|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
En mia oficejo laboras bervalano, s-ro Baniko. Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis lin ĉe sia labortablo ploregantan. Mi do demandis lin:
"Sed s-ro Baniko, kial vi tiom ploras?"
"Mi ricevis mesaĝon ĉimatene," li respondis, "kaj mi eksciis ke mia patro mortis hieraŭ."
"Ho, miajn profundajn kondolencojn," mi diris al li.
Iom poste mi denove preterpasis lian labortablon, kaj rimarkis ke li parolas ĉe telefono. Post kelkaj sekundoj, li denove ekploregis. Mi denove proksimiĝis:
"Kio okazis nun?"
"Estas nekredeble," respondis s-ro Baniko snufante. "Jen estis mia frato ĉe la telefono. Ankaŭ LI ĵus perdis sian patron…"
* * *
En Pariza trinkejo sidas viro antaŭ grandega vinbotelo.
Alia gasto alparolas lin:
– Ĉu vi ne scias ke ĉiujare 50.000 francoj mortas pro alkoholo?
Spite al tio la viro prenas grandegan gluton kaj diras:
– Mi estas svedo.
* * *
Kiom ofte Bervalano ridas pri ŝerco?
Trifoje:
1. kiam oni rakontas ĝin.
2. kiam oni klarigas ĝin.
3. kiam li komprenas ĝin.
* * *
Juĝisto: Ĉu vi do asertas, ke vi iris en la domon opiniante, ke ĝi estas via domo?
Akuzato: Jes, Sinjoro Juĝisto.
Juĝisto: Sed kial vi forkuris, kiam la sinjorino envenis?
Akuzato: Mi pensis, ke ŝi estas mia edzino!
* * *
Patrino en tramo: Joĉjo, kial vi sidas kun fermitaj okuloj? Ĉu vi estas laca?
Joĉjo: Ne! Ne plaĉas al mi vidi starantajn maljunulinojn…
* * *
– Incitas min, ke mia edzino daŭre parolas pri sia antaŭa edzo.
– Tio estas nenio! La mia paroladas pri sia estonta edzo!
* * *
En kafejo:
– Kial vi rigardadas al la pordo?
– Mi observadas, ĉu ne foriras iu kun mia surtuto. Kun la via jam antaŭ dek minutoj foriris iu…
* * *
La junaj geedzoj havis konflikton hejme, kaj poste dum la aŭtoveturado ili ambaŭ obstine silentis. Preterpasante aron da azenoj la edzo diris moke:
– Ĉu parencoj de vi?
– Jes, boparencoj!
* * *
Kruko loĝas en apartamentaro, kaj liaj supraj najbaroj havas problemon: kvankam geedzoj de multaj jaroj, ili ne sukcesas havi infanon. Male, nia amiko Kruko havas dek infanojn. Do, unu tagon tiu najbaro supreniras ĝis ĉe Kruko por paroli kun li:
– Aŭskultu, s-ro Kruko, ni ne havas infanojn, sed vi havas dek. Ĉu vi ne povus helpi min?
– Facile, – respondas Kruko. – Aĉetu sapon, parfumon, kaj balailon!
– En ordo, – miras la najbaro. – Kaj do?
– Do, do! – ridas Kruko. – Do, via edzino duŝu sin per la sapo, kaj poste ŝi parfumu sin.
– Kaj la balailo? – demandas la najbaro. – Kion mi faru plue?
– Vi prenu la balailon, frapu tri fojojn la plafonon…, kaj mi tuj venos!
* * *
Maljunulo avarega, senamika, senfamilia, tutsola, sentas ke baldaŭ venos la fino. Sed ĵus antaŭ sia morto, li alvokas sian advokaton, sian kuraciston, kaj sian pastron. Li prenas de sub la lito malnovan ŝuskatolon, kaj elprenas stakegon da monbiletoj. Li donas al la alvokitoj po 10.000 eŭrojn:
– Tiun ĉi monon, – li diras, – vi devos meti en mian ĉerkon, por entombigi ĝin kun mi. Kelkajn tagojn poste la maljunulo efektive mortas. Post la entombigo, la tri homoj diskutas. La pastro konfesas:
– Vi ĉiuj scias, ke la preĝejo bezonas novan sonorilon jam dum multaj jaroj. Tial mi permesis al mi forpreni 3.000 eŭrojn por la bono de la komunumo. Kaj do mi metis nur 7.000 eŭrojn en la ĉerkon.
– Vi ĉiuj scias, – diras la kuracisto, – ke mi dum multaj jaroj okupiĝas pri esplorado kontraŭ kancero. Tial mi permesis al mi forpreni 7.000 eŭrojn por la bono de la homaro. Kaj do mi metis nur 3.000 eŭrojn en la ĉerkon.
– Mi estas skandaligita, – la advokato kulpigas. – Kiel vi povus esti tiom malhonestaj? Ni havis sanktan devon plenumi la lastan deziron de la maljunulo – tial mi metis ĉekon je 10.000 eŭroj en la ĉerkon. ŝuskatolo – коробка для обуви stako – кипа, стопка kancero – рак (заболевание)
– Kia estas diferenco inter edziĝinta viro, kaj fraŭlo?
– Fraŭlo interesiĝas pri ĉiuj virinoj, sed edzo – pri ĉiuj, krom unu.
* * *
Volapukisto venis en Esperantujon, mendis ĉiĉeronon, kaj ekpromenas tra la ĉefurbo, konatiĝante kun la ĉefaj vidindaĵoj. Baldaŭ li turnas sin al la ĉiĉerono:
– Hej, amiko, kial ĉe vi ĉio estas tiom malgranda? Ekzemple, ĉi tiu domo en Volapukurbo estus dekoble pli granda…
– Memkompreneble, sinjoro. Estas frenezulejo.
* * *
Mia komputilo ĉiam venkas, kiam mi ŝakludas kun li. Sed mi nepre gajnas, kiam ni boksas!
* * *
Kruko fanfaronas al Baniko, ke li estas tre fama homo. Baniko nur ridas. Do Kruko telefonas al la urbestro. "Saluton Marko, kiel vi fartas?" "Dankon, bone, Kruko", respondas la urbestro, "ĉu vi deziras ion specialan?" "Ne", diras Kruko, "iu amiko ne volis kredi, ke vi konas min. Bone, mi deziras al vi plu bonan tagon. Ĝis revido."
Baniko restas tamen skeptika, do Kruko telefonas al la ŝtata prezidento. Tre simila telefona interparolo. Baniko tamen ankoraŭ pridubas la konatecon de Kruko. Kruko do diras: "Eĉ la papo konas min.
Ni faru vojaĝon al Romo, vi vidos."
Alveninte en Romon, Kruko diras al Baniko, ke tiu restu sur la placo de Sankta Marko kaj ke li ja vidos lin poste supre sur balkono kun la papo.
Kruko vere aperas tie kun la papo kaj fiere revenas al Baniko. Tiu estas iom pala. "Diru, kio okazis?", demandas Kruko. "Nu, kiam vi staris tie kun la papo, mia najbaro demandis al mi: 'Ĉu vi hazarde scias, kiu estas la homo tie supre apud Kruko?' "
* * *
Kruko kaj Baniko safaras en Afriko. Subite, leono saltas de malantaŭ arbo kaj atakas Krukon. Post longa batalado, Kruko tamen sukcesas liberiĝi de la bestego kaj eĉ forkurigi ĝin. Liaj vestoj estas tute ŝiritaj, li havas sangantajn vundojn ĉie sur la korpo, li apenaŭ povas stari.
"Sed kion vi faraĉas!?" li kolere kriegas kontraŭ Baniko. "Kial vi stulte staraĉis tie dum tiu leono preskaŭ mortigis min!? Kial vi ne pafis!?"
"Sed, Kruko," aplombe respondas Baniko, "vi diris al mi ke tio ĉi estas elefantpafilo…"
* * *
Fotografisto estis invitata vespermanĝi kun geamikoj. Li kunportis iujn el siaj fotoj por montri al la gastigantino. Ŝi rigardis la fotojn kaj komentis: "Ĉi tiuj estas tre bonaj! Devas esti ke vi posedas bonan fotilon."
La viro ne tuj respondis, sed, dum li pretigis sin por foriri hejmen, li diris al la sinjorino: "Tio estis ege bongusta mangaĵo! Devas esti, ke vi posedas bonajn kuirpotojn.
* * *
Riĉa, sukcesa komercisto parolas al sia nova bofilo: "Mi amas mian filinon kaj do mi nun bonvenigas vin al nia familio! Por montri al vi kiom ni bonvenigas vin, mi jam aranĝis, ke vi estu egala partnero en mia negoco! Vi nur devas iri al la fabriko ĉiutage kaj lerni pri la aferoj de la negoco."
La nova bofilo interrompis sian bopatron: "Mi malŝatas fabrikojn. Mi ne povas toleri la bruon. Ĝi estas tiom malagrabla!"
"Hm… tiam vi laboru en la oficejo kaj estru iujn operaciojn," respondis la bopatro, kun iom malpli da entusiasmo.
"Ankaŭ tio malplaĉus al mi," diris la bofilo."Mi malamas oficejan laboron.
Tio estas tiom enuiga!"
Nun la bopatro komencis esti senpacienca. "Unu momenton! Mi ĵus faris vin duon-posedanto de ege sukcesa firmao, sed vi ne ŝatas fabrikojn, kaj eĉ rifuzas labori en la oficejo! Kion mi faru pri vi?!"
"Facile, bopatro", – trankvile respondis la junulo: "Aĉetu mian porcion!"
* * *
– S-ro Kruko, – diras la lernejestro, – mi bedaŭrinde devas informi vin, ke via filo kulpas pri kaŝkopiado dum testo.
– Ĉu kopiado? – miregas Kruko. – Ĉu vi certas? Kial vi pensas ke mia filo ne povas doni la ĝustan respondon?
– Tre simple, – respondas la estro. – Ĉe la lasta testo, la samtablano de Kruko respondis unu demandon per: 'Mi ne scias'. Via filo respondis: 'Nek mi'.
* * *
Kruko iras al Nordegio por ĉasferio. Sed li komplete perdiĝas en la enorma nordega arbaro. Lacega, malsata, soifa, li vagadas senespere dum tri tagoj.
Sed fine li trafas kampadejon de alia ĉasisto.
– Ho! Mi vere tre kontentas renkonti vin, – li elkore eksklamas al la kampadanto. – Mi estas perdita de tri tagoj.
– Nu, mildigu vian ĝojon, amiko, – konsilas la ĉasisto. – Mi mem estas perdita jam de tri semajnoj…
* * *
Kruko iras al la granda Bervala Foiro. Post nelonge, li estas komplete ebria, kaj serpentumas inter la diversaj budoj. Li fine haltas antaŭ pafbudo:
– D-d-donu al mi p-p-pafilon, mi p-p-petas, sinjoro, – li balbutas al la budisto.
– "PAM, PAM, PAM" – li pafas trifoje, kaj trifoje trafas la celcentron. Li gajnas.
– Gratulojn, sinjoro, – diras la budisto kaj donas al li vivantan testudeton en plasta sako.
Kruko foriras, rekomencante sian ebrian tangadon inter la diversaj budoj. Post kelka tempo li revenas al la sama budo, repetas pafilon, kaj denove:
"PAM, PAM, PAM", trifoje trafas la celcentron.
– Denove gratulojn, sinjoro, – diras la budisto. – Ĉi-foje vi gajnas plus-urseton.
– Ho, estu afabla, sinjoro! – diras Kruko. – Ĉu vi ne povas doni al mi sandvicon, kiel la antaŭan fojon?..
* * *
Kruko komercvojaĝas al Parizo. Vespere li vizitas la kvartalon de prostituitinoj, kaj demandas al unu:
– Kiom kostas, karulino?
– Kostas 45 eŭrojn por unu fiko, – respondas la profesiulino, – kaj ducent por la tuta nokto.
– En ordo, por la tuta nokto, – diras Kruko, kaj ili iras ĉe ŝin.
La postan vesperon li revenas, denove pagas al ŝi ducent eŭrojn por pasigi la tutan nokton. Kaj ankoraŭ la postpostan vesperon, li denove pasigas la nokton kun ŝi.
Frumatene, kiam li estas forironta, ŝi diras al li:
– Ĝis morgaŭ, ĉu ne?
– Ne, ne, – respondas Kruko. – Hodiaŭ mi reiras hejmen en Bervalo-n.
– Ho, – miras la junulino, – ĉu vi estas bervalano? Ankaŭ mi… En kiu strato?
– En Zamenhofstrato, – respondas Kruko.
– Ankaŭ mi – ekkrias la juna virino. – Eble vi konas mian patrinon? S-inon Baniko?..
– Ho jes, – respondas Kruko. – Mi konas ŝin eĉ tre bone. Ekzemple, kiam ŝi eksciis ke mi venos al Parizo pro komercoj, ŝi petis min transdoni al ŝia filino sescent eŭrojn…
* * *
Renato Corsetti, prezidanto de UEA, estas en aviadilo, faronta sian unuan salton per paraŝuto.
"Estas tre facile," diras la instruisto. "Vi havas du paraŝutojn: unu sur la dorso, kaj alian sur la ventro. Vi saltu, kaj kiam vi atingos la taŭgan altecon, vi malfermu la paraŝuton kiun vi havas sur la dorso. Se, kontraŭ ĉiu atendo, tiu paraŝuto ne malfermiĝos, vi do malfermu la paraŝuton kiun vi havas sur la ventro. Se, pro eksterordinara malbona ŝanco, ankaŭ tiu parasuto ne malfermiĝos, tiam… vi estos perdita."
Renato saltas, kaj ĝuas sian falon. Je la taŭga alteco, li tiras la kordon de la dorsa parasuto… kiu ne malfermiĝas!
Renato ne panikas, sed trankvile tiras la kordon de la ventra paraŝuto… sed ankaŭ tiu ne malfermiĝas!
Subite aperas anĝelo, kiu ŝvebas apud li.
"Mi bonvolas savi vin," diras la angelo. "Sed vi unue devos laŭte krii 'Vivu Ido! Vivu Interlingua! Vivu la angla!'."
"Ne! Ne! Ne!" eksklamas Renato. "Ĉu vi estas komplete freneza? Mi neniel krios tiajn fiajojn. Ne, ne! Mi ne krios! Mi ne krios!"
Sed Renato rimarkas ke la grundo rapide alproksimiĝas (aŭ inverse, por li estas egale).
"Nu," demandas la anĝelo, "ĉu vi estas preta krii 'Vivu Ido! Vivu Interlingua! Vivu la angla!'?"
"Nu, bone, bone," cedas Renato, "sed estos la unua kaj la lasta fojo."
Kaj li kriegas "VIVU IDO! VIVU INTERLINGUA! VIVU LA ANGLA!"
Kaj subite Miĉela Liparo, apud li, donas al li kubutfrapon ĉe la ripojn.
"Sed vi estas vere idiota!" si diras al li. "Vi ne nur endormiĝas dum la komitatkunsido, sed vi ankaŭ kriegas stultegaĵojn!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.