La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

26

– Kelnero! Bonvolu doni al mi ĥartenbraŭngevratenŝtajzengorbejstraŭt kun citrono.

– Pardonu, kion vi diris? Ĥartenbraŭngevratenŝtajzengorbejstraŭt kun kio?

* * *

– Ĉu vi hazarde ne estas filo de horloĝisto Monja?

– Jes, estas mi, sed kial do hazarde?

* * *

En psikiatria hospitalo, kuracisto vidas frenezulon skribantan leteron kaj demandas:

– Kion vi faras?

– Mi skribas leteron!

– Al kiu vi skribas?

– Al mi mem!

– Kaj kio estas skribata?

– Mi ne scias… mi ankoraŭ ne ricevis ĝin!

* * *

Manoel kaj Germanulo estas en aŭto en dezerto. Estas tre varme. La aŭto paneas kaj haltas. La plej proksima vilaĝo estas 30 km for.

La germanulo sperta pri supervivado elmetas la aŭtan radiatoron.

Manoel impresita demandas:

– Kial vi kunportos la radiatoron?

– Se ni soifos, ni povos trinki akvon el ĝi.

Do Manoel komencas formeti la pordon de la aŭto.

La germanulo restas impresita:

– Kion vi faras?

Kaj Manoel respondas:

– Nu, se pli varmiĝos, ni povos mallevi la vitraĵon.

* * *

Kiu diris?

Ulo malina iras al kuracisto por tutekzamenado. Post ekzamenado la kuracisto revenas kun rezultoj.

– Vi estas bonsana por 40-jaraĝulo.

– Kiu diris, ke mi estas 40-jaraĝa?

– Kian aĝon vi havas?

– Mi 53-jaraĝiĝis je la pasinta semajno.

– Ho! kian aĝon via patro havis, kiam li mortis?

– Kiu diris, ke mia patro mortis?

– Ho, pardonu. kian aĝon via patro havas?

– 74.

– Ĉu? tre bone. kian aĝon via avo havis, kiam li mortis?

– Kiu diris, ke mia avo mortis?

– Ree pardonu min. Kian aĝon li havas?

– 103. Kaj li estas bonsana.

– Mi feliĉas. Mi demandos pri via praavo? Kial via praavo mortis?

– Ĉu mi diris, ke mia praavo mortis? li estas 124-jaraĝa kaj je la sekvanta semajno edziĝos.

– Ĉu vere? Kial li volas edziĝi?

– Ĉu mi diris, ke li volas edziĝi? Tute ne, tamen li gravedigis knabinon…

* * *

Maljunulino pasas antaŭ best-vendejo ĉiutage, kaj ĉiutage papago diras al ŝi saman frazon:

– Maljunulino treege malbela! Maljunulino treege malbela! Maljunulino treege malbela!

Iam ŝi decidis kontraŭi ĝin kaj parolis al posedanto de la vendejo. La posedanto de la vendejo akre riproĉas la papagon.

En la sekva tago la maljunulino pasas tie, kaj la papago parolas:

– Mi parolos nenion… tamen la sinjorino jam scias, ĉu ne?

* * *

Post sanekzameno ulo demandas la kuraciston:

– Kiom kostas?

– Kostas 200 realojn.

– Ĉu 200? Ĉu ne estas rabato por ista kolego?

– Ĉu vi ankaŭ estas kuracisto?

– Ne, mi estas rabisto.

* * *

"Meksiko ludis kiel neniam, kaj malvenkis kiel ĉiam".

* * *

Fraŭlino promenis apud lago, kiam subite aperis bufo, kiu parolis al ŝi:

– Mi estas inĝeniero, oni igis min bufo, tamen se vi kisos min, mi ne plu estos bufo, kaj mi edziĝos al vi, kaj ni estos feliĉaj.

La fraŭlino tute kontenta prenis la bufon kaj metis ĝin en poŝon.

Dum la fraŭlino paŝis al sia domo, la bufo iĝis maltrankvila kaj demandis:

– Hej, ĉu vi ne kisos min?

Kaj ŝi respondis:

– Tute ne! Mi iĝos pli riĉa kun parolanta bufo ol kun inĝeniera edzo.

* * *

Se UEA havus la taskton vendi Kokakolaon, mi timas, ke ĝiaj reklamiloj similas la jenan (krom esti pli longa):

"Grava manko en la moderna mondo estas rapide havebla trinkaĵo ne ligita al iu aparta lando. Teo ne estas bona elekto, ĉar ĝi estas tro brita, tro malfacile farebla, kaj tro danĝera pro sia hejto. Ĝi ne estas regula, kaj foje flavoras tro amare.

"En 1887 usona drogisto elpensis tute novan trinkaĵon, kion oni ankoraŭ trinkas ĉie en la mondo. Oni povas malfermi botelon de Kokakolao multe pli rapide ol prepari tason de teo. Aldone, ĉar ĝi estis science kreita kaj tute nenatura, al ĝi mankas surprizoj. Ĝi estas la metrika sistemo de trinkaĵoj.

"KOKAKOLAO – LA TRINKAĴO KIU FUNKCIAS!"

Gary Grady

* * *

En la maro naĝas du viroj. Unu alparolas la alian:

– Pardonu, ke mi demandas, kial vi banas vin en frako kaj ĉapelo, dum ĉiuj ceteraj banas sin en bankostumoj?

– Nu, la afero estas tia, – respondas la demandito, – ke ĉiuj ĉirkaŭ mi banas sin, dum mi dronas…

* * *

La problemon de tradukado bone karakterizas ankaŭ la fama anekdoto:

"Tradukoj similas al virinoj – se ili estas fidelaj, ili ne estas belaj, se ili estas belaj, ili ne estas fidelaj."

* * *

Edzino deklaras sin pli inteligenta, pli valora ol la edzo:

– Mia "QI" estas multe pli alta ol la via. Mia averaĝa poentaro en la Universitato estis pli alta ol la via!

– Jes, bone sed, se ni observas la situacion el alia starpunkto pli vasta, mi ankoraŭ superas vin.

– Kiamaniere do?

– Mi elektis bonan virinon, por vivteni min sed vi edziniĝis al sentaŭgulo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.