La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

13

TRE BONA DONACO

Kruko estas tre kontenta, ĉar li gajnis beletan sumeton ĉe loterio. Li iras al drinkejo por festi tion kun siaj amiĉjoj. "Ĉiuj ektrinku!" li krias. "Pagos mi!" Kaj ĉiuj amikoj tostas lian sanon, bonan ŝancon, kaj senavarecon.

"Sed mi havas problemon," diras Kruko al sia plej intima amiko Baniko. "Mi ŝatus donaci ion al mi edzino, sed mi ne havas ideon…"

"Nu," diras Baniko, "donacu al ŝi koloran televidilon."

"Estus bona ideo," diras Kruko, "sed ŝi jam havas."

"Nu, do," ankoraŭ sugestas Baniko, "donacu lavmaŝinon."

"Ankaŭ tion ŝi jam havas," respondas Kruko.

"Mi havas ideon!" eksklamas Baniko. "Jen originala donaco: donu al ŝi necesejan balaileton. Ĝi estas tre utila."

"Ho, jes!" reeksklamas Kruko. "Tio estas bonega ideo, ĉar tion ŝi ne havas!"

Do, Kruko forlasas la drinkejon, aĉetas la balaileton, kaj donacas ĝin al sia edzino.

Kelkajn tagojn poste li denove iras al la drinkejo. Liaj amikoj demandas:

"Kaj do? Ĉu via edzino estis kontenta pro la balaileto?"

"Jes," li respondas, "ŝi estis tute kontenta. Ŝi eĉ uzis ĝin dum tri tagoj. Sed post tio, ĉi decidis reŭzi paperon, ĉar ŝi trovas tion pli praktika!"

* * *

MULTAJ FAKTOROJ

Kruketo venas hejmen kun tre malbona lerneja notaro. Kiam lia patro vidas ĝin, li suspiras kaj demandas: "Nu, kio estas via klarigo por tia putra notaro?"

"Nu," respondas la knabo, "mi hezitas inter la familia medio kaj la genetika heredo…"

* * *

LA PROBLEMO SOLVIĜAS MEM

Kruko panike telefonas al la kuracisto.

"Venu rapide, sinjoro doktoro!" li petegas. "Mia edzino freneziĝis. Ŝi kredas sin gazontondilo! Ŝi glutis litron da benzino, kaj nun ŝi senĉese cirkle kuras en la ĝardeno!"

"Tute ne gravas," respondas la longasperta kuracisto. "Simple bone atentu ke ŝi ne forlasos la ĝardenon. Ŝi mem haltos kiam la benzino eluziĝos…"

* * *

FIRMA DECIDO

Unu tagon, Kruko vere ne plu povas elteni sian aktualan vivon: sian edzinon, siajn infanojn, sia domon, sian laboron! Do, fine, li firme decidas forlasis ĉion. Li preparas valizon, kaj eliras la domon. Lia edzino alkuras ĝuste kiam li eniras la aŭtomobilon.

"Sed vi ne povas simple forlasi nin tiel!" ŝi plorĝemas. "Kio okazos pri mi?"

"Mi prifajfas!" respondas Kruko.

"Kaj la infanoj?"

"Mi prifajfas! Remetu ilin tien de kie ili venis!"

"Kaj la domo?"

"Tio estis via ideo, ĉu ne? Do vi pagu la popartojn!"

"Kaj la aŭto?"

"Mi foriras per ĝi!"

Fine, ŝi ne plu havas argumentojn, do ŝi levas sian robon kaj diras: "Kaj tio ĉi, kion mi faru prie?"

Kruko rigardas, hezitas, kaj prenas la valizon el la aŭto. Li grumblas enirante la domon: "Ĉiukaze mi avertas vin, unu tagon aŭ alian mi forlasos vin!"

(prie = pri tio)

* * *

GRAVA DISTINGILO

Kruko: "Kio estas la diferenco inter pordo kaj virino?"

Baniko: "Facile! Pordo ne diras 'Ho, jes! Ho, jes!" kiam vi eniras."

* * *

GRAVA DEMANDO

Kruko: "Kio do estas ok-jara virgulino en Bervalo?"

Baniko:" Facile! Estas knabineto kiu kuras pli rapide ol ŝiaj patro kaj fratoj!"

* * *

ONI NENIAM ESTAS KOMPLETE KONTENTA

Kruko: "Edziĝi estas iom kiel iri al restoracio, ĉu ne?"

Baniko: "Jes, certe! Vi mendas pladon, poste vi iom gvatas tion kio estas en la telero de ulo ĉe apuda tablo, kaj fine vi bedaŭras ke vi ne mendis la samon kiel li."

* * *

FERMU LA PORDON!

Kruko prenas la trajnon. Atendante ke la trajno foriros, li staras ĉe la enirejo, parolante kun Baniko kiu akompanis lin. Ili vidas la trajnestron kiu laŭiras la trajnon klakfermante ĉiujn pordon. Li atingas la pordon kie staras Kruko, kaj provas fermi la pordon. Sed ĝi rifuzas bone fermiĝi. Do, la trajnestro reprovas fermi ĝin, sed denove ĝi remalfermiĝas. Trian fojon li klakege fermas ĝin per sia tuta forto, sed neniel sukcesas. Kolerege, li kriegas:

"Kaj nu, stultulego!" li krias al Kruko. "Ĉu vi ne povas forpreni vian manon!"

* * *

EKSMODA AVINO

Ĉe vespermanĝo, Kruketo sidas apud sia avino. Ŝi estas digna, sed iom eksmoda virino de forpasinta epoko.

"He, avinjo," ekparolas Kruketo, "ĉu…?

"Silentu!" diras avinjo. "La infanoj ne parolu ĉetable!"

"Sed avinjo…," timete pepas la knabeto.

"Nun silentu kaj manĝu bonkondute!" insistas la maljunulino.

Ĉagrene, la knabo ne plu provas paroli, kaj malfermas la buŝon nur por enŝtopi la nutraĵojn.

Post la deserto, la avino, kiu tamen estas bonkora virino, karesas la kruketan kapon kaj demandas: "Sed kion vi volis diri, karuleto?"

"Mi volis diri al vi ke estas grasa vermo en via salato!"

* * *

ĈU ESTIS BONA AFERO?

Kruko kondukas sian aŭtomobilon kiel kutime tra la ĉefstrato de Berval-Urbo, kiam subite policisto lin forte alfajfas. Li bremsas nete.

"Ĉu mi faris ian kontraŭleĝaĵon?" li maltrankvile demandas al la policisto.

"Ne, ne," respondas la trafikagento. "Sed mi ĵus aĉetis la saman modelon de aŭtomobilo, kaj mi volis vidi ĉu ĝi bone bremsas."

* * *

ĈU ANKORAŬ EKZISTAS TELEGRAMOJ?

Maljunulino estas tre malfeliĉa. Ŝi estas malsana, kaj vivas tute sola. Ĉiuj ŝiaj infanoj foriris por vivi eksterlande, ĉiuj ŝiaj geamikoj jam formortis, kaj restas neniu por viziti ŝin. Sed ŝi ekhavas genian ideon: ŝi sendos telegramon al si mem, por rekuraĝigi sin kaj por deziri al si bonan naskiĝtagon.

Du tagojn poste la poŝtisto sonorigas ĉe la pordo. "Bonan tagon, avinjo!" li afable diras kiam ŝi malfermas la pordon. "Mi havas telegramon por vi."

"Jes, mi scias," respondas la tre maljuna virino. "Ĉu vi bonvolus komplezi al mi? Ĉu vi bonvolus kanti la telegramon por mi? Sciu ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, mi estas 82-jara, kaj mi sentas min terure sola."

"Mi ne havas tempon," plendas la poŝtisto. "Mi havas multe da laboro!"

"Nu, kaj se mi donus al vi dek eŭrojn, ĉu vi akceptus?" ŝi demandas, metante la monon en lian manon.

"Nu, en ordo", diras la poŝtisto.

"Kaj kantinte, ĉu vi bonvolus doni al mi kiseton kaj diri 'bonan naskiĝtagon, avinjo'?"

"Ne, ne, mi ne havas tempon…"

Sed la maljunulino donas al li pliajn dek eŭrojn, kaj li akceptas.

La poŝtisto malfermas la telegramon, kaj ekkantas (melodio: "Happy Birthday to Yoŭ"): "Paŭlino kaj la tri infanoj estis mortigitaj en aŭtomobil-akcidento antaŭ du tagoj…!"

* * *

ŜPAREMO

Kruko estas tiom avara ke li uzas la saman kondomon tri fojojn: unu fojon averse, unu fojon reverse, kaj unu fojon kiel maĉgumon!

* * *

DONACO

Oni akuzas Kruketon ke li ŝtelis la biciklon de knabineto.

"Mi ne ŝtelis ĝin!" li krias. "Mi ne ŝtelis ĝin! Ŝi donacis ĝin al mi!"

"Ĉu!?" miras la kolera patro de la knabino. "Kial ŝi donacus al vi sian biciklon!"

"Jene," respondas Kruketo. "Ni ludis en la parko, kiam subite ŝi forprenis sian ĵinson kaj sian kalsoneton, kaj diris ke mi povas havi ĉion de ŝi kion mi volas. Nu, la ĵinso estis tro malvasta, kaj la kalsoneto ne interesis min, do mi prenis la biciklon."

* * *

ĜUSTA KLARIGO

Kruketo promenas en la strato kun sia patro, kiam li ekvidas hundon kiu seksumas hundinon.

"Paĉjo," diras la knabeto, "kion faras tiuj hundoj?"

"Nu," diras embarasite Kruko, "la hundino ne volas iri hejmen, do la hundo puŝas ŝin."

"Ho, estas ekzakte kiel panjo hieraŭ matene!" diras Kruketo. "Sed feliĉe ke ŝi forte tenis la lavkuvon, kaj la poŝtisto ne povis puŝi ŝin ĝis la poŝtejo."

* * *

FIANĈECO

"Paĉjo," ankoraŭ scivolas Kruketo, "kio estas 'fianĉino'?"

"Nu," denove provas klarigi Kruko, "fianĉino… estas kvazaŭ mi aĉetus por vi biciklon je kristnasko, sed ke vi ne rajtus uzi ĝin antaŭ la somera ferio!"

"Ha, ĉu tio estas fianĉino?" pepas Kruketo. "Sed ĉu mi rajtus ludi per la sonorileto?"

* * *

FRENEZECO

Dum disputo kun sia edzo, Krukino elfaŭkas: "Mi estis freneza kiam mi edziniĝis kun vi!" "Jes, mi scias," trankvile respondas Kruko. "Sed ĉar mi estis enamiĝinta tiam, mi ne rimarkis…"

* * *

OMERTA'

Gangstero angore atendas la revenon de sia filo. Ĉar tiu filo devas trapasi la parolan ekzamenon por grava diplomo. Fine, la kandidato revenas, kaj trankviligas sian patron:

"Ne timu, paĉjo! Ili pridemandis min dum horoj, sed mi nenion diris!"

* * *

LA MORTO DE NAPOLEONO

Kruko: Mi ĵus finlegis fascinan libron pri la morto de Napoleono…

Baniko: "Aĥ, mi devus pli ofte legi la gazetojn. Mi eĉ ne sciis ke li estis malsana…!

* * *

ĈAMPIONO

Kruko vojaĝas per trajno. Eksidas antaŭ lin ulo portanta vakerĉapelon. Subite, la ulo kraĉas apenaŭ kelkajn centimetrojn dekstre de la vizaĝo de Kruko, kaj duafoje kraĉas apenaŭ kelkajn centimetrojn maldekstre.

"Mi nomiĝas Bill Jameson," li prezentas sin. "Mi estas mondo-ĉampiono de kraĉado. Mi ĵus gajnis unuan premion en via urbo!"

Kruko leviĝas, lokas sin dek centimetrojn de la alia – kaj kraĉas plencentre en lian vizaĝon.

"Mi estas Kruko," li prezentas sin, "neprofesia kraĉanto."

* * *

PURA LOGIKO

Kruko: Kial Dio kreis viron antaŭ ol virinon?

Baniko: Ĉar ĉiam necesas fari unuan malnetan provon antaŭ ol fari la ĉefverkon!

* * *

TRI NOVEDZINOJ

S-ino Kruko havas tri filinojn, kiuj unu post la alia edziniĝis.

Kiam la plejaĝa filino edziniĝis, s-ino Kruko iomete subaŭskultis dum la nupta nokto, kaj ŝi aŭdis sian filinon krii. Scivola, ŝi la postan matenon demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis ŝia plejaĝa filino. "Tio dolorigas!"

Iom poste, ankaŭ ŝia meza filino trovis taŭgan ulon, kaj siavice edziniĝis. Same kiel la unuan fojon, la scivola patrino iomete subaŭskultis dum la nupta nokto, kaj ŝi aŭdis sian filinon ridi. La postan matenon ŝi demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis ŝia dua filino. "Tio tiklas!"

Kaj neeviteble alvenis la tago kiam la lasta filino ekamis bravulon, kaj ankaŭ do ŝi edziniĝis. S-ino Kruko neniel fariĝis malpli subaŭskultema, kaj same kiel la du aliajn fojojn, ŝi atentis dum la nuptonokto, kaj aŭdis… nenion. Nenia bruo venis el la novgeedza ĉambro! Vere scivolega, ŝi demandis al sia tria filino la postan matenon: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis la filino. "Estis bonege!"

"Mi estas kontenta por vi. Sed… hieraŭ nokte mi aŭdis nenion el via ĉambro. Kiam viaj fratinoj edziniĝis, mi ambaŭfoje klare aŭdis iliajn reagojn. Sed ŝajnas al mi ke pri tio vi indiferentas…?"

"Ho, ne, panjo!" diris la novedzino. "Sed vi ja ĉiam instruis al ni neniam paroli kiam la buŝo estas plena…!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.