La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DEK-OKA.

GRAHAM MEMORAS.

Ŝi aperis al li fine en malgranda galerio kondukanta de la Ventmaŝina Oficejo al lia oficiala apartamento. La galerio estis longa kaj mallarĝa, kun kelkaj alkovoj, kies fenestraj arkaĵoj elrigardis sur korto kun palmoj. Li trovis ŝin sidantan en unu el tiuj alkovoj. Ŝi turnis la kapon pro la sono de liaj piedpaŝoj, kaj eksaltis vidante lin. Ĉiu nuanco de koloro malaperis de ŝia vizaĝo. Ŝi stariĝis tuj, faris paŝon, kvazaŭ por alparoli lin, sed hezitis. Li haltis kaj staris senmova, atendante. Tiam li rimarkis, ke nerva tumulto silentigas ŝin, rimarkis ankaŭ, ke ŝi certe volis paroli al li, ĉar ŝi atendas lin tie.

Li spertis reĝan impulson helpi ŝin. “Mi volis renkonti vin,” li diris. “Antaŭ kelkaj tagoj vi deziris diri ion al mi – vi deziris paroli al mi pri la popolo. Kion vi volis diri?”

Ŝi rigardis lin per maltrankvilaj okuloj.

“Vi diris, ke la popolo estas malfeliĉa?” Ankoraŭ momenton ŝi restis silenta.

“Tio sendube ŝajnis stranga al vi,” ŝi diris abrupte.

“Sendube. Kaj tamen –”

“Ĝi estis nur impulso.” – “Nu?”

“Jen la tuto.”

Ŝi rigardis lin kun hezitema vizaĝo. Ŝi parolis pene. Vi forgesas,” ŝi diris, spirante profunde. – “Kion?” “La popolo –” – “Ĉu vi volas diri –”

“Vi forgesas la popolon.” Lia rigardo estis demando.

“Jes. Mi scias, ke vi surpriziĝos. Ĉar vi ne komprenas tion, kio vi mem estas. Vi ne scias, kio nun okazas.” – “Nu?”

“Vi ne komprenas.” – “Eble ne klare. Sed – diru al mi.”

Ŝi turniĝis al li kun subita decido. “Estas malfacile klarigi tion. Mi intencis, mi volis klarigi. Kaj nun – mi ne povas. Miaj vortoj ne estas pretaj. Sed rilate vin ili sentas ion. Miron. Pri via dormo – via vekiĝo. Tiaj aferoj estas mirakloj. Almenaŭ por mi – kaj por la suba popolo. Vi, kiu vivis kaj suferis kaj mortis, vi, kiu estis ordinara urbano, vekiĝas, revivas, kaj trovas vin Mastro de la tero.”

“Mastro de la tero,” li diris. “Tiel oni diras al mi. Sed provu imagi, kiel malmulton mi scias pri ĝi.”

“Urbegoj – Kompanioj – la Laborista Departemento –”

“Princlandoj, potencoj, regnoj – la potenco kaj la gloro! Jes, mi aŭdis ilin kriegi tion. Mi scias. Mi estas la Mastro. La reĝo, se vi preferas tion. Kun Ostrog, la ĉefo –” Li paŭzis.

Ŝi turnis al li scivolan rigardon kaj observis lian vizaĝon. “Nu?”

Li ridetis. “Por respondi ĉion.”

“Jen kion ni jam komencis timi.” Dum momento ŝi diris nenion plu. “Ne,” ŝi aldonis malrapide. “Vi devas respondi ĉion. La devo respondi estas via. La popolo atendas tion.”

Ŝi parolis mallaŭte. “Aŭskultu! Dum almenaŭ la duono de la jaroj de via dormo – en ĉiu generacio grandaj kaj pli grandaj homamasoj preĝis, ke vi vekiĝu – preĝis.”

Graham moviĝis por paroli, sed ne parolis.

Ŝi hezitis, kaj nuanco da koloro revenis al ŝia vango. “Ĉu vi scias, ke por miriadoj vi estas – reĝo Arturo, Barbarossa – la reĝo, kiu fine revenos por ĝustigi la mondon?”

“Mi supozas, ke la popola imago –”

“Ĉu vi ne aŭdis nian proverbon? Kiam la Dormanto vekiĝos? Kiam vi kuŝis tie senkonscia kaj senmova – miloj venis. Miloj! La unuan de ĉiu monato vi solene kuŝis portanta blankan robon, kaj la popolo preterpasis vin unuope. Kiam mi estis ankoraŭ knabineto mi vidis vin tiel, kun la vizaĝo blanka kaj trankvila.”

Ŝi forturnis de li la vizaĝon kaj rigardis fikse la pentritan muron antaŭ si. Ŝia voĉo ĉesis. “Kiam mi estis knabineto, mi kutimis rigardi vian vizaĝon… ĝi ŝajnis al mi fiksita kaj atendanta, same kiel la pacienco de Dio.

“Jen kion oni opiniis pri vi,” ŝi aldiris. “Jen kia vi ŝajnis al ni.”

Ŝi turnis al li brilajn okulojn, ŝia voĉo sonis klara kaj forta. “En la urbo, sur la tero, miriado da miriadoj da homoj atendas, por vidi, kion vi faros; ili estas plenaj de strangaj nekredeblaj esperoj.”

“Ĉu jes?”

“Ne Ostrog – neniu – povas plene respondi tion.”

Graham rigardis ŝin surprizite, rigardis ŝian vizaĝon ardan de emocio. Ŝi ŝajnis unue paroli pene, kaj poste ardiĝi parolante.

“Ĉu vi supozas,” ŝi diris, “ke vi, kiu antaŭe travivis tiun etan vivon tiel malproksime pasintece; vi, kiu jam falis en tiun miraklon de dormo kaj leviĝis el gi – ĉu vi supozas ke la miro kaj adoro kaj espero de la duono de la mondo kolektiĝas ĉirkaŭ vi sole por ke vi travivu alian etan vivon?... Por ke vi transdonu la respondecon al iu alia homo?”

“Mi scias, kiel granda estas tiu mia regno,” li diris halteme. “Mi scias, kiel granda ĝi ŝajnas. Sed ĉu ĝi estas reala? Ĝi aspektas nekredebla – kvazaŭ sonĝo. Ĉu ĝi estas reala, aŭ ĉu ĝi estas nur granda trompiĝo?”

“Ĝi estos reala,” ŝi diris; “se vi kuraĝos.”

“Sed fine, same kiel ĉiu reĝeco, mia reĝeco fondiĝas sur la kredo. Ĝi estas revo en la spiritoj de homoj.”

“Se vi kuraĝos!” ŝi diris. – “Sed –”

“Sennombraj homoj,” ŝi diris, “kiuj, dum tio restos en iliaj spiritoj, obeos vin.”

“Sed mi scias nenion. Jen kion mi volis diri. Mi scias nenion. Kaj tiuj aliaj – la Konsilantoj, Ostrog. Ili estas pli saĝaj, pli trankvilaj, ili tiom scias, ĉiun detalon. Kaj, efektive, kio estas la mizeroj, pri kiuj vi parolas? Kion ini devus scii? Ĉu vi volas –”

Li haltis preskaŭ stulte.

“Ankoraŭ mi estas apenaŭ pli ol knabino,” ŝi diris. “Sed al mi la mondo ŝajnas plena de mizero. La mondo multe ŝanĝiĝis post via tempo, ŝanĝiĝis tre strange. Mi preĝis, ke mi povu renkonti vin kaj diru al vi tiujn aferojn. La mondo estas ŝanĝita. Kvazaŭ ĝi eksuferas pro korodo kiu forrabas de la vivo ĉion, kio valoras la penon ĝin posedi.”

Ŝi turnis al li ruĝiĝintan vizaĝon, sin movante subite. “Via tempo estis tempo de libereco. Jes – mi jam pensis.

Io igis min pensi, ĉar mia vivo – ne estis feliĉa. La homoj jam ne sin trovas liberaj – kaj ili ne statas pli bone, ol la homoj de via epoko. Tio ne estas la tuto. Ĉi tiu urbo – estas malliberejo. Ĉiu urbo nun estas malliberejo. Mamono tenegas la ŝlosilon en sia mano. Miriadoj, sennombraj miriadoj, pene laboras de la infaneco ĝis la tombo. Ĉu tio estas justa? Ĉu tio daŭros – por ĉiam? Jes, multe pli malbone, ol dum via tempo. Ĉie ĉirkaŭ ni, sub ni, malĝojo kaj doloro. La malprofundan plezuron de tiu vivo, kiun vi trovas ĉirkaŭ vi, nur malmulto apartigas de vivo mizera preter iu ajn priskribo. Jes, la malriĉuloj scias – ili scias, ke ili suferas. Tiuj sennombraj amasoj, kiuj frontis la morton pro vi antaŭ du noktoj – ! Vi ŝuldas la vivon al ili.”

“Jes,” diris Graham, malrapide. “Jes. Mi ŝuldas al ili la vivon.“

“Vi venas,” ŝi aldiris, “el la tempo, kiam tiu nova tiraneco de urbegoj apenaŭ komenciĝis. Ĝi estas tiraneco – vera tiraneco. En via tempo la feŭdaj militistaj ĉefoj jam malaperis, kaj la novaj ĉefoj pro riĉeco ankoraŭ ne aperis. La duono de la homoj de la mondo ankoraŭ loĝis sur la libera kamparo. La urbegoj ankoraŭ ne glutis ilin. Mi legis la historion en la antikvaj libroj – la nobleco ekzistis tiam! La ordinaraj homoj spertis vivojn kun amo kaj fidelo tiam – ili faris mil aferojn. Kaj vi – vi devenas el tiu tempo.”

“Ĝi ne estis –. Tamen, ne gravas. Kio troviĝas nuntempe?”

“Avarego kaj la Plezururboj! Aŭ sklaveco – nedankata, nehonorata sklaveco.”

“Sklaveco!” li diris.

“Sklaveco.”

“Ĉu vi volas diri, ke homoj estas nur posedaĵoj.”

“Eĉ pli malbone. Jen kion mi volis, ke vi sciu, ke vi vidu. Mi sciis, ke vi ne scias. Oni tenos la scion for de vi, oni kondukos vin baldaŭ al Plezururbo. Sed vi jam rimarkis homojn kaj infanojn, vestitajn per palblua kanvaso, kun maldikaj flavaj vizaĝoj kaj malbrilaj okuloj, ĉu ne?” – “Ĉie.”

“Ili parolas teruran dialekton, krudan kaj malfortan.” “Mi aŭdis ĝin.”

“Ili estas la sklavoj – viaj sklavoj. Ili estas la sklavoj de la Laborista Departemento, kiun vi posedas.”

“La Laborista Departemento! Tio estas – iamaniere – familiara. Ha! nun mi memoras. Mi vidis ĝin dum mi vagis ĉirkaŭ la urbo, post kiam la lumoj ree brulis; grandaj konstruaĵaj frontoj estis kolorigitaj palblue. Ĉu tio vere signifas – ?”

“Jes. Kiel mi klarigu al vi? Kompreneble vi rimarkis la bluan uniformon. Preskaŭ triono de nia popolo portas tion – pli da homoj prenas ĝin ĉiutage. Tiu Laborista Departemento kreskas nerimarkite.”

“Sed kio estas la Departemento?”

“Dum via tempo, kion oni faris por malsateguloj?”

“Ni havis paŭperejojn – kiujn la urboj subtenis.”

“Paŭperejojn! Jes – mi memoras ion. En niaj lecionoj historiaj. Nun mi memoras. La Laborista Departemento forpelis la paŭperejojn. Ĝi kreskis – parte – el io – eble vi memoras ĝin – el emocia religia organizaĵo nomita la Savarmeo – kiu fariĝis komerca kompanio. Unue ĝi estis preskaŭ almoza institucio. Por savi homojn el la mizero de la paŭperejo. Okazis antaŭe granda agitado kontraŭ la paŭperejoj. Nun mi memoras, ke tio estis inter la plej unuaj kompanioj, kiujn viaj Administrantoj aĉetis. Ili aĉetis la Savarmeon kaj reorganizis ĝin jene. La unua ideo estis organizi la laboron de malsataj senhejmuloj.”

“Jes.”

“Nuntempe ne ekzistas paŭperejoj, nek almozaj institucioj aŭ ŝirmejoj, ne ekzistas io ajn krom tiu Departemento. Ĝiaj oficejoj staras ĉie. Tiu bluo estas ĝia koloro. Kaj iu ajn homo aŭ infano, kiu fariĝas malsata kaj laca kaj ne havas hejmon, amikon aŭ rifuĝejon, devas fine iri al la Departemento – aŭ serĉi ian rimedon morti. La Eŭtanasio (“plaĉa morto” : originale el greka lingvo. – Trad.) estas tro kosta por ili – por la malriĉulo ne ekzistas facila morto. Kaj je iu ajn horo de tago aŭ nokto ĉiu venanto trovas manĝon, ŝirmon kaj bluan uniformon – jen la unua kondiĉo de la fondiĝo de la Departemento – kaj reciproke por unutaga ŝirmo la Departemento postulas unutagan laboron, kaj tiam redonas la propran vestaĵon al la homo kaj forsendas lin aŭ ŝin denove.” – “Jes?”

Eble tio ne ŝajnas al vi tre terura. Dum via tempo homoj mortmalsatis sur viaj stratoj. Tio estis malbona. Sed ili mortis kiel – homoj. Tiuj bluvestitoj – la proverbo diras: “Blua kanvaso unu fojon kaj por ĉiam.” La Departemento faras negocon je ilia laboro – kaj antaŭe certigas la provizon de tiu. Homoj vizitas ĝin malsategaj kaj senhejmaj – ili manĝas kaj dormas dum unu tago kaj unu nokto, ili laboras dum unu tago, kaj fine de la tago ili denove foriras. Se ili laboris bone ili posedas eble unu pencon – sufiĉe por teatro aŭ malkara dancejo, aŭ kinematografa rakonto, aŭ manĝo, aŭ veto. Kiam ĝi elspeziĝas, ili ĉirkaŭvagas. La almozpetado estas malpermesata de la polico de la vojoj. Krom tio, neniu ion donas. La homoj revenas la proksiman tagon aŭ la postproksiman – pelataj returne de la sama senpoveco, kiu unue alkondukis ilin. Fine iliaj vestaĵoj foruziĝas, aŭ iliaj ĉifonaĵoj fariĝas tiel malfreŝaj, ke ili hontas. Tiam ili devas labori dum monatoj por gajni novajn. Se ili deziras novajn. Granda nombro da infanoj naskiĝas sub la zorgo de la Departemento. La patrino poste ŝuldas al ili unumonatan laboron – la infanojn ili prizorgas kaj edukas, ĝis ili estas dek-kvarjaraj, kaj ili pagas per du jaroj da servo. Vi povas kompreni, ke tiujn infanojn oni edukas taŭge por la blua kanvaso. Kaj tiamaniere funkcias la Departemento.”

“Kaj neniu estas tute senhava en la urbego?”

“Neniu. Ili troviĝas aŭ en la blua kanvaso, aŭ en la malliberejo. Ni jam forigis la senhavecon. Tio estas' presita sur la biletoj de la Departemento.”

“Supozu, ke ili ne volas labori?”

“Preskaŭ ĉiu laboras, atinginte tiun gradon de mizero, kaj la Departemento posedas povojn. Oni donas pli kaj pli malplaĉan laboron – rifuzas al ili nutraĵon – kaj homo, kiu unufoje rifuzis labori, estas konata en la oficejoj de la Departemento tra la tuta mondo per sistemo marki la dikfingron. Krome, kiel malriĉulo povus forlasi la urbon? Kostas du leonojn iri al Parizo. Kaj por la malobeado troviĝas la malliberejoj – mallumaj kaj mizeraj – sube, for de la vido. Oni havas nun malliberejojn por multaj aferoj.”

“Kaj triono de la popolo portas tiun bluan kanvason?”

“Pli ol triono. Ili estas laboregantoj, vivantoj sen ĝojo aŭ espero, kun la rakontoj pri la Plezururboj sonantaj en iliaj oreloj por moki iliajn hontajn vivojn, iliajn mizerojn kaj bezonojn. Ili estas tro malriĉaj eĉ por la Eŭtanasio, la rifuĝo de la riĉulo kontraŭ la vivo. Mutaj, kriplaj milionoj, sennombraj milionoj, ĉirkaŭ la tuta mondo, konsciaj pri nenio krom bariloj kaj nesatigitaj deziroj. Ili naskiĝas, ili sklaviĝas, kaj ili mortas. Jen la stato, al kiu ni jam atingis.”

Dum tempospaco Graham sidis depremita.

“Sed ĉu ne okazis revolucio,” li diris. “Nun oni ŝanĝos ĉion. Ostrog –”

“Jen nia espero. Jen la espero de la mondo. Sed Ostrog ne faros tion. Li estas politikisto. Al li ŝajnas, ke aferoj nepre devas esti tiaj. Por li tio ne gravas. Li kredas ĝin la destino. Ĉiuj riĉuloj, ĉiuj influaj personoj, fine supozas, ke tiaj mizeroj estas la destino. Ili utiligas la popolon por sia politiko, ili vivas en lukso per ĝia mizero. Sed vin – kiu venas el epoko pli feliĉa – vin la popolo atendas. Vin.”

Li rigardis ŝian vizaĝon. Siaj okuloj brilis pro nefalintaj larmoj. Li sentis fluon da emocio. Momente li forgesis la urbegon, forgesis la homaron, kaj ĉiujn pli malklarajn vokojn, pro la apuda homeco de ŝia beleco.

“Sed kion mi faru?” li diris, kun la rigardo sur ŝi.

“Reĝu,” ŝi respondis, kliniĝante al li kaj parolante per mallaŭta tono. “Reĝu la mondon, kiel neniu ĝis nun reĝis ĝin, por la bono kaj feliĉo de la homaro. Ĉar vi povas – vi kapablas reĝi ĝin. La popolo ekmoviĝas. Tra la tuta mondo la popolo ekmoviĝas. Nur mankas unu vorto – unu vorto de vi – kaj ili ĉiuj kuniĝos. Eĉ la homoj de la meza speco estas maltrankvilaj – malfeliĉaj.

“Oni ne diras al vi tion, kio okazas. La popolo ne volas reiri al sia sklaveco – ili rifuzas senarmiĝi. Ostrog vekis ion pli grandan, ol li prirevis – li vekis esperojn.”

Lia koro batis rapide. Li penis ŝajni juĝema, pesi detalojn.

“Ili nur bezonas ĉefon,” ŝi diris. – “Kaj poste?”

“Vi povos fari ion ajn, kion vi volos. La mondo estos via.”

Li sidis, ne plu rigardante ŝin. Post ne longe li parolis. “La malnovaj revoj, kaj tio, kion mi revis, la libero, la feliĉo. Ĉu ili estas nur revoj? Aŭ ĉu unu homo – nur unu homo –” Lia voĉo velkis kaj ĉesis.

“Ne nur homo, sed ĉiuj homoj – nur donu al ili ĉefon, kiu diros ilian kordeziron.”

Li svingis la kapon nee, kaj dum iom da tempo estis silenta. Li levis la rigardon subite, kaj renkontis ŝian. “Mi ne posedas vian fidon,” li diris. “Mi ne havas vian junecon. Mi staras ĉi tie kun potenco, kiu mokas min. Ne – lasu min paroli. Mi volas agi – ne juste – mi ne havas sufiĉan forton por tio – sed pli juste ol maljuste. Tio ne fondas la ‘feliĉan jarmilon,’ sed mi nun decidas, ke mi reĝos. Tio, kion vi ĵus diris, vekis min… Vi estas prava. Ostrog devas sciiĝi pri sia ĝusta situacio. Kaj mi sciiĝos.... Pri unu afero mi promesas vin. Tiu sklavigo de laboristoj finiĝos.”

“Kaj vi reĝos?” “Jes. Kondiĉe, ke – . Unu afero.”

“Kio?” – “Ke vi helpu min.”

“Mi I – knabino!”

“Jes. Ĉu vi ne rimarkas, ke mi staras tute sola?”

Ŝi eksaltis, kaj dum momento ŝiaj okuloj enhavis kompaton. “Ĉu necesas, ke vi demandu, ĉu mi helpos vin?” ŝi diris.

Sekvis streĉita silento, kaj poste la bato de horloĝo kiu anoncis la horon. Graham stariĝis.

“Eĉ nun,” li diris, “Ostrog atendas min.” Li hezitis, frontante ŝin. “Kiam mi faros al li kelkajn demandojn – . Ekzistas multo, kion mi ne scias. Eble mi iros por vidi propraokule la aferojn, pri kiuj vi parolis. Kaj kiam mi revenos – ?”

“Mi sciiĝos pri via foriro kaj via reveno. Mi denove atendos vin ĉi tie.”

Ili rigardis unu la alian firme, demandeme, kaj tiam li forturniĝis de ŝi al la Ventmaŝina Oficejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.