|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La lasta impreso de Graham antaŭ ol li svenis rilatis la sonon de sonoriloj. Li sciiĝis poste, ke li restis senkonscia, pendante inter vivo kaj morto dum la plej granda parto de horo. Kiam li rekonsciiĝis, li trovis sin ree sur sia diafana lito, kaj sentis komencan varmecon ĉe koro kaj gorĝo. Oni jam forigis, li rimarkis, la malhelan aparaton de lia brako, kiu estas bandaĝita. La blanka kadro ankoraŭ ĉirkaŭis lin, sed la verdeta travidebla materialo, kiu antaŭe plenigis ĝin, nun estis tute for. Viro kun malhele violkolora robo, unu el tiuj, kiuj antaŭe staris sur la balkono, rigardis arde lian vizaĝon.
Malproksime sed insiste aŭdiĝis bruo de sonoriloj kaj konfuzitaj sonoj, kiu sugestis por lia menso la bildon de grandnombra amaso krianta kune. Io ŝajnis fali trans tiun tumulton, pordo subite fermita.
Graham movis la kapon. “Kion ĉio ĉi signifas?” li diris malrapide. “Kie mi estas?”
Li vidis la ruĝharulon kiu unue trovis lin. Voĉo ŝajnis demandi kion li diris, kaj abrupte silentiĝis.
La viole vestita viro respondis per mallaŭta voĉo, parolante angle laŭ iomete fremda maniero, aŭ almenaŭ tiel ŝajnis por la oreloj de la Dormanto. “Vi estas tute ekster danĝero. Oni portis vin ĉi tien de tie, kie vi ekdormis. Estas tute sendanĝere. Vi jam restis ĉi tie longan tempon – dormante. En tranco.”
Li aldonis ankoraŭ ion plu, kiun Graham ne povis aŭdi, kaj oni transdonis al li boteleton. Graham sentis malvarmetigan ŝprucon, aroma nebuleto flirtis momente sur lia frunto, kaj lia sento de refreŝiĝo pliiĝis. Li fermis la okulojn kontente.
“Ĉu pli sana?” demandis la viro, kiam Graham remalfermis la okulojn. Li estis plaĉe vizaĝa viro eble tridekjara, kun pinta flaveta barbo kaj ligilo el oro ĉe la kolo de sia violkolora robo.
“Jes,” diris Graham.
“Vi jam longe dormis. En katalepsia tranco. Vi jam scias? Katalepsio? Eble ŝajnos strange por vi unue, sed mi certigas vin, ke ĉio estas bona.”
Graham ne respondis, sed tiuj vortoj utilis por sia trankviliga celo. Liaj okuloj vagis de vizaĝo al vizaĝo de la tri personoj ĉirkaŭe. Ili rigardis lin strange. Li sciis, ke li devus troviĝi ie en Cornwall, sed li ne kapablis rilatigi tiujn aferojn kun tiu ideo.
Afero, kiu troviĝis en lia cerbo dum liaj lastaj maldormaj momentoj ĉe Boscastle revenis, afero decidita sed ial neatentita. Li tuse klarigis sian gorĝon.
“Ĉu oni telegrafis al mia kuzo?” li demandis. “E. Warming, 27, Chancery Lane?”
Ili ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento. Sed li devis ripeti la diraĵon. “Kia kurioza malklareco je lia voĉtono!” flustris la ruĝharulo. “Telegrafis, mastro?” diris la junulo kun la flaveta barbo, evidente perpleksita.
“Li volas diri, sendi elektran telegramon,” klarigis la tria, plaĉe vizaĝa junulo dek-naŭ- ĝis dudek-jara. La flavetbarbulo eligis komprenan krion. “Kiom mi estas stulta! Vi povas resti certa ke oni faros ĉion, mastro,” li diris al Graham. “Mi timas, ke estus malfacile – telegrafi al via kuzo. Li ne restas nun en Londono. Sed ne ĝenu vin ankoraŭ pri aranĝoj; vi dormis dum tre longa tempo, kaj la grava afero estas resaniĝi pro tio, mastro.” (Graham supozis ke la vorto estas “mastro,” kvankam la viro prononcis ĝin kvazaŭ “Majstro.”)
“Ha!” diris Graham, kaj silentiĝis.
Ĉio ŝajnis tre perpleksa, sed klare tiuj nefamiliare vestitaj personoj scias, kion ili faras. Tamen, ili estas kuriozaj, kaj la ĉambro estas kurioza. Ŝajnas, ke li troviĝas en iu nove starigita loko. Li sentis subitan suspektan eklumon! Ĉu tio eble estas publika ekspozicia halo! Se jes, li riproĉus al Warming forte. Sed ĝi apenaŭ posedas tian aspekton. Kaj en publika ekspozicia halo li ne sin trovus nuda.
Tiam subite li ekkomprenis, kio okazis. Ne venis ia perceptebla intertempo de suspekto, nek kreskado de lia scio. Abrupte li jam sciis, ke lia tranco daŭris tra longega tempo; kvazaŭ per procedo de penslegado li tradukis la miregon en Ia okuloj, kiuj atentis lian vizaĝon. Li rigardis ilin strange, plena de ega emocio. Ŝajnis, ke ili legis liajn okulojn. Li fiksis la lipojn por paroli, sed ne kapablis. Stranga impulso, ke li kaŝu sian scion, trafis iian menson preskaŭ sammomente kun lia eltrovo. Li rigardis siajn nudajn piedojn silente kaj daŭre. La impulso pri parolo forpasis. Li tremis treege.
Oni donis al li rozan fluidaĵon kun verdeta fluoresko kaj viandeca gusto, kaj la certeco pri lia revenanta forto kreskis.
“Tio – tio min sentigas pli sana,” li diris raŭke, kaj aŭdiĝis murmuroj de respektema aprobo. Li sciis nun tute klare. Li ree provis paroli, kaj denove ne kapablis, li premis al si la gorĝon, kaj provis la trian fojon. “Dum kiel longe?” li demandis per trankvila voĉo. “Kiel longe mi dormis?”
“Sufiĉe longan tempon,” respondis la flavetbarbulo, ekrigardante rapide la aliajn.
“Sed kiom? “
“Tre longan tempon.”
“Jes – jes,” diris Graham, subite ĝenata. “Sed mi volas –. Ĉu – ĉu – kelkaj jaroj? Multaj jaroj? Okazis io, mi forgesas kion. Mi sentas min – konfuzita. Sed vi – I i spasme spiris. “Ne necesas, ke oni skermu kun mi. Kiel longe – ?”
Li ĉesis, spirante neregule. Li premis la okulojn per la fingrartikojn kaj sidadis, atendante respondon.
Ili parolis flustre.
“Ĉu kvin aŭ ses?” li demandis malforte. “Pli?”
“Multe pli ol tio.”
“Pli!”
“Pli.”
Li rigardis ilin, kaj ŝajnis kvazaŭ diabletoj tordetas la muskolojn de lia vizaĝo. Li demandis nur per rigardo.
Multajn jarojn,” diris la ruĝbarbulo.
Graham baraktis al sida pozo. Li forviŝis mizeran I umon de sia vizaĝo per maldika mano. “Multajn jarojn!” li ripetis. Li fermis fikse la okulojn, malfermis ilin, kaj sidis, rigardante ĉirkaŭen de unu nefamiliara aĵo al alia.
“Kiom da jaroj?” li demandis.
“Vi devas pretiĝi por surprizo.”
“Nu?”
“Pli ol groso (angla nombromezuro = 144 : dekdu dekduoj) da jaroj.”
Li incitiĝis pri la stranga vorto. ‘‘ Pli ol kio?”
Du el ili parolis kune. Kelkajn rapidajn vortojn, kiujn oni diris pri “decimala,” li ne kaptis.
“Kiel longe vi diris?” demandis Graham. “Kiel longe? Ne rigardu tiamaniere. Diru al mi.”
Inter la diraĵoj subvoĉaj, lia orelo kaptis kvin vortojn : “Pli ol duo da jarcentoj.”
“Kio?” li kriis, turnante sin al la junulo, kiu, li kredis, estas parolinta. “Kiu diras – ? Kio estis tio? Duo da jarcentoj!”
“Jes,” diris la ruĝbarbulo. “Ducent jaroj.”
Graham ripetis la vortojn. Li antaŭe sentis sin preta aŭdi pri longega ripozo, sed tamen tiuj konkretaj jarcentoj venkis lin.
“Ducent jaroj,” li rediris, dum la formo de vasta abismo malfermiĝis tre malrapide en lia menso; kaj poste, “Ho, sed – !”
Li i diris nenion.
“Vi – ĉu vi diris – ?”
“Ducent jaroj. Du centoj da jaroj,” diris la ruĝbarbulo. Okazis paŭzo, Graham rigardis iliajn vizaĝojn kaj vidis, ke tio, kion li aŭdis, ja estas vera.
“Sed ne povas esti,” li diris plendeme. “Mi sonĝas, certe. Trancoj – trancoj ne daŭras. Tio ne estas ĝusta – tio estas ŝerco, kiun vi faras kontraŭ mi! Diru al mi – antaŭ kelkaj tagoj, eble, mi promenis laŭlonge la bordon de Cornwall – ?” Lia voĉo velkis.
La flavetbarbulo hezitis. “Mi ne estas tre sperta pri la historio, sinjoro,” li respondis malforte, kaj rigardis la aliajn.
“Estis tie, sinjoro,” diris la junulo. “Boscastle, en la antikva duklando Cornwall – ĝi troviĝas en la sudorienta parto preter la kampoj de la laktejo. Domo restas tie ankoraŭ; mi jam vizitis ĝin.”
“Boscastle!” Graham turnis la rigardon al la junulo. “Tio certe – Boscastle. Eta Boscastle. Mi ekdormis – apud tie. Mi ne ĝuste memoras.” Li premis al si la frunton kaj flustris, “Pli ol du-centjaroj!”
Li komencis paroli kun spasma vizaĝo, sed sentis la koron malvarma interne. “Sed se ja estas ducent jaroj, ĉiu, kiun mi konis, ĉiu homo, kiun mi iam vidis aŭ alparolis, antaŭ ol mi dormis, certe estas mortinta.”
Oni ne respondis al li.
“La Reĝino kaj la Reĝa Familio, ŝiaj Ministroj, la Eklezio kaj la ŝtato. Altaj kaj malaltaj, riĉaj kaj malriĉaj, unu kun alia… Ĉu Anglujo ankoraŭ ekzistas?… Tio estas konsolo! Ĉu ekzistas Londono?…”
“Ĉi tiu estas Londono, ĉu? Kaj vi estas mia subgardisto; subgardisto. Kaj tiuj ĉi – ? Ĉu jes?
Subgardistoj ankaŭ!”
Li sidadis kun mizera esprimo je la vizaĝo. “Sed kial mi troviĝas ĉi tie? Ne! Ne parolu. Silentu. Ke mi –”
Li restis silenta, frotis la okulojn, kaj malkovrante ilin trovis alian glaseton da rozeta fluidaĵo etendita al li.
Li prenis la dozon. Tuj kiam li glutis ĝin li komencis plori nature kaj refreŝige.
Poste li rigardis iliajn vizaĝojn, subite ridis tra la larmoj, iom malsaĝe. “Sed – du – cent – jar – oj!” li diris. Li grimacis histerie kaj rekovris al si la vizaĝon.
Post iom de tempo li trankviliĝis. Li leviĝis, kun la manoj pendantaj sur la genuoj, preskaŭ precize je la sama pozo, laŭ kiu Isbister trovis lin sur la klifo ĉe Pentargen. Lia atento sin direktis al malklara estrema voĉo, al la piedpaŝoj de venanta persono. “Kion vi faras? Kial oni ne avertis min? Ĉu vi ne kapablis scii? Iu suferos pro tio. Oni devas ne maltrankviligi la viron. Ĉu la pordoj estas fermitaj? ĉiuj pordoj? Oni devas teni lin tute trankvila. Oni devas ne diri al li. Ĉu oni jam diris ion al li?”
La flavetbarbulo diris ion neaŭdeblan, kaj Graham, ligardante preter lian ŝultron, vidis alproksimiĝi malaltan, grasan kaj diktrunkan senbarban viron, kun agleca nazo, kaj peza kolo kaj mentono. Tre dense nigraj kaj iomete kIiniĝaj brovoj, kiuj preskaŭ kuniĝis super lia nazo kaj superpendis profunde grizajn okulojn, donis al lia vizaĝo esprimon kurioze timindan. Li malame rigardis Graham unu momenton, kaj tiam lia rigardo revenis al la flavetbarbulo. “Tiuj aliaj,” li diris per voĉo treege incitita. “Estas pli bone, ke vi foriru.”
“Foriru?” diris la ruĝbarbulo.
“Certe, foriru nun. Sed zorgu, ke la pordoj estu fermitaj malantaŭ vi.”
La du viroj, kiujn li alparolis, turn iĝis obeante, post unu nevolonta rigardo al Graham, kaj anstataŭ iri tra la arkaĵo, kiel li atendis, marŝis rekte al la muro de la halo kontraŭ la arkaĵo. Longa strio de tiu ŝajne solida muro suprenvolviĝis kun kraketo, pendis super la du forirantoj kaj refalis, kaj tuj Graham troviĝis sola kun la noveveninto kaj la flavetbarbulo kun la purpura robo.
Dum iom da tempo la dikulo tute ne atentis al Graham, sed daŭre aldemandis la alian – evidente sian subulon – pri ilia traktado al sia gardato. Li parolis klare, sed per frazoj nur parte kompreneblaj por Graham. La vekiĝo ŝajnis afero ne nur miriga, sed ankaŭ konsterna kaj ĝena al li. Li estis evidente profunde ekscitita.
“Vi devas ne konfuzi al li la cerbon, dirante aferojn al li,” li ripetis foje kaj ree. “Vi devas ne konfuzi al li la cerbon.”
Kiam liaj demandoj estis responditaj, li turniĝis rapide kaj rigardis la vekiĝinton kun dubesenca mieno.
“Ĉu vi sentas vin stranga?” li demandis.
“Tre stranga.”
“La mondo, tiom, kiom vi vidas de ĝi, ŝajnas kurioza por vi?“
“Mi supozas, ke mi devas vivi en ĝi, eĉ se ĝi ŝajnas stranga.”
“Mi supozas ke jes, nun.”
“Unue, ĉu mi ne bezonas vestaĵojn?”
“Oni –” diris la dikulo kaj haltis, kaj la flavetbarbulo renkontis lian rigardon kaj foriris. “Vi baldaŭ havos vestaĵojn,” diris la dikulo.
“Ĉu efektive veras, ke mi dormis ducent – ?” demandis Graham.
“Oni diris tion al vi, ĉu? Fakte, ducent tri.”
Graham akceptis nun la nedisputeblan fakton kun levitaj brovoj kaj depremita buŝo. Li sidis silenta momente, kaj poste demandis, “Ĉu troviĝas muelilo aŭ dinamo apude?” Li ne atendis respondon. “Ĉio ŝanĝiĝis treege, mi supozas?” li diris.
“Kio estas tiu kriegado?” li demandis abrupte.
“Nenio,” diris la dikulo senpacience. “Tio estas popolamaso. Vi komprenos pli bone poste – eble. Kiel vi diras, ĉio ŝanĝiĝis.” Li parolis mallonge, kun la brovoj kuntiritaj, kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ homo kiu penas decidi je dilemo. “Ĉiuokaze, ni devas havigi por vi vestaĵojn kaj tiel plu. Pli bone, ke vi atendu ĉi tie ĝis oni alportos ilin. Neniu vin ĝenos. Vi bezonas raziĝi.”
Graham frotis al si la mentonon.
La flavetbarbulo revenis al ili, turniĝis subite, aŭskultis dum momento, levis la brovojn je la pliaĝa viro, kaj forrapidis tra la arkaĵo ĝis la balkono. La tumulto de kriegado pli laŭtiĝis, kaj la dikulo turniĝis kaj aŭskultis ankaŭ. Li blasfemis subite subvoĉe, kaj turnis la rigardon al Graham kun neamika esprimo. Ci estis ondo el multaj voĉoj, kiuj leviĝis kaj malleviĝis, kriegante kaj ŝirkriante, kaj unu fojon okazis sono kvazaŭ batado kaj akraj ekkrioj, kaj tiam krakado, kvazaŭ la brulado de sekaj branĉetoj. Graham streĉe aŭskultis por tiri ian apartan sonfadenon eI la teksita tumulto.
Tiam li perceptis, foje kaj ree ripetita, certan frazon. Dum iom da tempo li dubis pri la oreloj. Sed certe tiuj estis la vortoj : “Montru al ni la Dormanton! Montru al ni la Dormanton!”
La dikulo kuris subite al la arkaĵo.
“Wild!” li kriis. “Kiel ili scias? Ĉu ili scias? Aŭ ĉu ili nur divenas?”
Eble okazis respondo.
“Mi ne povas veni,” diris la dikulo; “Mi devas prizorgi lin. Sed kriu de la balkono.”
Venis neaŭdebla respondo.
“Diru, ke li ne vekiĝis. Diru ion ajn. Mi lasas tion al vi.”
Li rekuris al Graham. “Vi devas havi vestaĵojn tuj,”
It diris. “Vi ne povas resti ĉi tie – kaj estas neeble –”
Li forrapidis, dum Graham vokis nerespondatajn demandojn post lin. Post momento li revenis.
“Mi ne povas diri al vi, kio okazas. La afero estas tro malsimpla por klarigi. Post momento oni faros por vi vestaĵojn. Jes – post momento. Kaj tiam mi povos forkonduki vin de tie ĉi. Vi komprenos niajn ĝenaĵojn sufiĉe frue.”
“Sed tiuj voĉoj. Ili kriis – ?”
“Ion pri la Dormanto – tiu estas vi. Ili havas ian torditan ideon. Mi ne scias, kio ĝi estas. Mi scias nenion.”
Akresona tintilo ŝprucis subite trans la malklaran miksiĝon de malproksimaj bruoj, kaj tiu abruptulo saltis al malgranda ilaro ĉe la angulo de la ĉambro. Li aŭskultis momente, rigardante globon el kristalo, kapjesis kaj diris kelkajn neklarajn vortojn; tiam li paŝis al la muro tra kiu la du viroj antaŭe malaperis. Tio suprenvindiĝis denove kvazaŭ rulkurteno, kaj li staris atendante.
Graham levis la brakon kaj miris pri la forto, kiun la refortigiloj jam donis al li. Li movis unu kruron trans la flankon de la kuŝejo kaj poste la alian. Lia cerbo ne plu kirliĝis. Li povis apenaŭ kredi pri sia rapida resaniĝo. Li sidadis palpante siajn membrojn.
La flavetbarbulo reeniris de la arkaĵo, kaj dum li faris tion la kaĝo de lifto glitis malsupren antaŭ la dikulo, kaj aperis en ĝi malgrasa grizbarbulo, portanta rulon kaj vestita per malvasta kostumo malhele verda.
“Tiu estas la tajloro,” diris la dikulo kun prezenta gesto. “Neniam taŭgos, ke vi portu tiun nigraĵon. Mi ne povas kompreni, kiel ĝi venis ĉi tien. Sed mi sciiĝos. Mi certe sciiĝos. Estu kiel eble plej rapida,” li diris al la tajloro.
La verde vestita viro riverencis, kaj antaŭenirante, sidiĝis apud Graham sur la lito. Lia mieno estis trankvila, sed liaj okuloj estis plenaj de scivolo. “Vi trovos, ke la modoj aliiĝis, Majstro,” li diris. Li rigardis de sub la brovoj la dikulon.
Li malfermis la rulilon per rapida movo, kaj konfuziĝo el brilaj ŝtofoj fluis super liaj genuoj. “Vi vivis, Majstro, dum periodo esence cilindra – la Viktorina periodo. Kun duonsfera tendenco ĉe ĉapeloj. Ĉiam cirklaj kurboj. Nun –” Li ekeltiris etan ilon samgrandan kaj samaspektan kiel memstreĉa poŝhorloĝo, kirlis la tenilon, kaj jen – eta blanke vestita figuro aperis kvazaŭ per kinetoskopo sur la plataĵo, paŝante kaj turniĝante. La tajloro ekprenis specimenon de blueblanka atlaso. “Tio estas mia koncepto pri la nuntempa traktado por vi,” li diris.
La dikulo venis kaj staris apud la ŝultro de Graham.
“Ni disponas tre malmultan tempon,” li diris.
“Fidu min,” diris la tajloro. “Mia maŝino sekvas. Kion vi opinias pri tio?”
“Kio tio estas?” demandis la homo el la dek-naŭa jarcento.
“Je via epoko oni montris al vi modbildon,” diris la tajloro, “sed tio estas nia moderna evoluaĵo. Rigardu.” La eta figuro ripetis siajn moviĝojn, sed malsimile vestita. “Aŭ tio ĉi?” kaj kun klaketo alia malgrandulo portante pli vastan tipon de robo marŝis sur la platon. La tajloro estis tre rapidmova, kaj ekrigardis dufoje al la lifto dum li faris tiujn agojn.
Ĝi rulsonis denove, kaj mallonghara anemia knabo kun trajtoj de ĥina tipo, vestite per kruda palblua kanvaso, aperis kune kun malsimpla maŝino, kiun li ŝovis senbrue sur radetoj en laĉambron. Senprokraste la tajloro faligis la etan kinetoskopon, kaj invitis, ke Graham staru antaŭ la maŝino; li murmuris kelkajn ordonojn al la mallonghara knabo, kiu respondis per gorĝaj tonoj kaj per vortoj kiujn Graham ne rekonis. La knabo tiam iris por fari nekompreneblan solparolon ĉe la angulo, kaj la tajloro eltiris nombron da traboritaj brakoj, kiuj finiĝis per disketoj, eltirante ilin ĝis la diskoj kuŝis plate kontraŭ la korpo de Graham, unu ĉe ĉiu ŝultrosto, unu ĉe la kubutoj, unu ĉe la nuko, kaj tiel plu, tiel ke fine troviĝis, eble, kvardeko da ili sur lia korpo kaj membroj. Samtempe iu alia eniris la halon per la lifto, malantaŭ Graham. La tajloro ekfunkciigis mekanismon kiu kaŭzis mallaŭtan ritman movadon de partoj de la maŝino, kaj post alia minuto li suprenfrapis la brakojn kaj liberigis Grahamon. La tajloro resurmetis al li la nigran mantelon, kaj la flavetbarbulo donis al li glaseton da refreŝiga fluidaĵo. Graham vidis super la rando de la glaseto palvizaĝan junulon, kiu rigardis lin neordinare flkse.
La dikulo paŝadis ĉiam trans la ĉambron plendeme, kaj nun turniĝis kaj iris tra la arkaĵo al la balkono, de kiu la bruo de malproksima amaso ankoraŭ fluis per leviĝoj kaj malleviĝoj. La mallonghara knabo donis al la tajloro rulaĵon de la blueta atlaso, kaj la du fiksis tion al la mekanismo laŭ maniero memoriga pri paperrulo ĉe presmaŝino de la dek-naŭa jarcento. Tiam ili ŝovis la tuton sur ĝiaj facilaj senbruaj radetoj trans la ĉambron al malproksima angulo, kie plektita kablo kurbiĝis iom gracie de la muro. Ili kunigis ion kaj la maŝino fariĝis energia kaj rapida.
“Kion tio faras?” demandis Graham, montrante per la malplena glaseto la klopodemajn virojn, kaj penante malatenti la rigardegon de la noveveninto. “Ĉu tio estas – ia forto – kondukata internen?”
“Jes,” respondis la flavetbarbulo.
“Kiu tiu estas?” Li indikis la arkaĵon malantaŭ si.
La purpure vestita viro karesis sian barbeton, hezitis, kaj respondis subvoĉe, “Li estas Howard, via ĉefa gardisto. Efektive, Majstro – estas iom malfacile klarigi. La Konsilantaro nomas gardiston kun subuloj. Tiu ĉi halo, ekster kelkaj reguloj, estis publika. Por ke la popolo kontentigu sin. Ni nun baris la pordojn la unuan fojon. Sed mi pensas, se ne malplaĉas al vi, ke mi lasos al li la klarigon.”
“Strange!” diris Graham. “Konsilantaro? Gardisto?” Tiam, turnante la dorson al la noveveninto, li demandis mallaŭte, “Kial tiu viro rigardegas min? Ĉu li estas hipnotisto?”
“Hipnotisto! Li estas kapilotomisto.”
“Kapilotomisto!”
“Jes, unu el la ĉefaj. Lia ĉiujara salajro estas sesdoz leonoj.”
Tio sonis kvazaŭ sensencaĵo. Graham ekkaptis la lastan frazon per ŝanceliĝema cerbo. “Sesdoz leonoj?” li diris.
“Ĉu vi ne kalkulis per leonoj? Mi supozas, ke ne. Vi uzis la antikvajn funtojn? Ili estas niaj monunuoj.”
“Sed kion vi ankaŭ diris – sesdoz?”
“Jes, Majstro, ses doznoj (angle : dozen=dek-duo). Kompreneble, eĉ tiuj malgrandaĵoj ŝanĝiĝis. Vi vivis en la tagoj de la decimala sistemo, la araba sistemo – dekoj kaj malgrandaj centoj kaj miloj. Ni posedas nun dek-unu numeralojn. Ni uzas simplajn ciferojn por dek kaj dek-unu, du ciferojn por dozno, kaj dozno da doznoj faras groson, granda cento, vi komprenas, dek-du grosoj estas dozando, kaj dozando da dozandoj estas miriado. Tre simple?”
“Mi supozas, ke jes,” diris Graham. “Sed tiu kap – kion vi diris?”
La flavetbarbulo ekrigardis trans lian ŝultron,
“Jen viaj vestaĵoj!” li diris. Graham turniĝis rapide kaj vidis la tajloron, kiu staris ĉe lia flanko ridetante, kaj tenante evidente novajn vestaĵojn sur la brako. La mallonghara knabo, per unu fingro, ŝovis la malsimplan maŝinon al la lifto, en kiu li antaŭe venis. Graham rigardegis la finitan vestaron. “Ĉu vi vere volas diri – !”
“Ĵus farita,” diris la tajloro. Li faligis la vestaĵojn ĉe la piedoj de Graham, paŝis al la lito sur kiu Graham lastatempe kuŝis, elĵetis la travideblan matracon, kaj suprenturnis la spegulon. Dum li faris tion, furioza tintilo vokis la dikulon al la angulo. La flavetbarbulo rapidis al li kaj poste elkuris tra la arkaĵo.
La tajloro helpis al Graham surmeti malhele purpuran kombinitan vestaĵon, samtempe ŝtrumpoj, vesto, kaj pantalono, dum la dikulo revenis el la angulo por renkonti la flavetbarbulon, kiu revenis de la balkono. Ili komencis rapide paroli subvoĉe, ilia mieno tenis sendube maltrankvilan econ. Super la purpura subvestaĵo sekvis malsimpla vestaĵo blue blanka, kaj Graham vestiĝis ree laŭmode, kaj vidis sin, ankoraŭ flavpala, nerazita kaj vila, sed almenaŭ ne plu nuda, kaj, laŭ ia nedifineble senprecedenca maniero, gracia.
“Mi devas min razi,” li diris rigardante sin en la spegulo.
“Post momento,” diris Howard.
La persista rigardego ĉesis. La junulo fermis la okulojn, remalfermis ilin, kaj kun etendita malgrasa mano, alproksimiĝis al Graham. Tiam li haltis, malrapide gestante per la mano, kaj ĉirkaŭrigardis.
“Seĝon,” diris Howard senpacience, kaj tuj la flavetbarbulo metis seĝon malantaŭ Graham. “Bonvole sidiĝu,” diris Howard.
Graham hezitis, kaj en la alia mano de la sovaĝokula viro li vidis la brileton de ŝtalo.
“Ĉu vi ne komprenas, Majstro?” kriis la flavetbarbulo, rapide sed ĝentile. “Li intencas tondi al vi la harojn.”
“Ho!” kriis Graham komprenante. “Sed vi nomis lin –”
“Kapilotomisto – ĝuste! Li estas unu el la plej bonaj artistoj en la mondo.”
Graham abrupte sidiĝis. La flavetbarbulo malaperis. La kapilotomisto antaŭeniris, ekzamenis la orelojn de Graham kaj surrigardis lin, palpis lian kranion, kaj estus denove sidiĝinta por rigardi lin, krom pro la aŭdebla senpacienco de Howard. Tuj per rapidaj movoj kaj sinsekvo de lerte manipulitaj iloj li razis la mentonon de Graham, tondis liajn lipharojn, kaj frizis kaj aranĝis liajn harojn. Ĉion ĉi li faris senvorte, kun io kvazaŭ la ravita mieno de inspirita poeto. Kaj tuj kiam li finis oni donis al Graham paron da ŝuoj.
Subite laŭta voĉo kriis – ŝajnis, ke ĝi venas de maŝino en la angulo –,“Tuj – tuj. La popolo scias tra la tuta urbego. Oni ĉesas labori. Oni ĉesas labori. Ne atendu pro io, sed venu!”
Tiu krio ŝajnis treege maltrankviligi Howardon. Laŭ liaj gestoj Graham pensis, ke li hezitas inter du direktoj. Abrupte li iris al la angulo, kie staris la aparato ĉirkaŭ la kristala globeto. Dume la subtono de tumulta kriegado el la arkaĵo, kiu ankoraŭ daŭris la tutan tempon, ŝvelis ĝis sonego, muĝis kvazaŭ ĝi preterfluegas, kaj kvietiĝis ree kvazaŭ ĝi rapide foriras. Ĝi logis Graham post sin per nerezistebla altiro. Li ekrigardis la dikulon, kaj tiam obeis sian impulson. Per du paŝoj li malsupreniris la ŝtupojn kaj troviĝis en la koridoro, kaj per dudek li eliris sur la balkonon sur kiu la tri viroj antaŭe staris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.