La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DORMANTO VEKIĜAS

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DUDEK-DUA.

LA BARAKTO EN LA KONSILEJO.

Rapidante al la ruinoj ĉirkaŭ la Konsilejo, Graham kaj Asano rimarkis ĉie la leviĝantan ekscitiĝon de la popolo. “Al viaj Kvartaloj! Al viaj Kvartaloj!” ĉie viroj kaj virinoj bluvestitaj rapidis for de nekonataj subteraj okupoj, laŭ la trotuaroj de la Meza Vojo; jen Graham vidis armilejon de la revolucia komitato ĉirkaŭitan de svarmo da kriantaj homoj; jen duo da viroj portantaj la malamatan flavan uniformon de la Laborpolico, kaj persekutataj de kreskanta amaso, forkuris freneze sur la plej rapida kontraŭe iranta vojo.

La krioj: “ĉiu al sia kvartalo!” fariĝis fine senĉesa bruo, kiam ili alproksimiĝis al la Konsileja Kvartalo. Multaj el la krioj estis nekompreneblaj. “Ostrog perfidas nin,” iu homo kriaĉis refoje per raŭka voĉo, ĵetante tiun ĥoraĵon en la orelon de Graham, ĝis ĝi hantis lin. Tiu homo restis apud Graham kaj Asano sur la plej rapida vojo, kaj kriis al la homoj svarmantaj sur la pli malaltaj trotuaroj, dum li preterrapidis ilin. Sian krion pri Ostrog li alternigis kun nekompreneblaj ordonoj. Post nelonge li saltis malsupren de vojo al vojo kaj malaperis.

La cerbo de Graham sentiĝis plena de la bruo. Liaj planoj estis senformaj kaj nebulaj. Li posedis unu ideon pri alta loko, de kie li povos alparoli la amason, kaj alian pri renkonto vizaĝo-al-vizaĝe kun Ostrog. Li sin sentis plena de kolero, de treega muskola ekscitiĝo, liaj manoj preme fermiĝis, liaj lipoj kunpremiĝis.

La vojo trans la ruinojn al la Konsilejo estis ne plu transirebla, sed Asano solvis tiun problemon kondukante Grahamon al la ĉefa poŝtoficejo. Laŭdire tiu poŝtoficejo ankoraŭ funkciis, sed la bluvestitaj portistoj aŭ moviĝis kvazaŭ testudoj, aŭ tute haltis, por rigardi tra la arkaĵoj de siaj galerioj la kriantan homfluon, kiu preterpasis ekstere. “Ĉiu al sia Kvartalo! Ĉiu al sia Kvartalo!” Tie, laŭ la konsilo de Asano, Graham malkaŝis sian identon.

Ili transiris al la Konsilejo per kabla fervojeto. Jam, dum la mallonga tempo post la kapitulaco de la Konsilantoj, oni faris grandan ŝanĝon al la aspekto de la ruinoj. La ŝprucantaj kaskadoj el la rompitaj marakvaj tubegoj jam kaptiĝis kaj dresiĝis, kaj grandegaj portempaj tuboj estis subtenitaj supre sur ŝajne malfortika teksaĵo el traboj. La ĉielo retmaniere kovriĝis de la riparitaj kabloj kaj dratoj, kiuj servis la Konsilejon, kaj maso da nova masonaĵo elstaris maldekstre de la blanka konstruaĵo, kun arganoj kaj aliaj konstrumaŝinoj sur ĝi.

La moviĝantaj vojoj, kiuj ruliĝis preter tiu spaco, estis riparitaj, kvankam ili ĝis nun devis iradi sub plena ĉielo. Tiuj estis la vojoj, kiujn Graham vidis de la balkoneto en sia vekiĝa horo, antaŭ malpli ol naŭ tagoj, kaj la halo, kie li kuŝis en tranco, antaŭe staris kontraŭflanke; tie nun kunkuŝis senformaj amasoj da rompita kaj frakasita masonaĵo.

Jam estis tagmezo, kaj la suno varme brilis. El siaj grandaj kavernoj sub la blua elektra lumo venis la rapidaj vojoj plenaj de kunpremitaj homoj, kiuj fluegis de ili kaj kolektiĝis ĉiam pli dense inter la rompaĵo kaj konfuziĝo de la ruinoj. La aero estis plena de iliaj krioj, kaj ili sin premis kaj svingis al la centra konstruaĵo. Plejparte tiu krianta amaso konsistis el senordaj svarmoj; tamen, kelkloke Graham povis rimarki, ke kruda disciplino komencas evidentiĝi. Kaj ĉiu voĉo postulegis ordon inter la ĥaoso. “Al viaj Kvartaloj! Ĉiu al sia Kvartalo! “

La kabla veturilo portis ilin en halon kiun Graham rekonis, la antaŭĉambron de la Halo de Atlas, sur kies galerio li paŝis antaŭ kelkaj tagoj kun Howard, por sin montri al la poste malaperintaj Konsilantoj, unu horon post sia vekiĝo. Nun la ĉambro estis preskaŭ malplena; troviĝis nur du servistoj de la kabla vojeto. Tiuj viroj ŝajnis tre miri, rekonante, kiel la Dormanton, la viron kiu desaltis de la kruca sidloko.

“Kie troviĝas Ostrog?” li demandis. “Mi devas vidi Ostrogon senprokraste. Li malobeis min. Mi revenas por forpreni la administradon el liaj manoj.” Ne atendante Asanon, li rekte transiris la lokon, supreniris la ŝtupojn ĉe la transa fino, kaj, detirante la kurtenon, sin trovis frontanta la senĉese penegantan Titanon.

La halo estis malplena. Ĝia aspekto multe diferencis de kiam li unue vidis ĝin. Ĝi tre difektiĝis dum la freneza barakto de la unua ekribelo. Dekstre de la giganta statuo, la supra parto de la muro forŝiriĝis je longo de pli ol kvindek metroj, kaj tavoleto el la sama vitreca materialo, kia antaŭe enfermis Graham je lia vekiĝo, estis streĉita trans la fendaĵon. Ĝi mallaŭtigis, sed ne tute silentigis la muĝon de la popolo ekstere. “Kvartaloj! Kvartaloj!” ili ŝajnis diri. Tra tiu tavoleto vidiĝis la traboj kaj subteniloj de metalaj starejoj, kiuj leviĝis kaj mallevigis laŭ la bezonoj de granda aro da laboristoj. Senmova konstrumaŝino, kun longaj brakoj el ruĝe kolorigita metalo, sin streĉis trans tiu verdnuanca bildo. Sur ĝi ankoraŭ staris kelkaj laboristoj, rigardantaj la amason sube. Momente li haltis, elrigardante, kaj Asano lin reatingis.

“Ostrog,” diris Asano, “kredeble troviĝas en la malgranda oficejo tie.” La malgrandulo nun aspektis mortpala, kaj liaj okuloj traserĉis la vizaĝon de Graham.

Apenaŭ ili faris dek paŝojn antaŭen, antaŭ ol panelo maldekstre de la statuo ruliĝis supren, kaj Ostrog aperis, akompanata de Lincoln kaj sekvata de du flave kaj nigre vestitaj negroj; li transiris la kontraŭan angulon de la halo ĝis dua panelo, kiu restis levita kaj malfermita. “Ostrog,” vokis Graham, kaj je la sono de lia voĉo la grupeto surprizite turniĝis.

Ostrog diris ion al Lincoln kaj antaŭeniris sola.

Graham estis la unua, kiu parolis. Lia voĉo sonis laŭta kaj ordonema. “Kion mi sciiĝas?” li demandis. “Ĉu vi venigas negrojn ĉi tien – por subpremi la popolon?”

“Ne tro frue,” diris Ostrog. “Ili pli kaj pli sendiscipliniĝas de post la revolucio. Mi ne sufiĉe taksis –”

“Ĉu tio signifas, ke tiuj diablaj negroj jam ekvojaĝis?” “Jes. Eĉ nun – ĉu vi ne vidis la popolon – ekstere?” “Kaj mi ne miras pri ili! Sed – post tio, kion mi diris. Vi faris pli ol vi rajtis, Ostrog.”

Ostrog diris nenion, sed alproksimiĝis.

“Tiuj negroj devas ne alveni al Londono,” diris Graham. “Mi estas la Mastro, kaj mi ne permesos ĝin.”

Ostrog ekrigardis al Lincoln, kiu tuj alproksimiĝis kun la du servistoj malantaŭ si. “Kial ne?” demandis Ostrog.

“Blankulojn nur blankuloj devas estri. Krome –”

“La negroj nur estas ilo.”

“Tio ne estas la demando. Mi estas la Mastro. Mi intencas esti la Mastro. Kaj mi diras al vi, ke tiuj negroj devas ne alveni.”

“La popolo –”

“Mi fidas la popolon.”

“Nur ĉar vi estas anakronismo. Vi estas viro el la Pasinteco – nur akcidento. Eble vi estas la Posedanto de la mondo. Laŭnome – laŭleĝe. Sed vi ne estas la Mastro. Vi ne sufiĉe scias por fariĝi Mastro.”

Denove li ekrigardis al Lincoln. “Nun mi scias, kion vi opinias – mi povas iom diveni viajn intencojn. Eĉ nun tamen ne estas tro malfrue averti vin. Vi revas pri la egaleco de homoj – pri speco de socialisma reĝimo – vi vidas ĉiujn eluzitajn revojn de la dek-naŭa jarcento freŝaj kaj viglaj en via cerbo, kaj vi volas reĝi ĉi tiun mondon, kiun vi ne komprenas.”

“Aŭskultu!” diris Graham. “Vi povas ĝin aŭdi – sonon, kvazaŭ la maron. Ne voĉojn – sed unu voĉon. Ĉu vi tute komprenas?”

“Ni instruis tion al ili,” diris Ostrog.

“Eble. Ĉu vi povas instrui ilin forgesi ĝin? Sed sufiĉe! La negroj devas ne alveni.”

Paŭzo okazis, kaj Ostrog rigardis lin rekte en la okulojn.

“Ili ja alvenos,” li diris.

“Mi malpermesas ĝin,” diris Graham.

“Ili jam ekvojaĝis.”

“Mi ne toleros ilin.”

“Ĉu ne?” diris Ostrog. “Kvankam mi bedaŭras uzi la metodojn de la Konsilantoj –. Por via propra bono – vi ne darfas fariĝi partiano – de Malordo. Kaj nun, kiam vi troviĝas ĉi tie – . Estis bone, ke vi venis ĉi tien.”

Lincoln metis la manon sur la ŝultron de Graham. Subite Graham komprenis la grandecon de sia eraro, ke li revenis al la Konsilejo. Li turniĝis al la kurtenoj, kiuj apartigis la halon kaj la antaŭĉambron. La avida mano de Asano intervenis. Post plua momento Lincoln ekprenis Graham je la mantelo.

Li turniĝis kaj penis bati la vizaĝon de Lincoln, sed senhezite unu negro kaptis lin je ŝultro kaj brako. Li fortiregis sin, lia maniko brue ŝiriĝis kaj li ŝanceliĝis posten, tiel ke la alia negro faligis lin. Li frapis peze kontraŭ la teron, kaj sin trovis rigardanta la malproksiman plafonon de la halo.

Li kriegis, ĉirkaŭruliĝis, baraktis furioze, prenis la kruron de servisto por faligi lin kapantaŭe, kaj barakte stariĝis.

Lincoln aperis antaŭ li, falis peze pro frapo sub la pinton de la mentono, kaj kuŝis senmova. Graham faris du paŝojn, faletis. Kaj tiam la brako de Ostrog ĉirkaŭis lian kolon, li sin sentis detirita dorsantaŭe, peze falis, kaj trovis siajn brakojn fiksitaj al siaj flankoj. Post nelonga forta penego li ĉesis barakti, kaj kuŝis rigardante la spiregantan gorĝon de Ostrog.

“Vi – estas – kaptita,” spiregis Ostrog ĝoje. “Estis – malsaĝe – reveni.”

Graham turnis sian kapon ĉirkaŭe kaj, tra la neregula verda fenestro en la muro de la halo, vidis la virojn, kiuj antaŭe funkciigis la konstruarganojn, gestantaj ekscitite al la homoj sube. Ili ĵus vidis ĉion!

Ostrog sekvis lian rigardon kaj eksaltis. Li kriis ion al Lincoln, sed Lincoln ne moviĝis. Kuglo plaŭdis inter la kornicoj super la Atlas. La du tavoletoj el diafana materialo, kiuj etendiĝis trans la fendaĵo, nun ŝiriĝis, la randoj de la ŝirita parto malheliĝis, kurbiĝis, rapidis ĝis la kadro, kaj post momento la Konsila ĉambro ree estis malfermita al la aero. Malvarma venteto enblovis tra la truo, portante kun si konflikton el voĉoj el la ruinigitaj spacoj ekstere, koboldan babiladon. “Savu la Mastron!” “Kion ili faras al la Mastro?” “Oni perfidas la Mastron!”

Kaj tiam li rimarkis, ke la atento de Ostrog delogiĝis, ke la manoj de Ostrog ne plu tenas lin, kaj, fortiregante la brakojn, li baraktis surgenuen. Post plua momento, li jam ŝovis Ostrogon malantaŭen, kaj staris sur unu piedo, premegante per unu mano la gorĝon de Ostrog, dum la manoj de Ostrog tenis la silkon ĉirkaŭ lia kolo.

Sed nun viroj venis al ili de la estrado – viroj, kies intencojn Graham miskomprenis. Li ekvidis iun kurantan malproksime al la kurtenoj de la antaŭĉambro, kaj tiam Ostrog forglitis de sub li, kaj tiuj novvenintoj kuris rekte al Graham. Je lia senfina surprizo, ili kaptis lin. Ili obeis al la krioj de Ostrog.

Ili tiris lin dek metrojn antaŭ ol li komprenis, ke ili ne estas amikoj – ke ili tiras lin al la malfermita panelo. Kiam li rimarkis tion, li premis sin malantaŭen, li penis ĵeti sin teren, li alvokis helpon per sia tuta forto. Kaj tiun fojon venis respondaj krioj.

La premo sur lia kolo malpliiĝis, kaj jen! en la malsupera angulo de la fendaĵo en la muro, aperis komence unu kaj poste kelkaj nigraj figuretoj, kriante kaj svingante la brakojn. Ili desaltis el la malfermaĵo, sur la galerieton, kondukantan al la Silentaj Ĉambroj. Ili kuris laŭ ĝi, tiel proksime, ke Graham povis vidi la armilojn en iliaj manoj. Tiam Ostrog kriis apud lia orelo al la homoj, kiuj tiris lin, kaj pluan fojon li troviĝis baraktanta per la tuta forto kontraŭ iliaj penoj ŝovi lin al la panelo jam malfermita por engluti lin. “Ili ne povas veni malsupren,” spiregis Ostrog. “Ili ne kuraĝos pafi. Ĉio iras bone. Ni fortenos lin de ili eĉ nun.”

Ŝajnis al Graham, ke tiu malglora barakto daŭras dum longaj minutoj. Liaj vestaĵoj ŝiriĝis multloke, li kovriĝis de polvo, iu paŝis sur lia mano. Li povis aŭdi la kriojn de siaj subtenantoj, kaj unufojon li aŭdis pafojn. Li sentis, ke lia forto eluziĝas, ke liaj penoj estas furiozaj kaj sencelaj. Sed helpo ne alvenis, kaj certe, nerezisteble, alproksimiĝis tiu nigra faŭko.

La premo sur li ĉesis, kaj li barakte stariĝis. Li vidis foriri la grizan kapon de Ostrog, kaj rimarkis, ke oni ne plu tenas lin. Li ĉirkaŭturniĝis kaj kunfrapis plene kontraŭ nigrevestita viro. Verda armileto krakis apud li, nubeto da pikodora fumo ĉirkaŭis lian vizaĝon, kaj ekbrilis ŝtala klingo. La grandega ĉambro rondiris ĉirkaŭ li.

Li vidis viron palblue vestitan pikbati nigre kaj flave vestitan serviston malproksime ne tri metrojn de lia vizago. Tiam manoj rekaptis lin.

Oni nun tiris lin dudirekten. Ŝajnis, ke homoj krias al li. Li volis kompreni, sed ne povis. Iu tenis liajn krurojn, kaj levis lin spite de liaj viglaj penoj. Subite li komprenis, kaj ĉesis barakti. Viroj levis lin ĝis sur siaj ŝultroj, kaj forportis lin de tiu minaca panelo. Dek mil gorĝoj aklamis.

Li vidis homojn blue kaj nigre vestitajn, kiuj rapidas pafante post la forirantajn Ostroganojn. Levite, li nun vidis trans la tuta etendo de la halo sub la statuo de Atlas, vidis, ke oni portas lin al la estrado meze de la loko. La malproksima fino de la halo jam estis plena de homoj kurantaj al li. Ili rigardis lin kaj aklamis.

Li konsciis, ke gardistaro ĉirkaŭas lin. Viglaj homoj ĉirkaŭ li kriis neprecizajn ordonojn. Li vidis apud si la flavvestiton kun la nigraj lipharoj, kiu troviĝis inter tiuj, kiuj renkontis lin en la publika teatro; tiu kriis ordonojn. La halo jam estis dense plena de ŝovantaj homoj, la metala galerieto fleksiĝis sub krianta ŝarĝo, la kurtenoj de la antaŭĉambro forŝiriĝis, kaj la antaŭĉambro vidiĝis premplena. Li apenaŭ povis aŭdigi sin al la apuda viro, pro la ĉirkaŭa tumulto. “Kien Ostrog iris?” li demandis.

La viro, kiun li aldemandis, montris per fingro trans la kapojn al la malsupraj paneloj de la halo, je la flanko kontraŭ la fendaĵo. Ili restis malfermitaj, kaj armitaj homoj, bluvestitaj kun nigraj zonoj, kuris tra ili kaj malaperis en la eksterajn ĉambrojn kaj koridorojn. Ŝajnis al Graham, ke la sono de pafado ŝvebas tra la tumulto. Oni portis lin laŭ ŝancela kurbo trans la halon ĝis malfermaĵo sub la fendaĵo.

Li vidis homojn laborantajn kun kruda disciplino por forpuŝi de li la amason, por fari liberan spacon ĉirkaŭ li. Li pasis el la halo, kaj trovis krudan novan muron staranta rekte antaŭ Ii, kun la blua ĉielo supre. Ili demetis lin surpiede; iu tenis lian brakon kaj gvidis lin. Li vidis apude la flave vestitan viron. Oni kondukis lin supren de mallarĝa brika ŝtuparo, kaj proksime leviĝis la grandaj ruĝe kolorigitaj masoj, la arganoj, brakoj kaj la senmovaj motoroj de la konstrumaŝino.

Li sin trovis supre de la ŝtuparo. Oni rapidigis lin trans mallarĝa barita trotuaro, kaj subite, kun vasta aklamado, la amfiteatro el ruinaĵo denove malfermiĝis antaŭ li. “La Mastro troviĝas inter ni! La Mastro! La Mastro!” La krio fluis trans la lago el vizaĝoj kvazaŭ ondo, rompiĝis kontraŭ la malproksima klifo de la ruinoj, kaj revenis per krieta ŝaŭmo : “La Mastro staras niaflanke!”

Graham rimarkis, ke li ne plu estas ĉirkaŭata de amaso; ke li staras sur kruda estradeto el metalo, parto de ŝajne malfortika trabaro, kiu plektiĝis tute ĉirkaŭ la granda maso de la Konsilejo. Tute trans la vasta etendaĵo de la ruinoj svingiĝis kaj ŝoviĝis la krianta popolo; kaj kelkloke la nigraj standardoj de la revoluciaj societoj balanciĝis kaj leviĝis kaj faris maloftajn centrojn de organizo en la ĥaoso. Sur la kruta ŝtuparo el muroj kaj trabaro, per kiu liaj savintoj atingis la malfermaĵon en la muro de la Halo de Atlas, sin tenis solida homamaso, kaj energiaj nigraj figuretoj, sin tenantaj al kolonoj kaj elstaraĵoj, vigle penis instigi la kunpremitan amason formoviĝi. Malantaŭ Graham, je pli alta nivelo sur la trabaro, kelkaj viroj baraktis supren, portante la flirtegantajn faldojn de grandega nigra standardo. Sube, tra la larĝa fendaĵo en la muroj, li povis rigardi malsupren sur la premitajn atentajn amasojn en la Halo. La malproksimaj flugstacioj sude staris brilaj kaj klaraj, ŝajne proksimaj pro neordinara diafaneco de la aero. Sola monoplano leviĝis de la meza stacio, kvazaŭ por renkonti la venontajn aeroplanojn.

“Kie Ostrog estas?” demandis Graham, kaj eĉ dum li parolis, li vidis, ke ĉiu rigardo turniĝas for de li al la supro de la Konsilejo. Li ankaŭ rigardis laŭ tiu universale atentata direkto. Momente li vidis nenion, krom la rompita angulo de muro, akra kaj klara kontraŭ la ĉielo. Tiam, en la ombro, li rimarkis la internon de ĉambro, kaj rekonis surprizite la verdan kaj blankan ornamaĵon de sia antaŭa malliberejo. Kaj iranta rapide trans tiun fenditan ĉambron, kaj ĝis la rando mem de la klifo el ruinoj, venis blankvestita figureto, sekvata de du pli malgrandaj figuroj vestitaj nigre kaj flave. Li aŭdis la viron apud si krii “Ostrog,” kaj turniĝis por demandi ion. Sed li ne faris tion, pro la surprizita krio de alia el tiuj apud li, kaj longa, subite montranta fingro. Li rigardis, kaj jen! la monoplano, kiu leviĝis de la flugstacio, kiam li laste rigardis tion, nun flugas rekte al ili. La regula ŝveba flugado ankoraŭ estis sufiĉe nova por allogi la atenton de Graham.

Ĝi alproksimiĝis, rapide kreskante, ĝis ĝi transflugis la kontraŭan randon de la ruinoj kaj estis videbla al la dense premita amaso sube. Ĝi ŝvebis kurbe trans la spacon, kaj leviĝis kaj pasis supre, superpasante la mason de la Konsilejo, diafana formo kun sola aeronaŭto spionanta tra ĝiaj ripoj. Ĝi malaperis post la konturon de la ruinoj.

Graham reatentis Ostrogon. Tiu ĵus signalas per l;i manoj, kaj liaj sekvantoj klopodas forrompi la muron apud li. Post plua momento la monoplano ree vidiĝis, malgrandaĵo tre malproksima, turniĝanta laŭ larĝa kurbo kaj iranta pli malrapide.

Tiamsubite la flave vestita viro kriis : “Kion oni faras? Kion faras la popolo? Kial oni lasas Ostrogon tie? Kial oni ne kaptas lin? Ili forportos lin – la monoplano forportos lin! Aĥ!”

Tiu krio estis eĥita de kriego el la ruinoj. La kraketa sono de la verdaj armiloj venis trans la intera abismo al Graham, kaj, rigardinte malsupren, li vidis kelke da flavaj kaj nigraj uniformoj kurantaj sur unu el la galerioj, kiuj pendis malfermitaj al la aero sub la rando, kie Ostrog staris. Kurante, ili pafis je neviditaj homoj, kaj tiam elvenis kelkaj palbluaj figuroj ilin persekutantoj. Tiuj batalantaj figuretoj faris kuriozan efekton; ili ŝajnis kuri kvazaŭ modelaj soldatoj de ludilo. Tiu stranga aspekto, simila al tranĉe malfermita domo, donis al la barakto inter mebloj kaj koridoroj efekton nerealan. Ĝi okazis eble ducent metrojn distance de li, kaj preskaŭ kvindek super la kapoj sube inter la ruinoj. La nigre kaj flave vestitoj kuris sub arkaĵon, turniĝis, kaj pafis salvon. Iu el la bluvestitaj persekutantoj, paŝante apud la rando, ĵetis la brakojn supren, ŝanceliĝis flanken, ŝajnis pendi kelkajn sekundojn sur la rando, kaj falis kapantaŭe malsupren. Graham vidis lin frapi kontraŭ elstara angulo, reflugi turniĝante kaj turniĝante, kaj malaperi post la ruĝan brakon de la konstrumaŝino.

Kaj tiam ombro venis inter la suno kaj Graham. Li rigardis supren, kaj vidis la ĉielon klara, sed li sciis, ke la monoplano ĵus pasis. Ostrog estis malaperinta. La flavvestito sin ŝovis antaŭ Graham, fervora kaj ŝvitanta, montranta kaj bruema.

“Ili intencas halti!” kriis la flavvestito. “Ili haltas. Diru, ke oni pafu je li. Ke oni pafu je li!”

Graham ne komprenis. Li aŭdis laŭtajn voĉojn ripeti la enigman ordonon.

Subite li vidis la antaŭon de la monoplano gliti trans la rando de la ruinoj kaj halti kun ekskuo. Tuj li komprenis, ke la maŝino haltas, por ke Ostrog sin savu per ĝi. Li vidis bluan nebulon veni supren el la abismo, kaj sciis, ke la homoj sube nun pafas je la elstaranta antaŭo de la maŝino.

Viro apud Graham raŭke aklamis, kaj li vidis, ke la bluvestitaj ribeluloj jam atingis la arkaĵon, antaŭ nelonge defenditan de la kontraŭuloj, kaj kuras per konstanta fluo laŭ la koridoro.

Kaj subite la monoplano glitis de la rando de la Konsilejo kaj falis simile al ŝvebanta hirundo. Ĝi falis, kliniĝante laŭ kvardek-kvin gradoj al la horizonto, tiel krute, ke ŝajnis al Graham, kaj eble al multaj el tiuj sube, ke ĝi tute ne povas releviĝi.

Ĝi falis tiel proksime preter li, ke li povis vidi Ostrogon premegi la flankojn de sia sidloko, kun la blankaj haroj flirtantaj; li povis vidi la palvizaĝan aeronaŭton tiregi la tenilon, kiu turnos la maŝinon supren. Li aŭdis la nebule timan krion de sennombraj homoj sube.

Graham ekprenis la barilon antaŭ si kaj ĉesis spiri. La momento ŝajnis esti epoko. La malsupra parto de la maŝino preskaŭ tuŝis la amason sube, kiu kriis kaj baraktis kaj paŝegis unu sur alian.

Kaj tiam ĝi releviĝis.

Momente ŝajnis, ke ĝi tute ne kapablas superpasi la kontraŭan klifon, kaj eĉ poste, ke ĝi frapos kontraŭ la ventmaŝinon turniĝantan malantaŭe.

Kaj jen! Ĝi libere ŝvebis, ankoraŭ kliniĝante flanken, supren, supren en la ventblovitan ĉielon.

La momenta timo anstataŭiĝis de furioza incitiĝo, kiam la svarmanta popolo komprenis, ke Ostrog sin savis for de ili. Kun tro malfrua vigleco ili denove pafadis, ĝis la kraketoj plektiĝis en muĝo, ĝis la tuta spaco fariĝis blua kaj nebula, kaj la aero pikodoris pro la maldensa fumo el la armiloj.

Tro malfrue! La flugmaŝino pli kaj pli malgrandiĝis, kaj kurbe turniĝis kaj ŝvebis gracie malsupren al la flugstacio, de kiu ĝi nur lastatempe leviĝis. Ostrog estis libera!

Dum tempospaco konfuzita babilado leviĝis el la ruinoj, kaj tiam la universala atento revenis al Graham, staranta alte inter la traboj. Li vidis la vizaĝojn de la homoj turnitaj al li, aŭdis iliajn kriojn pri lia saviĝo. El la gorĝo de la Vojoj sonis la ribela Kanto, etendiĝante kvazaŭ venteto trans tiun ondantan maron el homoj.

La grupeto ĉirkaŭ li kriis gratulojn pri lia savo. La flave vestita viro staris apud li, kun fervora vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Kaj la kanto leviĝis, pli kaj pli laŭte; paŝ', paŝ’, paŝ’, paŝ’.

Malrapide alvenis lia kompreno pri la plena signifo por li de tiuj aferoj, pri la rapida ŝanĝo de lia situacio. Ostrog, kiu antaŭe staris apud li, kiam ajn li frontis tiun kriantan amason, nun troviĝas tie ekstere – lia kontraŭulo. Ne plu ekzistas iu, kiu regos anstataŭ li. Eĉ la homoj ĉirkaŭ li, la ĉefoj kaj organizantoj de la amaso, lin rigardas por vidi, kion li faros, atendas liajn ordonojn. Li vere estas la reĝo. Jam finiĝis lia regno nur ŝajnigita.

Li sentis sin streĉita por fari tion, kion oni atendas de li. Liaj nervoj kaj muskoloj tremetis, lia cerbo eble iom konfuziĝis, sed li ne sentis timon nek koleron. Lia mano, sur kiun iu paŝis, pulsis, kaj kvazaŭ brulis. Li iom embarasiĝis pri sia sinteno. Li sciis, ke li ne timas, sed li multe volis eĉ ne ŝajni tima. Dum sia antaŭa vivo, li ofte pli ekscitiĝis nur pro la ludado de lerta ludo. Li deziris tujan agadon; li konsciis, ke li devas ne tro detale pensi pri la giganta malsimpleco de la barakto ĉirkaŭ li, alie li paraliziĝos de la forta sento pri ĝia komplikeco.

Tie malproksime, tiuj kvadrataj bluaj formoj, la flugstacioj, signifas Ostrogon; kontraŭ Ostrog, kiu estas tiel klara kaj difinita kaj decidema, li, kiu nature estas tiel nebula kaj hezitema, batalas por la tuta estonteco de la mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.