La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DEK-KVARA.

DE LA ELRIGARDEJO.

Kaj tiele, post multaj prokrastoj, kaj laŭ vojo de dubo kaj batalo, tiu viro el la dek-naŭa jarcento fine atingis sian situacion je la supro de tiu malsimpla mondo.

Unue, kiam li vekiĝis el la longa profunda dormo, kiu sekvis lian saviĝon kaj la cedon de la Konsilantoj, li ne rekonis sian ĉirkaŭaĵon. Per peno li kaptis ideon en sia cerbo, kaj ĉio, kio jam okazis, revenis al li – unue kun nereala eco kvazaŭ aŭdata rakonto, aŭ io legata en libro, Kaj eĉ antaŭ ol lia memoro klariĝis, la ĝojo pri lia liberiĝo, la miro pri lia alta situacio, troviĝis ree en lia cerbo. Li estis posedanto de la mondo; Mastro de la Tero. Tiu granda nova epoko estis lia laŭ la plej kompleta senco. Li ne plu esperis trovi, ke lia sperto estas sonĝo; li nun deziris sin konvinki, ke ĝi estas reala.

Respekta valeto helpis lin vestiĝi sub la ordonoj de digna ĉefservisto, malgrandulo, kies vizaĝo montris lin japana, kvankam li parolis angle kiel anglo. De tiu japano li sciiĝis ion pri la nuna stato de aferoj. Jam la revolucio estas akceptita fakto; jam la komercon oni rekomencis tra la tuta urbo. Alilande la falo de la Konsilantoj riceviĝis plejparte kun ĝojo. La Konsilantaro nenie estis populara, kaj la mil urboj de Okcidenta Ameriko, post ducent jaroj ankoraŭ ĵaluza pri Novjorko, Londono, kaj la Oriento, leviĝis preskaŭ unuanime antaŭ du tagoj pro la novaĵo pri la malliberiĝo de Graham. Parizo batalas interne de si. La cetero de la mondo atendas.

Dum li matenmanĝis, la sono de telefona tintilo ŝprucis de angulo, kaj lia ĉefservisto atentigis lin pri la voĉo de Ostrog, kiu faras ĝentilajn demandojn. Graham interrompis sian manĝon por respondi. Tre baldaŭ Lincoln alvenis, kaj Graham tuj esprimis fortan deziron paroli al personoj, kaj vidi pli detale la novan vivon, kiu malfermiĝas antaŭ li. Lincoln sciigis al li, ke post tri horoj reprezenta kolektiĝo de oficistoj kaj iliaj edzinoj kunvenos en la Oficiala Apartamento de la Ventmaŝina Ĉefo. La deziro de Graham suriri la vojojn de la urbo, tamen, nuntempe estas neplenumebla, pro la treega ekscitiĝo de la popolo. Tamen, estis tute eble, ke li spertu transrigardon al la urbo ĉe la elrigardejo de la ventmaŝina gardisto. Tien, do, Graham kondukiĝis de sia servisto. Lincoln, per ĝentila komplimento al la servisto, pardonpetis, ke li ne akompanos ilin, pro la premo de la administra laboro.

Pli alte eĉ ol la plej gigantaj ventradoj pendis la elrigardejo, plene tricent metrojn super la tegmentoj, malgranda diskforma aĵeto sur stango el metala puntaĵo, firmigita de dratoj. Al ĝia supro Graham tiriĝis sur malgranda ŝnurpendanta seĝo. Ĉe la duona alteco de la malfortŝajna stango staris malpeza galerio, de kiu pendis grupo da tuboj – tre etaj ili aspektis de supre – rondirantaj malrapide sur la ringo de ĝia ekstera barilo. Tiuj estis la lensoj, en rilato kun la speguloj de la ventmaŝina gardisto, en unu el kiuj Ostrog jam montris al li la alvenon de lia regno. Lia japana servisto supreniris antaŭ li, kaj ili pasigis preskaŭ unu horon per demandoj kaj respondoj.

La tago ŝajnis plena de la promeso kaj sento de l' printempo. La tuŝo de la vento varmigis. La ĉielo estis intense blua, kaj la vasta etendaĵo de Londono brilis konfuze sub la matena suno. La aero estis pura kaj senfuma, dolĉa kiel la aero de monta valo.

Krom la neregula ruina ovalo ĉirkaŭ la Konsilejo kaj la nigra standardo kiu flirtis tie, la vasta urbego, vidate de supre, montris nemultajn signojn de la rapida revolucio kiu, laŭ lia imago, ŝanĝis la destinojn de la mondo dum unu nokto kaj tago. Homamaso ankoraŭ svarmis trans la ruinojn, kaj la gigantaj stacioj el lataĵo en la distanco, de kiuj foriris dum pacaj tempoj la aeroplana servo al la diversaj urbegoj de Eŭropo kaj Ameriko, ankaŭ aspektis nigraj pro la venkintoj. Trans mallarĝa tabula vojeto levita sur stabloj, kiu transiris la ruinojn, laboristoj sin okupis riparante la kablojn kaj dratojn inter la Konsilejo kaj la cetero de la urbo, prepare por la transmoviĝo de la ĉefoficejo de Ostrog el la Ventmaŝina Oficejo.

La cetero de la luma etendaĵo estis trankvila. Ĝia kvieteco estis tiel vasta, kompare kun la maltrankvilaj lokoj, ke baldaŭ Graham, rigardante ĝis trans ili, preskaŭ povis forgesi la milojn da homoj, kiuj kuŝis kaŝitaj sub la artefarita brilego en la kvazaŭ-subtera labirinto, mortintaj aŭ mortantaj pro siaj vundoj; forgesi la improvizitajn hospitalojn kun la arego da kuracistoj, geflegistoj kaj vundit-portistoj febre okupitaj; forgesi, unuvorte, la tutan miron, konsternon kaj novecon sub la elektraj lampoj. Li sciis, ke tie sube en la kaŝitaj vojoj de la formikejo la revolucio triumfas, kaj la nigra koloro ĉie superas – nigraj insignoj, nigraj standardoj, nigraj girlandoj trans la stratoj. Kaj tamen ĉi tie, sub la freŝa sunbrilo, preter la kratero de la batalo, kvazaŭ nenio ĵus okazis al la tero, la arbaro de ventmaŝinoj, kiuj pliiĝis de unu aŭ du dum la regno de la Konsilantoj, muĝis pace je sia senĉesa devo.

Malproksime, pinthavaj kaj zigzagaj pro la ventradoj, la montetoj de Surrey leviĝis bluaj kaj nebulaj; norde kaj pli proksime la akutaj konturoj de Highgate kaj Muswell Hill montriĝis simile ŝiritaj. Kaj trans la tuta lando, li sciis, sur ĉiu montsupro, kie antaŭe la heĝoj interplektiĝis kaj dometoj, preĝejoj, trinkejoj kaj farmdomoj nestis inter la arboj, ventmaŝinoj similaj al tiuj staris, portante vastajn reklamojn, nudaj kaj distingaj simboloj de la nova epoko; deĵetante rondrapidantajn ombrojn, ili provizis konstante la energion, kiu forfluis konstante tra ĉiuj arterioj de la urbego. Kaj sub tiuj vagis la sennombraj ŝaf- kaj brutaroj de la Brita Nutraĵa Kompanio, lia havaĵo, kun siaj solecaj gardistoj kaj paŝtistoj.

Neniu familiara konturo ie rompis la aron da gigantaj formoj sube. La Preĝejo de Sankta Paŭlo, li sciis, ankoraŭ restas, kaj multaj el la antikvaj konstruaĵoj ĉe Westminster, kaŝitaj for de la vido, superarkitaj kaj kovritaj inter la gigantaj konstruaĵoj de tiu granda epoko. La rivero Thames, ankaŭ, ne montris iun arĝentan ekbrilon por rompi la dezerton de la urbo; la soifaj akvotubegoj glutis ĉiun guton de ĝia akvo antaŭ ol ĝi atingis la murojn. La riverlito kaj elfluejo, purigitaj kaj dragitaj, nun estis inarakva kanalo, kaj gento de fulgaj boatistoj kondukis sur ĝi la pezajn materialojn de l’komerco de la Pool sub la piedoj mem de la laboristoj. Nebule oriente, inter tero kaj ĉielo, pendis la amaso da mastoj de la kolosaj ŝipoj sur la Pool, ĉar la tuta peza ŝarĝaĵo, por kiu ne necesis rapideco, alvenis per gigantaj velŝipoj de la finoj de la tero, kaj la pezaj varoj kiuj estis urĝaj, per meĥanikaj ŝipoj de pli malgranda kaj rapida speco.

Kaj sude, super la montetoj, venis vastaj akvopontoj kun marakvo por la kloakoj; kaj laŭ tri apartaj direktoj iris palaj linioj – la ĉefvojoj, makulitaj de moviĝantaj grizaj punktoj. Li decidis, je la unua okazo kiu sin prezentos, iri por vidi tiujn ĉefvojojn. Sed tio devos veni post la flugŝipo, kiun li baldaŭ provos. Lia serva oficisto priskribis la vojojn, kiel paron da larĝe kurbitaj surfacoj larĝaj cent metrojn, ambaŭ nur por veturiloj irantaj unudirekte, kaj faritaj el substanco nomita Edhamito – artefarita substanco, tiom, kiom li povis kompreni, simila al fortika vitro. Laŭlonge de tio rapidis stranga veturilaro kun kaŭĉuke kovritaj radoj, grandaj unuradaĵoj, veturiloj kun du kaj kvar radoj, antaŭenirante laŭ rapideco de po unu ĝis ses kilometroj ĉiuminute. Fervojoj delonge malaperis; kelkaj digoj restis tie kaj ĉi tie kiel rustkronitaj fosaĵoj. Kelkaj konsistigis la bazon de Edhamitaj ĉefvojoj.

Inter la unuaj aferoj kaptantaj lian atenton, troviĝis la aregoj da reklam-balonoj kaj kajtoj, kiuj foriris laŭ neregulaj perspektivoj norden kaj suden apud la direkto de la aeroplanaj vojaĝoj. Oni povis vidi neniujn grandajn aeroplanojn. Iliaj vojaĝoj ĉesis, kaj nur unu ŝajne malgranda monoplano (aeroplano kun nur unu flugilo. – trad) rondiris alte malproksime super la montetoj de Surrey, neimpona ŝvebanta punkto.

Fakto, kiun Graham jam sciis, kaj kiun tamen li nur malfacile povis imagi, estis, ke preskaŭ ĉiu provinca urbo, kaj preskaŭ ĉiu vilaĝo, jam malaperis. Nur kelkloke, li kredis, giganta hotelaspekta konstruaĵo staras inter kvadrataj kilometroj de sola propra bieno, kaj konservas la nomon de urbo – ekzemple Bournemouth, Wareham aŭ Swanage. Tamen la oficisto rapide konvinkis lin, ke tia ŝanĝiĝo estis neevitebla. La antikva reĝimo makulis la landon per farmbienoj, kaj post ĉiu tri-kvar kilometroj troviĝis la bieno de la posedanto de la kampoj, kun la loko de trinkejo kaj ŝufaristo, la spicisto kaj la preĝejo  – la vilaĝo. Post ĉiu dek-duo da kilometroj troviĝis la provinca urbo, kie loĝis advokato, gren- kaj lan-vendisto, selisto, bestkuracisto, homa kuracisto, drapisto, ĉapelistino, kaj tiel plu. Ĉiu dek-du-kilometre – nur ĉar la dek-du-kilometra vojaĝo al la vendplaco, ses por iri, ses por reveni, estis, tiel longa, kiel la farmistoj trovis komforta. Sed tuj kiam la fervojoj alvenis, kaj post tiuj la malpezaj fervojoj kaj la rapidaj aŭtomobiloj, kiuj anstataŭis ĉevalajn veturilojn, kaj tuj kiam oni komencis fari la ĉefvojojn el ligno kaj kaŭĉuko kaj Edhamito, kaj el ĉiuspecaj elastaj daŭraj substancoj – la bezono al tiel oftaj urboj malaperis. Kaj la grandaj urboj pligrandiĝis. Ili allogis la laboriston per la magneta forto de ŝajne senfina okupado, la estron per sia sugesto pri senfina oceano da laboristoj.

Kaj dum la grado de vivkomforto plialtiĝis kaj la malsimpleco de la mekanismo de vivrimedoj kreskis, la loĝado en la kamparo pli kaj pli kariĝis, aŭ mallarĝiĝis kaj neebliĝis. La malapero de la paroĥestro kaj vilaĝa sinjoro, la foriĝo de la kampara kuracisto pro la urba specialisto, ŝtelis de la vilaĝo ĝian lastan kulturnuancon. Post kiam la telefono, kinematografo kaj gramofono anstataŭis ĵurnalojn, librojn, instruistojn kaj leterojn, vivi ekster la atingo de elektraj kabloj estis vivi kvazaŭ izolita sovaĝulo. En la kamparo troviĝis nek nutraĵoj nek vestaĵoj (laŭ la luksaj ideoj de la epoko), nek kompetentaj kuracistoj por gravaj tempoj, nek kunuloj, nek interesaĵoj.

Krome, la mekanikaj aparatoj por la terkultivo igis unu inĝenieron egala al tridek laboristoj. Sekve, renversante la ŝtaton de la urba komizo dum la tempo, kiam Londono estis apenaŭ enloĝebla pro la karba malpuraĵo en la aero, la laboristoj nun venis nokte al la urbego kun ĝia vivo kaj ĝuaĵoj, kaj forlasis ĝin denove matene. La urbego jam glutis la homaron; la homo komencis novan gradon de sia evoluado. Komence troviĝis la vaganto, la ĉasisto; poste sekvis la terkultivisto de la kampara periodo, kies urboj kaj havenoj nur estis la ĉeflokoj kaj vendplacoj de la kamparo. Kaj nun, la logika sekvo de inventa epoko, troviĝis tiu nova vastega kolektiĝo da homoj.

Tiaj aferoj, kvankam simplaj faktoj por tiamuloj, streĉis la imagon de Graham, kiam li provis bildigi ilin al si. Kaj kiam li ekrigardis “tien transen” al la strangaj aferoj ekzistantaj sur la kontinento, la imago tute rifuzis lin obei.

Li vidis revon pri urbo post urbo; urboj sur vastaj ebenaĵoj, urboj apud grandaj riveroj, vastaj urboj laŭlonge de la marbordo, urboj zonitaj de neĝkovritaj montoj. Tra granda parto de la tero oni parolis angle; se oni enkalkulis ĝian hispan-amerikan kaj hindan kun la negra kaj “Piĝin” (orient-azia) dialektoj, ĝi troviĝis la ĉiutaga lingvo de du trionoj de l’homaro. Sur la Kontinento, kun escepto de foraj kaj kuriozaj restaĵoj, nur tri aliaj lingvoj paroliĝis – la germana, kiu atingis ĝis Antioĥo kaj Genovo kaj tuŝis la hispan-anglan ĉe Cadiz; francigita ruslingvo, kiu renkontis la hinda-anglan lingvon en Persujo kaj Kurdistano kaj la “Piĝin” anglan ĉe Pekin; kaj la franca lingvo, ankoraŭ klara kaj brila, la lingvo por klareco, kiu disdividis la Mediteraneon kun la hinda anglaĵo kaj la germana lingvo, kaj atingis pere de negra dialekto al la Kongo.

Kaj ĉie nun trans la urbgemita tero, krom en la administrata “negra zono” de landoj inter la tropikoj, la sama kosmopolita socia organizo regis, kaj ĉie de Poluso al Ekvatoro lia havaĵo kaj lia respondaĵo etendiĝis. La tuta mondo jam civiliziĝis; la tuta mondo loĝis en urbegoj; la tuta mondo estis lia.

En la nebula sudokcidento, ekbrilantaj kaj strangaj, voluptaj kaj iamaniere teruraj, brilis la Plezur-urboj, pri kiuj la kinemofonografo kaj la maljunulo sur la strato parolis al li. Strangaj lokoj memorigaj pri la legenda Sybaris, urboj de arto kaj beleco, aĉetebla arto, kaj aĉetebla beleco, senutilaj mirindaj urbegoj de moviĝo kaj muziko, kien rapidis ĉiuj, kiuj profitis de la sovaĝa malglora ekonomia barakto, kiu daŭre okazis en la brilaĉa labirinto sube.

Li sciis, ke ĝi ja estas sovaĝa. Kiel sovaĝa li kapablis juĝi, laŭ la fakto, ke tiu posta popolo aludas la Anglujon en la dek-naŭa jarcento, kiel la simbolon de idilia, senzorga vivo. Li turnis ree la rigardon al la sceno rekte antaŭ si, penante bildigi al si la grandajn fabrikejojn de tiu implikita labirinto…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.