La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

Inter la listo de fruaj verkaĵoj de la aŭtoro H. G. Wells troviĝas rakonto pri mirinda “Tempomaŝino” per kiu oni kapabliĝis veturi tra la tempo, kvazaŭ tiu estus la spaco, kaj tiel atingi iun ajn punkton en la pasinteco aŭ la estonteco. Legante la nunan libron, oni ricevas impreson, ke oni spertas tian veturon, ĉar jen libro, kiu provas bildigi por ni la vivon en okcidenta Eŭropo post ducent jaroj; tamen multaj el la detaloj profetitaj en ĝi jam efektiviĝis dum la tridek jaroj, de kiam la aŭtoro verkis ĝin. Krome, el la multaj detaloj, kies plenumiĝo ankoraŭ apartenas al la estonteco, estas notinde, ke eĉ lastatempe profesora parolo raportis pri plano tegmenti spacojn de kvadrata duonmejlo sole per vitro kaj metalaj kadroj, por ŝirmi la enloĝantojn kaj ŝpari koston de apartaj tegmentoj.

Foje oni eĉ povas senti, ke la “estonta” vivo ĉi tie montrata jam estas efektive malnovmoda; ekzemple, la nuntempa disvastiĝo de brodkastado estas multe pli mirinda, ol la “Babilmaŝinoj,” kies sola funkcio estis anstataŭi ĵurnalojn. Kaj jen troviĝas bazo por granda espero; ĉar se ni jam laŭ kelkaj punktoj neplenumis sed plibonigis la profetaĵon, ni povas esperi, ke ni poste evitos ankaŭ la plenumadon de la multaj malĝojigaj Ideoj de la aŭtoro pri la posta evoluiĝo de la homaro.

Eĉ ŝajnas, ke oni rajtas kredi, ke la aŭtoro mem nun same opinias. Same kiel ĉiu serioza verkisto, li nepre laboras, almenaŭ parte, por la profito de siaj posteuloj, kaj jam de multaj jaroj H. G. Wells forlasis novelojn pri mirindaĵoj, kaj nun gajnas tutmondan famon eldonante studojn pri la vivo socia kaj psikologia, kaj krome kelkajn historiojn de la mondo; ĉiuj laŭ stilo, kiu interesos estontan generacion, nur se tiu havos kreskantan komprenon pri la problemoj de la homa familio.

Kuraĝa pensanto, Wells neniam timas diri senkaŝe sian penson. Eĉ en la noveloj de sia juneco, kiuj koncernis mirindajn aferojn preskaŭ similajn al tiuj de fabeloj, li sukcesis montri, ke la efektiva sekvo de tiaj okazaĵoj tre diferencus de la “feliĉa fino” de la infanaj rakontoj. Tiamaniere, atakante ofte akceptitajn opiniojn, kaj eĉ pli ofte akceptitajn sentimentojn, li restas vigla partiano de la vero, eĉ se ĝi eble estas malbongusta. Do, en la nuna libro, la leganto kredeble trovos ion, kion li volos ne kredi, eble eĉ detalojn, kiujn li konsideros absurdaj; sed tamen li trovos nenion, kio ne estas la rezulto de profunda pensado kaj sperto.

A. FRANK MILWARD
Birmingham,
Anglujo.

Marto, 1929.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.