La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

1

Venas viro al direktoro de cirko kaj diras:

– Dungu min. Mi estas bona dresisto.

– Kaj kion vi kapablas fari? – demandas la direktoro.

– Mi povas igi krokodilon pianludi kaj hipopotamon kanti romancojn.

– Ne povas esti! Tute ja maleblas! Demonstru!

La viro alportas de ie krokodilon kaj hipopotamon. La krokodilon sidigas al piano kaj la hipopotamon starigas apude. La krokodilo ludas kaj la hipopotamo kantas. Mirigita direktoro prenas sin je kapo:

– Sed ja tio ne estas ebla! Devas ja esti iu sekreto.

– Jes, vi pravas. Fakto estas, ke ludas kaj kantas sole la krokodilo, kaj la hipopotamo nur malfermas la buŝon.

* * *

Pasanto plendas al la aliu:

– Kia modo nun estas! Pantalono, kurta frizaĵo. Nu, jen, kiu staras tie, ĉu viro aŭ virino?

– Estas ino, ŝi estas mia filino.

– Oĥ, pardonu! Tiom aĝa filino kaj tiom juna patro!

– Kial do patro? Mi estas ŝia patrino.

* * *

– Kiun vi venigis el la infanĝardeno? Tiu ja ne estas nia infano!

– Ne maltrankviliĝu, karulino. Tutegale morgaŭ ni devos revenigi lin tien.

* * *

En hospitalo, flegisto vidas frenezulon, kiu estas kroĉita al lustro.

La flegisto demandas al alia frenezulo:

– Kial li estas kroĉita?

– Li pensas, ke li estas lampo.

– Helpu, mi demetos lin de la lustro.

– Ne! Ni restos en mallumo.

* * *

Ulo terurigita enkuras kuracistan oficejon, kaj diras: "Sinjoro kuracisto, estas terurege! Ĉiufoje kiam mi diras la vorton 'Abrakadabro', ĉiuj malaperas! -– Sinjoro kuracisto, kien vi foriris…?"

* * *

Policisto haltigas sian aŭtomobilon antaŭ trafiklumo, kiu montras ruĝan koloron. Li miras:

– Kia bela koloro! Kiom interesa! Belega!

La lumo ŝanĝiĝas al flava.

– Kaj ankoraŭ flava! Belega! Interesa!

Jam videblas verda lumo.

– Oh, nova koloro! Nu, tio estas vere interesa.

Kaj denove flava.

– Tion mi jam vidis. Ek!

* * *

Kolektisto de raraĵoj hejmeniĝas fierege pro ĵusa aĉeto. Temas pri tute ordinara papago, iom maljuna kaj tremetanta, en tute ordinara lada kaĝo. La ulo diras al sia edzino:

"Vidu kiel ĝi estas bela! Mi devis pagi ĝin iom multekoste, sed ĝi ja devas esti tre rara: estas almenaŭ dek aliaj kolektistoj kiuj provis aĉeti ĝin."

"Kaj vi pagis kiom?" demandas la edzino, tre malentuziasme.

"Du mil eŭrojn!"

"Vi frenezas! Kaj vi eĉ ne scias ĉu ĝi kapablas paroli!"

"Kiel do, ĉu mi kapablas paroli!" fajfas la ofendita papago. "Do, laŭ vi, kiu estis kiu daŭre altigis la ofertojn…?"

* * *

Ventroparolisto ekas sian prezenton kun sia marioneto:

"Joĉjo, ĉu vi ne deziras fari rakonton? Jen, faru, ĉiuj aŭskultas vin."

"Ho jes! Estas rakonto pri idisto…"

Precize tiumomente, kolerega viro ekstaras inter la spektantaro, kaj ekkrias:

"Jam sufiĉege! Ĉesu rakonti tiujn kretenajn ŝercojn pri la idistoj, pri la volapukistoj, kaj pri la raŭmistoj! Kaj mi diras tion ne pro tio ke mi mem estas idisto!"

La ventroparolisto, iom ofendita, respondas al li:

"Ho hej, trankviliĝu, sinjoro. Ni estas ĉi tie por amuziĝi, ne por interbati."

Kaj la idisto kolerkrias:

"Vi, la grandulo, fermu la faŭkon. Mi ja parolas al la etulo!"

* * *

"En Idolando troviĝas nur putinoj kaj futbalistoj!"

"Vi forgesas ke mia edzino venis el Idolando!"

"Ho, kaj en kiu teamo ŝi ludas…?"

* * *

Familio tagmanĝas. Ĉe tablo sidas patro kaj tri filoj. La patro diras al la plej aĝa filo:

– Manĝu la supon akurate! Kial vi fosas ĝin, manĝas malrapide, estas abomene rigardi!

– Sed kial vi kriaĉas?

– MI KRIAĈAS? Kanajlo!

Kaj vangofrapas lin.

La alia filo diras:

– Paĉjo, se li ne volas manĝi, kial vi devigas lin manĝi, kaj eĉ frapas lin? Vi estas kvazaŭ tirano.

– MI ESTAS TIRANO??? Kanajlo!

Kaj ankaŭ lin vangofrapas.

La plej eta filo metas sian kuleron sur la tablon, kaj kovras la vangojn per la manoj.

La patro diras:

– Kial vi kovras vin? Vi manĝas bone, vi estas ĝentila, ne arogas kontraŭ la patro. Kion vi timas?

– Mi scias ke mi estas ĝentila. Mi kovras min por ajna okazo, ja vi estas tia idioto…

* * *

Pastro, kuracisto kaj inĝeniero kune golfumas. Ili atendas kaj bierumas en la drinkejo de la golfejo. Pasis jam horoj, sed la golfejo ne iĝis libera. Ili iras al la ĉefo por demandi, kial tiom longe oni okupas la ejon:

– Ĉar antaŭnelonge okazis akcidento al niaj kelkaj golf-klubanoj, kaj ili ĉiuj blindiĝis. Nun ili bezonas iom pli multe da tempo por finludi…

La pastro diras:

– Ve, kiel terure! Mi multe preĝos al Dio por ke ili rericevu la sanon de okuloj.

La kuracisto:

– Jes, estas terurege, kaj mi promesas kontakti mian kolegon kiu estas okul-specialisto, eble li povos kuraci la okulojn de niaj karaj amikoj…

Kaj la inĝeniero:

– Jes, estas vere bedaŭrinde, sed kial ili ne ludas nokte?

* * *

Jena rakonto okazas en la "Fora Okcidento" (aŭ la "For-Uesto" se vi preferas), antaŭ cento da jaroj. En drinkejo estas afiŝo kun teksto:

"Manĝoj kaj trinkaĵoj senkostaj por tiu kiu kapablos ridigi mian ĉevalon dum unu monato."

Eniras vakero (aŭ "kaŭbojo" se vi preferas). Li vidas la afiŝon, kaj diras:

"Ho, tio estos facilega. Mi certe gajnos!"

La verŝisto informas lin:

"Tiu afiŝo pendas tie jam de unu jaro, kaj ĝis nun neniu gajnis."

Li kondukas la vakeron ĝis la ĉevalejo.

Kvin minutojn poste la vakero eliras, flustrinte ion en la orelon de la ĉevalo. La ĉevalo ruliĝas sur la planko pro ridegado.

Du monatojn poste la vakero revenas, kaj la ĉevalo ankoraŭ ridas. En la trinkejo, la verŝisto diras:

"Mi pretas doni al vi du mil dolarojn se vi povos ĉesigi la ĉevalon ridi, ĉar ĝi tiom ridas ke mi ne plu povas rajdi ĝin!"

Ili reiras al la ĉevalejo, kie la vakero eniras sola, kaj eliras post kvin minutoj. La ĉevalo nun ploregas.

La verŝisto demandas:

"Sed kion vi faris? Kiel vi unue tiel facile ridigis ĝin, kaj poste plorigis ĝin?"

Kaj la vakero klarigas:

"La unuan fojon, mi diris al la ĉevalo ke mi havas seksilon pli grandan ol ĝia. Kaj la duan fojon… mi montris ĝin!"

* * *

Bonŝanca estas maristo: en ŝiphaveno lin atendas junulino!

Bonŝanca estas trajn-stiristo: en stacidomo lin atendas junulino!

Bonŝanca estas piloto: en fluĝaveno lin atendas junulino!

Kaj nur la junulino estas malbonŝanca: jen necesas kuri al ŝiphaveno, jen al stacidomo, jen al fluĝaveno…

* * *

En eklezia lernejo pastro demandas:

– Jimmy, kiel vi pensas, ĉu Noa multe fiŝkaptis, kiam li estis en sia arkeo?

– Malverŝajne multe, ja li havis nur du vermojn.

* * *

Laŭ hazardo, venas al la Paradiza Pordo samtempe pastro kaj aŭtobuskondukisto. Dio akceptas ilin kaj kontrolas iliajn dosierojn. Li turniĝas al la aŭtobuskondukisto:

"Mi bonvenigas vin en Paradizon. Ĉu vi vidas tiun belegan domon tie, sur la supra nubo? Ĝi havas varmigitan naĝbasenon, tenisludejon, ktp, alivorte ĉiun luksegon. Tie vi pasigos Eternon."

Tiam li turniĝas al la pastro:

"Ĉu vi vidas tiun ruldometon tie, sur la suba nubo? En ĝi estas nenio. Tie vi pasigos la ceteron de via mizera ekzisto."

La pastro ekkoleras, kaj diras al Dio:

"Kial do al mi, al pastro de Via Eklezio, Vi donas nur aĉan ruldometon, dum al tiu simpla aŭtobuskondukisto vi donas luksegan vilaon!?"

"Estas tre simple," respondas Dio. "Kiam vi predikis dum la Meso, la homoj dormis, dum kiam li kondukis sian aŭtobuson, la homoj preĝis!"

* * *

Jen estas idisto kiu butikumas en granda magazeno.

Li ektrovas okulvitrojn kiuj senvestigas!

Senhezite li aĉetas. Li surmetas la okulvitrojn, kaj konstatas ke efektive la homoj estas nudaj; kaj kiam li formetas ilin, la homoj estas denove vestitaj. Bonege! Kaj piedirante hejmen, li ludas tiel, metante kaj formetante la magiajn okulvitrojn.

Alveninte hejme, li malfermas la pordon de la dormoĉambro, kaj li vidas sian edzinon kun la leterportisto sur la lito, tute nudaj. Li formetas la okulvitrojn kaj vidas ilin ankoraŭ nudaj. Li remetas ilin, kaj ili estas ankoraŭ nudaj.

Li ekkoleras: "Imagu, mi pagis 100 eŭrojn por tiuj ĉi okulvitroj, kaj ili jam ne plu funkcias!"

* * *

LA KULEREGO

Maljuna pastro invitas junan pastron vespermanĝi kun si. La juna pastro tuj rimarkas, ke la dommastrino estas juna kaj belforma. Dum la vespermanĝo la junulo komencas pensi, ke eble estas intima rilato inter la alia viro kaj lia servistino. Ŝajnas, ke ŝi kondutas tre konante kun sia estro… La maljunulo vidas, kiel la junulo observas la virinon kaj haste diras: "Mi divenas kiel vi pensas pri mi kaj ŝi, sed mi volas certigi vin, ke nia rilato estas tute profesia".

Unu semajnon poste la dommastrino venas al la maljuna pastro, dirante:

"Patro, post la vizito antaŭ semajno de via amiko, la juna pastro, mi ne povas trovi altvaloran arĝentan viandosaŭcan kuleregon. Ĉu estas eble ke li ŝtelis ĝin?"

La maljunulo opinias: "Mi tre dubas tion, sed mi demandos lin per zorge skribita letero". Do li skribis jene: "Kara Patro, mi ne diras ke vi FAKTE prenis mian viandosaŭcan kuleregon aŭ ĉu vi NEFAKTE prenis ĝin. Tamen la fakto estas, ke post via vizito la kulerego mankas al mi".

Post tri tagoj la maljuna pastro ricevas jenan leteron de la alia pastro.

"Kara Patro, mi ne volas diri, ke vi FAKTE dormas kun via dommastrino aŭ ke vi NEFAKTE dormas kun ŝi. Tamen la fakto estas tia: se vi estus dormanta en via propra lito, vi jam estus facile trovinta la kuleregon".

* * *

MALBONA TAGO

Kompatindulo sidas en drinkejo, li aspektas vere mizera. De pli ol duonhoro li simple sidas tie, rigardante sian glason kvazaŭ li volus dronigi sin en ĝi.

Tiumomente eniras kamionisto kiu sidiĝas apud lin, rimarkas lian malfeliĉegan mienon, donas al li amikan frapeton surŝultran, prenas lian glason kaj fortrinkas la enhavon.

Vidinte ĉion ĉi, la mizerulo ekploregas…

"Nu, nu," tuj diras la kamionisto, "ne ploru pri tio, temas pri bagatelo. Mi ja pagos al vi alian glason. Mi faris tion nur ĉar mi vidis ke vi estas tiom malgaja…"

Kaj la alia respondas:

"Ne, ne pro tio mi ploras. Hodiaŭ estas vere la plej malbona tago en mia vivo. Ĉi-matene mia vekhorloĝo ne funkciis, do mi alvenis malfrue al la laborejo. Mia estro estis kolerega, kaj li maldungis min. Kiam mi volis iri hejmen, mi konstatis ke iu ŝtelis mian aŭtomobilon, kaj la polico diris ke estas neniu indico, ke ili verŝajne neniam retrovos ĝin. Kaj evidente, mi ne havas kontraŭŝtelan asekuron… Do, mi iris hejmen per taksio. Poste mi konstatis ke mi lasis mian paperujon kun mia tuta mono en la taksio, kiu jam foriris. Enirante la domon mi trovis mian edzinon en la lito kun mia plej bona amiko. Do, mi eliris la domon, decidinte fini mian vivon. Mi eniris tiun ĉi drinkejon, kaj ĵus antaŭ ol mi povis mortigi min, vi alvenis kaj trinkis la venenon kiun mi estis trinkonta…"

* * *

Feliĉa kamionisto kantetas dum li stiras sian kamionon:

"La la la, mi nomiĝas Johano, mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."

Li vidas junan monakinon kiu petveturas, kaj haltas por preni ŝin. Li demandas ŝin ĉu li rajtus kisi ŝin, kaj ŝi akceptas! Ili kisas, li restartas la kamionon, kaj rekomencas kanti "La la la, mi nomiĝas Johano, mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."

Tiam ankaŭ la monakino ekkantas "La la la, mi nomiĝas Karlo, mi iras al maskobalo en Parizo, la la la!"

* * *

Laboristo instalas muralmuran tapiŝon en domo. Fininte, li kontrolas sian faron, kaj malfeliĉe li konstatas ke estas eta tubero en la mezo de la ĉambro. Ĉar li estas perdinta sian cigaredpaketon, li pensas ke estos pli facile platigi la tuberon ol rekomenci la tutan laboron. Li unue platigas ĝin per martelo, poste glatigas ĝin per la piedo. Neniu postsigno de la tubero. Li estas tre kontenta… ĝis li retrovas siajn cigaredojn.

Je tiu momento, la dommastrino eniras la ĉambron kaj demandas al li:

"Ĉu vi ne vidis mian hamstron?"


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.