La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

18

PASAS TEMP'

Kruko estas advokato, kaj ĵus finas sian pledadon en la tribunalo. Ĝi estis longa. Tre, tre, tre longa. Kaj li mem rekonas ke li parolis iom tro longe, kaj pardonpetas:

"Gesinjoroj ĵurianoj, s-ro juĝisto, pardonu ke mi iom longe parolis, sed mi forgesis kunporti mian brakhorloĝon."

"Tio ne malhelpas," respondas la juĝisto. "Vi devis nur turni la kapon kaj rigardi: malantaŭ vi estas… kalendaro!"

* * *

KOSTA VETERO

Jozefino libertempumas sola ĉe la Franca Riviero, sed estas vere misŝanca, ĉar la pluvo ne ĉesas dum tuta semajno. Ŝi sendas retaĵon al la edzo: "Daŭra pluvo. Neeblas eĉ promeni."

Kruko, kiu estas iomete "ŝparema", remesaĝas: "Revenu tuj! La pluvo estas malpli kosta ĉi tie en Bervalo…"

* * *

PROFUNDA PENSO

– Sed kio pasas tra la kapo de iu kiu saltas de tre alta konstruaĵo?

– Lia spino.

* * *

CELTRAFA

– Ĉu vi aŭdis kio okazis kiam Baniko pafis sagon al la ĉielo?

– Jes…, li maltrafis.

* * *

MODERNA VERSIO

– "Heziti, aŭ ne heziti, jen la demando… aŭ eble ne."

* * *

KREDO

Estas interese konstati ke homoj kiuj mokas scienco-fikcion, tamen pretas kredi la meteorologojn kaj la ekonomiistojn…

* * *

KONSCIO

Flegistino anoncas al la cefkuracisto, "Paciento Kruko jam rekonsciiĝis."

"Sed kiel vi povas tiom certi pri tio," miras la kuracisto.

"Klare: de ĉi-matene li ne plu petas vidi sian edzinon…"

* * *

KONFESO

Kruko estas dangera krimulo, kaptita de la polico kaj nun pridemandata. Por konfesigi lin, la inspektoroj provas diverajn "trukojn" por malstabiligi lin. Ekermple ili longe vice ŝaltas kaj malŝaltas lampon kiu lumas rekte en liajn okulojn.

"Do?" demandas la ĉefinspektoro post dek du horoj de tia traktado. "Ĉu li fine konfesis?"

"Ne, ĉefo. Krom… ke li estis lumturgardisto dum dudek jaroj…"

* * *

SURPRIZITE

Pentristo kaj lia modelino trankvile babilas en la alteliero. Subite ili aŭdas paŝojn en la ŝtuparo.

"Aĥ, estas mia edzino!" diras la pentristo. "Rapide, senvestigu vin!"

* * *

MALBELA VETERO

Preferinde ke pluvu dum malbela tago kiel hodiaŭ, ol dum tago kun bela vetero.

(-– franca humuristo Pierre Dac)

* * *

EDENO EBLE NE ESTIS… PARADIZO

Iun vesperon, Adamo revenas hejmen tre malfrue, kaj tio kolerigas Evon, kaj eĉ suspektigas ŝin.

"Mi certas," ŝi megeras, "ke vi havas kromamatinon!"

"Tute ne," certigas Adamo. "Kaj tio estas eĉ ne ebla: ja ekzistas nur ni sur Tero!"

Sed Evo daŭre suspektas. Kaj kiam Adamo fine dormas, ŝi diskrete aliras por kontroli… kaj kalkulas liajn ripojn!

* * *

ĈU VI FARUS?

Alloga juna virino ĉarme promenas tra eleganta drinkejo. Ŝi alfrontas viron, kiu sidas sole.

– Saluton, belulo! – ŝi ronrone diras. – Mi faras ian agon, kiun vi volas por $200.

– Bonege! – li respondas, – Farbu mian domon!

* * *

DENOVA EDZIĜO

Edzino: Kion vi farus se mi mortus? Ĉu vi denove edziĝus?

Edzo: Ne, kompreneble ne.

Edzino: Ĉu vi ne kontentas pro nia edziĝo?

Edzo: Karulino! Evidente mi kontentas pro tio!

Edzino: Do, sekve, kiel vi ne volus  denove reedziĝi?

Edzo: Jes, en ordo. Jes, mi supozas ke mi denove edziĝus.

Edzino: Ĉu vi dormus kun ŝi en nia lito?

Edzo: Nu, tio estus taŭga, ĉu ne?

Edzino: Kaj ĉu vi demetus la fotojn pri mi el la muro, kaj anstataŭi ilin per fotojn pri ŝi?

Edzo: Mi supozas ke oni konsideras tion kiel deca agmaniero.

Edzino: Kaj mi supozas ke vi permesus al ŝi ludi per miaj golfludaj klaboj?

Edzo: Evidente ne! Ŝi estas maldekstrulino.

* * *

ĈAS-PERMESO

Kelkaj knaboj estis fiŝkaptantaj ĉe ilia preferata lageto. Subite la ĉasgardisto eruptis el la arbustoj. Unu el la knaboj forĵetis sian fiŝilaron sur la grundon kaj komencis rapide forkuri.

La ĉasgardisto forte postkuris la knabon. Post kilometro, la knabo haltis kaj klinis sin, pene spirante. La ĉasgardisto aliris lin kaj tenis lin per la kolumo.

"Montru al mi vian ĉas-permeson!" anhelis la oficisto.

"Jen, ĉi tie!" respondis la knabon, montrante ĝustan ĉas-permeson.

"Nu, knabo! Vi devas esti tute stulta – ne necesis ke vi forkuri de mi se vi havas ĝustan ĉas-permeson!"

"Jes, sinjoro, mi scias tion," respondis la knabo,"Sed mi estas la unusola el ni kiu havas ĉas-permeson."

* * *

HIPERTENSIO

Kuracisto demandas al nova paciento,"Ĉu vi havas malsanon, laŭ via scio?"

"Jes, Doktoro. Mi havas hipertension. Mi akiris ĝin de mia familio."

"De via patra familio aŭ via patrina familio?"

"Nek unu nek la alia. De la familio de mia edzino, Doktoro."

"Tio estas ridinda! Kiel via edzina familio eble doni hipertension al vi?"

"Doktoro, klare vi ne konas ilin!"

* * *

TUNELADO

Kiam la brita registaro invitis komercajn proponojn por la fosado de la tunelo sub la Maniko (Angla Kanalo), estis rivelata ke unu kompanio kvotis nur 10.000 pundoj.

"Konsiderante la kostoj de laboro kaj aparatoj," demandis la projekta estro al la plej malpli kvotanta proponanto, "Kiel vi intencas plenumi la taskonkontraŭ kia sumeto?"

"Estas simple," respondis la proponanto. "Mia partnero prenas fosilon, iras al Francio kaj komencas fosi. Mi prenas alian fosilon kaj komencas fosi de Anglio. Ni ambaŭ fosos ĝis ni renkontos unu la alian kaj, jen! Vi havas tunelon!"

"Hmm..sed kio okazos se vi du uloj neniam renkontiĝos?"

"Eĉ pli bone por vi!" entuziasme respondis la proponanto,"Tiukaze vi havos du tunelojn!"

* * *

DECECA AFERO

En malgranda urbo, la pastro volis konstruigi novan preĝejon. Li konvenigis la altrangulojn de la urbo por diskutado pri fonduso.

Dum la kunveno, la estrino de la loka bordelo eniris la ĉambron. "Pastro," ŝi diris, "Jen $10,000 por helpi vin konstruigi vian preĝejon!"

"Ne, ne!" respondis la religia viro."Ni ne povas akcepti vian monon! Tio estas malpurigita!"

"Pastro! Akcepti la monon!" kriegis unu el la viroj, "La mono estas nia!"

* * *

MALFACILA HAROTONDO

S-ro Bakisto estis grumblemulo kiu ĉiam serĉis difektojn pri io ajn.

Inter aliaj aferoj li estis ege elektema pri sia harotondo. Per siaj plendoj pri liaj laboroj li kutime maltrankviligis siajn frizistojn.

"Mi volas ke mia hararo estas egale dividata, ekzakte ĉe la mezo," li insistis je unu okazo.

"Bedaŭrinde, mi ne povas fari tion, S-ro Bakisto," respondis la kompatinda frizisto.

"Kial ne?" protestis la cliento.

"Ĉar la nombro de viaj haroj estas nepara, sinjoro," respondis la alia.

* * *

NEKUTIMA TRANSAKCIO

Fremdulo en urbo petis taksiisto preni lin al la plej luksa bordelo kiu disponas.

La vizitanto estis plaĉata per la aspekto de la bordelo do eniris, elektante belegan ruĝharulinon, kiu gvidis lin al splenda litĉambro.

Post duonhoro, portante ŝatatan rideton, li alfrontis la estrinon kaj demandis pri la kosto. La viro estis surprizita kiam la estrinon dankis lin sed, anstataŭ pagigi lin, donis $100 al li. Li tute ne komprenis la aferon sed dankeme akceptis la monon kaj foriris.

La sekvan nokton li decidis reveni al la nekutima sed miriga bordelo. Ĉi foje li ĝuis la servon de tre bela blondulino. Memfide li alfrontis la estrinon kaj etendigis la manon por akcepti monon. Ĉi tiu tempo, tamen, la estrinon diris, "$50, bonvolu."

"Tiu sumo estas ĝusta," respondis la konfuza viro, "Sed lastafoje vi donis al mi $100, nun vi volas ke mi pagu $50 al vi. Kio okazas?"

"Nu sinjoro, ĉi foje vi ne aperis en la televido."

* * *

MARSA REPRODUKTADO

Grupo de scientistoj estis ĉe la planedo Marso por studadi la kutimojn de la marsanoj.

Scientisto demandis al ĉefa marsano, "Kiel vi reproduktas vian specion, sinjoro?"

La estro alvokis marsaninon, kiu estis tre alloga laŭ la ĉefo, kaj ordonis ke ŝi seksumadu kun si. La marsanoj intermiksis siajn tentaklojn kaj faris ian dancon. Baldaŭ sako formiĝis sur la dorso de la ino. La sako kreskis rapide kaj finfine malfermiĝis, liverante etan marsanon en la tentaklojn de la patro.

Tiam la ĉefo insistis ke la homoj montru iliajn metodon de reproduktado. Post hezito, la ĉefa homo ordonis ke alloga scientistino seksumadu kun li rigardataj de la marsanoj. Kompreneble, la ĉefo klarigis al sia kolego ke la afero okazu nur por la progreso de scienco, evidente ne por lia plezuro. La aliaj homoj foriris kaj la du homoj komencis seksumadon.

Post la seksumado, la ĉefa marsano demandis, "Sed kie estas la hometo?"

"Ĝi alvenos post naŭ monatoj," respondis la ĉefa scientisto.

"Naŭ monatoj! Tiom longe!", la alia respondis "Do, tiukaze, kial vi faris vian strangan agadon tiel rapide ĉe la fino?"

* * *

PUDORO

La patrino de la juna edzinota virino estis iom malmoderna. Ŝi instruis sian filinon pri edziniĝo: "Neniam permesu al via edzo ke li vidu vin dum vi estas tute senvesta. Ĉiam vesti vin per io. Tiel, vi konservas vian pudoron kaj ankaŭ iom da decan misteron pri via korpo."

"Jes, patrino. Mi agos ĝuste," la junulino respondis.

Du semajnoj post kiam ili edziniĝis, la paro estis pretontaj enlitiĝi. Iomete hezite, la edzo demandis al ŝi, "Karulino, pardonu min – ĉu iam ekzistis frenezo en via familio?"

"Ne, karulo, mi kredas ke ne," ŝi respondis. "Kiel vi demandas tion?"

"Nu, karulino, estas nur ĉar ĉiunokte post kiam ni edziniĝis vi portas tiun ridindan ĉapelon en la lito."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.