|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Je bela tago du studentoj pri inĝenierarto piediras en la "kampus" kiam unu demandas la alian:
– Kiel vi gajnis tiun biciklon?
La alia respondas:
– Hieraŭ mi estis piediranta en tiu kampus, tre for pro miaj pensoj, kiam aperis belega knabino kun ĉi tiu biciklo, formetis ĉiujn siajn vestojn kaj diris al mi: "prenu kion vi volas". Mi prenis la biciklon.
– Jes, saĝa elekto. La vestoj ne taŭgus por vi…
Biletoj Li: – Vespere ni tre agrable pasigos tempon.
Ŝi: – Kion ni faros?
– Mi aĉetis tri kinobiletojn.
– Tri? Kiu do akompanos nin?
– Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.
* * *
– Dragan, hodiaŭ mi renkontis vian instristino kaj ŝi denove plendis pri vi! – kolere diris la patrino.
– Kiel ŝi povis? Mi ja hodiaŭ eĉ ne estis en la lernejo!
* * *
– Zoran, kiel vi pruvos, ke la tero estas ronda?
– Sed, sinjoro instruisto, mi neniam diris tion…
* * *
– Hej knabo, – diris sinjorino al la knabo staranta apud domo, – ĉu via patrino estas hejme?
– Jes.
La sinjorino frapis la pordon. Neniu aperis…
– Ĉu vi ne diris, ke via patrino estas hejme, knabo?
– Jes, ŝi estas hejme. Nur ni ne loĝas en tiu ĉi domo…
* * *
– Patro, ĉu vi memoras, ke vi promesis doni al mi vian belan skribilon, se mi ricevos bonan poenton en matematikon? Vi havas feliĉon. La skribilo restas via!
* * *
– Kial vi ploras, knabo?
– Mi perdis mian hundon!
– Ne timu, la hundo mem revenos hejmen!
– Kompreneble, la hundo revenos, sed mi ne povas trovi la domon sen ĝi.
* * *
– Kial vi skribas la hejm-taskojn per nevidebla inko?
– Por ke la instruisto ne vidu miajn erarojn.
* * *
Je varma vespero Petro iras kun sia edzino gustumi bieron en trinkejo proksima de ilia domo.
La du estas sidantaj trinkante la duan glason, kiam la edzino rekonas personon kaj diras al Petro:
– Ĉu vi vidas tiun ulon kiu trinkas viskion? Antaŭ sep jaroj mi lasis lin! Ektiam li neniam plu haltis drinki.
– Ne mensogu, virin'. Neniu sukcesas festi tiom.
* * *
Instruisto:"Petro, diru al mi, kio estas kuraĝo?"
Petro: "Kuraĝo estas, se oni levas la manon kaj scias nenion."
* * *
Post longa kurso pri advokateco (preskaŭ dek jaroj), blondulino komencas en sia propra konsultejo kaj tuj je unua tago de laboro, iu batfrapas pordon.
Por montri esti grava, ŝi prenas telefonilon kaj petas por la ulo eniri kaj atendi. ŝi restas dum tridek minutoj trompante esti en parolo:
– Jes, tutklare! mi ne malvenkos pri tiu! Ja estas tre malfacila … Certe, je venonta juĝo la juĝisto decidos favore al ni kaj ni venkos (kaj tiel daŭris …)
Kiam ŝi finis telefonadon, post longa tempo, ŝi edukite demandis:
– Mia kara S-ro, je kio mi povas helpi vin?
La ulo respondis:
– Mi estas telefonisto, mi venis pretigi ĝin por vi…
* * *
Ulo estis en drinkejo kaj apud li ebriulo estis dormanta sub tablo.
Okazis ke po dudek minutoj la drink-ist-estro iras al ebriulo, batetas lin kaj krias:
– VEKiĝUUUUUUU!
Post la kvara fojo, la ulo ne eltenis kaj vokis la drinkistestron:
– Kiu fiko estas tio? Kial vi vekas la ebriulon kaj lasas lin daŭri sub la tablo?
– Ne estas fiko ne, li pagas al mi ĉiam kiam mi lin vekas…
* * *
Joĉjo estis eliranta de hotelo kie li laboras, kiam li aŭdas voĉon:
– Joĉjo, kien vi iras?
– Mi iras al putinejo, sinjorino – respondas Joĉjo.
– Kien? – diras maltrankvile la estrino de hotelo – maledukita! Oni ne parolu tiel! Plue vi estas infano kaj devas labori ĉi tie. Vi restu ĉi tie!
– Jes, vi ordonas … sed do diru al via edzo ke li mem devos preni ombrelon kiun li forgesis tie!
* * *
Patro diras al la filo:
– Vi – estas porkido! ĉu vi scias, kio estas porkido?!
– Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko…
* * *
Policano sonoras al la pordo kaj knabeto malfermas.
– Ĉu mi povas paroli kun via patro?
– Ne, li ne estas hejme.
– Ĉu via patrino estas hejme?
– Ne. ŝi ankaŭ kaŝis sin.
* * *
Inter samaĝuloj.
– Kiel via patrino rimarkis, ke vi ne lavis vin?
– Mi forgesis malsekigi la sapon.
* * *
Prezidento flugis egan urbon de via lando, Brazilo, kiam diris al via amiko:
– Mi feliĉigos unu personon, mi ĵetos 100 realojn.
Kaj lia amiko respondis:
– Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante po 50 realoj.
Do, respondis la piloto:
– Kial ne feliĉigi multajn, simple sin ĵetu.
* * *
– Panjo, panjo… en lernejo oni nomas min mafiulo (ĉu estas tiu vorto por mafioso?).
– Mi iros tie morgaŭ por solvi tion.
– Nur aranĝu por ke ŝajnu al akcidento.
* * *
– Panjo, panjo… en lernejo oni taksas min mensogisto.
– Silentiĝu, vi ankoraŭ ne studas en lernejo.
* * *
– Panjo, panjo… mi forlasis drogon.
– Dank' al Dio!
– Jes, sed mi ne memoras kie…
* * *
– Panjo, panjo… en lernejo knabo nomis min samseksemulo.
– Renato, mia filo, kial vi ne batas lin?
– Ho, li estas tre bela!!!
* * *
Korpulenta sinjorino estis promenanta sur strato. Nekonata knabo ŝin sekvis strikte. "Kion vi volas?" ŝi demandis la knabon, "ĉu vi havas demandon?" "Ne, sinjorino. Mi ŝatas promeni en ombro."
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.