La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

16

KIEL NOMIĜIS?

Kruko kaj Baniko, kiel kutime, varmigas la taburetojn en sia preferata drinkejo. Ankaŭ kiel kutime, Kruko varmigas la aeron per siaj anekdotoj pri knabinĉasado, ĉiam sukcesa.

Baniko estas multe pli retenita. Li scivolas pri la verecgrado de la krukaj rakontoj, sed evidente ne emas kolerigi sian amikon per rekte esprimita dubo.

"Sciu," Baniko fine diras dum unu el la maloftaj momentoj kiam Kruko ĉesas oratori, "miaflanke, mi neniam estis amorinta mian edzinon antaŭ nia geedziĝo. Kaj vi…?

"Nu," respondas Kruko post longa bierglutado, "mi ne scias! Kiel ŝi nomiĝis antaŭe?"

* * *

HONESTULO

Kruko: Kio estas la plej alta ŝtupo de honestulo?

Baniko: Facile! Estas la ulo kiu parkas sian veturilon en malpermesitejo, kaj poste denuncas la preterpasantojn kiuj ne vokas la policon!

* * *

PRENU PARON

Kiam Kruko estis junulo, li foje iris al la kamparo dum somerferio por gajni iom da mono sur la farmo de sia patrinflanka onklo.

"Jen," diras la onko, "ekde morgaŭ, vi devos labori ĉiutage en tiu kampo. Sed atentegu: mi havas du filinojn, kaj se vi tuŝos unu aŭ la alian, mi senhezite mortigos vin!"

"Ne timu, oĉjo", diras la juna Kruko. "Kvankam mi ŝatas la injojn, mi estas ja nur urbano, kaj post tuttaga kampolaboro, mi certe estos tro lacega por eĉ rimarki ilin!"

Kaj tiunokte Kruko kuŝiĝas frue, por esti freŝa kaj energioza por la morgaŭa laborego.

Kaj jen kiam la suno apenaŭ leviĝis, la farmista onklo jam vekas Krukon, kaj kondukas lin al la kampo. Sed subite li rimarkas ke Kruko portas urboŝuojn.

"Ho ve!" li elkrias. "Vi ne povas labori kun tiaj ŝuoj – ili tuj ŝiriĝos, kaj viaj piedoj vundiĝos. Vi bezonas verajn botojn! Jen, estas bona paro en la vestoŝranko de la ĉambro de miaj filinoj. Prenu ilin, kaj revenu rapide!"

Do, Kruko kuras ĝis la farmodomo, eniras la ĉambron, kaj iras ĝis la vestoŝranko. Sed li tuj rimarkas la du belegajn filinojn de sia onklo, kiuj ankoraŭ dormas. Ĉar estas somere varma vetero, ili estas apenaŭ vestitaj, kaj Kruko ne povas malhelpi sin. Li ekseksumas la unuan knabinon, kiu neniel rezistas, eĉ helpas. Kuraĝigita, li poste iras al la dua filino, kaj rekomencas. Sed tiu provas forpuŝi lin:

"Ne, ne! Vi ne povas fari tion. Mia patro mortigos vin!"

"Tute ne!" respondas Kruko. "Estas fakte li kiu sendis min. Vi tuj vidos…"

Li iras ĝis la fenestro, malfermas ĝin, kaj krias:

"He, oĉjo! Ĉu mi prenu ambaŭ?"

"Kompreneble!" respondas la onklo. "Vi ja ne povas preni nur unu!"

* * *

LA PATROJ

Kruko kaj Baniko, laŭ feliĉa hazardo, fariĝas patroj samtempe. Ili renkontiĝas en la preferata drinkejo:

"Ho!" ekkrias Baniko. "Kio okazas ĉe vi? Vi aspektas lacega!"

"Jes," oscedas Kruko. "La nova bebo vekiĝas ĉiunokte kriegante, kaj dum horoj neniu povas dormi en la domo. Sed vi aspektas freŝega."

"Fakte, jes," respondas Baniko. "Ĉar mi trovis metodon por redormigi la idon: mi ĵetas ĝin en la aeron unu– aŭ dufoje, kaj tio tuj trankviligas ĝin."

"Nur tion?" miras Kruko.

"Jes, nur tion," kontentas Baniko.

Do, Kruko decidas provi la metodon de Baniko. Kiam la bebo ekploras, Kruko prenas ĝin kaj ĵetas ĝin en la aeron. Sed ĝi ne trankviliĝas, eĉ pli forte ploras. Kruko reprovas, eĉ dekfoje, sen la esperata rezulto: la bebo daŭre ploregas.

La sekvan tagon li denove renkontas Banikon:

"Ho," riproĉas Kruko, "via truko ne funkcias!"

"Ĉu vi ĵetis ĝin en la aeron?" scivolas Baniko.

"Jes, dekfoje!"

"Strange," pripensas Baniko. "Ĉe mi, tio sukcesas ĉiufoje. Sed endas mencii ke ĉi mi la plafono estas iom malalta…"

* * *

EFIKA KURACISTO

Amanda, la filino de Kruko, devas iri ĉe ginekologo la unuan fojon en sia vivo. Ŝi estas ege impresita, des pli ke la ginekologo estis viro. La kuracisto diras al ŝi ke ŝi senvestiĝu, kaj ŝi respondas:

"Pardonu min, sinjoro kuracisto, sed mi estas iom timema. Ĉu vi bonvolus tiri la kurtenojn dum mi senvestiĝas?"

"Kompreneble," la kuracisto akceptas.

La kuracista kabineto fariĝas tute malhela, kaj Amanda forprenas siajn vestojn. Kaj tiam ŝi demandas:

"Kien mi metu miajn vestojn?"

"Ĝuste tien kie vi estas," li respondas. "Apud miajn."

* * *

OFICISTOJ

La direktoro vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun kies oficejestro estas Kruko. Li demandas:

"Kiom da oficistoj laboras en via oficejo?"

Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."

* * *

LERTA HUNDO

Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, konata drinkejo en Bervalo.

Kruko aĉetis hundon, kaj li rakontas ĝiajn neordinarajn kvalitojn.

"Tiu hundo estas tiom inteligenta," fieras Kruko, "ke kiam vi donas al ĝi monon, ĝi iras al la panvendejo kaj aĉetas panon!"

Baniko ne povas kredi tion:

"Vi devos montri tion al mi," li skeptikas.

Ili iras ĉe Krukon. Baniko donas monon al la hundo, kiu forkuras. Post unu horo, la hundo ankoraŭ ne revenas. Kruko estas mirigita:

"Sed kiom da mono vi donis al ĝi," maltrankvilas Kruko.

"Mi donis al ĝi dek-eŭran bileton," klarigas Baniko.

"Sed vi estas freneza!" admonas Kruko. "Kiam oni donas al ĝi tiom da mono, ĝi iras al kinejo!"

* * *

MORDA HUMURO

"Mi estas s-ro Kruko," Kruko diras al sia najbaro. "Mi venas pro via hundo."

"Bonvolu eniri, s-ro Kruko," respondas la najbaro. "Kio estas pri mia hundo?"

"Sinjoro, via hundo trifoje mordis mian bopatrinon!"

"Ho, ve, ĉu ĝi fakte agis tiel!? Mi tion ege bedaŭras. Sed mi ne kredas ke mi estas respondeca pro tio."

"Ĉu vi pensas tion? Sed finfine, ne temas pri via respondeco. Mi nur volas demandi ĉu mi povas aĉeti la hundon…"

* * *

SUKCESO!

"Kiom via prelego sukcesis?" demandas Baniko al Kruko. "Ĉu ĝi plaĉis al la aŭdintaro?"

"Ŝajne ĝi plaĉis," respondas Kruko. "Precipe ĉe unu el miaj frazoj estis granda aplaŭdo."

"Kiu frazo estis?"

"Estis la frazo, 'Kaj nun, gesinjoroj, mi finu mian paroladon!'"

* * *

PLI KURAĜA

Kruko babilas kun alia kliento en la Verda Krepusko.

"Jes, ja," diras la kunbabilanto, "virinoj nepre toleras doloron multe pli kuraĝe ol viroj."

"Ĉu fakte?" miras Kruko. "Ĉu eble vi estas dentkuracisto?"

"Ne, ne: ŝu-vendisto."

* * *

PLI KAPABLA

Kruko kaj Baniko provas konsoli sin en la Verda Krepusko.

Baniko plendas, "Mia edzino povas paroli pri temo dum horoj."

"Tio estas nenio!" ĝemas Kruko. "Mia eĉ ne bezonas temon."

* * *

ZORGEMA EDZO

MATENE

"Viaj dumnoktaj tus-atakoj ja estas teruraj kaj timigaj!" zorgas Kruko pri sia edzino. "Hodiaŭ mi tuj venigos kuraciston."

"Dankon, karulo," dankas Jozefino.

VESPERE

"Nu," plendas Jozefino, "la kuracisto ankoraŭ ne venis!"

"Tamen," respondas Kruko, "li jam estis ĉi tie."

"Ĉu vere? Kaj kion li do faris?"

"Li receptis dormigilon… por mi!"

* * *

ĈIAM AFABLA

"Vi fakte estas afabla al mi nur kiam vi deziras monon," Kruko plendas.

"Karuĉjo, mi _ĉiam_ estas afabla al vi, ĉu ne?" Jozefino kveras.

"Jes, bedaŭrinde!"

* * *

ĜIS REVIDO!

Kruko regule pasigas nokton en la policeja malliberejo pro troa drinkado, kaj tio agacas la inspektoron. Iun fojon, liberigante la friponon, la inspektoro adiaŭas lin per la vortoj, "Mi ege esperas ke ni ne revidos unu la alian ĉi tie!"

"Kiel?" miras la postebrianta Kruko. "Ĉu vi do ofic-ŝanĝos?"

* * *

ZORGA DISTINGO

"Bonvolu diri al mi," diras sinjorino al bestvartisto en zoo, "ĉu tiu krokodilo estas vira aŭ ina."

"Tio estas demando," respondas la vartisto, "kiu povus interesi nur alian krokodilon!"

* * *

DANĜERA EDZECO

"La gazeto enhavas interesan kaj konindan artikolon pri edzo," rakontas Kruko. "Li sin mortigis ĉar li havis malagrablan familian vivadon!"

"Ĉu vere?" miras Jozefino. "Kaj ĉu li per tio atingis pli agrablan familian vivadon?"

* * *

DANĜERA LOKO

Kruko ŝategas brandon, kaj pro tio lia nazo fariĝis ruĝega. Sidante apud sia amiko Baniko en la Verda Krepusko, li ree sorbas brandon, dum Baniko trinkas vinon.

Subite, muŝo alflugas kaj eksidas sur la nazo de Kruko; sed ĝi tuj ekforflugas. Vidinte tion, Baniko diras: "Necesas ke vi bandaĝu vian nazon!"

"Kial?" perpleksas Kruko. "Ĝi ja ne estis vundita."

"Tamen, la bedaŭrinda muŝeto kiu ĵus sidis sur via nazo brulvundis siajn piedetojn."

* * *

KOSTETA MANĜO

Kruko iras en tre kostetan restoracion, kaj mendas simplan pladon da terpomkaĉo kun ia saŭco. Ekmanĝante, li trovas en ĝi pantalonbutonon. Kolere li montras la butonon al la kelnero, kiu flegme respondas, "Estas malmulte, mi agnoskas. Sed por unu eŭro vi ne povis esperi trovi la tutan pantalonon…"

* * *

KRITIKO

Jozefino ludas pianon, kaj demandas al Kruko, "Ĉu vi ŝatas la verkojn de Beethoven?"

"Jes, kompreneble," respondas Kruko. "Sed tamen ludu ilin plu."

* * *

NUR AMIKOJN

Kruko parolas kun sia maljunega avo. Tiu diras, "Mi estas 94-jara, kaj mi havas eĉ ne unu malamikon en la mondo!"

"Tio estas vere bela penso," diras Kruko diskrete viŝante larmeton.

"Jes ja! Ĉiuj jam delonge formortis."

* * *

LA TORTO

Kruko eniras teejon kaj elektas fragotorton. Sed tuj poste li redonas ĝin kaj deziras ĉokoladotorton.

Manĝinte la torton, li leviĝas kaj ekforiras.

"Sinjoro!" ekkrias la kelnero. "Bonvolu pagi!"

"Ĉu mi?" miras Kruko. "Pro kio?"

"Vi ne pagis la ĉokoladotorton. Unu eŭron kvindek, mi petas."

"Kial? Por ĝi mi ja redonis la fragotorton!"

"Sed tiun vi ja ne pagis."

"Kompreneble ne! Tiun mi ja ne manĝis! Kion do vi volas? Ĝis revido!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.