|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La stato de katalepsia rigideco, en kiun tiu viro falis, daŭris senprecedente longe, kaj poste li pasis malrapide al stato malfirma, al pozo malrigida, kiu sugestis profundan ripozon. Tiam oni povis fermi liajn okulojn.
Oni portis lin de la hotelo al la Boscastle-a kuracistejo, kaj de tie, post kelkaj semajnoj, al Londono. Sed li ankoraŭ kontraŭstaris ĉiun provon revivigi lin. Post iom da tempo, pro kialoj kiuj aperos poste, oni ĉesigis tiujn penojn. Dum longa tempospaco li kuŝis laŭ tiu stranga stato, inerta kaj senmova – nek vivanta nek mortinta, sed kvazaŭ pendanta mezvoje inter nenieco kaj ekzistado. Lia mallumo ne estis rompita de ia radio de penso aŭ sento; ĝi estis sensonĝa povomanko, vasta spaco de paco. La tumulto de lia cerbo antaŭe leviĝis kaj ŝvelis ĝis abrupta klimakso de silento. Kie restis la homo? Kie restas iu ajn homo, kiam la senkonscieco regas lin?
“Ŝajnas nur hieraŭ,” diris Isbister. “Mi memoras ĉion kvazaŭ ĝi okazis nur hieraŭ – pli klare, eble, ol se ĝi estus okazinta hieraŭ.”
Tio estis la sama Isbister de la lasta ĉapitro, sed li ne plu estis junulo. La haroj, kiuj antaŭe estis brunaj kaj iomete troaj por la laŭmoda longeco, nun aspektis fergrizaj kaj mallonge tranĉitaj; kaj la vizaĝo, kiu antaŭe estis roza kaj blanka, nun estis bruneta kaj ruĝa. Li portis pinthavan barbon parte grizan. Li parolis al maljunulo vestita per somera vestaĵo el dreliko (la somero de tiu jaro estis neordinare varma). Tiu estis Warming, londona notario, kaj la plej proksima parenco al Graham, la viro kiu entrainciĝis. Kaj la du viroj staris flankon ĉe flanko en ĉambro en domo en Londono, rigardante lian kuŝantan korpon.
Ĝi estis flava figuro kuŝanta malrigide sur akvolito kaj vestita per larĝa ĉemizo; figuro kun velkinta vizaĝo kaj stoplosimila barbo, malgrasaj membroj kaj longaj ungoj, kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝis ŝranko el maldika vitro. Tiu ĉi vitro ŝajnis forbari la dormanton de la realeco de la vivo ĉirkaŭ li – li estis io aparta, nenormalaĵo stranga, izolita. La du viroj staris apud la vitro spionante internen.
“La afero ŝokis min,” diris Isbister. “Mi sentas kvazaŭ strangan surprizon eĉ nun, kiam mi pensas pri liaj blankaj okuloj. Ili aspektis blankaj, vi komprenas, ruliĝintaj supren. Veni ĉi tien memorigas ĉion al mi.”
“Ĉu vi neniam vidis lin de tiam?” demandis Warming.
“Ofte mi volis veni,” diris Isbister, “sed la komerco nuntempe estas tro serioza afero por multe de libertempo. Mi restis en Ameriko dum la plej granda parto de la tempo.”
“Se mi ĝuste memoras,” diris Warming, “vi estis artisto.”
“Mi estis. Kaj tiam mi fariĝis edzo. Mi remarkis tre baldaŭ, ke la desegna metodo per nigro kaj blanko ne sukcesos, almenaŭ ĉe mezspertulo; kaj mi ekturnis min al la kolorprocedo. Tiuj afiŝegoj sur la klifoj ĉe Dover estas de mia firmo.”
“Bonaj afiŝoj,” konfesis la notario, “kvankam mi bedaŭris vidi ilin tie.”
“Ili daŭros tiel longe kiel la klifoj mem, se necesas,” kriis Isbister kontente. “La mondo ŝanĝiĝas. Kiam li ekdormis, antaŭ dudek jaroj, mi estis en Boscastle kun akvarelujo kaj nobla, malnovmoda ambicio. Mi ne atendis, ke iam miaj koloriloj ornamu la tutan marbordon de Anglujo, de Land’s End rondire ĝis La Lizard denove. La bona sorto venas al homo tre ofte kiam li ne atendas ĝin.”
Warming ŝajnis dubi pri la kvalito de la sorto. “Je iometo mi ne renkontis vin, se mi ĝuste memoras.”
“Vi veturis returne en la kariolo, kiu portis min al la Camelford stacidomo. Estis proksime de la Jubileo, la Jubileo de l’ reĝino Viktorino, ĉar mi memoras la sidejojn kaj flagojn ĉe Westminster, kaj la kverelon kun la fiakristo ĉe Chelsea.”
“Tio estis la Diamanta (sesdekjara) Jubileo,” diris Warming, “la dua.”
“Ha, jes! Je la vera Jubileo – la kvindekjara afero – mi estis ĉe Wookey – nur knabo. Mi maltrafis ĉion… Kian klopodon ni faris pri li! Mia dommastrino ne volis ricevi lin, ne volis, ke li restu – li aspektis tiel stranga kiam li estis rigida. Ni devis porti lin en seĝo supren al la hotelo. Kaj la Boscastle-a kuracisto – ne la nuna, sed lia antaŭulo – klopodis pri li ĝis preskaŭ la dua horo, dum mi kaj la hotelestro tenis lumilojn kaj tiel plu.”
“Ĉu vi volas diri, ke li estis rigida kaj malmola?”
“Rigida! Kiam ajn oni fleksis lin li tiel restis. Oni ja povus starigi lin surkape kaj li restus. Mi neniam vidis tian rigidecon! Kompreneble tio ĉi” – li montris la kuŝantan korpon per kapmovo – “tute diferencas. Kaj la malgranda kuracisto – kiel li nomiĝis?”
“Ĉu Smithers?”
“Ĝuste Smithers – tute malpravis provante revivigi lin tro frue, laŭ ĉiuj rakontoj. Kiajn aferojn li faris! Eĉ nun tio igas min senti – uĥ. Mustardo, naztabako, pikado. Kaj unu el tiuj aĉaj aĵetoj –, ne dinamoj –”
“Galvanizilo.”
“Jes. Oni povis vidi liajn muskolojn pulsi kaj ŝveli, kaj li tordis sin ĉien. Estis nur du flagraj, flavaj kandeloj, kaj ĉiu ombro tremis, kaj la malgranda kuracisto timemis kaj afektis, kaj li – nuda kaj tordanta sin laŭ plej nenaturaj pozoj. Nu, tio igis min sonĝi.” – Paŭzo.
“Tiu estas stranga stato,” diris Warming.
“Ĝi estas speco de tuta foresto,” diris Isbister. “Jen la korpo, malplena. Tute ne mortinta, kaj tamen ne vivanta. Ĝi similas sidlokon vakan kaj markitan ' rezervita.’ Neniu sento, neniu digestado, neniu batado de la koro – ne eĉ tremeto. Tio ne sentigas min ke viro ĉestas. Laŭ iu senco ĝi estas pli morta ol la morto, ĉar la kuracistoj diras al mi, ke eĉ la haroj ĉesis kreski. Nu, ĉe vera mortinto la haroj daŭre kreskas –”
“Mi scias,” diris Warming kun eklumo de doloro je sia vizaĝesprimo.
Ili spionis, denove tra la vitro. Graham troviĝis certe je stranga stato, je la malrigida fazo de tranco, sed tranco senprecedenca dum la historio de l’ kuracarto. Trancoj antaŭe daŭris eĉ tutan jaron, sed fine de tiu tempo ĉiam okazis vekiĝo aŭ morto; foje la unua antaŭe kaj la alia poste.
Isbister rimarkis la makulojn, kiujn la kuracistoj faris injektante nutraĵon, ĉar oni ekprovis tion por prokrasti kolapson; li montris ilin al Warming, kiu jam antaŭe penis ne vidi ilin.
“Kaj dum li kuŝis tie ĉi,” diris Isbister, kun la ĝuega tono pro vivo libere pasigita, “mi ŝanĝis miajn planojn pri la vivo; edziĝis, edukis familion. Mia plej aĝa knabo – mi tiam eĉ ne komencis pensi pri filoj – estas amerikano kaj atendas forlasi Harvardon. Troviĝas griza nuanco ĉe miaj haroj. Tamen ĉi tiu viro (efektive) estas ne unu tagon pli aĝa aŭ pli saĝa, ol mi dum miaj junecotagoj. Estas strange pripensi tion.”
Warming turniĝis. “Kaj mi ankaŭ maljuniĝis. Mi ludis kriketon kun li dum mi ankoraŭ estis nur knabo. Kaj li ankoraŭ aspektas kvazaŭ junulo. Flava eble. Sed tiu ja estas junulo malgraŭ tio.”
“Kaj la milito okazis,” diris Isbister.
“De komenco ĝis fino.”
“Mi sciiĝis,” diris Isbister post paŭzo, “ke li posedis moderan propran havaĵon?
“Estas vere,” diris Warming. Li tusis seke. “Laŭhazarde – mi administras ĝin.”
“Ha!” pensis Isbister, hezitis kaj parolis. “Sendube – lia nutraĵo ĉi tie ne estas kosta – sendube tiu pliboniĝas – amasiĝas?”
“Vere. Li vekiĝos multe pli riĉa – se li vekiĝos – ol kiam li ekdormis.”
“Kiel komercisto,” diris Isbister, “tiu penso nature enrestis mian cerbon. Efektive mi foje pensis, ke, laŭ komerca vidpunkto, kompreneble, tiu dormo povas esti bona afero por li. Ke li saĝe agas, se konvenas tiel diri, restante senkonscia tiel longe. Se li daŭre vivis –
“Mi dubas, ĉu li antaŭintencis tion,” diris Warming. “Li ne estis longvida viro. Efektive –”
“Kio?”
“Ni malkonsentis pri tiu punkto. Mi havis kun li rilaton iom kuratoran. Vi kredeble vidis jam sufiĉe pri aferoj por scii ke foje ia malagordo –. Sed eĉ tiuokaze ekzistas dubo, ĉu li iam vekiĝos. Tiu ĉi dormo eluzas malrapide – sed ĝi ja eluzas. Ŝajne li glitas malrapide, tre malrapide kaj tede, malsupren de longa deklivo, se vi komprenas min?”
“Bedaŭrinde, ke oni perdos lian surprizon. Okazis multe da ŝanĝo dum la dudek jaroj. Tiu estus Rip Van Winkle realigita.”
“Okazis multe da ŝanĝo, vere,” diris Warming, “kaj, inter aliaj ŝanĝoj, mi mem ŝanĝiĝis. Mi estas maljunulo.”
Isbister hezitis, kaj poste ŝajnigis tro malfruan surprizon – “Mi ne tion kredus.”
“Mi estis kvardekkvinjara, kiam lia bankiero – vi memoras, ke vi telegrafis al lia bankiero – sendis al mi.”
“Mi trovis la adreson per la ĉeklibro en lia poŝo,” diris Isbister.
“Nu, la adicio ne estas malfacila,” diris Warming.
Okazis alia paŭzo, kaj tiam Isbister cedis al la neevitebla scivolo. “Li eble restos tiel ankoraŭ dum jaroj,” li diris, kaj spertis momentan heziton. “Necesas konsideri tion. I.iaj aferoj, vi komprenas, povas veni iam al la manoj de iu alia, vi komprenas.”
“Tio, se vi kredos min, S-ro Isbister, estas unu el la problemoj plej konstante antaŭ mia atento. Okazas, ke ni estas – efektive ne ekzistas por ni iuj tre fidindaj parencoj. I a pozicio estas groteska kaj senprecedenca.”
“Certe,” diris Isbister.
“Ŝajnas al mi, ke tiu estas afero por iu publika korporacio, ia preskaŭ senmorta kuratoro. Se vere li daŭre vivos – kiel kelkaj el la kuracistoj opinias. Efektive mi jam vizitis unu aŭ du eminentulojn pri ĝi. Sed ĝis nun oni ne faris ion.”
“Ne estus malbona ideo transdoni lin al iu publika korporacio – la Kuratoroj de la Brita Muzeo, aŭ la Reĝa Kolegio de Kuracistoj. Tio ŝajnus iom stranga, sed la tuta situacio estas stranga.”
“La malfacilo estas persvadi ilin akcepti lin.”
“Pro rutineco, mi supozas?”
“Parte.”
Paŭzo. “La afero estas stranga, certe,” diris Isbister.
Kaj la malsimpla procentaĵo daŭre amasiĝas.”
“Vere,” konsentis Warming, “kaj nun, kiam la provizo da oro eluziĝas, ekzistas tendenco al…plivaloriĝo,”
“Mi jam sentis tion,” diris Isbister kun grimaco,” sed tio plibonigos aferojn por li.“
“Se li vekiĝos.”
“Se li vekiĝos, diris Isbister. “Ĉu vi rimarkas la pinĉitan aspekton de lia nazo, kaj la maniero laŭ kiu liaj palpebroj kaviĝas?”
Warming rigardis kaj pensis iomete. “Mi dubas, ĉu li vekiĝos,” li diris fine.
“Mi neniam precize komprenis,” diris Isbister, “kio okazigis tion. Li diris al mi ion pri troa studado. Ofte mi estis scivolema.”
“Li estis viro kun multaj talentoj, sed nedaŭra, emociema. Li spertis gravajn familiajn ĉagrenojn, eksedzinigis sian edzinon, efektive, kaj por malŝarĝi sin pri tio, mi opinias, li komencis frenezan specon de politiko. Li estis fanatika Radikalulo – Socialisto – aŭ tipa Liberalulo, kiel ili kutimis nomi sin – de la superprogresa skolo. Energia, frivola, nedisciplinita. Troa laboro pri polemiko faris tion al li. Mi memoras la broŝuron kiun li verkis – kurioza produktaĵo. Freneza, kirliĝema afero. Ĝi enhavis kelkajn profetaĵojn. I j el ili jam estas frakasitaj, aliaj nun estas ĉi tagaj faktoj. Sed, plejparte, legi tian tezon igas rimarki, kiom la mondo estas plena de neatenditaj aferoj. Li trovos multon por lerni, multon por mallerni, kiam li vekiĝos. Se iam okazos vekiĝo.”
“Mi fordonus multon por esti tie,” diris Isbister, “nur por aŭdi, kion li dirus pri ĉio.”
“Kaj mi ankaŭ,” diris Warming. “Jes, mi ankaŭ!” kun la subita reveno al sinkompato de maljunulo. “Sed mi neniam vidos lin vekiĝi.”
Li staradis rigardante penseme la vakoŝajnan korpon. “Li neniam vekiĝos,” li diris fine. Li sopiris. “Neniam li vekiĝos denove.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.