La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

9

PURECO

"Vidu la polvon sur tiu ĉi skribotablo!" – skoldas la direktoro sian purigiston Kruko. "Kaj vidu la malpurecon de tiu ĉi oficejo! Aspektas kvazaŭ oni ne purigus ĝin de pli ol monato!"

"Ne kulpigu min, sinjoro," – sindefendas Kruko. "Mi laboras ci tie nur dum unu semajno!"

* * *

CIKONIO

Jozefino estas denove graveda, do Kruko decidas paroli pri tio al sia kvinjara filo Jocjo.

"Nu, Joĉjo, io grava baldaŭ okazos. Granda cikonio flugos super la domo portante pakon. Kaj ĝi faligos tiun pakon en nian domon, kaj…"

"Ho!" – interrompas Joĉjo. "Mi ja esperas ke la cikonio faros tion kviete, kaj ne faros subitan bruon por ke Panjo ne ŝokiĝu. Ĉu vi ne scias ke ŝi estas graveda?"

* * *

EN KINEJO

Kruko estas en kinejo, spektante tre pasiigan filmon. Subite, ĝuste je la klimaksa sceno, la apuda spektanto, maljunuleto, komencas palpserĉi sub sia sidilo, plurfoje frapante la genuojn de Kruko.

"Sed kion vi faraĉas!?" – iritite flustras Kruko.

"Mi provas retrovi mian karamelon," – respondas la maljunulo.

"Atendu la finon de la filmo," raŭketas Kruko. "Vi fuŝas la spektadon."

"Ne," – reraŭketas la oldulo. "Sur gi estas mia falsa dentaro!"

* * *

VIDVINO

Kruko kaj Baniko laboras kune ĉe konstruado de nubskrapulo. Unu tagon, Baniko glitas sur trabego kaj falas kvindek etaĝojn. Fino.

La samlaboranoj kuniĝas por diskuti pri la afero.

"Kia katastrofo!" eksklamas Toĉjo. "Kaj li edziĝis antaŭ kelkaj monatoj. Kion do faros lia edzino."

"Kaj pli terure," diras Geĉjo, "kiu el ni informos ŝin pri la akcidento? Ŝi certe havos nervatakon!"

"Senprobleme," respondas Kruko. "Mi diros al ŝi: mi konas manieron tute milde kaj diplomatie prezenti la aferon."

"En ordo!" suspiras la aliaj, senpezigitaj de tiu klopodo.

Do, Kruko iras al la domo de Baniko, sonorigas. Malfermas s-ino Baniko.

"Ĉu vi estas la vidvino Baniko?" demandas Kruko.

"Vidvino Baniko?" respondas ŝi. "Ne, ne; mi estas sinjorino Baniko.

Vi ja eraras."

"Ĉu vi volas veti!?"

* * *

Trajno. Nokto. Iu homo vidas, ke ĉe fenestro staras virino kaj ploras. La homo scivolas:

– Kio okazis, sinjorino? Kial vi ploras?

– Ah, – la virino ploregas, – mia edzo eliris dumhalte por tagĵurnalo, kaj la trajno foriris sen li…

– Ho, mi kondolencas. Estas vere terure resti en trajno sen legaĵo.

* * *

Pastro parolas antaŭ lernejanoj:

– Infanoj miaj, ne cedu al tentoj! Memoru, ke ĉio komenciĝas de unu eta cigaredeto, kaj poste ili estos du, poste tri, poste vi komencos drinki, poste vi pensos nur pri seksumado, drogo kaj leĝera vivo… Ĉu vi havas demandojn?

– Jes, pastro: kie eblas preni tiun unuan fabelan cigaredeton?

* * *

Viro venas hejmen ebriega. La edzino:

– Damne, vi drinkis!

La edzo:

– Ne drinkis.

– Sed vi ja drinkis! Konfesu!

– Ne drinkis.

– Rigardu vin mem! Vi ne povas bone stari sur la piedoj! Ĉu vi drinkis?!

– Ne drinkis.

– Bone. Tiukaze klare diru: "Tohuvabohuo".

– Drinkis.

* * *

INTENS-FLEGADA FAKO

Granda misterio okazis en la intens-flegada fako de grava urba malsanulejo. La pacientoj, kiuj vice okupis la liton 4, ĉiuj mortis je la 11h, atm, dimanĉe. Tio okazis ĉiufoje, senrilate al la sana stato de la malbonŝancaj pacientoj.

La kuracistoj kaj flegistoj ege ĝeniĝis. Iuj eĉ demandis sin, ĉu la mortoj estis faritaj de malbonegaj spiritoj. Post kelkaj tiaj mortoj, ĉiuj je la 11h, atm, dimanĉe, teamo de monde bonkonataj fakuloj estis vokata por solvi la teruran problemon.

Do, je kelkaj minutoj antaŭ la 11h, atm, dimanĉon, la teamo staris nervoze kaj atente apud la lito 4. Ĉiuj silentis, escepte unu-du, kiuj preĝis kaj petis dian protekton kontraŭ malbonegaj spiritoj.

Akurate, je la 11h, atm, s-ro Kruko, la purigisto, eniris la ĉambron, malkonektis la vivsubtenan sistemon, konektis sian polvsuĉilon kaj senvorte komencis sian laboron

* * *

LABORO POR NEVIDANTOJ

Grandega aviadilo. Ĉiuj pasageroj jam eniris la aviadilon kaj okupis siajn lokojn.

Eniras la stir-etato; la stevardino petas onin saluti la etaton. La pasaĝeroj atentas, ke la tuta etato havas nigrajn okulvitrojn por nevidantoj kaj la hundojn-gvidantojn.

La etato eniras la stirejon, forlasas la hundojn, oni fermas ĉiujn pordojn kaj la aviadilo ekfunkcias. La pasaĝeroj estas iom maltrankvilaj. La aviadilo komencas manovri sur la ekflug-vojo. La maltrankvilo kaj la nekomprenemo kreskas. Kelkaj el la pasaĝeroj komencas jelpeti. La aviadilo ĉiam pli kaj pli rapide moviĝas.

Ĉe tio ĉiam pli kaj pli da pasaĝeroj krias. Kiam la aviadilo atingas la plej grandan rapidecon, jam la tuta pasaĝerejo kriegas. Tuj la aviadilo ŝvebiĝas aeren. En ĉi momento unu piloto diras al la alia:

– Foje ili ne ekkrios ĝustatempe kaj ni interpuŝiĝos kun la domoj.

* * *

BONA KIALO

Du bervalaj kirurgoj diskutas.

– Kial vi faris tiun komplikan operacion al s-ino Kruko? - demandas la unua kirurgo.

– Dek mil eŭroj, – respondas la dua.

– Ne, – redemandas la unua. – Eble vi ne bone aŭdis mian demandon. Kion do havis s-ino Kruko?

– Dek mil eŭrojn.

* * *

KIOM DA TEMPO RESTAS AL MI?

Viro sentis sin ne-bonstata, do li vizitis sian kuraciston por plena ekzamenado. Poste la kuracisto rivelis la rezultojn.

"Mi bedaŭras ke mi havas tre malbonan novaĵon," la kuracisto diris."Vi estas mortanta, kaj malmulte da tempo restas al vi."

"Ho, tio estas terura!" ekkriis la viro."Kiom da tempo restas al mi?"

"Dek." respondis la kuracisto.

"Dek?" demandis la viro,"Deko da kio? Monatoj? Semajnoj? Kio?!!"

"Naŭ…"

* * *

LONGA VIVO

La praavo de Kruko estas intervjuata ĉe nacia taggazeto pro sia 112a naskiĝfesto.

Ĵurnalisto: Kaj diru al ni, s-ro Kruko, kio laŭ vi estas la kialo de via longega vivo?

Kruko-Praavo pripensas tiun demandon dum kelkaj momentoj, kaj respondas:

– Nu, ŝajnas al mi ke estas ĉar mi naskiĝis antaŭ tiom longa tempo!

* * *

KONSTRUIVA MATEMATIKO

Kruko: Jen problemo: se kvin laboristoj bezonas dek kvin horojn por konstrui brikan muron, kiom da horoj bezonos dek laboristoj por konstrui ĝin?

Baniko: Ili bezonos neniom da tempo – ĉar la unuaj kvin laboristoj jam konstruis ĝin!

* * *

EN MALSANULEJO

– Sinjoro, ni ricevis la definitivan rezulton de la priesplorado de via organismo. Mi pensas, ke post unu semajno vi ne plu estos en nia malsanulejo.

   – Ho, grandegan dankon, sinjoro kuracisto!

   – Hm… Mi supozas, ke vi ĵus miskomprenis min…

* * *

POLICISTA PROBLEMO

Du policistoj staras ĉe stratangulo kun ege embarasitaj mienoj.

Preterpasanto demandas:

– Kio okazis?

– Perdiĝis nia serĉhundo.

– Sed vi ne zorgu, ja la hundeto, verŝajne, mem trovos la vojon al la policejo.

– Jes ja, la HUNDETO nepre trovos…

* * *

KANGURUO

En zooparko de Bervalo aperis nova besto – kanguruo el Aŭstralio.

Kruko (la ĉef-gardisto) sciis, ke tiuj bestoj estas tre saltemaj, ili saltadas ofte kaj alte. Por ilin gardi li aranĝas barilon altan je 3 metroj. Sed… matene li vidas ke la kanguruo tamen eskapis. Dum tuta tago la serĉ-komando kaptadis la forkurinton. Kaj Kruko, cerbuminte, plialtigis la barilon ĝis 5 metroj. Sekvanokte la kanguruo ree estis for.

Ree oni ĝin kaptis, kaj ree altigis la barilon. 10 metroj.

– Ĉu ĝi denove transsaltos tiom alte? – meditas Kruko enbatante lastan najlon.

– Ĉu li denove ne ŝlosos la enirpordon? – meditas la kanguruo…

* * *

Okaze de vegetaranisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn. Iam la volupukisto demandas la interlingvanon: "Diru, kiom ofte la litero L aparas en la himno da interlingvo?"

La interlingvano kalkulas kaj respondas: "In nostra himna es dece-septe literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in himna di Esperanto?"

La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: "192"!.

Jen la volapukisto ekmiras: "Tiom multe? Cu vi povus kanti tion al ni?"

Kompreneble, la esperantisto bonvolemas: "En la mondon venis nova sento, la la laa laa la la la la la-a-a la…"

* * *

DONACO

"Nu, Joĉjo," demandas Baniko, "kion via eta fratino ricevos de vi je sia naskiĝtaga festo?"

   "Tion mi ankoraŭ ne scias," respondas la knabeto. "Pasintan jaron ŝi ricevis de mi morbilon."

* * *

OMBRA HUMORO

Kruko sendis Joĉjon kolekti pomojn en la ĝardeno. Post horo, li iras en la ĝardenon, kaj tie trovas Joĉjon dormantan sub la pomarbo.

"Sentaŭgulo!" li riproĉe vekas sian filon. "Vi ne indas ke la suno brilas sur vin!"

Joĉjo flegme replikas: "Sed ĝuste tial mi kuŝas en la ombro!"

* * *

VIVGRAVA DEMANDO

"Oksigeno estas necesega por la vivo," s-ino Nazeg klarigas al siaj gelernantoj. "Oni eltrovis ĝin en la jaro 1773."

Joĉjo mire levas la manon: "Sed de kio oni vivis antaŭe?"

* * *

TRI STULTAJ DEMANDOJ

1. "Teknika epoko"

Joĉjo hazarde vidas ke lia onklino purigas sian artefaritan dentaron.

"Ho, onjo!" la etulo mirigite demandas, "ĉu vi estas malmuntebla?" malmunti – разобрать

2. "Buterigo"

"Ho, paĉjo," Joĉjo ankoraŭ mirigite demandas al Kruko, "kiam aviadilo foje flugas tra la Lakta Vojo, ĉu la helico buterigas ĝin?"

Lakta Vojo – Млечный Путь helico – пропеллер

3. "Miliono"

S-ino Nazeg klarigas al la gelernantoj la valoron de senlaca diligenteco kaj laboremo, rakontante pri konata milionulo:

"Atentu," ŝi admonas. "Kiam tiu viro komencis, li posedis nenion krom unu pantalonon ŝiritan ĝis ĉifonoj. Kaj nun li posedas milionon!"

"Ho," Joĉjo subite demandas, "sed kion li faras kun miliono da ŝiritaj pantalonoj?"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.