La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DUDEK-TRIA.

GRAHAM DIRAS SIAN VORTON.

Dum kelka tempo la Mastro de la Tero ne estis mastro eĉ de sia propra cerbo. Eĉ lia volo ŝajnis ne esti propra al li, liaj agoj lin surprizis, kaj nur estis parto de la konfuziĝo el strangaj spertoj, kiu fluis trans lian spiriton. Kelkaj faktoj estis klaraj : La negroj venas, Heleno Wotton avertis la popolon, ke ili venas, kaj li mem estas Mastro de la Tero. Ĉiu el tiuj faktoj ŝajnis barakti por plene posedi liajn pensojn. Ili eltrudiĝis el bildo kun premplenaj haloj, altaj pontoj, ĉambroj plenaj de konsilantaj ĉefoj de kvartaloj, kinematografaj kaj telefonaj ĉambroj, kaj fenestroj, kiuj montris ŝaŭmantan maron el marŝantaj homoj. La flave vestitoj, kaj aliaj viroj nomitaj ĉefoj de Kvartaloj, aŭ ŝovis lin antaŭen, aŭ obeeme sekvis lin. Estis malfacile scii, kiu el la du vere okazas. Eble ili faras ambaŭ alterne. Eble iu nevidata kaj nesuspektata povo antaŭenigas ĉiujn. Li sciis, ke li intencas proklami ion al la Popolo de la Tero, konsciis pri grandiozaj frazoj flotantaj en lia cerbo, por poste esti diritaj. Multaj aferetoj okazis, kaj tiam li sin trovis eniranta ĉambreton, kie li faros tiun proklamon.

Tiu ĉambro estis groteske nova rilate sian meblaron. Meze staris brila ovalo lumigata de supre per ŝirmitaj lumoj. La cetero kuŝis en ombro, kaj la duoblaj, premc fermiĝantaj pordoj, tra kiuj li venis el la plena Halo de Atlas, tre silentigis la lokon. Ties obtuza frapo kiam ili fermiĝis post li, la subita ĉeso de la tumulto inter kiu li ĵus vivis dum multaj horoj, le tremanta luma rondo, la flustroj kaj rapidaj senbruaj movoj de apenaŭ videblaj gardistoj en la ombroj, faris strangan impreson al Graham. La orelegoj de gramofona mekanismo gapis en grupo poi liaj vortoj, la nigraj okuloj de grandaj fotografiloj atendis, ke li komencu, malantaŭe metalaj stangoj kaj bobenoj briletis malforte, kaj io kirliĝis kun zuma tono. La paŝis en la mezon de la lumo, kaj lia ombro kuntiriĝis al makuleto nigra kaj klara sub liaj piedoj.

La nebula konturo de tio, kion li intencis diri, jam troviĝis en lia cerbo. Sed tiu silento, tiu izoliĝo, tiu foriĝo el la premega amaso, tiu aro da gapantaj, rigardegantaj maŝinoj, tute ne antaŭvidiĝis de li. Ĉiu subtenilo ŝajnis kune foriri de li; ŝajnis, ke li ĵus falis subite en tiun aferon, ke li subite sin trovis. Dum unu momento li tute ŝanĝiĝis. Li rimarkis, ke li nun timas esti nesufiĉa, timas esti tro teatra, timas pri la kvalito de sia voĉo, de sia sprito; mirante, li turniĝis al la flave vestita viro kun pardonpeta gesto. “Momente,” li diris, “mi devas atendi. Mi ne sciis, ke la afero estos tia. Mi devas pripensi tion, kion mi diros.”

Dum li ankoraŭ hezitis, ekscitita mesaĝisto donis la novaĵon, ke la unuaj aeroplanoj pasas super Madrido.

“Kion oni raportas pri la flugstacioj?” li demandis.

“La homoj en la sudokcidentaj kvartaloj staras pretaj.”

“Pretaj!” Li returniĝis senpacience al la malplenaj rondoj de la lensoj. “Mi supozas, ke necesas fari specon de parolo. Dio donu, ke mi sciu certe tion, kion necesas diri! Aeroplanoj super Madrido. Ili nepre ekvojaĝis antaŭ la ĉefa aro.”

“Nu! Kiel gravas, ĉu mi parolos bone, ĉu malbone?” li diris, kaj sentis, kvazaŭ la lumo pli brilas.

Li ĵus pretigis nebulan frazon de demokratia sentimento, kiam subite liaj duboj venkis lin. Li trovis, ke lia kredo pri lia heroa grado kaj taŭgeco tute perdis sian firman konvinkitecon. Bildo de eta fanfaronema fuŝaĵo sur venta dezerto el nekomprenebla destino ĝin anstataŭis. Abrupte, klare, evidentiĝis al li, ke tiu ribelo kontraŭ Ostrog estas trofrua, kaj antaŭ-destinita malsukcesi, ke ĝi estas nur impulso de pasia netaŭgeco kontraŭ neeviteblaj kondiĉoj. Li konsideris tiun rapidan venadon de aeroplanoj kiel la atakon de Destino kontraŭ li. Li miris, ke li iam antaŭe taksis aferojn alimaniere. En tiu fina dilemo li debatis kun si, forŝovis debatojn flanken, decidis nepre daŭrigi la aferon jam entreprenitan. Tamen, li ne povis trovi vorton por komenci. Eĉ dum li staris, embarasite, hezite, kun nediskreta pardonpeto pri sia nekapableco treme sur la lipoj, aŭdiĝis bruo de multaj kriantoj, kaj kurado de multaj piedoj. “Atendu,” kriis iu, kaj pordo malfermiĝis. Graham turniĝis, kaj la atendantaj lumoj malpliiĝis.

Tra la malfermita pordo li vidis alproksimiĝi gracilan knabinan figuron. Lia koro saltis. Ĝi estis Heleno Wotton. La flave vestita viro venis el la pli apudaj ombroj en la luman rondon.

“Jen la knabino, kiu sciigis al ni, kion Ostrog faris,” li diris.

Ŝi eniris kviete, kaj staris silenta, kvazaŭ ŝi ne volas interrompi la elokventon de Graham… Sed liaj duboj kaj sindemandoj forflugis pro ŝia ĉeesto. Li memoris ĉion, kion li antaŭe intencis diri. Li denove frontis la fotografilojn, kaj la lumoj ĉirkaŭ li pli brilis. Li returniĝis al ŝi.

“Vi tre helpis min,” li diris hezite – “tre helpis min… Ĉi tio estas tre malfacila.”

Li paŭzis. Li alparolis la nevidatajn amasojn, kiuj rigardegis lin tra tiuj groteskaj nigraj okuloj. Komence li parolis malrapide.

“Homoj de la nova epoko,” li diris. “Vi leviĝis por batali pro via raso!... Ne troviĝas antaŭ ni facila venko.”

Li haltis por trovi vortojn. Li pasie deziris la donacon flue paroli.

“Ĉi tiu nokto estas komenco,“li diris. “La batalo, kiu venos, kiu alrapidas al ni hodiaŭ nokte, estos nur komenco. Dum viaj tutaj vivoj, verŝajne, necesos batali. Ne bedaŭru, se mi mem venkiĝos, se oni tute detruos min. Mi opinias, ke oni verŝajne detruos min.”

Li trovis la ideon en sia cerbo tro nebula por esti dirata. Li paŭzis momente, kaj komencis malklaran admonon; tiam fluego el parolo venis al li. Multo, kion li diris, nur estis humanisma banalaĵo el malaperinta periodo, sed la konvinko en lia voĉo nuancis ĝin per vivo. Li metis la argumenton de la antikvaj tagoj antaŭ la popolon de la novaj tagoj, antaŭ la knabinon ĉe sia flanko. “Mi venas al vi el la Pasinteco,” li diris, “kun la memoro pri popolo, kiu esperis. Mia epoko estis epoko kun revoj – komenca epoko, kun noblaj esperoj; tute tra la mondo ni forpelis la sklavecon; tute tra la mondo ni disvastigis la deziron kaj kredon, ke militoj ne plu okazu, ke ĉiuj homoj vivu noble en libereco kaj paco… Tiamaniere oni esperis, dum tiuj forpasintaj tagoj. Kaj kio fariĝis tiuj esperoj? Kiel statas la homoj post ducent jaroj?

“Jen vastaj urbegoj, vastaj potencoj, komuna vasteco preter niaj sonĝoj. Ne por tio ni laboris, sed tamen ĝi venis. Sed rilate la vivetojn, kiuj konsistigas tiun vastan vivon? Kiel statas la ordinaraj vivoj? Same kiel ĉiam – jen malĝojo kaj laboro, jen vivoj difektitaj kaj ne plenumitaj, vivoj tentitaj de potenco, tentitaj de riĉo, kaj putrintaj ĝis senvaloreco kaj malsaĝeco. La antikvaj fidoj velkis kaj ŝanĝiĝis, la nova fido – . Ĉu ekzistas nova fido?

“La kompato kaj la amo,” li hezitis; “La belo kaj la amo por belaĵoj – peno kaj sindediĉo! Donu vin, same kiel mi min donus – same kiel Kristo antaŭe sin donis sur la Kruco. Ne gravas, ĉu aŭ ne vi komprenas. Ne gravas, se vi ŝajnas malsukcesi. Vi scias – en la plejcentro de viaj koroj, vi scias. Ne ekzistas promeso, ne ekzistas sekureco – ne ekzistas io, por subteni nin, krom nia Fido. Kredu nenion krom la Fido – la fido kiu estas la kuraĝo…”

Multon, kion li longe deziris kredi, li trovis, ke li nun kredas. Li parolis spasme, per rompitaj nekompletaj frazoj, sed per sia tuta forto kaj koro, pri tiu nova interna fido. Li parolis pri la nobleco de la abnegacio, pri sia kredo pri senmorta vivo de la tuta Homaro, en kiu ni ekzistas kaj vivas kaj moviĝas. Lia voĉo leviĝis kaj malleviĝis, kaj la dissendiloj zumis dum li parolis – malklaraj servistoj rigardis lin el la ombro…

Lia sento pri tiu silenta ĉeestanto apude subtenis lian sincerecon. Dum kelkaj gloraj momentoj li inspiriĝis; li sentis nenian dubon pri sia heroa destino, nenian dubon pri siaj heroecaj vortoj, li vidis ĉion klare kaj rekte. Lia elokvento ne plu lametis. Kaj fine li ĉesis paroli. “Ĉi tie kaj nun,” li kriis, “mi faras mian testamenton. Ĉion, kion mi posedas, mi donas al la popolo de la mondo. Ĉion, kio estas mia en la mondo, mi donas al la popolo de la mondo. Al ĉiuj el vi. Mi donas tion al vi, kaj mi donas min mem al vi. Kaj laŭ la volo de Dio hodiaŭ nokte, aŭ mi vivos por vi, aŭ mi mortos.”

Li finis. Li vidis la lumon de sia inspiriĝo rebrili sur la vizaĝo de la knabino. Iliaj okuloj renkontiĝis; ŝiaj okuloj estis malsekaj de larmoj entuziasmaj.

“Mi sciis,” ŝi flustris. “Ho! Patro de la Mondo – Majstro! Mi sciis, ke vi diros tion…”

“Mi diris, kion mi kapablis,” li respondis embarasite, kaj ekprenis kaj tenis ŝiajn etenditajn manojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.