|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Lincoln atendis Grahamon en ĉambro sub la flugstacio. Li ŝajnis voli scii ĉion, kio ĵus okazis, kaj ĝojis pri la neordinara plezuro kaj intereso, kiun Graham spertis pri flugado. La humoro de Graham estis entuziasma. “Mi devas lerni la flugarton,” li kriis. “Mi devas kompreni tion. Mi kompatas ĉiujn kompatindulojn, kiuj mortis sen tia ŝanco. La dolĉa rapida aero! Ĝi estas la plej mirinda sperto en la mondo.”
“Vi trovos nian novan tempon plena de mirindaj spertoj,” diris Lincoln. “Mi ne scias, kion vi ŝatos fari nun. Ni havas muzikon, kiu eble ŝajnos novaĵo.”
“Nuntempe,” diris Graham, “la flugado tenas min. Lasu min lerni pli pri tio. Via aeronaŭto diris, ke ia unuiĝo kontraŭas, ke oni lernu ĝin.”
“Mi kredas, ke jes,” diris Lincoln. “Sed por vi – !
Se vi deziris okupiĝi pri tio, ni povas fari vin ĵurinta aeronaŭto morgaŭ.”
Graham esprimis vigle siajn dezirojn, kaj parolis iom longe pri siaj sentoj. “Kaj pri la administrado,” li demandis abrupte. “Kiel la afero progresas?”
Lincoln gestis flanken la demandon. “Ostrog informos vin pri tio morgaŭ,” li diris. “Ĉio denove bonordiĝas. La Revolucio plenumiĝas tra la tuta mondo. Baraktoj estas neeviteblaj kelkloke, kompreneble; sed via regno estas certa. Vi povas resti trankvila kun viaj aferoj en la manoj de Ostrog.”
“Ĉu estus eble ke mi fariĝu ĵurinta aeronaŭto, kiel vi, nomas tion, senprokraste – antaŭ ol dormi?” diris Graham, paŝante. “Por ke mi povu rekomenci ĝin frue morgaŭ matenon…”
“Estus eble,” diris Lincoln penseme. “Tute eble. Efektive, ni faros tion.” Li ridis. “Mi venis preta por sugesti amuzaĵojn, sed vi mem trovis ion. Mi telefonos de ĉi tie al la aeronaŭta oficejo, kaj ni revenos al via apartamento ĉe la Ventmaŝina Oficejo. Post via vespermanĝo la aeronaŭtoj estos pretaj. Vi ne opinias, ke post la manĝo vi eble preferos – ?” Li paŭzis.
“Kion?” diris Graham.
“Ni jam pretigis scenon kun dancistinoj – oni alportis ilin ĉi tien de la teatro ĉe Capri.”
“Mi malamas baletojn,” diris Graham abrupte. “Ĉiam mi malamis ilin. Ne tion mi volas vidi. Ni havis dancistinojn dum la antikvaj tagoj. Efektive, oni havis ilin en praa Egiptujo. Sed la flugado –”
“Vere,” diris Lincoln, “kvankam niaj dancistinoj –”
“Mi povas atendi ilin,” diris Graham; “Mi povas atendi ilin. Mi scias. Mi ne estas Latinulo. Mi havas demandojn por meti antaŭ iu spertulo – pri viaj maŝinoj. Mi sentas min avida. Mi ne deziras distrajojn.”
“Vi povas elekti el la tuta mondo,” diris Lincoln. “Kion ajn vi deziras, vi povas havi.”
Asano aperis, kaj gardate de forta gvardio ili reiris laŭ la stratoj de la urbo al la apartamento de Graham. Multe pli grandaj homamasoj ol tiuj, kiuj vidis lin foriri, nun kolektiĝis por rigardi lin reveni, kaj la krioj kaj aklamoj de tiuj amasoj foje neaŭdebligis la respondojn de Lincoln al la senfinaj demandoj sugestitaj de la aera vojaĝo al Graham. Komence li respondis al la aplaŭdo de la amaso per kliniĝoj kaj gestoj, sed Lincoln avertis, ke tian respondon oni opinios konduto malkonvena. Graham, jam iom laca pro ritmaj salutoj, malatentis siajn regatojn dum la cetero de sia publika marŝo.
Tuj kiam ili alvenis al lia apartamento, Asano foriris por serĉi kinematografajn bildojn de maŝinoj, kaj Lincoln forsendis la ordonojn de Graham pri maŝinetoj kaj modeloj de maŝinoj por ilustri la diversajn mekanikajn progresaĵojn de la du jarcentoj. La aparatoj por telegrafa komunikado allogis tiel forte la Mastron, ke lia plaĉe pretigita manĝo, servata de kelkaj ĉarme lertaj knabinoj, devis atendi dum longa tempo. La kutimo fumi jam preskaŭ malaperis el la mondo, sed kiam li esprimis deziron por tia indulgo, oni serĉis kaj trovis bonegajn cigarojn en Florida, kiujn oni sendis al li per pneŭmata tubo dum la manĝo ankoraŭ daŭris. Poste alvenis la aeronaŭtoj, kaj festeno de inĝeniaj mirindaĵoj ĉe la manoj de tiama inĝeniero. Nuntempe, almenaŭ, la orda lerteco de kalkulmaŝinoj, konstrumaŝinoj, ŝpiniloj, aŭtomataj pordoj, motoroj por eksplodaĵoj, buĉmaŝinoj, leviloj por greno kaj akvo, kaj rikoltmaŝinoj, pli ravis Grahamon ol iu ajn baletistino. “Ni estis barbaruloj,” estis lia diraĵo, “ni estis barbaruloj. Ni restis en la ŝtonepoko – kompare kun tio.. ‘.. Kaj kion alian vi havas?”
Venis ankaŭ praktikaj psikologoj kun tre interesaj evoluaĵoj en la hipnota arto. La nomoj de Milne Bramwell, Fechner, Liebault, Vilhelmo James, Myers kaj Gurney, li sciiĝis, havas nun valoron, kiu mirigus iliajn samtempulojn. Kelkajn praktikajn aplikojn de la psikologio oni nun ĝenerale uzis; ĝi grandaparte anstataŭis drogojn, antisepsitojn kaj anestezilojn ĉe la kuracarto; preskaŭ ĉiu, kiu bezonis mensan koncentron, utiligis ĝin. Ŝajnis, ke oni jam efektivigis veran grandiĝon de la homaj povoj rilate tiajn aferojn. La lertaĵoj de “kalkulegistoj,” la mirindaĵoj, kiel Graham kutime konsideris ilin, de la hipnotismo, nun servis iun ajn, kiu povis pagi la ĉeeston de sperta hipnotigisto. Antaŭ longe la malnovaj ekzamenaj metodoj de edukado detruiĝis de tiuj rimedoj. Anstataŭ jaroj de studado kandidatoj pasigis sole kelkajn semajnojn en trancoj, kaj dume spertaj instruistoj nur ripetis ĉiujn informojn necesajn por kompletaj respondoj, kune kun aldona sugestio pri ties posta memorado. En la teoria matematiko, aparte, tiu servo estis treega helpo, kaj nun ĝi konstante utiliĝis de ludistoj de ŝako kaj tiaj ludoj de manlerteco, kiaj ankoraŭ ekzistis. Efektive, ĉiu procedo kvazaŭ-mekanika, kiun oni faris laŭ definitaj reguloj nun staris konstante libera de la vagoj de imago kaj emocio, kaj *tial atingis senprecedencan gradon de precizeco. Infano de laboristoj, tuj kiam li havis sufiĉan aĝon por hipnotiĝi, tiamaniere fariĝis bele akurata kaj fidinda maŝingardisto, kaj liberiĝis de tiam el la longaj, longaj pensoj de la juneco. Aeronaŭta lernanto, kiu spertis kapturniĝon, povis forpeli siajn imagojn terurajn. En ĉiu strato loĝis hipnotigisto pretaj impresi daŭrajn ideojn sur la menson. Se iu deziris memori nomon, serion da numeroj, kanton aŭ parolon, li povis fari tion per tiu metodo, kaj male oni kapablis forigi memoraĵojn, kutimojn, aŭ dezirojn – efektive, speco de psika ĥirurgio ĝenerale utiliĝis. Insultojn, humiligajn spertojn, oni tiel forgesis; vidvinoj forviŝis pensojn pri siaj antaŭaj edzoj, koleraj amantoj liberigis sin el sia sklaveco. Oni ankoraŭ ne kapablis, tamen, aldoni dezirojn, kaj ankaŭ la faktoj pri transigo de pensoj ankoraŭ ne tute sistemiĝis. La psikologoj ilustris siajn parolojn per mirindaj eksperimentoj je memorado, faritaj per helpo de aro da palvizaĝaj infanoj blue vestitaj.
Graham, same kiel preskaŭ ĉiu dum lia antaŭa vivo, malfidis la hipnotigiston, alie, li tiam povus tuj trankviligi la cerbon pri multaj dolorigaj ideoj. Sed, spite de la certigoj de Lincoln, li tenis la malnovan teorion, ke esti hipnotigita signifas iamaniere cedi sian memon, abdikigi sian volon. Ĉe la festeno de mirindaj spertoj, kiu ĵus komenciĝis, li tre akre deziris resti absolute si mem.
La proksiman tagon, kaj alian tagon, kaj denove alian tagon, li pasigis per tiaj interesaĵoj. Ĉiutage Graham spertis dum multaj horoj la gloran amuzon flugi. La trian tagon li ŝvebis trans mezan Francujon, kaj kaptis ekvidon al la neĝkovritaj Alpoj. Tiu vigla korpekzerco donis al li ripozigan dormon; li resaniĝis preskaŭ tute el la senspirita malvigleco de sia unua vekiĝo. Kaj kiam ajn li ne flugis en la aero, kaj ne dormis, Lincoln klopodis senĉese amuzi lin; ĉion, kio estis nova kaj kurioza inter la tiamaj inventaĵoj, oni alportis al li, ĝis fine lia apetito por noveco estis preskaŭ sata. Oni povus plenigi dekon da apartaj libregoj per la strangaĵoj, kiujn oni elmontris.
Ĉiun posttagmezon li akceptis dum ĉirkaŭ unu horo siajn korteganojn. Li trovis, ke lia intereso pri siaj samtempuloj fariĝis persona kaj intima. Antaŭe li atentis precipe aĵojn nefamiliarajn kaj kuriozajn; ia dandeco de iliaj vestoj, io ĉe ilia sinteno aŭ konduto malakorda kun liaj antaŭjuĝoj incitis lin; sed li trovis mirinda la rapidecon, laŭ kiu malaperis tiu strangeco kaj la iometa neamikeco, kiu naskiĝis de ĝi. Baldaŭ li komprenis la veran perspektivon de sia situacio, kaj vidis la antikvajn Viktorinajn jarojn malproksimaj kaj kuriozaj. Li sin trovis aparte amuzata de la ruĝhara filino de la Administranto de la Eŭropaj Porkejoj. La duan tagon, post la vespermanĝo li konatiĝis kun dancistino, kaj trovis ŝin miriga artisto. Kaj, post tio, pluajn hipnotajn mirindaĵojn. La trian tagon Lincoln sugestis, ke la Mastro foriru al plezururbo, sed tion Graham rifuzis fari, kaj ankaŭ ne volis akcepti la servojn de la hipnotigistoj por siaj aeraj eksperimentoj. La ligilo de loka scio ligis lin al Londono; li trovis plezuron identigi lokojn, kiun li alilande ne havus. “Ĉi tie, aŭ tridek metrojn sube,” li povis diri, “mi kutimis manĝi mian tagmezan kotleton dum miaj tagoj ĉe la Londona Universitato. Sub ĉi tie staris Waterloo kaj la ĝena serĉo por konfuzaj vagonaroj. Ofte mi staris tie sube atendante, kun valizo ĉe mano, kaj rigardas la ĉielon super la arbaro el signalstangoj, ne pensante, ke iun tagon mi staros tridek metrojn supre en la aero. Kaj nun, en tiu ĉielo mem, kiu antaŭe ŝajnis griza baldakeno mi ĉirkaŭiras per monoplano.”
Dum tiuj tri tagoj Graham tiom okupiĝis pri tiuj distraĵoj, ke la vastaj politikaj movadoj malvolviĝantaj ekster lia apartamento nur iomete okupis lian atenton. La homoj ĉirkaŭ li diris al li malmulton. Ĉiutage venis Ostrog, la ĉefo, lia Granda Veziro, por raporti per nebulaj frazoj la konstanta firmiĝo de lia regno; “ioma ĝenaĵo” baldaŭ forigota en ĉi tiu urbo, “iometa maltrankvileco” en tiu. La kanto de la revolucio ne plu venis al li; li neniam sciiĝis, ke oni malpermesis ĝin inter la limoj de la ĉefurbo; kaj la grandaj emocioj spertitaj en la elrigardejo dormis en lia cerbo.
Sed la duan kaj trian tagojn li sin trovis – spite sia intereso pri la filino de la Pork-administranto, aŭ eble pro la pensoj instigitaj de ŝia parolo – memoranta la knabinon, Helenon Wotton, kiu tiel strange parolis al li ĉe la kunveno ĉe la Ventmaŝina ĉefgardisto. La impreso, kiun ŝi tiam faris al li, estis profunda, kvankam la senĉesa surprizo pri novaj aferoj igis lin dum kelka tempo ne primediti ĝin. Sed nun la memoro pri ŝi reakiris sian regnon. Li sin demandis, kion signifis ŝiaj rompitaj, duone forgesitaj frazoj; la bildo de ŝiaj okuloj kaj la fervora pasio de ŝia vizaĝo pli heliĝis, dum lia intereso pri mekanikaĵoj velkis. Ŝia gracila beleco venis forte inter li kaj kelkaj proksimaj tentoj al malnobla pasio. Sed tri tagoj plene pasis, antaŭ ol li ŝin revidis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.