La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DUDEK-KVARA.

DUM LA AEROPLANOJ ALPROKSIMIĜIS.

La flave vestita viro staris apud ili. Ambaŭ ne rimarkis lian alvenon. Li diris, ke la sudokcidentaj kvartalanoj jam ekiras. “Mi ne tiel frue atendis tion,” li kriis. “Ili faris mirindaĵojn. Vi devas sendi al ili Vorton, por subteni ilin survoje.”

Graham rigardis lin distrite. Tiam lia atento resaltis al sia antaŭa demando pri la flugstacio.

“Jes,” li diris. “Jen bone, treege bone.” Li pripensis mesaĝon. “Diru al ili : Bone farite, Sudokcidentanoj!”

Li turnis la rigardon denove al Heleno Wotton. Lia vizaĝo esprimis barakton inter konfliktaj ideoj. “Ni devas kapti la flugstaciojn,” li klarigis. “Se ni ne faros tion, ili venigos negrojn. Je ĉiu kosto necesas malhelpi tion.”

Li pensis, eĉ dum li parolis, ke tio ne estis la diraĵo troviĝanta en lia cerbo, antaŭ ol oni interrompis ilin. Li vidis nuancon de surprizo en ŝiaj okuloj. Ŝi ŝajne intencis paroli, sed altsona tintilo dronigis ŝian voĉon.

Graham ekkomprenis, ke ŝi deziras, ke li direktu tiun marŝantan popolon, ke jen estas la afero, kiun li devas fari. Li abrupte proponis tion. Li parolis al la flave vestito, sed rigardis ŝin. Li vidis ŝian vizaĝon respondi. “Ĉi tie mi faras nenion,” li diris.

“Estas neeble,” protestis la flave vestita viro. “Ĝi estas barakto kvazaŭ en kuniklejo. Ĉi tie troviĝas via taŭga loko.”

Li klarigis multvorte. Li gestis al la ĉambro, kie Graham devas atendi; li insistis, ke nenia alia agado estas ebla. “Ni devas scii, kie vi troviĝas,” li diris. “Je iu ajn momento krizo povus okazi, kaj bezono de via ĉeesto por decidi.”

Bildo antaŭe flotis en la cerbo de Graham pri tia vasta drameca barakto, kian sugestis la amasoj inter la ruinoj. Sed jen ne estis spektakla batalo, kian li imagis. Anstataŭe tio estis izoliĝo – kaj necerteco. Nur dum la plua daŭro de la posttagmezo li kunmetis pli veran bildon pri la batalo, kiu okazis, neaŭdata kaj nevidata, distance malpli ol sep kilometrojn de li, sub la stacio Roehampton. Ĝi estis stranga kaj senprecedenca barakto, batalo kiu konsistis el cent mil bataletoj, batalo en spongo el vojoj kaj koridoroj; ĝi okazis for de la vido al ĉielo aŭ suno sub la elektra brilego; kaj ĝin partoprenis, inter vasta konfuziĝo, homamasoj ne dresitaj pri armiloj, gvidataj precipe de aklamado – amasoj stultigitaj de sencerba laboro kaj malfortigitaj de la tradicio de ducent jaroj da servuta sekureco. Ili frontis homojn sovaĝigitajn de vivoj de malvirta privilegio kaj volupta indulgo.

Ambaŭ ne posedis kanonojn, nek diferenciĝis en soldatoj de tiu aŭ alia speco; la sola armilo ambaŭflanke estis la verda metala karabeneto, kies sekreta fabrikado kaj subita disdonado estis unu el la kulminantaj movoj de Ostrog kontraŭ la Konsilantoj. Malmultaj estis spertaj pri tiu armilo, multaj eĉ neniam antaŭe pafis per ĝi, multaj ankaŭ, kiuj portis ĝin, venis neprovizitaj de municio; neniam, dum la historio de militado, okazis pli malsperta pafado. Ĝi estis batalo inter amatoroj, terura, eksperimenta militado, kun armitaj ribeluloj batalantaj kontraŭ same armitaj ribeluloj; ili estis pelitaj antaŭen de la vortoj kaj furiozo de kanto, de la paŝeganta simpatio de multnombreco, kaj fluegis per sennombraj miriadoj ĝis la malgrandaj vojoj, la senmovaj liftoj, la galerioj glitigaj pro sango, la haloj kaj koridoroj plenaj de fumo, sub la flugstacioj, por tie lerni, kiam ilia saviĝo fariĝis neesperebla, la antikvajn lertaĵojn de batalado. Kaj supre, krom malofta pafado sur la tegmentoj kaj kelkaj strioj kaj fadenoj el fumo, kiuj pliiĝis kaj mallumiĝis antaŭ la vespero, la tago aspektis klare trankvila. Verŝajne Ostrog ne disponis bombojn, kaj la flugmaŝinoj ne partoprenis la fruajn fazojn de la batalo. Ne vidiĝis eĉ la plej malgranda nubo por makuli la malplenan brilon de la ĉielo. Ĝi ŝajnis teni sin vaka atendante la alvenon de la aeroplanoj.

Kelkfoje alvenis novaĵon pri ĉi tiuj, ke ili pli kaj pli alproksimiĝas, unue de la urboj de Hispanujo kaj poste de Francujo. Sed pri la novaj kanonoj, kiujn oni fabrikis laŭ ordonoj de Ostrog, kaj kiujn oni sciis esti en la urbego, ne aŭdiĝis ia novaĵo, malgraŭ la insistaj klopodoj de Graham; ankaŭ ne alvenis el la densa teksaĵo el batalantaj fadenoj ĉirkaŭ la flugstacio iu raporto pri sukceso. Kvartalo post kvartalo de la Laboristaj Societoj sin raportis kolektanta, sin raportis ekiranta, kaj malaperis for el la scio en la labirinton de tiu batalo. Kio okazas tie? Eĉ la okupegitaj ĉefoj de Kvartaloj ne sciis tion. Malgraŭ la malfermiĝo kaj refermiĝo de pordoj, la rapidantaj mesaĝistoj, la sono de tintiloj, kaj la senĉesa klik-a-klak de informaj aparatoj, Graham sentis sin izolita, strange neagema, senutila.

Lia izoliĝo foje ŝajnis la plej stranga, la plej neatendita, el ĉiuj okazaĵoj post lia vekiĝo. Ĝi iel similis tiun inertecon, kiun oni spertas en sonĝo. Unue tumulto, la giganta kompreno pri mondbatalo inter Ostrog kaj li mem, kaj poste tiu izola, trankvila ĉambreto, kun ĝiaj telefonoj kaj tintiloj kaj rompita spegulo!

Jen oni fermis la pordon, kaj Graham kaj Heleno sin trovis kune solaj; ili ŝajnis forte baritaj for el la senprecedenca monda ventego, muĝanta ekstere, ŝajnis vive senti la ĉeeston unu de la alia, ŝajnis nur koncerniĝi unu pri la alia. Kaj jen oni malfermis la pordon, kaj mesaĝistoj eniris, aŭ altsona tintilo pikis ilian kvietan kunecon; tiam ŝajnis kvazaŭ fenestro en bone konstruita, luma domo subite malfermiĝis dum uragano. La malluma hasto kaj tumulto, la premo kaj furiozo de la batalo, enrapidis kaj fluegis super ili. Ili ne plu estas personoj, sed nur ĉeestantoj, eĉ nur ideoj pri vasta konvulsio. Ili fariĝis nerealaj eĉ al si mem, ŝajnis nur pupetoj, nepriskribeble malgrandaj. El la du kontraŭaj realajoj, la solaj ekzistantaj realaĵoj, unu estis la urbo, kiu pulsis kaj muĝis tie pro malfrua frenezo sin defendi, kaj la dua estis la aeroplanoj ŝvebantaj senkompate al ili trans la rondon ŝultron de la terglobo.

Aŭdiĝis subita bruo ekstere, kurado kaj kriado. La knabino stariĝis, nekredema, ne povanta paroli.

Metalaj voĉoj diris “Venko!” Jes, ili jam venkis!

Ŝovante sin tra la kurtenoj aperis la flave vestita viro, surprizita kaj senorda pro ekscitiĝo. “Venko,” li kriis, “venko! La popolo venkas. La Ostroganoj jam malsukcesis.”

Ŝi leviĝis. “Ĉu venko?”

“Kion vi volas diri?” demandis Graham. “Diru! Kion?”

“Ni jam forpelis ilin el la subaj galerioj ĉe Norwood, Streatham nun bruliĝas furioze, kaj ni posedas Roehampton Nia! – kaj ni kaptis la monoplanon, kiu kuŝas tie.”

Altsona tintilo aŭdiĝis. Maltrankvila grizharulo aperis el la ĉambro de la Kvartalaj ĉefoj. “Ĉio malsukcesos,” li kriis. “Ĉu valoras nun, ke ni posedas Roehamptou. La aeroplanojn oni vidis super Boulogne!”

“La Ŝanelo!” diris la flavevestito. Li rapide kalkulis.* “Post nur duonhoro.”

“Ili ankoraŭ posedas tri el la flugstacioj,” diris la maljunulo.

“Pri la kanonoj?” demandis Graham.

“Oni ne povas starigi ilin – dum nur duonhoro.”

“Ĉu tio signifas, ke oni jam trovis ilin?”

“Tro malfrue,” diris la maljunulo.

“Se ni nur kapablus forteni ilin pluan horon!” kriis la flavevestito.

“Nenio nun povas forteni ilin,” diris la maljunulo. Ili havas preskaŭ cent aeroplanojn en la unua aro.” “Ĉu nur pluan horon?” demandis Graham.

“Tiel proksime al sukceso!” diris la Kvartalĉefo. “Nun kiam ni jam trovis la kanonojn. Tiel proksime – .

Se ni nur povus levi ilin ĝis sur la tegmentoj.”

“Kiom da tempo tio okupos?” subite demandis Graham.

“Unu horon – plene.”

“Tro malfrue,” kriis la Kvartalĉefo, “tro malfrue!”

“Ĉu tro malfrue?” diris Graham. “Eĉ nun – . Unu horon!”

Subite li konceptis ideon. Li provis paroli trankvile, sed lia vizaĝo paliĝis. “Ni havas ŝancon. Vi diris, ke estas monoplano – ?”

“Sur la stacio Roehampton, Majstro.”

“Ĉu frakasita?”

“Ne. Ĝi kuŝas flanke trans la portilo. Oni povus remeti ĝin sur la relojn – facile. Sed ni ne havas aeronaŭton –”

Graham ekrigardis la du virojn kaj poste Helenon. Li parolis nur post longa paŭzo. “Ni nehavas aeronaŭtojn, ĉu?”

“Neniun.”

Li turniĝis subite al Heleno. Li jam faris decidon. “Mi mem devas fari tion.”

“Fari kion?”

“Iri al tiu flugstacio, al tiu maŝino.”

“Kion vi volas diri?”

“Mi mem estas aeronaŭto. Do – . Tiuj tagoj, pri kiuj vi riproĉis min, ne estis tute senutilaj.”

Li turniĝis al la maljunulo. “Ordonu, ke oni remetu ĝin sur la portilon.”

La viro hezitis.

“Kion vi intencas fari?” kriis Heleno.

“Tiu monoplano – ekzistas ŝanco –”

“Ĉu vi intencas –”

“Batali, jes. Batali en la aero. Jam antaŭe mi pensis – . La grandaj aeroplanoj estas fuŝaĵoj. Viro kun firma celo – !”

“Sed – neniam, de kiam oni komencis flugi –” kriis la flavevestito.

“Ne ekzistis bezono por ĝi. Sed nun alvenas la tempo. Diru al ili – sendu al ili mian ordonon – ke oni remetu ĝin sur la portilon. Nun mi komprenas, kion fari! Nun mi komprenas, kial mi troviĝas ĉi tie!”

La maljunulo senvorte aldemandis la flavevestiton, kapjesis, kaj forrapidis.

Heleno faris unu paŝon al Graham. Ŝia vizaĝo paliĝis. “Sed Majstro! Kiel vi povas batali? Vi estos mortigita.”

“Eble, jes. Tamen, ne fari ĝin – aŭ eĉ lasi, ke alia homo faru ĝin –”

“Vi estos mortigita,” ŝi ripetis.

“Mi jam diris mian Vorton. Ĉu vi ne komprenas? Eble ĉi tio savos – Londonon.”

Li haltis, ne povis paroli plu, li gestis fof la alternativon, kaj ili restis, rigardantaj unu la alian.

Ambaŭ klare konsciis, ke li devas iri. Ne povas esti repaŝo el tia giganta heroaĵo.

Ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj. Ŝi venis al li kun stranga gesto de la manoj, kvazaŭ ŝi serĉas la vojon, kaj ne povas vidi; ŝi kaptis lian manon, kaj kisis ĝin.

“Vi vekiĝis,” ŝi kriis, “por ĉi tio!”

Li tenis ŝin mallerte dum momento, kaj kisis la harojn de ŝia klinita kapo, tiam li forpuŝis ŝin, kaj turniĝis al la flave vestita viro.

Li ne kapablis paroli. La gesto de lia brako diris : “Antaŭen!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.