|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kaj tiun nokton, nekonata kaj ne suspektata, Graham, vestita kvazaŭ libertempanta suboficisto de la Ventmaŝinoj, kaj akompanata de Asano, kiu vestiĝis per la kanvaso de la Laborista Departemento, trarigardis la urbon. Tra tio li jam vagis, kiam ĝi kuŝis vualita de mallumo, sed nun li vidis ĝin lumigitan kaj maldorman, kirlakvon de vivo. Spite de la premo kaj svingo de la revoluciaj fortoj, spite de la neordinara malkontento, la murmuroj de la pli granda barakto, al kiu la unua ribelo estis nur la preludo, la miriadoj da fluoj de la komerco ankoraŭ progresis, vastaj kaj fortaj. Li komprenis nun iom pri la amplekso kaj kvalito de la nova epoko, sed li ne sin trovis preta por la senlima surprizo de la detala rigardo, por la diluvo da koloro kaj vivaj impresoj, kiu fluegis preter li.
Tio estis lia unua vera kontakto kun la popolo de tiuj tagoj. Li konsciis, ke ĉio antaŭe spertita, ekster lia ekvido al la publikaj teatroj kaj vendhaloj, enhavis econ de izoliĝo, estis nur irado inter la kompare malvasta politika rondo, ke ĉiuj antaŭaj spertoj turniĝis proksime ĉirkaŭ la ideo de lia propra situacio. Sed jen troviĝis la urbo je la plej okupataj horoj de la nokto, kun popolo plejparte reirinta al la propraj interesaĵoj; jen estis la restarigo de la vera neformala vivo, la komunaj kutimoj de la nova tempo.
Ili elvenis komence sur straton,.kies kontraŭaj vojoj estis premplenaj de blukanvasaj livreoj. Tiu svarmo, li vidis, estas parto de procesio – estis strange vidi procesion promeni tra la urbo sidante. Ili portis fiagojn el kruda nigra ŝtofo kun ruĝaj literoj. ‘‘Neniu senarmigo,” diris la flagoj, plejparte per fuŝe ŝmiritaj literoj kaj kun neĝusta literado, kaj “Kial oni senarmigu nin?” “Neniu senarmigo.” “Neniu senarmigo.” Flago post flago preteriris, rivereto el flagoj preterfluis, kaj poste, je la fino, la revolucia kanto kaj orkestro el strangaj instrumentoj. “Ili ĉiuj devus nuntempe labori,” diris Asano. “Ili ne manĝis dum du tagoj, se ili ne ŝtelis nutraĵon.”
Baldaŭ Asano ĉirkaŭiris por eviti kunpremitan amason, kiu gape rigardis la kelkfojan portadon de kadavroj el hospitalo al mortejo, la kolekton post la rikolto de la morto ĉe la unua ribelo.
Tiun nokton nemulte da homoj dormis, ĉiu promenis ekstere. Vasta ekscitiĝo, konstantaj amasoj, kiuj konstante sin ŝanĝis, ĉirkaŭis Grahamon; lia cerbo estis konfuzita kaj malgajigita de senĉesa tumulto, de la krioj kaj enigmaj fragmentoj de la socia barakto, ankoraŭ ĵus komenciĝanta. Ĉie girlandoj kaj flagoj el nigra ŝtofo kun strangaj ornamaĵoj atestis la gradon de lia populareco. Ĉie li kaptis vortojn el tiu kruda neklara dialekto, kiu servis por ĉiutagaj aferoj la needukitan klason, la klason, kiu troviĝis preter la atingo de kulturo per gramofonoj. Ĉie tiu maltrankvilo pro senarmigo aŭdiĝis, kaj ĝia proksima graveco estis multe pli granda, ol li eĉ revis dum sia izoliĝo en la Ventmaŝina Kvartalo. Li komprenis, ke tuj kiam li revenos, li devos diskuti tion kun Ostrog, tion kaj la pli grandajn aferojn, kiujn ĝi simbolas, laŭ maniero multe pli decida, ol antaŭe. Senĉese, tiun nokton, eĉ dum la fruaj horoj de ilia promeno tra la urbego, la spirito de senripozo kaj ribelemo kaptis lian atenton, forpelante sennombrajn strangaĵojn, kiujn alie li eble rimarkus.
Tiu enpensiĝo fragmentigis liajn impresojn. Tamen inter tiom, kiu estis stranga kaj frapa, nenia temo, eĉ la plej propra kaj persista, povis regi ne malhelpite. Okazis momentoj, kiam la revolucio tute forpasis de lia atento – estis detirita flanken kvazaŭ kurteno, antaŭ iu surpriza detalo de la periodo. Heleno antaŭe instigis lian spiriton al tiu treege serioza demandado, sed okazis fojoj, kiam eĉ ŝi subiris el liaj konsciaj pensoj. Unu momenton, ekzemple, li trovis, ke ili transiras la religian kvartalon, – ĉar la facila irado ĉirkaŭ la urbo igis nenecesa, ke preĝejoj troviĝu hazarde lokitaj – kaj lia atento vigle altiriĝis de la fasado de la preĝejo de unu el la Kristanaj sektoj.
Ili vojaĝis sidante sur rapida supera vojo, kaj la konstruaĵo kvazaŭ saltis al la vido ĉirkaŭ stratkurbiĝo, kaj venis rapide al ili. Ĝi estis kovrita de surskribaĵoj de supro ĝis fundo, per hela bluo kaj blanko, krom kie granda brilega kinematografa ekrano prezentis realisman scenon el la Nova Testamento, kaj kie vasta nigra festono, pendante trans la literojn, montris, ke la popola religio sekvas la popolan politikon. Graham jam familiariĝis kun la nova literado, kaj tiuj surskriboj haltigis lian atenton, ĉar ili estis, laŭ liaj ideoj, plejparte preskaŭ nekredeblaj blasfemaĵoj. Inter la malpli ofendaj troviĝis : “Savado ĉe la unua Etaĝo – Turniĝu Dekstren.” “Aĉetu Akcion en la Kompanio de l’ Kreinto.” “La plej Rapida Konvertiĝo en Londono. Spertaj Metiistoj! Rapidu!” “Kion Kristo dirus al la Dormanto? – ‘Aliĝu al la Novmodaj Sanktuloj!’” “Estu Kristano – sen malhelpo al via nuntempa Okupo.” “La plej Brilaj Episkopoj sur la Benko hodiaŭ vespere, kaj la Prezoj laŭ Kutimo.” “Brilaj Benoj por Kleraj Komercistoj.”
“Sed tio estas terura!” diris Graham, dum tiu surdiga krio de komercema pieco pendis super ili.
“Kio estas terura?” demandis la malgranda oficisto, ŝajne serĉante ion nekutiman inter tiuj kriantaj literoj.
“Tio! Ĉu la esenco mem de la religio ne estas la respektego.”
“Ho, tio!” Asano rigardis Grahamon. “Ĉu ĝi ofendas vin?” li aldonis per tono de viro, kiu eltrovas ion. “Ha, mi supozas, ke jes, kompreneble. Mi forgesis. Nuntempe la konkurado por atento estas tre akra, kaj la homoj vere ne havas liberan tempon por atenti siajn animojn, kiel oni kutimis antaŭe.” Li ridetis. “En la malnova tempo vi havis kvietajn dimanĉojn, kaj la kamparon. Tamen mi legis ie pri dimanĉaj vesperoj, kiuj –”
“Sed tio,” diris Graham, ekrigardante posten al la foriranta bluo kaj blanko. “Ĉu tio estas la sola – ?”
“Ekzistas kelkcent diversaj metodoj. Sed, kompreneble, se sekto ne atentigas la publikon, ĝi ne sukcesas. La adorado ŝanĝiĝis konforme kun kutimoj. Ekzistas altgradaj sektoj kun pli kvietaj kutimoj – kosta incenso, individua atento, k.t.p. Tiuj aliaj, tamen, estas tre popularaj kaj prosperaj. Ili pagas kelkajn doznojn da leonoj por tiuj ĉambroj al la Konsilantoj – al vi, mi devus diri.”
Graham ankoraŭ spertis malfacilecon pri ilia mono, kaj tiu aludo al doznoj da leonoj atentigis tiun aferon abrupte al li. Post momento li forgesis la kriantajn templojn kun iliaj svarmantaj klientserĉistoj, pro tiu nova interesaĵo. Frazo sugestis, kaj respondo fiksis la ideon, ke la oro kaj la arĝento ambaŭ ne plu havas valoron kiel mono, ke la stampita oro, kiu komencis sian regnon ĉe la negocistoj de Fenikujo, nun fine detroniĝis. La ŝanĝo okazis laŭ gradoj, sed rapide, kaj estis rezulto de la etendiĝo de la ĉeksistemo, kiu, eĉ dum lia antaŭa vivo, jam preskaŭ anstataŭis la oron por ĉiuj pli grandaj negocoj. La ordinarajn aferojn de la urbo, kaj efektive, de la mondo, oni faris per la brunaj, rozaj kaj verdaj ĉeketoj de la Konsilantoj por malgrandaj sumoj, presitaj kun spaco por la nomo de la pagoto. Asano donis al li kelkajn; kaj je la unua okazo li kompletigis serion por Graham. Ili estis presitaj ne sur ŝirebla papero, sed sur duone diafana ŝtofo de silka fleksebleco, interteksita per silko. Trans ilin streĉiĝis kopio de la nomskribo de Graham, lia unua renkonto kun la kurboj kaj strekoj de tiu familiara aŭtografo dum du cent tri jaroj.
Kelkaj aliaj spertoj ne faris impresojn sufiĉe fortajn por malhelpi, ke la demando pri senarmigo denove okupu liajn pensojn; malklara bildo de templo de teosofio kiu promesis
MIRAKLOJN!
per grandegaj fajraj literoj, eble estis la malplej forpuŝita, sed poste sekvis vizito al la manĝhalo en Northumberland Avenuo. Tio tre interesis lin.
Pro la energio kaj pripenso de Asano li povis rigardi tiun lokon el kaŝita galerieto rezervita por la servistoj ĉe la tabloj. La konstruaĵo pleniĝis de malproksimaj obtuzaj ululoj, fajfoj kaj krioj, kies signifon li ne unue komprenis, sed kiuj memorigis al li misteran kvazaŭ ledan voĉon aŭditan de li post la refunkciado de la lumoj dum la nokto de lia soleca vago.
Li jam kutimiĝis al vasteco de loko kaj grandeco de homnombroj, tamen tiu spektaklo kaptis lin dum tre longa tempo. Nun kiam li observis la servadon pli proksime sub si, kaj intermetis multajn demandojn pri detaloj, la kompreno de la plena signifo de tiu manĝo por kelkmil personoj venis al li.
Li konstante surpriziĝis trovante, ke tiuj detaloj kiujn oni atendus frapi la atenton vigle eĉ je la komenco mem, neniam rimarkiĝis de li, ĝis iu bagatelaĵo subite fariĝis enigmo, kaj indikis la evidentan fakton, kiun li ĝis tiam ne rimarkis. Nur nun li ekpensis, ke tiu kontinueco de la urbego, tiu forteno de la vetero, tiuj vastaj haloj kaj vojoj postulas la malaperon de la familia domo; ke la tipe viktorina “Hejmo,” la eta ĉelo el brikoj kun kuirejo kaj lavejo, dormĉambroj kaj loĝĉambroj, jam, ekster la ruinoj kiuj punktis la kamparon, malaperis tiel certe, kiel la arkaika kabano el koto. Nur nun li perceptis tion, kio, tamen, de la komenco evidentiĝis, ke Londono, konsiderata kiel urbo por enloĝado, ne plu estas kolekto da domoj, sed vastega hotelo, hotelo kun mil gradoj de loĝado, miloj da manĝĉambroj, preĝejoj, teatroj, vendplacoj kaj kunvenejoj; sintezo de entreprenaĵoj, kies ĉefa posedanto li mem estas. Homoj okupis dormĉambrojn, eble ankaŭ kun antaŭĉambroj, kaj tiuj ĉiam estis almenaŭ puraj, kiu ajn ilia grado de komforto kaj privateco; ekster tio ili vivis, multe same kiel multaj vivis en la novaj gigantaj hoteloj de la viktorinaj tagoj, manĝante, legante, pensante, ludante, parolante, ĉiuj en publikaj ĉambroj, irante por labori al la fabrika kvartalo de la urbo, aŭ negocante en siaj kontoroj en la komerca kvartalo.
Li komprenis tuj, ke tiu aferstato necese evoluiĝis el la viktorina urbego. La fundamenta kaŭzo de la moderna urbego estis la ŝparado per kooperado kaj kunlaborado. La ĉefa kialo, kiu malhelpis la merĝadon de la apartaj familioj dum lia propra generacio, estis sole la ankoraŭ neperfekta civiliziĝo de la popolo, la fortaj, barbaraj fierecoj, pasioj kaj kredoj, la ĵaluzoj, rivalaĵoj, kaj abrupteco de la meza kaj malsupera klasoj, kiu necesigis la tutan apartigon de apudaj familioj. Sed la ŝanĝiĝo, la malsovaĝiĝo de la popolo, eĉ tiam rapide progresis. Dum sia mallonga tridekjara tempo de antaŭa vivo li vidis treegan etendiĝon de la kutimo manĝi for de la domo; ekzemple, la nur hazarde vizitata ĉambreto dividita kvazaŭ ĉevalejoj, anstataŭiĝis de la larĝa kaj homplena kafejo; kluboj por virinoj iniciatiĝis, kaj treega disvastiĝo de legoĉambroj, parolĉambroj kaj bibliotekoj atestis la kreskadon de la socia konfido. Tiaj promesoj nun fine atingis sian tutan plenumiĝon. La enŝlosita kaj forbarita familia domo jam longe malaperis.
La homoj sub li apartenis, li sciiĝis, al la submeza klaso, la klaso tuj super la bluvestitaj laboristoj, kiu klaso, dum la viktorina periodo, tiel kutimis manĝi kun ĉia gardo por sia privateco, ke ĝiaj anoj, se okazaĵo devigis al ili publikan manĝon, devis kaŝi sian embarasiĝon aŭ sub krudaj ŝercoj aŭ sub tre batalema sinteno. Sed tiuj gaje kvankam malpeze vestitaj homoj sube, eĉ se ili estis vivecaj, rapidemaj, kaj senparolemaj, tamen kondutis elegante, kaj certe aspektis tutc trankvilaj unu rilate la alian.
Li rimarkis signifan afereton; la tablo estis kaj restis plaĉe orda, ne montriĝis io por egali la konfuziĝon, la disĵetitajn panerojn, la makulojn de nutraĵoj kaj kondimentoj, la renversitajn trinkaĵojn kaj forpuŝitajn’ ornamaĵojn, kiuj antaŭe markis la ventegan progreson de la viktorina manĝo. La manĝilaro estis tute diferenca. Ne troviĝis ornamaĵoj, nek floroj, kaj la tablo ne portis tukon, estante farita, li sciiĝis, el solida substanco kun aspekto kaj surfaco kvazaŭ damasko. Li povis vidi, ke tiu damaska substanco havas desegnon el gracie aranĝitaj komercaj reklamoj.
En speco de alkoveto antaŭ ĉiu manĝanto staris komplika aparato el porcelano kaj metalo. Ĉiu havis nur unu teleron el blanka porcelano, kaj per kranoj por volatilaj fluidaĵoj varma kaj malvarma la manĝanto mem lavis tiun inter la servado; li ankaŭ lavis la elegantajn blankmetalajn tranĉilon kaj forkon, kiam necesis.
Supo kaj la artefarita vino, kiu estis la ordinara trinkaĵo, liveriĝis de similaj kranoj, kaj la ceteraj mangaĵoj iris aŭtomate en plaĉe aranĝitaj pladoj laŭlonge de la tablo sur arĝentaj reloj. La manĝanto haltigis ilin kaj mem servis sin laŭvole. Ili aperis el pordeto ĉe unu fino de la tablo kaj malaperis ĉe la alia. Tiu demokrata sentimento nun polviĝinta, tiu malbela fiereco de servutaj animoj, kiu igis egalulojn malvolontaj servi unu la alian, ankaŭ estis tre forta inter tiuj antaŭ li. Li tiom enpensiĝis pri tiuj detaloj, ke nur kiam li ekforlasis la lokon li rimarkis la grandegajn reklamajn dioramojn, kiuj iris majeste laŭ la superaj muroj kaj anoncis la plej surprizajn aĵojn.
Post tiu loko ili venis en homplenan halon, kaj li trovis la kaŭzon de la bruo kiu tiel perpleksis lin. Ili haltis ĉe turnbarilo ĉe kiu oni pagis.
La atento de Graham tuj kaptiĝis de fortega abrupta ululo, sekvata de vasta ledsimila voĉo. “La Mastro pace dormas,” ĝi kriegis. “Li bonege sanas. Li intencas dediĉi la ceteron de la vivo al la aeronaŭtiko. Li diras, ke virinoj estas pli belaj, ol iam ajn antaŭe. Galup’! Ŭaŭ! Nia mirinda civilizacio surprizas lin pretermezure. Preter ĉiu mezuro. Galup’! Li tre fidas al ĉefo Ostrog, absolute fidas al ĉefo Ostrog. Ostrog estos lia ĉefministro; li havas aŭtoritaton forpeli aŭ restarigi publikajn oficistojn – ĉiu oficdonado restos en liaj manoj. Ĉiu oficdonado en la manoj de ĉefo Ostrog! La Konsilantojn oni jam sendis al ilia propra malliberejo super la Konsilejo.”
Graham haltis je la unua frazo, kaj, rigardante supren, vidis stultan trumpetan vizaĝon, el kiu tio blekiĝis. Tio estis la Generala Informa Maŝino. Dum kelka tempo ĝi ŝajnis rehavigi al si spiron, kaj aŭdiĝis regula pulsado el ĝia cilindra korpo. Tiam ĝi trumpete diris “Galup’! Galup’!” kaj rekomencis paroli.
“Parizo nun tute trankviliĝis. Ĉiu kontraŭstaro jam finiĝis. Galup’! La negra polico tenas ĉiun gravan pozicion en la urbo. Ili tre kuraĝe batalis, kantante laŭdojn verkitajn pri iliaj prapatroj de la poeto Kipling. Kelkfoje ili sendiscipliniĝis, kaj torturis kaj atakis vunditajn kaj kaptitajn ribelulojn, virojn kaj virinojn. Do – ne ribelu! Haha! Galup’! Galup’! Ili estas gajuloj. Gajaj bravuloj. Tio estu leciono por la senorda banderlog de ĉi tiu urbo. Jaha! Banderlog! Malpuraĵo de l’ tero! Galup’! Galup’!”
La voĉo haltis. Aŭdiĝis konfuzita murmuro de malaprobo inter la amaso. “Damnindaj negraĉoj.” Viro apud ili komencis deklami. “Ĉu tio estas la ago de la Mastro, fratoj? Ĉu tio estas la ago de la Mastro?”
“Negra polico!” diris Graham. “Kio tio estas? Ĉu tio signifas –”
Asano tuŝis lin je la brako kaj donis al li avertan rigardon; tuj alia el tiuj mekanismoj kriis surdige, kaj parolegis per akravoĉo. “Jahaha! Jaha! Jap! Aŭdu viglan ĵurnalon bleki! Viglan ĵurnalon! Jaha! Terura afero en Parizo! Jahaha! La Parizanoj incitiĝis de la negra polico ĝis murdema grado. Teruraj revenĝoj. La sovaĝa epoko revenas. Sango! SANGO! Jaha.” La pli proksima Babilmaŝino ululis gigante, “Galup’! Galup’!” dronigis la finon de la diraĵo, kaj daŭrigis, per iom pli malalta tono ol antaŭe, novajn komentariojn pri la abomenaĵoj de senordeco. “La leĝon kaj ordon oni devas subteni,” diris la pli proksima Babilmaŝino.
“Sed –” komencis Graham.
“Ne demandu ĉi tie,” diris Asano. “Aŭ vi troviĝos miksita en argumento.”
“Do, ni foriru,” diris Graham, “ĉar mi volas scii plu pri tio.”
Dum li kun sia kunulo sin ŝovis al la elirejo tra la ekscitita svarmo, kiu staris amase sub tiuj voĉegoj, Graham rimarkis pli klare la amplekson kaj detalojn de la halo. Entute, grandaj kaj malgrandaj, probable troviĝis preskaŭ mil de tiuj maŝinoj, kiuj fajfis, ululis, kriegis kaj babilis en tiu vasta spaco, ĉiu kun sia amaso de ekscititaj aŭskultantoj, kies plejparto estis blue vestita. Estis maŝinoj de ĉiu speco, de la etaj skandalantaj aparatoj, kiuj rikanis mekanikan saskasmon en kaŝitaj anguloj, tra multaj gradoj, ĝis dek-kvin-metraj gigantoj, kiaj tiu, kiu unue kriegis super Graham.
Tiu halo estis pli ol ordinare plena, pro la treega publika interesiĝo pri aferoj en Parizo. Estis evidente, ke la barakto estis multe pli sovaĝa, ol Ostrog antaŭe priskribis ĝin. Ĉiuj maŝinoj parolis pri tiu temo, kaj ĉar la ĉeestantoj ripetis ilin, la vastega abelujo zumis per tiaj frazoj, kiaj : “Policano pendigita.” “Virinoj mortbruligitaj,” ktp. “Sed ĉu la Mastro permesas tiajn agojn?” demandis viro apud li. “Ĉu lio estas la komenco de la regno de la Mastro?”
Ĉu estas la komenco de la regno de la Mastro? Longe post kiam li forlasis la halon, la kriegoj, fajfoj kaj blekoj de la maŝinoj sekvis lin; “Galup’! Galup’ I” “Jahaha, Jaha, Jap’! Jaha!” Ĉu tio estas la komenco de la regno de la Mastro?
Tuj kiam ili sin trovis sur la vojoj, li komencis aldemandi Asanon insiste pri la barakto en Parizo. “Tiu senarmigo! Pri kio ili sin ĝenis? Kion ĉio signifas?” Asano ŝajnis precipe voli certigi lin, ke ĉio statas bone. “Sed tiuj kruelaĵoj!” “Oni ne povas fari omleton, ne rompante ovojn,” diris Asano. “Tio nur estas la kanajlo. Nur en unu kvartalo. La tuta cetero statas bone. La laboristoj de Parizo estas la plej sovaĝaj de la mondo, krom niaj.”
“Kio! La Londonanoj?”
“Ne, la Japanoj. Oni nepre devas firme regi ilin.”
“Sed mortbruligi virinojn!”
“Komunumo!” diris Asano. “Ili volas forŝteli vian havaĵon. Ili volas malpermesi la posedadon de havaĵo, kaj starigi la regnon de la Amasaĉo. Vi estas la Mastro, la mondo estas via. Sed ne fondiĝos Komunumo ĉi tie. Ĉi tie ne necesos negra polico.
“Krome, oni uzis por ili ĉiun prizorgon. Oni venigis iliajn proprajn negrojn – france parolantajn negrojn. Regimentojn el Senegal, kaj Niger, kaj Timbuktu.”
“Regimentoj?” diris Graham, “Mi kredis, ke estas nur unu –”
“Ne,” diris Asano, kaj kaŝe rigardis lin. “Estas pli ol unu.”
Graham sin sentis malplaĉe senpova.
“Mi ne supozis,” li komencis, kaj haltis abrupte. Li parolis flanke de la temo, petante informon pri la Babilmaŝinoj. La plejparto de la amaso aspektis malfreŝe aŭ eĉ ĉifone vestita, kaj Graham sciiĝis, ke rilate la pli prosperajn klasojn, ĉiuj pli komfortaj loĝejoj de la urbo enhavas Babilmaŝinojn, kiuj parolas tuj kiam oni movas tenilon. La enloĝanto povis konekti tiun kun la kabloj de tiu el la grandaj Novaĵaj Sindikatoj, kiun li preferis. Kiam li sciis tion, li demandis la kialon, ke ili forestas de lia propra apartamento. Asano embarasiĝis. “Tion mi ne rimarkis,” li diris. “Verŝajne Ostrog forigis ilin.”
Graham rigardis lin fikse. “Kiel, do, mi sciu ion? “li kriis.
“Eble li kredis, ke ili genos vin,” diris Asano.
“Mi ordonos, ke oni restarigu ilin, tuj kiam mi reiros,” diris Graham post paŭzo.
Li trovis malfacile kompreni, ke tiu novaĵohalo kaj la manĝhalo ne estas grandaj centraj lokoj – ke similaj haloj troviĝas sennombre tra la tuta urbego. Sed foje kaj ree dum la nokto liaj oreloj kaptis inter la tumulto de la vojoj la strangan ululon de la organo de ĉefo Ostrog, “Galup’! Galup’!” aŭ la akresonan “Jahaha! Jaha! Jap’! – Aŭdu viglan ĵurnalon bleki!” de ĝia ĉefa rivalo.
Troviĝis ankaŭ infanejoj similaj al tiu, kiun li nun eniris. Oni atingis ĝin per lifto, kaj per vitra ponto, kiu transiris la manĝhalon kaj la straton per nekruta suprena kliniĝo. Por eniri la unuan fakon de la infanejo, li devis uzi sian nomskribon laŭ la instruo de Asano. Tuj ili atentiĝis de viro vestita per purpura robo kun ora ligilo, la insigno de la kuracistoj. Li vidis, per la sinteno de tiu viro, ke oni jam rekonis lin, kaj li sekve senkaŝe demandis pri la strangaj aranĝoj de la loko.
Ambaŭflanke de la koridoro, kiu estis silenta kaj remburita, kvazaŭ por mallaŭtigi piedsonojn, troviĝis mallarĝaj pordetoj, kies grando kaj aranĝo sugestis la ĉelojn de Viktorina malliberejo. Sed la supera parto de ĉiu pordeto estis farita el la sama verdeta diafana materialo, kiu antaŭe enfermis lin, kiam li vekiĝis, kaj interne, malklare videbla, kuŝis en ĉiu fako tre juna infaneto sur nesto el vato. Komplika aparato gardis la atmosferon, kaj sonigis sonorilon malproksime en la centra oficejo je la plej malgranda ŝanĝiĝo for de la ĝusta grado de temperaturo kaj malsekeco. Sistemo de tiaj infanejoj preskaŭ tute anstataŭis la danĝerajn aventurojn de la antikva vartado. La kuracisto baldaŭ rimarkigis al Graham la”nutristinojn”, vicon de mekanikaj figuroj, kun brakoj, ŝultroj kaj brustoj mirege reale skulptitaj kaj kunigitaj per artikoj, sed tamen kun nur metalaj tripiedoj sube, kaj portantaj anstataŭ vizaĝon platan diskon kun reklamoj interesaj al patrinoj.
El ĉiuj strangaj aferoj, vidataj de Graham tiun nokton, neniu pli agacis lian kutiman pensmanieron ol tiu loko. La vido de la rozaj kreitaĵetoj, kun malfortaj membroj hezite moviĝantaj kaj sin svingantaj, lasitaj en soleco sen kareso aŭ amo, tute ŝokis lin. La gardanta kuracisto male opiniis. Lia statistiko konstatis nedisputeble, ke dum la Viktorina epoko la plej danĝera parto de la vivo okazis inter la brakoj de la patrino, ke tie la homa mortado ĉiam estis plej terura. Kontraŭe, ĉi tiu infaneja kompanio, la Internacia Infaneja Sindikato, ne perdis duonon pro cento el la miliono da infanoj, kiuj estis ĝia propra gardaĵo. Sed la antaŭjuĝo de Graham venkis en li eĉ la ateston de tiaj ciferoj.
En unu el la multaj koridoroj ili poste trovis junan paron vestitan per la kutima blua kanvaso; ili rigardis tra la diafanaĵo, kaj ridis histerie pri la senhara kapo de ilia unua naskito. La vizaĝo de Graham verŝajne malkaŝis lian opinion pri ili, ĉar ilia gajeco ĉesis kaj ili aspektis hontigitaj. Sed tiu eta okazaĵo emfazis lian subitan komprenon pri la abismo inter lia penskutimo kaj la moroj de tiu nova epoko. Li pasis al la rampejoj kaj ludejoj, perpleksite kaj maltrankviligite. Li trovis la senfine longajn ludejojn malplenaj! almenaŭ la tiamaj infanoj pasigis la nokton per dormo. Dum ili transiris la ĉambrojn, la malgranda oficisto priskribis la specon de la ludiloj, kiuj estis evoluaĵoj el tiuj inventitaj de la inspirita sentimentalisto Froebel. Troviĝis ĝi tie kelkaj vartistinoj, sed multo estis farita de maŝinoj, kiuj kantis kaj dancis kaj lulis.
Graham ankoraŭ ne klare komprenis multajn detalojn. “Sed tiom da orfoj!” li diris perpleksite, revenante al sia unua eraro, kaj sciiĝis denove, ke ili ne estas orfoj.
Forlasinte la infanejon, li tuj komencis esprimi la abomenon, kiun la infanetoj en siaj kovriloj sentigis al li. “Ĉu la patrina amo malaperis?” li diris. “Ĉu ĝi estis nur hipokritaĵo? Ĉu ĝi ne estas instinkto? Tio ŝajnas tiel nenatura – preskaŭ abomena.”
“Ĉi tie ni trovos la dancejon,” diris Asano por respondo. “Sendube ĝi estos plena. Malgraŭ la politika renversiĝo ĝi estos plena. La virinoj ne multe interesiĝas pri la politiko – krom nur malmultaj. Vi vidos la patrinojn – la plejparto de la junulinoj de Londono estas patrinoj. En tiu klaso oni opinias meritinde naski unu infanon – tio pruvas viglecon. Malmultaj el la meza klaso posedas pli ol unu infanon. Sed sub la Laborista Departemento la afero estas tute diferenca. Kaj rilate patrinan amon! Ili ankoraŭ treege fieras pri siaj infanoj. Ili ofte venas ĉi tien por rigardi ilin.”
“Ĉu do tio signifas, ke la loĝantaro de la mondo – ?”
“Malpliiĝas? Jes. Krom inter la homoj sub la Laborista Departemento. Spite de la scienca disciplino ili estas senzorgaj –”
La aero subite dancis per muziko, kaj laŭ koridoro, al kiu ili oblikve alproksimiĝis, kaj kiu ŝajnis enhavi vicon da grandiozaj kolonoj el diafana ametisto, fluis amaso da gajuloj kaj tumulto el krioj kaj ridoj. Li vidis buklajn kapojn, girlanditajn brovojn, kaj feliĉan, komplikan nebulon el rozkoloro pasi triumfe trans la bildon.
“Vi rimarkos,” diris Asano ridete. “La mondo tute ŝanĝiĝis. Post momento vi vidos la patrinojn de la nova epoko. Venu ĉi tien. Tre baldaŭ vi denove vidos ĉi tiujn.”
Ili supreniris iom da distanco per rapida lifto, kaj transpasis al malpli rapida. Dum ili iris, la muziko ŝajne kreskis, ĝis ĝi aŭdiĝis proksima kaj profunda kaj grandioza, kaj ili povis distingi la takton de sennombraj dancantaj piedoj, kiuj moviĝis laŭ ĝia glora teksaĵo el sonoj. Ili pagis ĉe turnbarilo, kaj eliris al la plena raveco de sono kaj vidaĵo sur la larĝan galerion, de kiu oni superrigardis la dancejon.
“Tie,” diris Asano, “troviĝas la gepatroj de la infanetoj, kiujn vi vidis.”
La halo ne estis tiel riĉe ornamita, kiel tiu kun la Atlas, sed, esceptinte tion, ĝi estis la plej belega iam vidita de Graham. La belaj blank-membraj statuoj, kiuj subtenis la galeriojn, memorigis lin ankoraŭ unu fojon pri la reflorado de la skulptarto ili ŝajnis sin tordeti en plaĉaj pozoj, iliaj vizaĝoj ridis. La fonto de la muziko kiu plenigis la halon estis kaŝita, kaj la tuta vasta, brilanta planko estis dense kovrita de dancantaj paroj. “Rigardu ilin,” diris la malgranda oficisto, “vidu, kiel malmulte ili sin ĝenas pri patrina amo.”
La galerio, sur kiu ili staris, troviĝis sur la supra rando de grandega ekrano, kiu apartigis la dancejon je unu flanko de speco de ekstera halo, kiu malkaŝis tra larĝaj arkaĵoj la senĉesan antaŭeniron de la urbaj vojoj. En tiu ekstera loko estis granda amaso da homoj malpli brile vestitaj, preskaŭ samnombraj kiel tiuj, kiuj dancis interne; ili portis grandaparte la bluan uniformon, kiu nun estis tiel familiara al Graham. Kvankam tro malriĉaj por trapasi la pagbarilojn al la festo, ili tamen ne povis forteni sin de ĝia alloga sono. Kelkaj eĉ malplenigis spacojn, kaj ankaŭ dancis, flirtigante la ĉifonaĵojn en la aero. Iuj kriis dancante, kun ŝercoj kaj kuriozaj aludoj nekompreneblaj al Graham. Unu fojon iu komencis fajfi la melodion de la revolucia kanto, sed ŝajnis, ke tiun komencon oni tuj malpermesis. La angulo ne estis luma, kaj Graham ne povis vidi. Li turniĝis denove al la dancejo. Super la kariatidoj staris marmoraj bustoj de homoj, kiujn tiu epoko nomis eminentaj moralaj pioniroj; sed la plejparto estis nekonata al Graham, kvankam li rimarkis, ke troviĝas Grant Allen, Le Gallienne, Nietzsche, Shelley, kaj Goodwin. Nigraj festonegoj kaj elokventaj citaĵoj subtenis la grandegon surskribon, kiu parte kaŝis la superan finon de la dancejo, kaj anoncis, ke la “Festo de la Vekiĝo” nun okazas.
‘‘ Pro tio, miriadoj libertempas aŭ restas for de la laboro, tute ekster tiuj laboristoj, kiuj rifuzas reiri al la laboro,” diris Asano. “Tiuj homoj estas ĉiam pretaj libertempi.”
Graham paŝis al la parapeto, kaj kliniĝis super ĝi, rigardante la dancantojn. Krom du aŭ tri proksimaj flustrantaj paroj, kiuj kaŝe apartigis sin de la amaso, li kaj lia sekvanto staris solaj sur la galerio. Varma spiro de parfumo kaj viveco supreniris al li. Kaj viroj kaj virinoj sube estis malpeze vestitaj, kun nudaj brakoj kaj koloj, kiel la konstanta varmeco de la urbo ebligis. La haroj de la viroj ofte aspektis kiel amaso da virinecaj bukloj, iliaj mentonoj ĉiam estis razitaj, kaj multaj el ili havis ruĝiĝintajn aŭ kolorigitajn vangojn. Multaj el la virinoj estis tre belaj, kaj ĉiuj estis vestitaj kun pene konsiderita koketeco. Dum ili preterdancis sube, li vidis ekstazajn vizaĝojn kun okuloj duone fermitaj pro plezuro.
“Kiu grado de homoj tiuj estas?” li demandis abrupte.
“Laboristoj – prosperaj laboristoj. Tiuj, kiujn vi antaŭe nomus la meza klaso. La sendependaj vendistoj kun apartaj butiketoj jam de longe malaperis, sed ni havas estrojn de aferoj, servistojn en provizejoj por necesaĵoj, inĝenierojn de cent specoj. Hodiaŭ okazas libertempo, kaj ĉiu dancejo tra la urbo estos premplena, kaj ankaŭ ĉiu preĝejo.”
“Sed – la virinoj?”
“Tute same. Ni havas cent specojn de laboro por virinoj. Sed vi vidis la komenciĝon de la sendependa laboristino dum viaj tagoj. Nun la plejparto da virinoj estas sendependa. La plejparto el tiuj estas pli aŭ malpli edziniĝinta – ni havas kelkajn metodojn de kontrakto – kaj la laboro donas al ili pli da mono, kaj ebligas, ke ili sin amuzu.”
“Mi komprenas,” diris Graham, rigardante la ruĝiĝintajn vizaĝojn, la ekbrilon kaj kirliĝon de la movoj, kaj ankoraŭ li memoris tiun inkubon de rozaj, senpovaj membroj. “Kaj tiuj estas – patrinoj?”
“La plimulto el ili.”
“Ju pli mi vidas de tiuj aferoj, des pli komplikaj mi trovas viajn problemojn. Ekzemple, tio estas surprizo. Tiu novaĵo pri Parizo ankaŭ estis surprizo.”
Post ne longe li denove parolis.
“Tiuj estas patrinoj. Mi supozas, ke poste mi atingos la modernan manieron konsideri tiajn aferojn. Mi havas malnovajn kutimojn de penso – kutimojn bazitajn, mi supozas, sur bezonoj, kiuj jam de longe ĉesis ekzisti. Kompreneble, dum mia tempo decis, ke virino ne nur nasku infanojn, sed ankaŭ prizorgu ilin, sin dediĉu al ili, eduku ilin – ĉiujn esencajn partojn de la morala kaj mensa edukado la infano ricevis de sia patrino. Se ne, ĝi tute ne ricevis ilin. Tre multaj, mi konfesas, ne ricevis ilin. Nuntempe, evidente, ili ne pli bezonas tian zorgon, ol se ili estus papilioj. Mi komprenas tion! Sed antaŭe ni havis idealon – tiu bildo de serioza, pacienca virino, silente kaj trankvile mastrino de la hejmo, la patrino kaj la kreanto de homoj – ami ŝin estis speco de adoro –”
Li haltis kaj ripetis, “Speco de adoro.”
“La idealoj ŝanĝiĝas,” diris la malgranda oficisto, “kiam la bezonoj ŝanĝiĝas.”
Graham vekiĝis el momenta revo, kaj Asano ripetis siajn Vortojn. La atento de Graham reiris al la afero diskutata.
“Kompreneble, mi konfesas la perfektan raciecon de ĉi tio. Trankvileco, sobreco, la matura penso, la neegoisma ago, ili necesas por la barbara vivo, la vivo inter danĝero. La malgajeco estas la tributo de la homo al nevenkita naturo. Sed la homo jam venkis la naturon – liaj politikaj aferoj estas aranĝitaj de Ĉefoj posedantaj negran policon – kaj la vivo estas ĝoja.”
Li rerigardis la dancantojn. “Ĝoja,” li diris.
“Okazas momentoj de laceco,” diris penseme la oficisto.
“Ili ĉiuj aspektas junaj. Inter ili mi evidente aspektus la plej maljuna. Tamen dum mia propra tempo oni kredus min nur mezaĝa.”
“Ili ja estas junaj. Troviĝas malmultaj maljunuloj el tiu klaso en la laborurboj.”
“Kaj la kialo?”
“La vivo de maljunulo ne estas tiel plaĉa kiel antaŭe, se oni ne estas sufiĉe riĉa aĉeti amantojn kaj helpantojn. Kaj ni posedas institucion nomitan ‘Eŭtanasio.’”
“Ha, tiu Eŭtanasio!” diris Graham. “La plaĉa morto?”
“La plaĉa morto. Ĝi estas la lasta plezuro. La Eŭtanasia Kompanio tre bone aranĝas ĉion. Oni pagas la monsumon – ĝi estas kosta afero – longe antaŭe, foriras al plezururbo, kaj revenas malriĉa kaj laca, tre laca.”
“Jam restas multo nekomprenebla al mi,” diris Graham post paŭzo. “Tamen mi komprenas la logikecon de ĉio. Nia aro da furiozaj virtoj kaj maldolĉaj sindetenoj estis sekvo de necerteco kaj danĝero. La Stoikulo, la Puritanulo, eĉ dum mia tempo, estis malaperantaj tipoj. En tiuj malnovaj tagoj la homo sin armis kontraŭ Doloro, sed nun li estas avida nur por Plezuro. Jen troviĝas la diferenco. La civilizacio forpelis doloron kaj danĝeron tiel malproksimen – por la mezriĉuloj. Kaj nur ili gravas nun. Mi dormis ducent jarojn.”
Dum minuto ili sin apogis sur la parapeto, sekvante per okuloj la komplikan evoluon de la danco. Vere, la sceno estis tre bela.
“Antaŭ Dio!” kriis Graham, subite, “Mi plivolus esti vundita sentinelo frostanta en la neĝo, ol unu el tiuj kolorigitaj malsaĝuloj!”
“En la neĝo,” diris Asano, “oni eble pensus diference.” “Mi estas barbaro,” diris Graham, ne atentante lin. “Jen la malfacilaĵo. Mi estas praa – ŝtonepoka. Ilia fonto de kolero kaj timo kaj furiozo estas fermita kaj sigelita, la kutimoj de ilia tuta vivo igas ilin bonhumoraj kaj facilaj kaj plaĉaj. Vi devas toleri miajn malŝatojn kaj ŝokojn de la dek-naŭa jarcento. Tiuj, vi diras, estas spertaj laboristaj, k.t.p. Kaj dum ili dancas, aliaj homoj batalas – homoj mortas en Parizo por defendi la mondon – por ke tiuj dancu.”
Asano necerte ridetis. “Sed efektive, homoj ankaŭ mortas en Londono,” li diris.
Okazis momenta silento.
“Kie tiuj dormas?” demandis Graham.
“Sube, kaj supre – la loko estas komplika kuniklejo.”
“Kaj kie ili laboras? Tio estas la familia vivo.”
“Vi vidos nemulte da laboro hodiaŭ nokte. La duono el la laboristoj estas armitaj aŭ forlasis la laboron. La duono el ĉi tiuj libertempas. Sed ni vizitos la fabrikejojn, se vi tion volas.”
Dum iom da tempo Graham rigardis la dancantojn, tiam subite sin forturnis. “Mi volas vidi la laborantojn. Mi jam vidis sufiĉe da tiuj,” li diris.
Asano kondukis lin laŭ la galerio trans la dancejon. Baldaŭ ili vidis transan koridoron, kiu blovigis spiron el aero pli pura, pli malvarma.
Asano ekrigardis tiun koridoron dum ili preterpasis ĝin, haltis, reiris al ĝi, kaj turniĝis al Graham kun rideto.
“Jen io, Majstro,” li diris, “kio estos familiara al vi – almenaŭ – tamen – . Sed mi ne diros al vi. Venu!”
Li kondukis lin laŭ enfermita koridoro, kiu poste malvarmiĝis. La resonado de iliaj piedpaŝoj montris, ke la loko estas ponto. Ili eniris rondan galerion kun vitraĵoj kontraŭ la ekstera vetero, kaj tiamaniere atingis rondan ĉambron kiu ŝajnis familiara, kvankam Graham ne povis klare memori, kiam li antaŭe eniris ĝin. En tiu ĉambro staris ŝtupetaro – la unua, kiun Graham vidis post sia vekiĝo – kaj ili supreniris ĝin kaj atingis altan, malluman, malvarman lokon, en kiu denova ŝtupetaro staris preskaŭ vertikale. Ankaŭ tion ili supreniris, Graham ankoraŭ perpleksita.
Sed je la supro li komprenis, kaj rekonis la metalajn stangojn, al kiuj li sin tenas. Li staris en la kaĝo sub la globo de la katedralo de S-ta. Paŭlo. La kupolo leviĝis nur iomete super la ĝenerala konturo de la urbego, en la trankvilan krepuskon, kaj forkurbiĝis, brilante grase sub nemultaj malproksimaj lumoj, en ĉirkaŭa puto el mallumo.
Li elrigardis tra la stangojn al la klara nordokcidenta ĉielo, kaj vidis neŝanĝitaj la brilajn stelarojn. Capella pendis okcidente, Vega ĵus leviĝis, kaj la sep lumaj punktoj de la Granda Urso svingiĝis supre en sia majesta rondo ĉirkaŭ la Polusa Stelo.
Li vidis tiujn stelojn sur klara spaco de ĉielo. Oriente kaj sude la grandaj, rondaj konturoj de plendantaj ventmaŝinoj kovris la ĉielon, tiel ke la brilego ĉirkaŭ la Konsilejo estis kaŝita. Sudoriente pendis Oriono, sin montrante kvazaŭ pala fantomo tra lataĵo el fero kaj interplektitaj formoj super konfuza aro da lumoj. Muĝado kaj la krio de sireno, kiuj venis de la flugstacioj, anoncis al la mondo, ke unu el la aeroplanoj estas preta foriri. Li restis kelkan tempon rigardante la brilegan stacion. Tiam lia rigardo revenis al la nordaj stelaroj.
Longe li silentis. “Tio,” li diris fine, ridetante en la ombro, “ŝajnas la plej stranga el ĉio. Stari sub la kupolo de S-ta. Paŭlo kaj vidi pluan fojon tiujn familiarajn, silentajn stelojn!”
De tie Graham kondukiĝis de Asano laŭ multaj vojoj al la granda spekula kajnegoca kvartalo, kie la plejparto de la riĉaĵo de la urbo estis perdata kaj gajnata. Tiu impresis lin, kiel preskaŭ senfina serio da tre altaj haloj, ĉirkaŭitaj de etaĝo sur etaĝo de galerioj, al kiuj malfermiĝis miloj da kontoroj, kaj transpasita de komplika amaso da pontoj, trotuaroj, aeraj reloj kaj kablaj pendvojoj. Kaj tie, pli ol ĉie ajn, alte leviĝis la tono de furioza vigleco, de nekontrolebla, hasta agemeco. Ĉie troviĝis fortega reklamado, ĝis lia cerbo turniĝis pro la tumulto de lumo kaj koloro. Kaj Babilmaŝinoj kun aparte raŭkaj tonoj abundis, kaj plenigis la aeron per penaj ŝirkrioj kaj idiota slango. “Grasu ia okulojn kaj glitu!” “Gehup’, Bonanza,”
“Goliproj venu kaj vidu!”
La loko ŝajnis esti dense plena de homoj, aŭ profunde ekscititaj, aŭ ŝvelantaj pro kaŝita ruzeco; tamen li sciiĝis, ke la halo estis kompare malplena, ke la grandaj politika j konvulsioj de la lastaj tagoj malpliigis la negocadon ĝis senprecedence malalta nivelo. En unu vastega loko staris longaj vicoj da tabloj por ruleto, ĉiu el kiuj havis ekscititan sendignan amason ĉirkaŭe; en alia krianta Babelo el blankvizaĝaj virinoj kaj ledopulmaj ruĝnukaj viroj aĉetis kaj vendis la akciojn de absolute fiktiva negoca entreprenaĵo, kiu ĉiukvinminute pagis dividendon de dek pro cento, kaj nuligis parton da siaj akcioj per loteria rado.
Tiujn negocajn aferojn oni daŭrigis per energio, kiu facile transiris en furiozon, kaj Graham, alproksimiĝante al densa amaso, trovis ĉe ĝia mezo duon da eminentaj komercistoj, fortege argumentantaj per dentoj kaj ungoj pri iu delikata punkto de komerca etiketo. Do io ankoraŭ restis en la vivo, pro kio oni povis batali! Poste li spertis ŝokon pri kriega anonco en literoj el helruĝaj flamoj, ĉiu duoble tiel alta, kiel homo:
NI SEKURAS LA POS’DANT’. NI SEKURAS LA POS’DANT’.
“Kiu estas la Pos'dant’?”
“La Posedanto – vi.”
“Sed kio estas ‘sekuri.' Ĉu ili sendanĝerigas min? Kaj kiel?”
“Ĉu vi ne havis sekuradon?”
Graham meditis. “Ĉu asekurado?”
“Jes – asekurado. Mi memoras, ke tio estis la pli malnova vorto. Ili asekuras vian vivon. Dozandoj da homoj havigas al si polisojn, miriadojn da leonoj oni riskas pro vi. Kaj pli malproksime oni vendas vivrentojn pro via vivo. Ili faras tion pro ĉiu, kiu estas iel eminenta. Rigardu tien!”
Homamaso muĝis kaj ŝoviĝis, kaj Graham vidis vastan nigran ekranon subite lumigita de ankoraŭ pli grandaj literoj el brulanta purpuro :
VIVRENTOJ PROL’ POS’DANT’ – x 5 PR. G.
La amaso komencis krii pri tio, aro da spiregaj sovaĝokulaj viroj preterkuris, ekprenante la aeron per hoksimilaj fingroj. Okazis furioza premiĝo ĉirkaŭ pordeto.
Asano kalkulis rapide kaj neĝuste. “Dek-sep pro cento por jaro estas ilia propono pri vi. Ili ne volus pagi tiom, se ili povus vidi vin nun, Majstro. Sed ili ne scias. Viaj vivrentoj antaŭe estis tre senriskaj spekulaĵoj, sed nun vi estas tre riskema afero, kompreneble. Tio kredeble estas malespera propono. Mi dubas, ĉu la homoj ricevos sian monon.”
La amaso de vivrent-postulantoj tiel densiĝis Ĉirkaŭ ili, ke dum longe ili ne povis moviĝi antaŭen aŭ malantaŭen. Graham rimarkis – laŭ lia penso – grandan proporcion da virinoj inter la spekulantoj, kaj denove memoris la nunan ekonomian sendependecon de ilia sekso. Ili ŝajnis rimarkinde kapablaj prizorgi sin en la amaso, kaj uzis tre lerte Ja kubutojn, kiel li dolore sciiĝis. Iu buklohara virino kaptita nelonge en la premo rigardis lin fikse kelkfoje, preskaŭ kvazaŭ ŝi lin konas, kaj poste, ŝtelvenante definitive al li, tuŝis lian manon per sia brako laŭ apenaŭ akcidenta maniero, kaj evidentigis per rigardo tiel antikva kiel Kaldeo, ke ŝi trovas lin plaĉa. Kaj tiam malgrasa grizbarbulo, ŝvitante treege pro nobla pasio de sinhelpemo, blinda al ĉia teraĵo krom tiu brilega allogilo, sin ŝovis inter ilin per kataklisma kurego al tiu sorĉa “x 5 pr. G.”
“Mi volas foriri de ĉi tie,” diris Graham al Asano. “Ne tion mi venis por vidi. Montru al mi la laborantojn. Mi volas vidi la bluvestitajn homojn. Tiuj parazitaj frenezuloj –”
Li sin trovis fiksita en baraktanta amaso da homoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.