La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

22

Filo malbone lernas kaj petolas senĉese. Foje la patro plendis: "Miaj haroj griziĝos de maltrankviliĝo pro via petolado." Kaj la filo refutis kompreneme: "Ho, jes, la haroj de la avo griziĝis ĝuste pro vi."

* * *

Akuzito promesis al la advokato:

"Se vi sukcesos defendi min, ke mi estu kondamnita al mallibereco nur duonjara, vi ricevos grandan monsumon."

La deziro de la akuzito realiĝis. La advokato akceptis lian monon kaj diris:

"Tio ja estas malfacila afero, ĉar la juĝisto volis liberigi vin kiel senkulpulon."

* * *

Petro veturas al aŭtoriparejo kaj diras:

– La bremso ne funkcias, bv ripari ĝin.

– Jes, bone, venu preni vian aŭton venontan semajnon.

– Nur en la venonta semajno? Sed mi bezonas ĝin hodaŭ.

– Sinjoro, vidu kiom da aŭtoj vice atendas riparon.

– Jes, tamen mi hastas kaj devas urĝe aŭtoveturi.

– Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?

* * *

Sinjoro Fistiro ĵus ricevis sian licencon de ŝoforo. Fiere li rapidegas tra la strato. Subite policisto haltigas lin:

– Ĉu freneza vi? … Vi surveturis homon! ĉu vi ne scias vian devon?

– Jes, mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo.

– Nu, do kial vi ne faris tion?

– Ĉar mi jam havas kvar vunditojn en mia aŭto, ĝi estas plena.

* * *

– Oni elmetas homojn por enmeti maŝinojn! mi perdis dungon pro roboto!

– Tio estas nenio… io plej malbona okazis al mi: mia edzino forlasis min pro vibrigilo.

* * *

Paro iras al festo, la edzino diras:

– Ne restu kun viaj amikoj en angulo por rakonti maldecajn anekdotojn.

Kiam ili estas en festo kaj la ulo renkontiĝas kun siaj amikoj en angulo, li diras:

– Mia edzino petis, ke ni rakontu anekdotojn en centro de la ĉambro.

* * *

Instruisto iam petis al siaj lernantoj verki mallongan rakonton pri religio, reĝeco, sekso kaj mistero, Iu verkis jenon:

– "Ho, mia dio, mi estas graveda." diris la princino, "Kaj mi ne scias kiu estos la patro?"

* * *

– Panjo, mi ne plu vizitados la lernejon!

– Kial? – demandas la patrino.

– Ĉar mi scipovas nek legi, nek skribi. Samtempe la instruistino malpermesas al mi paroli kun miaj samlernantoj. Kion do mi faru tie?

* * *

Dungito alparolas sian ĉefon:

– Hodiaŭ mi devas forlasi la laboron iom pli frue.

– Nu bone, kion vi devos fari?

– Mi devas ĉeesti la entombigon de mia bopatrino.

La ĉefo rediras:

– Por sin amuzi mi ne donas forpermeson.

* * *

Post sia pledparolado la advokato turnas sin al sia kliento:

– Kaj nun konfesu antaŭ la tribunalo la tutan veron!

– Kial do? Ja vi pruvis, ke mi estas senkulpa…

* * *

Iom surda paciento estas malkontenta kaj deklaras, ke li vizitos alian kuraciston.

– Tamen diru al mi, s-ro doktoro, kiom mi ŝuldas al vi.

– Kvarcent dolarojn.

– Kiom? ĉu kvincent?

– Ne, mi diris okcent – respondas la doktoro.

* * *

Iam, sukcesa enterprenanto iris al tatuejo, li petis al tatuisto tatui lian kacon, li volis bildon de monpapero, 100 realoj.

Surprizita la ulo diras al li:

– Sr. Tie tre doloras, ĉu vi ne volas elekti alian lokon?

La interprenisto insistis. – Mi volas sur mia kaco.

La tatuisto pretigis ĉion por tatui kaj antaŭ komenci redemandis la enterprenanton pri lia volo.

La enterprenanto klarigis al la ulo siajn motivojn.

– Mi estas enterprenanto, kaj mi ŝatas vidi mian monon kreski, mia edzino estas ekonomiisto kaj ŝatas vidi monon eniri kaj eliri kaj eniri ktp. Tamen mi ne faras tion nur por ni du, mia amantino tre ŝatas suĉi mian monon kaj ĉiuj miaj dungitoj devigas min diri, ke iam mi plenigos iliajn pug-truojn per mono.

* * *

– Sinjorino, kiel funkcias via horloĝo kun kukoleto post la riparo?

– Sinjoro riparisto, post kiam vi riparis mian horloĝon, la kukoleto akurate kaj afable demandas: kioma estas la horo?

* * *

Ebriiĝinta razisto eliras el la drinkejo kaj deklaras al sia amiko:

– Sciu, karega! Kio ajn okazu al vi: se via edzino forlasos vin, se via hejmo bruliĝos, se viaj infanoj grave malsaniĝos, venu al mi! Mi ĉiam pretas razi vin senpage!

* * *

Manoelo malamas katidon de sia edzino kaj decidas malaperigi ĝin. Li metas la besteton ene de sako, metas en aŭto kaj lasas ĝin for 20 domblokoj de sia domo.

Kiam li revenas, la katido estas antaŭ dompordego. Nervoze, Manoelo ripetas malaperigon kaj lasas la besteton for 40 domblokoj de sia domo.

Kiam li revenas, ree li trovas katidon antaŭ la dompordego. Pli nervoze, le prenas katidon, iras 10 domblokoj dekstre, 20 domblokoj antaŭe, 30 domblokoj maldekstre kaj diras:

– Nun vi perdiĝos, besto.

Kvin minutoj poste, li telefonas al sia edzino:

– Am', ĉu la katido estas tie?

– Ĝi ĵus alvenis, kial?

– Lasu min paroli al li, mi perdiĝis.

* * *

Du maljunuloj interparolas:

– Ĉu estas plej ŝatata de vi sekso aŭ kristnaska festo?

– Sekso, ja! kristnaska festo estas ĉiujara, pro tio ĝi naŭzas min.

* * *

Knabeto dek-jar-aĝa iris fiŝ-kapti kun sia patro kaj kiam revenas, ŝia vizaĝo estas tute ŝvela. ŝia patrino, impresita, demandas:

– Filino, kio okazis?

– Kulo estis …

– Ĉu ĝi pikis vin?

– Ne, ĝi ne povis, antaŭe, mia patro mortigis ĝin per remilo.

* * *

Kuracisto interparolas kun riĉega maljunulo kiu ĵus komencis uzi revolucian ilon por aŭdado:

– Nu, sinjoro Almeida, ĉu vi ŝatis la ilon?

– Jes, ĝi estas tre bona.

– Ĉu via familio estas feliĉa?

– Mi ankoraŭ ne parolis al ili pri ĝi, sed mi jam ŝanĝis mian testamenton tri foje.

* * *

Patrino maljuna demandas sian filon:

– Karlo, kiel nomiĝas la anglo kiu tremigas min?

– Parkinson, panjo.

* * *

– Johano, se mi diras "mi estis bela ino", estas pasinta tempo, se mi diras "mi estas bela ino", kio estas?

– Estas mensogo, Instruistino!

* * *

Geedzoj vojagus al nordoriento de Brazilo. La edzo alvenis unu tago antaŭe de sia edzino.

Kiam li alvenis, li volis skribi retmesaĝon al sia edzino, sed mistajpis, pro unu litero li sendis mesaĝon al alia persono, edzino de pastro, kies edzo, la pastro, ĵus mortis. jen la mesaĝo:

– Mia ĉiama karulino.

Finfine mi alvenis, la vojaĝo estis longa, sed nun mi estas ĉi tie. ĉi tie estas tre varme, kiel mi antaŭe pensis. Ili jam estis atendanta min, kaj ĉio estis preta por mi. Ili ankaŭ jam pretigis ĉion por via alveno. Vi alvenos morgaŭ kaj ĉio estos preta por vi. Mi tre ĝoje ricevos vin, kaj ni estos kune ĉi tie. Nun mi estas laca kaj iom ripozos, ĝis morgaŭ, Via edzo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.