|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Isaak iris al ina fik-vendejo, elektis knabinon kaj tuj demandis ŝin:
– Kion kostas?
– 50 realoj.
– Ĉu per sado-masok-ismo?
– Ĉu vi batos aŭ estos batata?
– Mi batos.
– Ĉu vi batos troe?
– Ne, nur ĝis vi redonos mian monon.
* * *
Jakobo volas anonci en ĵurnalo:
– Mi volas anonci morton de mia edzino en la ĵurnalo.
– Kiu estas la frazo?
– "Sara mortis!"
– Ĉu sole tio?
– Jes, mi ne volas tro elspezi.
– Tamen la minimuma kosto estas por ses vortoj.
– Do metu: "Sara mortis! Mi vendas aŭton 94."
* * *
Jakobo iras kun sia fileto sesjara al granda ludejo. Inter pluraj distraĵoj estis iu, kiu atentigis la knabeton: Panorama flugo per helikoptero.
– Mi volas flugi kune kun mia fileto – diris Jakobo.
– Kostos 1000 realoj.
Jakobo ne akceptis tion, kaj lia fileto ekploris.
Tiam la flugisto proponis:
– Ni flugos, se neniu el vi du krios, vi pagos nenion.
Ili ekflugis. Dum la flugo la flugisto flugis suben, cirklen, alten, kaj manovris tre freneze tamen Jakobo parolis nenion, li restis tute muta. Kiam ili estis ree sur tero, la flugisto demandis al Jakobo:
– Vi du ne kriis iam ajn, ĉu vi timis nenion? Ĉu vi ne emis krii?
– Mi timis, kaj volis krii, precipe kiam mia fileto falis…
* * *
Lingva perfektigado Kruko pagis al sia filino unumonatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:
– Paĉjo, mi ne plu estas virgan.
– Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne estas kapabla korekte uzi la akuzativon.
* * *
Senatano en la Paradizo (aŭtoro nekonata, trad. James Rezende Piton)
Senatano trankvile piediris kiam aŭtomobilo trafis lin kaj li mortis. Lia animo atingas la Paradizon kaj renkontas Sanktan Petron ĉe la enirejo.
– Bonvenon al la Paradizo! – diras Sankta Petro. Antaŭ ol eniri, estas problemeto. Ni maloftege trovas parlamentanojn tie ĉi, ĉu vi scias? Ni do ne certas pri tio, kion fari pri vi.
– Mi ne vidas problemon. Sufiĉas allasi min.
– Mi ja ŝatus tion fari, sed estas superaj ordoj. Ni faru la jenon: vi pasigu unu tagon en la Infero kaj alian en la Paradizo. Tiam vi povos elekti kie vi pasigos la eternecon.
– Ne, ne necesas, mi jam decidis. Mi volas la Paradizon – diras la senatano.
– Pardonon, sed ni havas niajn regulojn.
Tiel Sankta Petro kondukas lin al lifto kaj li malsupreniras, malsupreniras, malsupreniras… ĝis la Infero. La pordo malfermiĝas kaj li troviĝas meze de belega golfludejo. Proksime li vidas klubon antaŭ kiu estas liaj iamaj amikoj kaj aliaj politikistoj iam konataj. ĉiuj tre feliĉas en siaj kostumoj. Oni salutas, brakumas lin kaj ili parolas pri la bonaj tempoj, kiam ili riĉiĝis danke al la trompebla popolo.
Ili senstreĉe ludas kaj poste manĝas omaron kaj kaviaron.
La Diablo mem ĉeestas, tre amikema kaj sociema estaĵo, kiu la tutan tempon dancas kaj rakontas anekdotojn.
Ili tiel amuziĝas, ke nur subite la senatano rimarkas, ke jam estas tempo reiri al la ĉielo. ĉiuj adiaŭas lin per brakumoj kaj mansvigas dum la lifto iras supren. ĝi supreniras, supreniras, supreniras… kaj la pordo denove malfermiĝas. Sankta Petro atendas lin. Nun estas tempo por viziti la Paradizon.
Li pasigas 24 horojn en grupo de feliĉaj animoj, kiuj iras de nubo al nubo, ludante kaj kantante. ĉio bone marŝas, la tago finiĝas kaj Sankta Petro revenas.
– Kaj do? Vi pasigis unu tagon en la Infero kaj unu en la Paradizo. Elektu nun vian porĉiaman loĝejon.
Li pripensas dum unu minuto kaj respondas:
– Nu… la Paradizo estas tre bona, sed mi kredas, ke mi pli ĝuos la Inferon.
Sankta Petro kondukas lin al la lifto kaj li malsupreniras, malsupreniras, malsupreniras… ĝis la Infero. La pordo malfermiĝas kaj li vidas senfinan rubaĵejon. Tie li vidas ĉiujn amikojn en ĉifitaj, malpuraj vestaĵoj kaj ili enmetas rubaĵon en nigrajn sakojn.
La Diablo venas renkonte al li kaj bonvenigas lin.
– Mi ne komprenas – balbutas la senatano. Hieraŭ mi estis tie ĉi, en golfludejo, en klubo, kun omaro kaj kaviaro… kaj ni dancis kaj amuziĝis la tutan tempon. Nun mi vidas tiun ĉi mondaĉon plenan je rubaĵo kaj miaj amikoj en mizera situacio.
La Diablo ridetas, palpebrumas kaj diras:
– Hieraŭ ni estis en balotkampanjo. Nun ni jam sukcesis ricevi vian voĉon.
* * *
Kapablo kaj realo (aŭtoro nekonata, trad. James Rezende Piton)
Kamelino kaj kamelido kuŝis kiam la kamelido demandis:
– Panjo, ĉu mi rajtas demandi ion?
– Kompreneble, karulo! Kio zorgigas vin?
– Kial la kameloj havas ĝibojn?
– Nu, ni estas bestoj el la dezerto, ni bezonas la ĝibojn kiel akvorezervujon kaj pro tio oni konas nian kapablon vivi longe sen trinki eĉ guton da akvo.
– Mi komprenis. Kaj kial niaj kruroj estas longaj kaj niaj piedoj iom rondaj?
– Mia ido, ili estas tiaj por ke ni povu piediri en la dezerto.Kun ĉi tiaj kruroj mi povas moviĝi sur la sablo pli bone ol kiu ajn alia besto! – respondis la patrino, tute fiera.
– Mi ankaŭ tion komprenis… kaj kial niaj okulharoj estas tiel longaj? Foje ili ĝenas mian vidadon.
– Ideto mia! Tiuj longaj kaj dikaj okulharoj estas kvazaŭ ŝirmiloj por niaj okuloj. Ili kontribuas al la protektado de niaj okuloj kontraŭ la sablo kaj la vento en la dezerto – respondis la patrino plena je fiero pri siaj okuloj.
– Bone. Se la ĝibo konservas akvon dum ni trairas dezerton, la kruroj taŭgas por trairi la dezerton, la okulharoj ŝirmas miajn okulojn en la dezerto, diable, kion do ni faras tie ĉi, en ĉi tiu zoologia ĝardeno?!?!?!?
* * *
Homo stiras sian aŭton laŭ ŝoseo kiam policano haltigas lin:
– Mi devus san-ekzameni vin, tamen mia alkoholo-metro ne funkcias, do mi ekzamenos vin per demandoj, tiel mi scios ĉu vi estas ebria aŭ ne.
La ulo pretas respondi. La policano ekdemandas:
– Vi iras laŭ ŝoseo kaj vidas du lumaĵojn, kiuj moviĝas kontraŭ vi. Kion vi pensas pri la lumaĵoj?
– Certe temas pri alia aŭto.
– Jes, tamen mi volas scii pri kiu aŭto. Mercedes, BMW, SEAT,…
– Kiel mi povas scii?
– Vi komencis malbone, verŝajne vi ne sukcesos…
Kaj la policano pludemandis:
– Vi iras laŭ ŝoseo kaj vidas unu lumaĵon, kiu moviĝas kontraŭ vi. Kion vi pensas pri la lumaĵo?
– Tio estas motorciklo.
– Jes, tamen kiu? Kawasaki, Suzuki, Yamaha,…
– Kiel vi volas, ke mi sciu tion?
– Bedaŭrinde vi ne sukcesos…
La ulo koleriĝis kaj demandas al policano:
– Ĉu mi povas demandi vin?
– Faru ĝin.
– Se vi iras laŭ strato Voluntarios (strato kie svarmas putinoj), kaj trovas virinon, kiu estas preskaŭ nuda. Kiu estas ŝi?
– Kiu povas esti? Putino…
– Jes, tamen kiu putino? Ĉu via patrino, ĉu via fratino, ĉu via kuzino…
* * *
– Mia edzino en ĉiu sia naskiĝtago postulas peltaĵon.
– Se, por kio ŝi bezonas tiom da peltaĵoj?
– Mi ne scias. Dume mi aĉetis al ŝi neniun.
* * *
Riparisto de televidilo alvenas apartamenton post alvoko. Virino malfermas la pordon, ŝi estas vestita per negliĝa robo, ŝi estas belega. La ulo malfacile demetas sian rigardon de ŝi, de ŝiaj gamboj, kiuj aperas en la aperturo de la robo, de ŝiaj maletaj mamoj, kiujn ŝi ne zorgis kaŝi. La vizito iĝas pli longa ol oni antaŭplanis …
Fine la ulo finas la riparon, kaj li donas la kvitancon al la virino. Ŝi plenigas ĉekon. Ŝi mallevas sin por plenigi la ĉekon, kaj li rigardas tion, kio antaŭ ne estis rigardita de la mamoj! Tiam ŝi diras:
– Ej, mi ne scias kiel peti tion, kia malordinara. Mi hontas, kaj deziras, ke tio estu nur afero nia.
La riparisto ekscitita respondas, ke tio ne estas problemo, ke li parolos pri tio al neniu, kaj la virino pluas:
– Mia edzo estas bona edzo sed (spirado) li havas fizikan malkapablon… Nu, vi estas forta, juna… Kaj mi ne sukcesas solvi tiun problemon sole.
– Mi scias – diras la riparisto tute ruĝa.
– Do kiam mi vidis vin enirantan, mi pensis…
Kaj la ulo:
– Mi ankaŭ tion pensis…
Kaj la virino surpriziĝis:
– Ho! Ĉu? Ĉu vi jam sciis, ke mi petos vin ŝovi fridujon?
* * *
En sanejo malsanulo ricevas nova^jojn, ke li havas nur pli kvin minutoj por vivi, kaj demandas senespere:
– Doktoro, kion vi povas fari por mi?
La kuracisto respondas:
– Tujan makaronion…
* * *
Maljunulo 86-jaraĝa eniras atend-ĉambron, kie svarmas homoj atendantaj.
Li proksimiĝas de akcepteja tablo, kaj knabineto demandas:
– Kiu estas via problemo pri sano.
– Io ne bone funkcias rilate al mia peniso – li respondas.
La akceptistino koleriĝas:
– Vi ne devas diri tion en plenplena atend-ĉambro!
– Kial ne? vi demandis kaj mi respondis.
– Sed tiel vi ĝenas aliajn. Vi devus diri, ke havas problemon pri via orelo, kaj poste vi povus klarigi al la kuracisto la veran problemon.
La maljunulo eliras el la ĉambro kaj post minuto revenas.
La akceptistino ridetas kaj demandas:
– Kio?
– Mia orelo – li respondas.
La knabino gestas aprobon kaj ridetas demandante:
– Kio estas la problemo?
– Mi ne sukcesas pisi.
* * *
– Kiom kostas taso da kafo?
– Kvindek centavojn.
– Kaj la sukero?
– Ĝi estas senpaga.
– Mi volas du kilogramojn da sukero.
* * *
Ĉu via bopatrino estas juvelo?
Ni havas ŝian perfektan ujon!
Ĉerk-vendejo Soŭza
* * *
La plej grava parenco Tri infanoj priparolas pri siaj parencoj por scii, kiu havas la plej gravan parencon.
– Mia onklo estas pastro, diras la unua. – li estas tiel bona, ke ĉiuj nomas lin sanktulo.
– Tio estas nenio, defias la dua. – Mia onklo estas episkopo. Li estas tiel bona, ke oni diras, ke li iĝos papo.
– Ankoraŭ tio estas nenio, – diras la tria. – Mia onklo havas tiel grandan kacon, ke kiam oni ekvidas ĝin diras: "Dio!".
* * *
La knabo timida ĵus alvenis al seksumado kun sia knabino:
– Ne postulu de mi tre da sperto pri seksumado, mia amatino.
– Jes, amato, sed vi ankaŭ ne postulu de mi tre da virgeco…
* * *
90% de mia mono mi elspezas por alkoholaĵo, la ceteraj 10% por la kelnero.
* * *
Geedzoj dormas profunde kiel senpekaj beboj, subite ĉirkaŭ je la tria horo matene aŭdiĝas sonoj for de la dormoĉambro. La virino surpriziĝas kaj diras:
– Ve ve ve, certe estas mia edzo!
La ulo staras kaj freneze saltas tra la fenestro kaj falas sur arbo. Post sekundoj li revenas kaj krias:
– Malfeliĉulino… mi estas via edzo!
– Do… kial vi saltis?
* * *
Du uloj rabas bankon kaj ĉiu forkuras kunportante unu sakon.
Post monatoj ili renkontiĝas:
– Halo, ĉu vi trovis multe da mono en via sako?
– Ne multe, 8000 R$, ĉu vi estas pli feliĉa?
– Tute ne, ĝi estas plena je ŝuld-atestoj, mi ĵus pagis la lastan hieraŭ…
* * *
La kuracisto rigardas rezulto de ekzameno. Li diras al la malsanulo, kiu estas eta kaj malforta, tre simpla homo:
– Hum, tiu malsano via ne plaĉas al mi, tute ne plaĉas!
La ulo mallevas sian kapon kaj diras:
– Pardonu min, sinjoro, mi havas nur tiun…
* * *
Ebria programisto revenas hejmen. Starante en la lifto li premas "1", poste "2".
– "Mi ne komprenas, kie troviĝas "enter" ĉi tie?"… el kontakto 2004:2
* * *
– Kio okazis? – demandas matene edzino sian edzon-programiston, kiu aspektas tre malgaja. – Ĉu la programo, kiun vi faris pasintnokte, ne ekfunkciis?
– Ne, ĝi ekfunkciis… – apatie respondas la edzo.
– Ĉu ĝi funkciis malĝuste?
– Ne, tute ĝuste…
– Sed kio do okazis?
– Mi simple endormiĝis… sur la klavo "backspace"…
* * *
Leciono en bazlernejo. La instruisto demandas:
– Infanoj, kiu scias la alfabeton?
Filo de programisto respondas:
– Mi scias!
– Do diru laŭorde!
– QWERTYUIOP…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.