|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li iris al la kradbarilo de la balkono kaj rigardis supren. Surpriza ekkrio pri lia apero, kaj la movoj de amaso da homoj, venis el la granda spaco malsupre.
Lia unua impreso estis pri konsterna arkitekturo. La loko, en kiun li rigardis, estis perspektivo el titanaj konstruaĵoj, kurbiĝantaj grandioze ambaŭdirekten. Supre fortegaj kantileveroj kunkurbiĝis trans la vastan larĝon de la loko, kaj reto el diafana materialo kaŝis la ĉielon. Gigantaj globoj kun malvarmete blanka lumo hontigis la palajn sunradiojn, kiuj filtriĝis malsupren tra la traboj kaj dratoj. Tie kaj aliloke araneaĵeca pendponto, punktita de piedmarŝantoj, sin ĵetis trans la abismon, kaj la aero estis transretita de maldikaj kabloj. Ke krutega konstruaĵo pendas super li, li ekvidis, kiam li suprenrigardis, kaj la kontraŭa fasado estis griza kaj fendita de vastaj aikaĵoj, rondaj malfermaĵoj, balkonoj, murapogiloj, turetoj, miriadoj da grandaj fenestroj, kaj komplika sistemo de arkitektura reliefo. Trans tiuj legiĝis horizontale kaj oblikve surskriboj el nefamiliaraj literoj. Kelkloke apud la tegmento strange dikaj ŝnuregoj estis ligitaj, kaj kurbiĝis krute ĝis rondaj malfermaĵoj ĉe la kontraŭa flanko de la spaco. Ĝuste dum Graham rimarkis tiujn, malproksima figureto de palblue vestita viro kaptis lian atenton. Tiu figureto staris alte supre trans la spaco apud la supro de unu el la festonoj, klinante sin antaŭen de malgranda ŝtona breto kaj manipulante kelkajn preskaŭ nevideblajn ŝnuretojn kiuj pendis de la linio. Subite, kun flugfalo kiu levis la koron de Graham al lia buŝo, tiu viro rapidegis laŭ la kurbo kaj malaperis tra ronda truo kontraŭflanke de ia vojo. Graham jam rigardis supren dum li eliris sur la balkonon, kaj unue tio, kion li vidis supre kaj kontraŭe, kaptis lian atenton kaj elbaris ĉion alian. Tiam subite li rimarkis la straton! Tiu tute ne estis strato, laŭ la ideo de Graham pri tiaj aferoj, ĉar dum la deknaŭa jarcento la solaj vojoj kaj stratoj estis ebenaj strioj el senmova tero, kunpremitaj riveretoj da veturiloj inter mallarĝaj trotuaroj. Sed tiu vojo havis cent metrojn da larĝeco, kaj moviĝis; ĝi moviĝis tute, krom la meza, la plej malalta parto. Dum momento la movado konfuzis lian cerbon. Tiam li komprenis.
Sub la balkono tiu eksterordinara strato fluis rapide dekstren de Graham, senĉesa fluado rapidante kiel ekspresvagonaro de la deknaŭa jarcento, senfina rubandego el mallarĝaj transaj superkuŝantaj latoj, kun etaj interspacoj, kiuj lasis, ke ĝi sekvu la konturon de la strato. Sur ĝi staris seĝoj, kaj foje kaj ree etaj kioskoj, sed tiuj ĉi preterkuris tro rapide, tiel ke li ne vidis, kio troviĝas interne. De tiu plej apuda kaj rapida trotuaro serio da aliaj malsupreniris ĝis la mezo de la spaco. Ĉiuj moviĝis dekstren, ĉiu videble pli malrapida ol tiu supere, sed la diferenco de rapideco estis sufiĉe malgranda, ke oni povis paŝi de unu trotuaro al la apuda, kaj tiamaniere marŝi seninterrompe de la plej rapida ĝis la senmova meza vojo. Trans tiu meza vojo troviĝis simila serio da trotuaroj rapidantaj maldekstren de Graham. Kaj sidante amase sur la du plej larĝaj kaj rapidaj trotuaroj, aŭ paŝante de unu al alia kvazaŭ sur ŝtuparo, aŭ svarmante sur la meza spaco, iris nenombrebla kaj mirinde diversa amaso da homoj.
“Ne konvenas, ke vi restu ĉi tie,” kriis Howard subite, ĉe lia flanko. “Vi devas tuj forveni.”
Graham ne respondis. Li aŭdis kvazaŭ ne aŭdante. La vojoj iris kun muĝado, kaj la amaso kriegis. Li vidis virinojn kaj knabinojn kun fluantaj haroj, belege vestitajn, kun transaj strioj inter la mamoj. Tiuj aperis la unuaj el la konfuziĝo. Tiam li rimarkis, ke la ĉefa nuanco en tiu kalejdoskopo el kostumo estas la palbluo, kiun la knabo de la tajloro antaŭe portis. Li ekrimarkis kriojn – “La Dormanto! Kio okazis al la Dormanto?” kaj ŝajnis, kvazaŭ la zumantaj trotuaroj antaŭ li subite makuliĝis de la pala flaveto de homaj vizaĝoj, kaj poste eĉ pli dense. Li vidis montrantajn fingrojn. La senmova meza spaco de tiu vastega arkaĵo kontraŭ la balkono estis preme plenigita de bluvestitaj personoj. Ia barakto jam komenciĝis. Ŝajnis, ke oni puŝas homojn supren al la rapidantaj vojoj Ĉiuflanke, kaj ke ili estas kontraŭvole forportataj. Ili desaltis, tuj kiam ili troviĝis for de la densa parto de la konfuziĝo, kaj rekuris al la barakto.
“Tio estas la Dormanto. Vere la Dormanto,” voĉoj kriis. “Tio ne povas esti la Dormanto,” kriis aliaj. Pli kaj pli da vizaĝoj sin turnis liadirekten. Kelkloke laŭlonge de tiu meza vojo Graham rimarkis malfermaĵojn, putojn, ŝajne la suprojn de ŝtuparoj, kiujn homoj supren- kaj malsupreniris. La barakto centriĝis ĉirkaŭ la plej proksima al li el tiuj. Homoj kuris malsupren trans la moviĝantaj vojoj, lerte saltante de ŝtupo al ŝtupo. La kunpremantoj sur la plej altaj trotuaroj ŝajnis dividi sian intereson inter tiu loko kaj la balkono. Aro da fortikaj homoj vestitaj per brile ruĝa uniformo, vigle laborante kune, sin okupis barante la vojon al tiu ŝtuparo. Ĉirkaŭ ili amaso rapide kolektiĝis. Ilia brila koloro kontrastis frape la blankbluon de iliaj kontraŭuloj, ĉar sendube okazas barakto.
Li vidis tion, dum Howard kriis ĉe lia orelo kaj svingis lian brakon. Kaj subite Howard malaperis, kaj li staris sola.
La krioj, “La Dormanto!” kreskis laŭte, kaj la homoj sur la plej apuda trotuaro stariĝis. Tiu trotuaro, li rimarkis, estas malplena dekstre de li, kaj malproksime trans la spaco la kontraŭeniranta rubandego alvenas homplena kaj forpasas malplena. Nekredinde rapide vasta amaso jam kolektiĝis en la meza spaco antaŭ liaj okuloj; dense svingiĝanta amaso da homoj, kaj la kriegoj ŝvelis de necerta vokado ĝis vasta senĉesa bruego: “La Dormanto! La Dormanto!” kun ekkrioj kaj aklamoj, svingado de vestoj kaj krioj – “ĉesigu la vojojn!” Ili kriis ankaŭ alian nomon nekonatan de Graham. Tiu sonis kvazaŭ “Ostrog.” La pli malrapidaj vojoj baldaŭ pleniĝis de agemaj homoj, kiuj kuris kontraŭ la movado por sin teni apud li.
“ĉesigu la vojojn,” ili kriis. Viglaj figuroj kuris de la mezo supren al la rapida vojo proksime de li; ili portiĝis rapide preter li, kriante strangajn nekompreneblaĵojn, kaj rekuris oblikve ĝis la meza vojo. Unu diraĵon li povis distingi: “Tio estas vere la Dormanto. Tio estas vere la Dormanto,” ili konstatis.
Dum iom da tempo Graham staradis senmova. Tiam li vive komprenis, ke ĉio ĉi rilatas lin. Li ĝojis pri sia mirinda populareco, li kliniĝis, kaj serĉante geston pli malproksime videblan, svingis la brakon. Li restis mirigita de la bruego, kiun tio ĉi instigis. La tumulto ĉirkaŭ la malsuprenirejo leviĝis ĝis furioza forto. Li rimarkis homplenajn balkonojn, virojn kiuj glitas laŭ ŝnuregoj, virojn sur seĝoj kvazaŭ trapezoj sin ĵetantajn trans la spacon. Li aŭdis voĉojn malantaŭ si, kie amaso da personoj malsupreniris la ŝtupojn tra la arkaĵo. Li subite rimarkis, ke lia gardisto Howard revenas kaj premas dolorige lian brakon, kaj krias neaŭdeble en lia orelo.
Li turniĝis, kaj la vizaĝo de Howard estis pala. “Revenu,” li aŭdis. “Oni haltigos la vojojn. La tuta urbego konfuziĝos.”
Multe da viroj aperis rapidante laŭ la koridoro el bluaj kolonoj malantaŭ Howard – la ruĝharulo, la flavetbarbulo, la altkreska viro cinabroruĝe vestita, amaso da aliaj kiuj portis bastonojn – kaj ĉiuj ĉi personoj aspektis maltrankvilaj kaj hastemaj.
“Forkonduku lin,” kriis Howard.
“Sed kial? ’’ diris Graham. “Mi ne komprenas –”
“Vi devas forveni!” diris la ruĝvestita viro per firma tono. Liaj vizaĝo kaj okuloj ankaŭ aspektis firmaj. La rigardo de Graham iris de vizaĝo al vizaĝo, kaj li subite konsciiĝis pri tiu plej malagrabla gusto de la vivo, la perforto. Iu ekprenis lian brakon…
Oni lin fortiris. Ŝajnis, kvazaŭ la tumulto subite duobliĝas, kvazaŭ la duono de la krioj, kiuj antaŭe envenis de la mirinda vojo, nun eksaltas en la koridorojn de la granda konstruaĵo post li. Mirante kaj konfuzite, sentante senpovan deziron rezisti, Graham sin trovis duone kondukata, duone ŝovata, laŭlonge de la koridoro el bluaj kolonoj, kaj subite li trovis sin sola kun Howard en lifto, kaj rapide iranta supren.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.