|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
"Nu, infanoj," instigas s-ro Pregem en sia prireligia klaso, "diru al mi kion ni devas fari antaŭ ol niaj pekoj povos esti absolvitaj."
Jocjo respondas: "Unue ni devas peki!"
* * *
Joĉjo terure miskondutas en la klasĉambro, kaj s-ino Nazeg ne plu eltenas.
"Nun mi ne plu toleras vian fikonduton!" ŝi ekkrias. "Foriĝu tujege!"
Kiam Joĉjo forlasis la klasĉambron, ekas murmurado inter la aliaj gelernantoj. Fine, Toĉjo sin levas kaj petas paroli.
"Jocjo, kiu malbonkondutis, rajtas foriri," li diras en la nomo de ĉiuj, "dum la aliaj, kiuj bonkondutis, devas resti en la lernejo. Ĉu tio ne estas granda maljusteco?"
* * *
"Paĉjo," demandas Joĉjo, "ĉu fungoj ĉiam kreskas en malsekaj lokoj?"
"Jes," respondas Kruko.
"Ĉu pro tio ili similas pluvombrelojn?"
* * *
Joĉjo ankoraŭ faris friponaĵon, kaj Kruko pugfrapas lin.
"Paĉjo," Joĉjo plore demandas inter du frapoj, "ĉu ankaŭ vi iam ricevis pugfrapojn de via patro?"
"Jes."
"Kaj ĉu ankaŭ lia patro ricevis frapojn kiam knabo?"
"Certe."
"Kaj ĉu ankaŭ ties patro ricevis pugfrapojn de sia patro?"
"Verŝajne."
"Mi volonte scius," diras Jocjo skuante la kapon, "kiu unue komencis tiun idiotaĵon!"
* * *
Jocjo venas hejmen kun vestoj tute disŝiritaj.
"Vi denove kverelis!" Jozefino ĉielenlevas la manojn. "Kun kiu?"
"Kun Toĉjo."
"Li bele aranĝis vin, tiu fiuleto! Tiu pantalono estas neriparebla; necesos aĉeti por vi novan."
"Nu, tio ne gravas. Vi vidu Toĉjon! Mi certas ke lia patrino devos aĉeti novan knabon!"
* * *
Kruko vizitas ĉe amika geedza paro. Ilia filo, Peĉjo, estas modelo de prudento kaj saĝeco, kaj ili senĉese laŭdadegas lin antaŭ Kruko (kies filo estas ja la kontraŭo). Iom kolere, Kruko ofende deklaras:
"Infanoj kiuj havas tiom da prudento, ĝenerale fariĝas des pli malprudentaj, ju pli ili maljuniĝas."
"Tiukaze," respondas Peĉjo, "vi certe dum via infanaĝo estis prudentega kaj saĝega!"
* * *
Jonjo rigardadas la onklinon.
"Ho, onjo!" ŝi ekkrietas.
"Jes?" respondas la okupita virino. "Kion vi volas?"
"Diru, ĉu rugaj vangoj indikas sanon?"
"Jes, kompreneble."
"Ho, onjo, do vi estas dekstre pli sana ol maldekstre!"
* * *
S-ro Novriĉ fanfaronas: "Kiam ni fondis nian firmaon, mia kunfondinto posedis la monon, kaj mi la sperton. Hodiaŭ, mi posedas la monon, kaj li… la sperton!"
* * *
"Sinjoro!" kolera viro minace diras al Kruko, "Ĉu vi rekonas en mi la viron kiun vi antaŭ kelkaj tagoj nomis idioto?"
"Jes, sinjoro," Kruko respondas. "Mi perfekte rekonas vin tia!"
* * *
Kruko troviĝas en malsanulejo, kaj li ekamas la flegistinon.
"Bonvolu diri al mi," li timeme petas. "Kion mi donu al vi por ricevi kison de vi?"
"Kloroformon!"
* * *
"Kial oni nomas la kontrolon de konoj 'ekzameno'?"
"Ĉar kiam la ekzemeno estas 'eksa', oni diras 'amen'!"
* * *
Kuzo parolas kun sia kuzino: "Mi ja volonte edziĝus kun via amikino, sed ŝi estas iom tro malprudenta…"
"Vi pravas," respondas la kuzino. "Vi nepre devas edziĝi kun virino kiu posedas prudenton por du!"
* * *
"Ĉu vi venas por mono?" la bankisto demandas al juna vizitanto.
"Ne, sinjoro," tiu respondas. "Mi venas por peti de vi la manon de via filino."
"Nu! Ĉu mi ne diris!?"
* * *
Baniko promenas en la urba zoo, kiam li neatendite vidas Krukon.
"Kion mi vidas?" li ekvoĉas. "Kion vi faras ĉi tie en la zoologia ĝardeno?"
"Ĉit!" Kruko flustras. "Mi ĉi tie havas rendevuon kun Lio!"
"Sed ŝajne ŝi forgesis vin…" Baniko moketas.
"Laŭsajne," Kruko malĝoje respondas, "kvankam ŝi precize skribis: 'Estu je la tria antaŭ la baseno de la hipopotamo; vi certe ne estos senakompana.'"
Ĉit! – тсс!
* * *
"Kruĉjo," karesvoĉas Jozefino, "kiel plaĉas al vi mia nova silka robo? Ĝi estas kvazaŭ poemo, ĉu ne?"
"Certe," Kruko respondas. "Sed mi konsilas ke vi longigu la poemon je kelkaj versoj."
* * *
"Kien vi kuras?" Baniko demandas al Kruko.
"Al Parizo!"
"Tre bone! Sed kial vi ne kunprenas vian edzinon?"
"Kial do? Estus same kvazaŭ mi veturus al Munkeno kaj kunprenus bieron!"
* * *
"Ĉu mi ne ege similas al la granda scienculo Ejnŝtejno?" Kruko demandas rigardante en spegulo. "Mi fakte estas same granda kia li, aspektas same, kaj estas preskaŭ same peza."
"Povas esti," Jozefino respondas. "Sed vi pezas almenaŭ kvin kilogramojn malpli ol li."
"Kvin kilogramojn malpli?" Kruko miras, tuŝante sian talion.
"Jes. Sed tiuj kvin kilogramoj mankas… en via cerbo."
* * *
Kruko renkontas pliaĝan amikon en la strato.
"Saluton!" li salutas. "Kiel vi fartas?"
"Mi fartas bone," la aliulo respondas. "Kaj ankaŭ mia edzino bone fartas, se vi estis demandonta tion."
"Jes, evidente. Kaj kiel fartas viaj du filoj?"
"Dankon pro la demando! La malpli juna ĵus edziĝis…, sed la juna fartas bone."
* * *
"Por vi viroj," amaras Jozefino, "la ideala virino ŝajne estas kolombo kun ĉiuj ecoj de laboranta abelo!"
"Vi pravas!" reamaras Kruko. "Kaj por vi virinoj, la ideala viro estas leono kun ĉiuj ecoj de ŝafo!"
* * *
Kruko eltrajniĝas ĉe kampara stacidomo, kaj serĉas taksion por iri al apuda vilaĝo. Li vidas tie neniun aŭtomobilon, sed nur malnovegan droŝkon. Li do alparolas la droŝkiston.
"Ĉu ne ekzistas ĉi tie aŭtomobilo por veturi? Ĉu mi devas veturi per tiu ĉi malnova sterkveturilo?"
Ĉar la droŝkisto ne respondas, Kruko fine eniras la droŝkon. Sed ĝi ne ekveturas. Minuton poste, Kruko malpacienciĝas.
"Kial vi ne veturas, droŝkisto!?" krias Kruko. "Ĉu mi ne placas al vi?"
"Ho, jes," trankvile respondas la kondukisto. "Sed vi ankoraŭ ne diris kien mi veturigu la sterkon!"
* * *
"Mia edzino ĉiam pravas," asertas Kruko. "Kiam antaŭ monato mi diris al ŝi: 'Pro via naskiĝtago, mi donacos al vi novan peltmantelon', ŝi tuj kontraŭdiris: 'Vi ja certe ne faros!'"
"Kaj…?"
"Kaj denove ŝi pravis!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.