva. Kial la popolo batalas pro li? Kial tiu pli mensosana mondo konsideras lin Posedanto kaj Mastro?
Tiel li pensis, sidante kaj vidante nenion, kaj poste li denove rigardis, duone esperante, spite siaj oreloj, vidi iun familiaran aspekton de la dek-naŭa jarcento, vidi, eble, la haveneton de Boscastle ĉirkaŭ si, la klifojn de Pentargen, aŭ la litĉambron de sia hejmo. Sed faktoj tute ne atentas homajn esperojn. Aro da homoj kun nigra standardo marŝis tra la pli proksimaj ombroj, atentega pri la konflikto, kaj malantaŭ ili leviĝis tiu kapturna frontmuro, vasta kaj malluma, kun la malklaraj nekompreneblaj literoj etenditaj sur ĝia surfaco.
“Tio ne estas sonĝo,” li diris. “Nenia sonĝo.” Kaj li klinis la vizaĝon sur siajn manojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.