|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Jozefino, kiu pri elektro scias tiom kiom mezinteligenta simio, iras en elektraĵvendejon:
"Mi ŝatus havi konektilon, mi petas."
"Kian?" demandas la komizo. "Ĉu masklan aŭ femalan?"
"Nu, stultulo!" respondas la ŝokitino. "Estas nur por riparo, ne por bredado!"
* * *
Frenezulo ludas per alumetoskatolo. Li provas ekbruligi unu, sed ĝi ne funkcias… Alian, sed denove ne funkcias… Ankoraŭ alian, sed ankaŭ ĝi ne taŭgas.
Fine, unu el la alumetoj ekbrulas. La frenezulo rapide blov-estingas ĝin.
"Mi ne estas freneza," li diras al si. "Tiu ĉi bone funkcias. Mi zorge konservos ĝin!"
* * *
La direktoro de grava bervala firmao alvokas Krukon:
"Mi petis al vi maldungi tiun maltaŭgan sekretariinon, ĉu ne?"
"Jes, sinjoro," kurbiĝas Kruko, " mi scias. Ŝi havas nenian ajn memorkapablon."
"Kaj do, kial ŝi estas ankoraŭ ĉi tie?"
"Mi ja maldungis ŝin," klarigas Kruko. "Sed ŝi certe forgesis ke ŝi estas maldungita, kaj do ŝi revenis ĉimatene!"
* * *
Kruko iras al kinejo. Li aĉetas bileton kaj eniras la spektaklejon.
Minuton poste li revenas al la kasejo, kaj aĉetas novan bileton. Kaj denovan fojon li revenas post minuto kaj petas aĉeti plusan bileton.
"Mi ne komprenas," diras al li la kasistino. "Mi jam vendis al vi du biletojn!"
"Mi scias," respondas Kruko. "Sed ĉiufoje kiam mi eniras la salonon, estas iu ulo kiu ŝiras ĝin!"
* * *
La eta Jonjo rigardas libron pri anatomio, kaj trafas bildon pri viro.
"Panjo," ŝi demandas al la patrino, "kio estas tio?"
"Estas la kruroj, karulino," respondas panjo.
"Kaj tio? Kio estas tio kiu pendas inter la kruroj?" insistas la knabineto.
"Hm," diras la embarasita patrino. "He…, tio estas… trumpeto!"
"Ha!" eksklamas la etulino. "Do, tio klarigas ĉion!"
"Kion?" demandas la mirigita virino.
"Ĉiumatene kiam vi iras laborejen, la najbarino venas ĉi tien ludi trumpeton kun paĉjo…"
* * *
Kruko: Mi ŝvitigas la virinojn, kaj mi prenas ilian monon!
Baniko: Tio ne estas tre morala, ĉu?
Kruko: Kial, ne morala!? Estas nur mia nova laboro: mi direktas porvirinan gimnastikejon.
* * *
Kruko iras en ĉionvendejo, kaj diras al komizino:
"Mi estas invitita ĉe kostumbalon. Mi ŝatus vesti min kiel Adamo. Ĉu vi ne havus vitofolion?"
"Certe, sinjoro," respondas la komizino, kiu jam vidis strangaĵojn.
"Jen tre bela modelo…"
Kruko ekridas: "Mi ne volas vanti, sed mi neniel povus kaŝi min malantaŭ tiu folieto!"
Do, la komizino montras al li pli grandan folion, sed denove estas tro malgranda. Fine, ŝi prenas gigantan bananarban folion.
Kruko daŭre estas malkontenta, ĉar ĝi estas denove tro malgranda. La komizino komencas senpacienci:
"Aŭskultu, se vi estas vere konstruita kiel vi provas kredigi al mi, mi havas por vi bonan konsilon: forgesu pri Adam-kostumo. Prenu vian ilon, metu ĝin ĉirkaŭ vian kolon, kaj vestu vin kiel benzinpumpilo!"
* * *
Jozefino decidas fariĝi aktorino, kaj pretas fari ĉion por trovi belan rolon. Ĉar ŝi neniam sukcesas ĉe provlegadoj, ŝi decidas viziti Krukon, tre konatan reĝisoron.
Efektive, Kruko montriĝas tre promesema, svatas ŝin, kaj ili gekuŝas.
Poste, Kruko diras:
"Pri rolo por vi…, mi eventuale havos ion por vi post unu jaro."
"Post unu jaro!" elkrias Jozefino. "Do, ĉu vi ne povus doni al mi iom da mono?"
"Mono?" demandas Kruko. "Kial?"
"Por aĉeti panon! Mi ja malsatas!"
"Sed kion vi do faras ĉi tie? Vi devas iri al panvendejo!"
* * *
Iuvespere mi promenis en la urbo, kiam mi vidis maljunulon kiu ploras. "Kial vi ploras, sinjoro?" mi helpoprete demandis.
"Ho, knabo!" li elkriis (kaj tamen mi estas 56-jara "knabo"). "Mi estas 80-jara, kaj mi havas 20-jaran edzinon. Ŝi estas belega virino kiu pensas nur pri amorado! Kaj ni amoras kvar– aŭ kvinfoje ĉiutage! Mi ankoraŭ estas tute vigla malgraŭ mia granda aĝo!"
"Do!" mi admire fajfas. "Vi ŝajnas entute nekompatinda. Kial do vi ploras?"
"Ĉar mi ne memoras kie mi loĝas!"
* * *
Kruko kaj Jozefino ferias en kamparo. Jozefino ekŝategas la kamparan vivon. Je la vespero de la lasta tago, ili sidas sur teraso rigardante belan sunsubiron, kaj Jozefino komentas:
"Kiam unu el ni mortos, mi venos vivi en kamparo".
* * *
Jozefino promenas en la haveno, nostalgie rigardante la boatojn kaj ŝipojn. Ŝi eĉ unufoje laŭte suspiras. Maristo aŭdas tion, kaj demandas:
"Kial vi estas tiom malgaja, fraŭlino?"
"Ho," – respondas Jozefino, "mi revas surŝipiĝi por Usono. Sed mi ne havas sufiĉan monon."
"Aŭskultu," – diras la maristo, kiu trovas ke Jozefino estas beleta virino, "mia ŝipo eknavigos ĉivespere ĝuste por Nov-Jorko. Mi povos kaŝi vin en savboato, mi donos al vi manĝaĵon ĉiuvespere. Sed vi devos esti ĝentila kun mi -– vi komprenas kion mi celas…"
La vojaĝemo de Jozefino estas tiom granda ke ŝi akceptas la proponon.
Ĉio okazas glate dum dek tagoj, kaj la maristo estas tre kontenta. Sed je la deka tago, la ŝipestro hazarde preterpasas tiun parkon de la ferdeko, kaj aŭdas brueton en la savboato. Li levas la ŝirmotolon, kaj ekvidas Jozefinon.
"Sed kion vi faras ĉi tie?" – demandas la mirigita ŝipestro.
"Ho, bonvolu ne denunci min al la usona doganpolico," – ŝi petegas.
"Ne timu, ne estas risko ke mi faros tion," – respondas la eĉ pli mirigita ŝipestro. "Vi ja estas sur la pramo inter Bervalo kaj Monako…"
* * *
Juna indiano demandas al sia patro:
"Paĉjo, kial mia frato nomiĝas Tritika Rikolto?"
"Ĉar via panjo kaj mi koncipis lin dum la periodo de tritika rikolto," respondas la patro.
"Bone," daŭrigas la infano. "Kaj kial mia fratino nomiĝas Luna Lumo?"
"Ĉar ni koncipis ŝin dum bela lunluma nokto."
La infano silentas, do la patro demandas al li:
"Ĉu vi bone komprenis mian klarigon, Truita Kondomo?"
* * *
Kruko: "Kiel distingi bervalanon en orgio?"
Baniko: "Facile! Li estas la ununura kiu amoras kun sia edzino!"
* * *
Kruko kaj lia amikino Lio (ne diru al lia edzino!) iras al multekosta franca restoracio.
"Bonan tagon, fraŭlino," li diras al la kelnerino. "Ĉu vi havas ranfemurojn?"
"Ne, sinjoro," respondas la bervala kelnerino. "Mia pantalono estas nur iom tro strikta!"
* * *
Kruko: Mia edzino volis ke mi aĉetu por ŝi perlojn.
Baniko: Ĉu? Kaj ĉu vi faris?
Kruko: Ĉu vi ŝercas? Mi aĉetis bareleton da ostroj, kaj diris al ŝi ke ŝi mem serĉu!
* * *
Kruko konstatas ke li terure buŝ-haladzas, ĝuste la tagon kiam li rendevuas kun sia amikino Lio (ne diru al lia edzino!). Ŝi estas superseks-aloga blondulino (evidente) kun abundega brusto (nature). Sed ŝi ne estas ĉiam tre facila, kaj li timas ke ŝi rifuzos tranokti kun li pro la odoraĉo.
Do, Kruko iras al apoteko, kaj petas konsilon de la apotekisto.
"Por eviti tian malagrablan haladzon, necesas havi taŭgan dieton kaj buŝ-higienon," helpeme konsilas la apotekisto.
"Sed mi bezonas odori kiel rozo jam ĉivespere!" senesperas Kruko.
"Tiukaze, mi povas konsili trukon: brosu viajn dentojn kiel normale, sed aldonu unu guton da koncentrita pin-esenco. Tio efike kovras buŝ-odorojn."
Kruko aĉetas la varon, dankas la apotekiston, kaj kuras hejmen por prepariĝi.
Brosonte la dentojn, Kruko pensas ke se unu guto efikas, do por 100%e certi ke Lio nenion flaros, li uzu la tutan boteleton da koncentrita pin-esenco!
Lio alvenas, ili diskutas, kaj ĉio ŝajnas en ordo – Kruko certas ke li sukcesos ĉe ŝi. Bedaŭrinde, ŝi ŝajnas ĝenata de io:
"Estas strangege," ŝi diras. "Strange odoras, kvazaŭ iu fekis malantaŭ pin-arbo!"
* * *
Kruko parolas kun sia amiko Baniko:
"Mia najbaro en la supra apartamento estas tiom malafabla" – li diras. "Hieraŭ nokte li piedfrapadis dum pli ol unu horo!"
"Kia malafableco," – Baniko ekkrias. "Mi supozas ke li vekis vin…"
"Sed ne. Ĉar laŭ enorma bonŝanco, mi ĝuste en tiu momento ludadis trumpeton."
* * *
Espujo kaj Idujo militadas kontraŭ unu la alia de pluraj jaroj. Kvankam la espoj havas ĉiujn avantaĝojn (nombrojn, armilojn, monon, ktp.), la idoj havas unuarangan generalon, Belfrunt, kiu sukcesas kontraŭi ĉiujn ataktojn de la espoj, kaj eĉ gajnas terenon. Laŭdire, li havas ege bone konceptitan batalplanon.
La espa ĉefkomandanto, Korset, decidas sendi speciale trejnitan spioninon, Lipri, kun aparte danĝera misio: ŝteli kaj forporti la batalplanon de Belfrunt.
La bela spionino revenas post unu monato:
"Jen!" ŝi triumfas. "La batalplano de Belfrunt! Mi ŝtelis ĝin el lia noktotablo!
Kaj tio ne estas ĉio: mi alportas lian filon kiun mi kaptis!"
"Eminente!" Korset kontentegas. "Kaj kiu estas via kaptito? Mi volas pridemandi lin tuj!"
"Ha ne," respondas Lipri. "Tio ne eblas… Necesos atendi naŭ monatojn!"
* * *
Kruko estas en restoracio, kaj mendas pladon da spagetoj. La plado alvenas, kaj post kelkaj sekundoj, Kruko revokas la kelneron:
"Vidu! Jen, vidu! Meze de mia telero estas longa, dika, nigra haro! Mi absolute rifuzas pagi!"
Kaj li leviĝas kaj foriras.
La restoraciestro petas la kelneron ke li diskrete sekvu Krukon, por eventuale koni lian adreson, cele al pago.
Sed Kruko iras ne hejmen, sed ĉe prostituitino. La kelnero sekvas ilin laŭ la ŝtuparo, kaj rigardas tra la ŝlosiltruo. Li konstatas ke Kruko frandzas ŝin. Je tio, la kelnero frakase eniras la ĉambron, kaj fingromontre akuzas:
"Vi fekumis nin pro unu hareto en via telero, kaj jen vi kun buŝpleno!"
"Jes ja," Kruko kraĉe respondas. "Kaj se mi trovos ununuran spageton ĉi tie, mi denove rifuzos pagi!"
(frandzo = piĉ-lekado)
* * *
S-ino Kruko parolas kun sia servistino:
"Mi estas konvinkita ke mia edzo havas amrilaton kun sia sekretariino. Mi certegas!"
"Ho, sinjorino," – emocias la servistino, "ĉu vi diras tion por ĵaluzigi min?"
* * *
Kruko: Kio havas 150 okulojn kaj du dentojn?
Baniko: Facile! Estas aŭtobuso plena je gemaljunuloj!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.