La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

23

Viro parolas telefone:

– Halo, ĉu mia reĝino?

– Kiel vi fartas, mia karulino?

– Mi fartas bone, kiel estas la infanoj?

– Ĉu ili tagmanĝis ĉion?

– Tre bone.

– Kion vi kuiris hodiaŭ?

– Mia preferata plado! ĉu ĉio estas trankvila dome?

– Mi atendas horon por alveni dome, kaj esti kune kun vi en la lito.

– Jes. Mi amas vin.

– Nun, bv. voku mian edzinon.

* * *

Psikiatro parolas al paciento:

– Rakontu al mi, ek de la komenco.

– Nu, komence mi kreis ĉielon kaj teron…

* * *

Paciento venas al psikiatro kaj time diras:

– Doktoro, mi havas du personecojn.

– Ha! Ne maltrankviliĝu, sidu ĉi tie, ni kvar interparolu…

* * *

Ulo suferanta pro amnezio iras al kuracisto:

– Kuracisto, mi havas egan amnezion.

– Ek de kiam?

– Ek de kiam kio, kuracisto?

* * *

Cloŭseaŭ alproksimigis al butikisto; hundo kuŝadis apude.

"ĉu via hundo mordas?" singarde demandis Cloŭseaŭ.

"Tute ne", respondis la butikisto.

Cloŭseaŭ do komencis karesi la hundon, kiu tuj mordis lin.

"Ah, sed vi diris, ke via hundo ne mordas!"

La butikisto: "Tiu ne estas mia hundo."

* * *

Kuracisto parolas al ebriulo:

– Vi ne plu trinkos bieron. Vi nur trinkos lakton.

– Ĉu alian fojon?

– Kio? ĉu vi iam provis tiun dieton por sin resanigi?

– Jes, dum miaj unuaj jaroj de vivo.

* * *

Kuracisto parolas telefone al malsanulo:

– Ĉu vere, vi aŭdas voĉojn kaj ne scias de kie, ili devenas?

– Jes, kutime okazas.

– Kiam ekzakte tio okazas?

– Ĉiam kiam mi parolas telefone.

* * *

Du amikoj interparolas:

– Ĉu vi scias kion mi donacis al mia edzino je ŝia datreveno?

– Ne, kion vi donacis?

– Ringon kun diamanto.

– OH! ĉu vi elspezis troe? Kial vi ne donacis ion pli malmultekostan, kiel tv-on, ekzemple.

– Ĉu vi estas freneza? Kie mi trovus falsan tv-on?

* * *

Skota samideano diras al membro de Londona Esperanto-Klubo:

– Vi nepre devas viziti nian urbon! Mi kondukos vin al niaj genajbaroj. Tiam vi vidos, kiel oni regalas ĉe ni la gastojn…!

* * *

En la vagonaro avino montras ne tute volonte sian bileton al la kontrolisto.

"Jen nur porinfana bileto!" li ekkrias indignite kaj rigardas al ŝi kun severa mieno.

"Jen, estimata s-ro kontrolisto," la maljunulino rebatas, "vi povas ekkoni, kiom longe mi devis atendi ĝis via malfruiĝinta trajno alvenis!"

* * *

Vojaĝanta skoto venas al franca hotelo kaj demandas la hotelposedanton:

– Kiom kostas tranokto en via hotelo?

– 100 frankojn por unu persono.

– Jen 90 frankoj – diras la skoto – bonvolu veki min 10 frankojn pli frue!

* * *

Blondulino en kurso de katolika religio:

La pastro de kurso demandas la blondulinon:

– Kiu estis la unua viro? ŝi iom honte respondas – Aĥ, pastro, mi preferas ne diri.

* * *

Hipio, skinhedo kaj ravero estas en aviadilo. La aviadilo baldaŭ eksplodiĝos, kaj estas nur du paraŝutoj. La hipio diris, "He hom, mi estas unuigita kun l'universo. Se mia fatalo estas mortiĝi, mi mortiĝos. Vi du iru. La vivo kaj la morto egalas ĉiuokaze."

La skinhedo diris, "Ne, vi du iru."

La ravero diris, "Fik vin ambaŭ, mi havas feston je pluesti." Li levis sin, kaj la skinhedo helpis al li surmeti la paraŝuton. Oni malfermis la pordon, kaj la ravero forsaltis.

La du ceteraj residiĝis. Post momento, la hipio diris al la skinhedo, "He hom, mi ĝojas sperti tiun ĉi tempon kun vi." La skinhedo levis sin kaj levis la hipion sur la piedojn. "Venu, kamarado," diris li, "Ni iru."

La hipio diris, "Kio? Estas nur unu paraŝuto."

La skinhedo diris, "Ne, estas du. Mi donis al la ravero mian ruksakon."

* * *

Preterpasanto metis moneron en skatolon antaŭ blindulo kun sunokulvitroj, kaj la monero resaltis el la skatolo kaj ekruliĝis. La viro kun sunokulvitroj tuj postkuris kaj kaptis ĝin. "Ĉu vi ne estas blindulo?" "Ne. Mi ne estas tiu blindulo, kiu kutime staras ĉi tie. Li iris rigardi filmon, kaj mi helpas lin."

* * *

La filo volis lerni endokardiologion. "Kiel stulta vi estas," insultis la patro. "Lernu dentologion. La homoj havas nur unu koron, sed 32 dentojn!"

* * *

Ulo parolas al unu el siaj plej bonaj amikoj:

– Mia edzino fuĝis kun mia plej bona amiko.

– Ĉu ? Kiu fuĝis kun ŝi? ĉu Eder?

– Ne! Mi ne eĉ konas lin, tamen ekde nun li estas mia plej bona amiko.

* * *

Fraŭlo suferas gorĝomalsanon kaj iras al kuracisto. La flegistino tuj ordonas:

– Deprenu viajn vestojn.

Li surprizite plendas. ŝi diras:

– Deprenu viajn vestojn, tia estas la konsulteja rutino.

Li provas rezisti dirante, ke tiu estas absurdo. Tiam li aŭdas voĉon el najbara ĉambro:

– Absurdo? Absurdo vera estas ke mi nur venis ripari la telefonon.

* * *

Je kelkaj religioj, oni iras al pastro por diri siajn pekoj kaj poste scii pri pentofaro, kiu devas esti farita:

– Pastro, mi pekis!

– Kion vi faris, mia filo?

– Mi tuŝis mamojn de mia amikino!

– Nu, ĉu sube aŭ nesube ŝia bluzo?

– Nesube.

– Idioto, sube aŭ nesube – la pentofaro estas la sama!

* * *

Iu eniras bestvendejon kaj demandas pri papagoj, li vidas tri papagojn, ĉiuj similaj inter si.

– Kiom kostas?

– Tiu en maldekstro kostas 500 realojn.

– UU, kial ĝi estas tiel multkosta?

– Ĝi estas speciala papago, ĝi bone laboras per komputilo.

– Mi scias… kaj kiom kostas tiu en dekstro?

– 1000 realojn.

– Dio mia, kial?

– Krome scii labori per komputilo, ĝi ankaŭ scias pri vindozo, linukso, macintoŝ ktp.

– Interesa… kiom kostas tiu de centro?

– Tiu kostas 5000 realojn.

– Kial?!!!

– Vere mi neniam vidis ĝin fari ion ajn, tamen la aliaj du nomas ĝin ĉefo.

* * *

"Mi komprenas," diris iu, "ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la scienculoj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo – tio ĉi mi jam neniel povas kompreni."

* * *

– Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon… Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ"

– Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon"

– "Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko…"

– "Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.