|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li rimarkis, ke iu instigas lian atenton pri glaso da klara fluidaĵo, rigardis supren, kaj trovis, ke tiu estas malhela junulo flave vestita. Li glutis tuj la dozon, kaj post momento li sin sentis tute varma. Altkreska viro kun nigra robo staris apud lia ŝultro, kaj montris fingre la duone malfermitan pordon al la halo. Tiu viro kriegis proksime de lia orelo, kaj tamen tio, kion li diris, estis neklara pro la bruego el la granda teatro. Malantaŭ la viro staris knabino, vestita per arĝente griza robo, kaj Graham, eĉ tra tiu konfuziĝo, rimarkis ke ŝi estas bela. Ŝiaj malhelaj okuloj, plenaj de miro kaj scivolo, fiksiĝis al li, ŝiaj lipoj tremetis aparte. Duone malfermita pordo ekvidigis la homplenan halon kaj enlasis vastan ŝveleman tumulton, frapadon, aplaŭdadon kaj kriadon, kiuj mallaŭtiĝis kaj rekomenciĝis, kreskante al tondra nivelo, kaj tiel daŭris intermite la tutan tempon, dum Graham restis en la ĉambreto. Li rigardis la lipojn de la nigre vestita viro, kaj komprenis, ke tiu klarigas ion.
Li rigardadis stulte dum kelkaj momentoj tiujn aferojn kaj tiam abrupte stariĝis; li ekpremis la brakon de la krieganto.
“Diru al mi!” li kriis. “Kiu mi estas? Kiu mi estas?”
La aliaj pli alproksimiĝis por aŭdi liajn vortojn. “Kiu mi estas?” Liaj okuloj priserĉis iliajn vizaĝojn.
“Oni nenion diris al li!” kriis la knabino.
“Diru – diru al mi!” kriis Graham.
“Vi estas la Mastro de la Tero. Vi estas la posedanto de la mondo.”
Li ne kredis, ke li aŭdas ĝuste. Li kontraŭis la ideon. Li ŝajnigis ne kompreni, ne aŭdi. Li levis denove la voĉon.
“Mi jam maldormas tri tagojn – malliberulo dum tri tagoj. Mi divenas, ke okazas barakto inter multaj de homoj en ĉi tiu urbo – ĉu ĝi estas Londono?”
“Jes,” diris la pli juna viro.
“Kaj tiuj, kiuj kunvenas en la granda halo kun la blanka Atlas? Kiel tio koncernas min? Iel tio koncernas min. Kial, mi ne scias. Drogoj? ŝajnas por mi, ke dum mi dormis, la mondo freneziĝis. Mi mem freneziĝis…
Kiuj estas tiuj Konsilantoj sub la Atlas? Kial ili penis drogi min?”
“Por teni vin senkonscia,” diris la flave vestita viro. “Por malhelpi, ke vi vin entrudu.”
“Sed kial?
“Pro tio, ke vi mem estas Atlas, Majstro,” diris la flavvestito. “La mondo kuŝas sur viaj ŝultroj. Ili regas ĝin laŭ via rajto.”
Jam mallaŭtiĝis la sonoj el la halo ĝis silento transirata de sola unutona voĉo. Nun subite, kvazaŭ surpaŝegante tiujn lastajn vortojn, aŭdiĝis surdiga bruego, muĝado kaj tondrado, aklamo post aklamo, voĉoj raŭkaj kaj akresonaj, batante, reciproke sin trafluante, kaj, dum tio daŭris, la personoj en la ĉambreto ne povis aŭdi la kriojn unu de aliaj.
Graham staradis, lia atento tenis sin senpove al tio, kion li ĵus aŭdis. “La Konsilantaro,” li ripetis stulte, kaj tiam ekkaptis nomon, kiu antaŭe trafis lian atenton. “Sed kiu estas Ostrog?” li diris.
“Li estas la organizinto – la organizinto de la ribelo. Nia ĉefo – per via aŭtoritato.”
“Mia aŭtoritato? – Kaj vi? Kial li ne ĉeestas ĉi tie?”
“Li – deputis nin. Mi estas lia frato, lia duonfrato, Lincoln. Li deziras, ke vi vin montru al tiuj homoj kaj poste venu al li. Pro tio li sendis al vi. Li restas en la oficejo de la ventmaŝinoj, direktante ĉion. La popolo marŝas.”
“Per via aŭtoritato,” kriis la pli juna viro. “Ili regis, subpremis, tiranis. Fine eĉ –”
“Per mia aŭtoritato! Mia! La mastro?”
La junulo subite aŭdebliĝis tra paŭzo en la ekstera tondro, indigna kaj laŭtvoĉa, kun alta penetra voĉo sub sia ruĝa agleca nazo kaj densaj lipharoj. “Neniu atendis, ke vi vekiĝos. Neniu atendis, ke vi vekiĝos. Ili estis ruzaj. La damnindaj tiranoj! Sed ili sin trovis en dilemo. Ili ne sciis, ĉu drogi vin, hipnoti vin, mortigi vin.”
Denove la halo regis ĉion.
“Ostrog staras preta ĉe la oficejo de la ventmaŝinoj. Eĉ nun venas onidiro pri ekbatalado.”
La viro kiu sin nomis Lincoln alproksimiĝis al li. “Ostrog jam planis ĝin. Fidu al li. Ni posedas pretaj niajn organizojn. Ni kaptos la flugmaŝinajn staciojn –. Eĉ nun li eble faras tion. Poste –”
“Tiu publika teatro,” kriegis la flave vestita viro, “nur enhavas kontingenton. Ni posedas kvin miriadojn da dresitaj homoj –”
“Ni havas armilojn,” kriis Lincoln. “Ni havas planojn. Ĉefon. Ilia polico foriris de la stratoj kaj nun amasiĝas en la –” (neaŭdebla). “Nun aŭ neniam estas la okazo.
La Konsilantaro ŝanceliĝas. Ili ne povas fidi eĉ siajn dresitojn –”
“Aŭdu la popolon, kiu vokas vin!”
La spirito de Graham estis kvazaŭ nokto de lunlumo kun rapidaj nuboj; jen malluma kaj senespera, jen klara kaj palluma. Li estis la Mastro de la Tero, li estis viro tramalsekigita de degelanta neĝo. El ĉiuj liaj diversaj impresoj la ĉefoj montris konflikton; unuflanke staris la Blankaj Konsilantoj, potencaj, disciplinitaj, nemultaj, la Blankaj Konsilantoj de sub kiuj li ĵus liberiĝis; kaj aliflanke grandegaj amasoj, kunpremitaj amasoj da nedistingeblaj homoj kriegantaj lian nomon, salutantaj lin kiel Mastron. La alia flanko jam malliberigis lin, debatis lian morton. Tiuj vokantaj miloj tra la pordeto savis lin. Sed la kialon de tiuj aferoj li ne povis kompreni.
La pordo malfermiĝis, la voĉo de Lincoln estis forviŝita kaj dronigita, kaj kuro de homoj sekvis post la tumulto. La entrudantoj venis al li kaj Lincoln gestante. La eksteraj voĉoj klarigis la dirojn de iliaj sensonaj lipoj. “Montru al ni la Dormanton, montru la Dormanton!” estis la ĥoraĵo de la tumulto. Viroj kriegis: “Ordo! Silento!”
Graham ekrigardis la malfermitan pordon, kaj vidis altan oblongan bildon de la ekstera halo – ondiĝanta, senĉesa konfuziĝo el amasigitaj, kriantaj vizaĝoj, viroj kun virinoj, svingantaj palbluajn vestaĵojn, etenditajn manojn. Multaj staris. Unu viro kun ĉifonitaj vestoj el malhela bruno, maldikega figuro, staris sur la benko kaj svingis nigran tukon. Graham renkontis la miron kaj atendon en la okuloj de la knabino. Kion tiuj homoj atendas de li? Li nebule rimarkis, ke la ekstera tumulto jam ŝanĝis sian karakteron, ŝajnis iamaniere takta, marŝanta. Lia propra spirito ankaŭ ŝanĝiĝis. Dum iom da tempo li ne rekonis la influon, kiu aliigas lin. Sed morrento, kiam li alproksimiĝis al paniko, pasis for. Li provis aŭdebligi demandojn pri tio, kion oni volas de li.
Lincoln kriis ĉe lia orelo, sed Graham estis surda al tio. Ĉiuj aliaj krom la virino gestis al la halo. Li komprenis tion, kio la tumulto nun fariĝis. La tuta homamaso kantas kune. Tio ne sole estis kanto, sed la voĉoj ankaŭ kuniĝis kaj leviĝis sur fluego da instrumenta muziko, muziko kia tiu de orgeno, plektita teksaĵo el sonoj, plena de trumpetoj, plena de paraditaj standardoj, plena de la marŝado kaj pompo de komenciĝanta milito. Kaj la piedoj de la homoj batis la takton – paŝ,’ paŝ,’ paŝ’ !
Oni instigis lin al la pordo; li obeis aŭtomate. La forto de tiu solena kanto ekprenis lin, agitis lin, kuraĝigis lin. La halo malfermiĝis al li, vasta miksiĝo el tremanta koloro, svingiĝanta sub la muziko.
“Svingu al ili vian brakon,” diris Lincoln. “Svingu vian brakon al ili.”
“Jen,” diris voĉo ĉe la alia flanko, “li devas havi tion.” Brakoj sentiĝis ĉirkaŭ lia kolo, detenante lin ĉe la pordo, kaj nigra subtile faldiĝanta mantelo pendis de liaj ŝultroj. Li svingis sian brakon libera el tiu kaj sekvis Lincoln. Li vidis apud si la grize vestitan knabinon, kun arda vizaĝo kaj antaŭeniga gesto. Momente ŝi fariĝis por li, tiom ŝi aspektis emocia kaj avida, la enkorpiĝo de la kanto. Li eliris denove en la alkovon. Senprokraste la leviĝantaj ondoj de la kanto falis kiam li aperis, kaj ŝvelis ĝis ŝaŭmo de kriegoj. Gvidate de la mano de Lincoln, li paŝis oblikve trans la centron de la estrado antaŭ la popolo.
La halo estis vasta kaj malsimpla spaco – galerioj, balkonoj, larĝaj spacoj el amfiteatraj ŝtupegoj, kaj grandaj arkaĵoj. Malproksime, alte, la elirejo de granda koridoro ŝajnis plena de baraktantaj homoj. La tuta ĉeestantaro svingiĝis en kunpremitaj amasoj. Unuopaj figuroj sin ĵetis el la tumulto, impresis lin momente, kaj denove perdiĝis. Apud la estrado svingiĝis blonda belulino, portata de tri viroj, kun la haroj trans ŝia vizaĝo kaj gestanta per verda bastono. Proksime de tiu grupo zorgolaca maljunulo subtenis sin malfacile en la premiĝo, kaj post li kriis senhara vizaĝo kun granda kavaĵo de sendenta buŝo. Voĉo vokis la enigman vorton “Ostrog.” Ĉiuj liaj impresoj estis nebulaj, krom la peza emocio de la marŝiga kanto. La amaso per piedoj batis la takton – paŝante sen ŝanĝo de loko, paŝ’, paŝ', paŝ’, paŝ’! La verdaj armiloj svingiĝis, brilis, kliniĝis. Tiam li rimarkis, ke la homoj plej proksimaj de li, sur ebena spaco antaŭ la estrado, marŝas antaŭ li, pasante al granda arkaĵo, kriante “Al ia Konsilantaro!” Paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’! Li levis la brakon, kaj la muĝado duobliĝis. Li memoris, ke li devas krii “Marŝu!” Lia buŝo formis neaŭdeblajn, heroecajn vortojn. Li levis la brakon denove, kaj montris al la arkaĵo, kriante” Antaŭen!” Ili ne plu paŝis senprogrese, ili nun marŝis; paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’! En tiu amaso troviĝis barbuloj, maljunuloj, junuloj, virinoj nudbrakaj kun flirtantaj roboj, knabinoj. Homoj de la nova epoko! Riĉaj roboj, grizaj Ĉifonaĵoj flirtis kune en la kirliĝo de sia movado inter la ĉievidata bluo. Vasta nigra standardo ŝanceliĝis dekstren. Li vidis bluvestitan negron, sulkiĝintan virinon flave vestitan, poste grupo da viroj altkreskaj, blondaj, blankvizaĝaj, bluvestitaj, sin ŝovis dramece preter li. Li rimarkis du hinojn. Altkreska, flaveta, nigrahara, brilokula junulo, blanke vestita de kapo ĝis piedoj, grimpis supren al la estrado, kriante lojale, kaj resaltis malsupren, kaj foriris, rigardante malantaŭen. Kapoj, ŝultroj, manoj tenantaj armilojn, ĉiuj svingiĝis sub tiuj marŝigaj kadencoj.
Vizaĝoj aperis al li el la konfuziĝo dum li staris tie, okuloj renkontis liajn, kaj preterpasis kaj malaperis. Homoj gestis al li, kriante neaŭdeblajn personaĵojn. La plejparto de la vizaĝoj esti, ruĝaj pro ekscitiĝo, sed multaj estis mortece palaj. Kaj malsineco troviĝis tie, kaj multaj manoj, kiuj svingiĝis al li, estis maldikaj kaj enkaviĝintaj. Homoj de la nova epoko! – Stranga kaj nekredebla renkonto! Dum la larĝa fluo pasis dekstren preter li, enfluantaj vicoj el la malproksimaj altajoj de la halo sin ŝovis malsupren kun senĉesa anstataŭiĝo de homoj; paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’! La unisono de la kanto riĉiĝis kaj komplikiĝis de la pezaj eĥoj el arkaĵoj kaj koridoroj. Viroj kaj virinoj miksiĝis en la vicoj; paŝ’, paŝ', paŝ’, paŝ’! La tuta mondo ŝajnis marŝi. Paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’; lia cerbo ankaŭ paŝis. La vestaĵoj flirtis antaŭen, la vizaĝoj preterfluis pli abunde.
Paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’; pro la tuŝo de Lincoln li sin turnis al la arkaĵo, paŝante senkonscie laŭ tiu ritmo, apenaŭ rimarkante sian moviĝon pro ĝia melodio kaj ekscitiĝo. La amaso, la gesto kaj kanto, ĉiuj moviĝis tien, la homa fluo etendiĝis malsupren, ĝis la suprenturntaj vizaĝoj kuŝis sub la nivelo de liaj piedoj. Li vidis antaŭ si vojon, ĉirkaŭ si sekvantaron, gardantojn kaj eminentulojn, kaj ĉe sia dekstra mano Lincolnon. Servistoj intervenis, kaj foje kaj ree kaŝis al li la amason maldekstre. Antaŭ li aperis la dorsoj de la gardantoj nigre vestitaj, trion post trio post trio. Li marŝis laŭ ĉirkaŭbarita vojeto, kaj transiris super la arkaĵo, dum la homfluo malsupreniris por preteriri sube kaj kriis supren al li. Li ne sciis, kien li iras; li ne volis scii. Li rigardis posten trans la brilega spaco de la halo. Paŝ’, paŝ’, paŝ’, paŝ’!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.