|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sed Warming estis malprava pri tio. Vekiĝo ja alvenis.
Kia mirinde komplika afero estas tiu ŝajna unuaĵo – la memo! Kiu kapablas sekvi ĝian rekunmetiĝon, dum matenon post mateno oni vekiĝas; la fluon kaj refluon, dum ĝiaj sennombraj faktoroj interplektiĝas, rekonstruiĝas; la malfortajn unuajn movojn de la animo; la kreskadon kaj sintezon de senkonscio al subkonscio, de subkonscio.il vekiĝanta konscio, ĝis fine oni denove sin konas. Kaj same kiel okazas al la plimulto el ni post nokta dormo, tiel okazis al Graham je la fino de lia longega dormo. Malklara nebuleto el sento formiĝis, nebula malgajeco, kaj li sin trovis neprecize ie, kuŝanta, malforta, sed vivanta.
La pilgrimo al persona estado ŝajnis transpasi vastajn abismojn, kaj daŭri dum epokoj. Gigantaj sonĝoj, kiuj siatempe estis teruraj realaĵoj, postlasis malklare perpleksajn memorojn pri strangaj kreitaĵoj, strangaj pejzaĝoj, kvazaŭ de alia planedo. Venis ankaŭ klara impreso pri gravega interparolo, pri nomo – li ne sciis kiun nomon – nomo, kiu poste revenos; pri kurioza, longe forgesita sento ĉe vejno kaj muskolo, pri sento de vasta, senespera peno, la penego de homo kiu dronas en mallumo. Tiam sekvis panoramo el brilaj, nefiksitaj, kunfluemaj scenoj…
Graham rimarkis, ke liaj okuloj estas malfermitaj kaj rigardas ion nefamiliaran.
Tio estis ia blankaĵo, la rando de io, kadro el ligno. Li movis iomete la kapon, sekvante la formon de tiu konturo. Ĝi daŭris supren ĝis preter la supro de liaj okuloj. Li provis pensi, kie li eble estas. Ĉu gravas, dum li sentas sin tiel mizera? La koloro de liaj pensoj estis malhela malgajeco. Li sentis la senforman mizeron de tiu, kiu vekiĝas proksime de la tagiĝa horo. Li spertis necertan senton pri flustroj kaj paŝoj kiuj rapide foriras.
Lia kapmovo kaŭzis percepton pri treega korpa malforteco. Li supozis, ke li kuŝas en la lito en la hotelo ĉe tiu loko en la valo – sed li ne povis memori tiun blankan randon. Nepre li jam dormis. Li memoris nun, ke li deziris dormi. Li rememoris la klifon kaj la akvofalon, kaj poste ion pri interparolo kun preterpasanto.
Dum kiom da tempo li dormadis? Kio estas tiu sono de bateto de piedoj? Kaj tiu leviĝo kaj malleviĝo, kvazaŭ la murmuro de ondoj sur ŝtonetoj? Li elstreĉis malviglan manon por preni la poŝhorloĝeton de sur la seĝo, kie li kutime metis ĝin, kaj tuŝis glatan malmolan surfacon, similan al vitro. Tio estis tiel neatendita, ke ĝi treege konsternis lin. Subite li ruliĝis, rigardegis dum momento, kaj baraktis al sida pozo. La peno estis neatendite malfacila, kaj lasis lin kapturna kaj malforta – kaj miranta.
Li frotis al si la okulojn. La enigmo pri lia ĉirkaŭaĵo estis konfuza, sed lia cerbo sentiĝis tute klara – videble lia dormo jam profitis lin. Li tute ne troviĝis en lito – laŭ sia propra kompreno pri la vorto – sed kuŝis nuda sur tre mola kaj cedema matraco, en trogo el malhela vitro. La matraco estis iom travidebla, kiun fakton li observis kun sento de nesekureco, kaj sub ĝi spegulo reflektis lin grize, ĉirkaŭ lia brako – kaj li vidis kun ŝoko, ke lia haŭto estas strange seka kaj flava – ligiĝis kurioza aparato el kaŭĉuko, tiel ruze ligita, ke ĝi ŝajnis pasi sub lian haŭton supre kaj malsupre. Kaj tiu lito estis metita en ŝranko el verdeta vitro (kiel ŝajnis al li); tio, kio unue altiris lian atenton, estis stango en la blanka kadro de tiu ŝranko. Je la angulo de la ŝranko staris tenujo kun brilaj kaj delikate faritaj iloj, aparatoj, plejparte tute nekonataj, kvankam maksimuma-minimuma termometro estis rekonebla.
La iomete verda koloro de la vitro-simila substanco, kiu ĉirkaŭis lin ĉiuflanke, malklarigis tion, kio troviĝis ekstere, sed li vidis, ke ĝi estas vasta ĉambro de belega aspekto, kaj kun granda kaj simpla blanka arkaĵo kontraŭ li. Apud la muroj de la kaĝo staris mebloj, tablo kovrita per arĝenteca tuko, arĝenteca simile al la flanko de fiŝo, paro da graciaj seĝoj, kaj sur la tablo nombro da pletoj kun substancoj sur ili, botelo kaj du glasoj. Li eksentis sin treege malsata.
Li ne povis vidi iun, kaj post hezita periodo li rampis de la diafana matraco kaj provis stari sur la pura blanka planko de sia ĉambreto. Li tamen miskalkulis sian forton, ŝanceliĝis, kaj metis la manon antaŭ si kontraŭ la vitreca plato por firmigi sin. Dum momento ĝi rezistis lian manon, fleksiĝante eksteren kiel streĉita veziko, tiam ĝi rompiĝis kun eta krako kaj malaperis, kvazaŭ pikita bobelo. Li ŝanceliĝis en la ĝeneralan spacon de la halo, treege surprizite. Li ekprenis la tablon por sin savi, faligante unu el la glasoj al la planko – ĝi sonoris sed ne rompiĝis – kaj sidiĝis sur unu el la brakseĝoj.
Kiam li iom refortiĝis, li plenigis la restantan glason el la botelo kaj trinkis – ĝi estis senkolora fluidaĵo, sed ne akvo, kun plaĉa malforta aromo kaj gusto, kaj eco por tuja subteno kaj stimulado. Li demetis la glason kaj rigardis ĉirkaŭen.
La halo perdis neniom de sia grandeco kaj beleco nun, kiam la verdeta travideblaĵo, kiu antaŭe intervenis, estis for. Li vidis, ke la arkaĵo kondukas al ŝtuparo, iranta malsupren sen interveno de pordo al grandspaca, transversa koridoro. Tiu koridoro kondukis inter poluritaj kolonoj el blankvejna, profunde marblua substanco, kaj laŭlonge de ĝi venis la sono de homaj moviĝoj, kaj voĉoj, kaj profunda senŝanĝa zuma tono. Li sidis, nun plene vekiĝinta, aŭskultante atentege, forgesante la nutraĵojn pro sia atento.
Tiam, kun ŝoko li memoris, ke li estas nuda, kaj rigardante ĉirkaŭen por kovraĵo, li vidis longan nigran robon, ĵetitan sur unu el la apudaj seĝoj. Li volvis tiun ĉirkaŭ sin kaj residiĝis, tremante.
Lia menso estis ankoraŭ ŝvelema perpleksiĝo. Videble li estis dorminta, kaj oni forportis lin dum la dormo. Sed kien? Kaj kiuj estas tiuj homoj, la malproksima amaso preter la malhele bluaj kolonoj? Boscastle? Li elverŝis kaj trinkis alian plenglason de la senkolora fluidaĵo.
Kio estas tiu loko? – tiu loko, kiu por liaj sentoj ŝajnis subtile tremeti kvazaŭ vivaĵo? Li rigardis ĉirkaŭen al la pura kaj belega formo de la halo, nemakulita de ia ornamaĵo, kaj vidis, ke la plafono estas fendita je unu loko per ronda tubego plena de lumo. Dum li rigardis, firma, svingiĝanta ombro mallumigis tion kaj forpasis, kaj venis denove kaj forpasis – “Bat’, bat’,” tiu svingiĝanta ombro havis propran tonon inter la subigita tumulto, kiu plenigis la aeron.
Li volis kriegi, sed nur eta sono venis al lia gorĝo. Tiam li stariĝis kaj, per la nefirmaj paŝoj de ebriulo, iris al la arkaĵo. Li ŝanceliĝis laŭ la ŝtupoj, faletis paŝante sur la rando de la nigra mantelo kiun li volvis ĉirkaŭ si, kaj savis sin ekprenante unu el la bluaj kolonoj.
La koridoro laŭiris malvarmetan perspektivon el bluo kaj purpuro, kaj finiĝis malproksime per kradobarita spaco, simila al balkono, brile lumigita kaj elstaranta en nebuletan spacon, spacon similan al la interno de giganta konstruaĵo. Pli malantaŭe kaj malproksime montriĝis vastaj kaj malprecizaj arkitekturaj formoj. La tumulto el voĉoj nun leviĝis laŭte kaj klare, kaj sur la balkono kun dorsoj turnitaj al li, ŝajne vigle interparolante, troviĝis tri personoj, riĉe vestitaj per larĝaj komfortaj roboj kun brilaj molaj koloroj. La bruo de granda amaso da homoj suprenfluis trans la balkonon, kaj unufoje ŝajnis, ke la supro de standardo preterpasis, kaj unufoje ia brilkolora aĵo, eble palblua ĉapo aŭ vestaĵo ĵetita en la aeron, ekbrilis trans la spacon kaj falis. La krioj sonis anglaj, venis ripetado de “Vekiĝos!” Li aŭdis malklaran krion, kaj abrupte la tri viroj ekridis.
“Ha, Ha, Ha!” ridis unu – ruĝharulo, kun mallonga purpura robo. “Kiam la Dormanto vekiĝos – Kiam!”
Li turnis la rigardon plenan de ridado laŭlonge de la koridoro. Lia vizaĝo ŝanĝiĝis, la tuta viro ŝanĝiĝis, rigidiĝis. La du aliaj rapide turniĝis pro lia ekkrio kaj staris senmovaj. Iliaj vizaĝoj prenis esprimon de konsterniĝo, esprimon, kiu profundiĝis al timo.
Subite la genuoj de Graham fleksiĝis sub li, lia brako kontraŭ la kolono kolapsis malrigide, li ŝanceliĝis antaŭen, kaj falis sur la vizaĝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.