|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Brilokula junulino: Ho panjo, ĉu vi memoras ke iam vi diris al mi ke la plej bona vojo al la koro de viro pasas tra lia stomako?
Panjo: Jes, karulineto.
Junulino: Nu, hieraŭ vespere, viro montris al mi alian vojon!
* * *
Unua psikologo, renkontante kolegon en koridoro: Bonan tagon!
Dua psikologo, al si, kelkajn sekundojn poste: H'm, sed kion li celis diri per tio?
* * *
Maljunulineto, jam en la lito, al sia edzo en la banĉambro: Karuĉjo, kion vi faras?
Maljunuleto: Mi lavas la dentojn.
Maljunulineto: Nu, estu ĝentila, lavu ankaŭ la miajn!
* * *
Viro kaj juna virino eniras kuracistan kabineton.
Kuracisto, al la virino: Se vi malsanas, sinjorino, mi petas ke vi senvestiĝu…
Sed la virino videble malemas senvestiĝi. Ŝi subrigardas la viron.
Kuracisto: Sed sinjorino, senvestiĝu do! Mi ja estas kuracisto. Prudeco maltaŭgas ĉi tie…
Sed la juna virino nur tordas siajn manojn, kaj ekploregas.
Mirigita, la kuracisto demandas al la viro:
Kio okazas ĉe via edzino? Ĉu ŝi ĉiam estas tiom nervoza?
La viro: Mi neniel scias. Mi ĵus renkontis ŝin en via atendejo…
* * *
Kruko: Kio estas la diferenco inter mano de virino kaj tenilo de fritpato?
Baniko: Facile! Kiam oni metas kolbason en fritpaton, ĝi ŝrumpiĝas!
* * *
Bervala suboficiro aliras arbon kie embuskas liaj soldatoj.
Li demandas: Kiom vi estas tie supre?
Soldato respondas: Ni estas tri, sinjoro suboficiro!
La suboficiro: Tio estas tro. Do, malsupreniru la duono el vi!
* * *
Bervala sinjoro ĵus mortis, kaj la ploranta vidvino diras al la funebristo:
Lia revo estus entombiĝi portante frakon. Sed ni estas tro malriĉaj por aĉeti tion…
Kortuŝita, la funebristo decidas ke li devos provi fari ion por ŝi.
Kaj la postan tagon ŝi retrovas sian edzon en superbela frako.
Ŝi diras: Ho, kia ĝojo! Li povos foriri kontenta. Sed… kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro?
La funebristo: Nenion ajn! Laŭ hazardo, mortis hieraŭ vespere tiu alia sinjoro pro kortrombozo ĝuste kiam li ĉeestis monduman vesperon.
La vidvino: Ho, sed devis esti tre laborige, interŝanĝi la vestojn…
La funebristo: Ho, tute ne! Ni simple interŝanĝis la kapojn!
* * *
Viro (en apoteko): Bonvolu doni al mi pakon da Viagro.
Apotekisto: Ĉu vi havas kuracistan preskribon -– tio necesas en Bervalo.
Viro: Ne, sed mi havas foton de mia edzino. Tio devus pravigi.
* * *
Adamo plendas al Dio: Nu, vi faris por mi belan aferon! Tiu Evo estas vera malĉastulino!
Dio: Kiel do?
Adamo: Nu, ĉu ŝi ne ekkuŝis kun la unua alveninto?
* * *
Joĉjo: Paĉjo, kiom kostas geedziĝo?
Paĉjo, malbonhumore: Mi ne scias! Mi ankoraŭ pagadas!
Joĉjo: Kaj ĉu estas vere ke en kelkaj landoj de Afriko kaj Azio, la viroj ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?
Paĉjo, ankoraŭ pli malbonhumore: Estas same en ĉiuj landoj…!
* * *
Ebriulo al kundrinkulo: Mia hundo povaŝ flugi!
Kundrinkulo: Jeŝ, kaj ankaŭ mia kato!!
Ebriulo: Ne, ne, ĝi vere povaŝ flugi! Venu ĉe min, kaj mi montroŝ al vi!
Ili iras al la apartamento de la ebriulo sur la 15a etaĝo. La hundo estas maljuna melhundo, kiu malfacile alvenis je la mastra voko: Kiĉjo, venu ĉi tien! Montru al mia amiko kiel vi povaŝ bone flugi!
Li malfermas fenestron, kaptas la hundon, kaj ĵetas ĝin en la aeron. La du viroj vidas la hundon frakasiĝi sur la grundon.
Ebriulo: Mi ĵuraŝ al vi! Tiu hundo sĉipovaŝ flugi -– sed ĝi komplete perdiŝ memoron!
* * *
Kruko: Mia edzino ĵus naskis belan bebon, knabon! Sed mi scivolas pri afereto… Laŭ vi, oni povos denove amori kiom da tempo post la naskiĝo?
Baniko: Nu, tio dependas. Ĉu ŝi estas en privata ĉambro?
* * *
Kruko kuŝas en malsanulejo kun rompita kruro. La kuracisto demandas: Sed kiel vi sukcesis fari tion?
Kruko komencas: Nu, estis antaŭ dudek kvin jaroj…
La kuracisto: Ne, ne! Ne rakontu al mi vian vivhistorion. Diru al mi nur kiel vi rompis vian kruron ĉi-matene!
Kruko respondas: Kiel mi diradis, antaŭ dudek kvin jaroj mi laboris kiel meti-lernanto en loka fabriketo, kie mi ankaŭ loĝis. Estis mia unua nokto surloka, kaj tuj post mia enlitiĝo, la filino de la estro eniris mian ĉambreton. Ŝi estis superba estulino. Ŝi demandis al mi ĉu mi bezonas ion, kaj mi respondis ke ne, ke ĉio estas en ordo. Do, ŝi ankoraŭ demandis ĉu vere estas nenio kiun ŝi povus fari por mi, kaj mi same respondis ke ne, kaj mi kore dankis ŝin.
La kuracisto interrompas: Sed mi ne vidas la ligon de tiu anekdoto kun via rompita kruro!
Baniko: Nu, ĉi-matene, dum mi ŝanĝis kelkajn tegolojn sur mia tegmento, mi subite komprenis kion ŝi celis… kaj mi pro ŝoko falis de la tegmento!
* * *
Kruko: Kiom da pozicioj troviĝas en la Kama-Sutro?
Baniko: 68. Ĉar je 69 oni lavas la ilojn.
* * *
Kalvulo iras ĉe kapharisto.
Kapharisto: Kion mi povas fari por vi, sinjoro?
Kalvulo: Mi volas ke vi grefu harojn sur mian kapon. Sed mi ne povas elteni doloron. Do, si vi sukcesos grefi sur mian kapon tiom da haroj kiom vi havas sur via kapo, mi kontente pagos al vi plusajn 3.000 eŭrojn!
Kapharisto: Sen problemo, sinjoro.
Kaj la kapharisto ekrazas sian kapon…
* * *
Kruko: Ĉu vi jam rimarkis ke virinoj gratas sian kapon matene? Mi de ĉiam demandas min kial.
Baniko: Ne frakasu al vi la kapon. Estas tutsimple ĉar ili ne havas tesktikojn.
* * *
Kruko: S-ro Apotekisto, bonvolu vendi al mi nigrajn kondomojn.
Apotekisto: Nigrajn kondomojn? Kial vi volas nigrajn?
Kruko: Mia edzino mortis, kaj mi ankoraŭ funebras.
* * *
Telefonanto: Ha-lo, ĉu la polico? Mi raportas ke estas frenezulo kiu eskapis!
Policisto: Ĉu vi povas priskribi lin?
Telefonanto: Li estas kalvulo, kaj liaj haroj estas senordaj!
Policisto: Kiel!? S-ro, li ne povas esti kaj kalva kaj havi senordajn harojn!
Telefonanto: Sed mi diris al vi ke li ja estas freneza!
* * *
Bovino (bervala, evidente) paŝtiĝas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!
* * *
Mi eliris en mian ĝardenon, kaj vidis ke mia najbaro fosas truon en la mezo de sia ĝardeno.
"Saluton, najbaro!" mi diris, laŭ la usona maniero. "Kial vi fosas truon?
Ĉu vi plantos arbon? Tute ne estas la ĝusta sezono!"
"Ne, ne!" respondas mia najbaro. "Ĝi estas por enterigi mian kanarion kiu ĵus mortis."
"Ho, akceptu mian kondolencon!" mi diris, sciante ke li tre amis sian birdeton. "Sed kial vi fosas tiom grandan? Ŝajnas al mi tro granda por tia eta kanario…!"
"Nu, estas ĉar mia kanario estas en la ventro de via kato!"
* * *
"Morgaŭ," anoncas la instruistino al siaj gelernantoj, "vizitos nin la regiona inspektoro. Lastfoje estis iom katastrofe, do ĉifoje ni devas fari bonan impreson! Do, ni faru ĉi tiel: kiam mi faros al vi demandon, vi ĈIUJ senescepte levu la manon. Sed ni alprenu tre simplan kodon: se vi JES scias la respondon, levu la destran manon; se vi NE scias, levu la maldekstran…"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.