La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

20

Okazis grava katastrofo ĉe ŝoseo kaj eksvarmis homoj ĉirkaŭ tie. Tutcerte akcidento aŭta, sed ulo ne povis vidi ion ajn pro la svarmo. Sed li estis tia scivolema ke li povi iri tien – Pardonu min, mi devas pasi, la viktimo estas mia parenco.

– Bv. la viktimo estas mia parenco.

Kiam li finfine povis vidi, ja vidis mortintan azenon pro aŭta bato!

* * *

Sr. P vojaĝis, sed antaŭ eliri avertis sian serviston:

– Se io grava okazos, sciigu min.

Post iom da tempo P ricevas telegramon en kiu oni legas: Via kato estas morta.

Sr. P revenis tuj kaj post funebraĵoj li instruas sian serviston:

– Vi estis tute kruda, alifoje unu skribu telegramon: Via kato estas sur tegmento, poste alian: Via kato falis, poste alian Via kato malbone fartas kaj nur fine sendu lastan: Via kato estas morta!

Sr. P devis revojaĝi por fini siajn aferojn. Post kelkaj tagoj li ricevas telegramon:

– Via patrino estas sur tegmento!

* * *

En festo, knabego diras al amiko:

– Mi jam amoris ĉiujn knabinojn de ĉi tiu festo esceptinte miajn fratinojn…

– Mi male al vi nur amoris viajn fratinojn, – diris la amiko.

* * *

Du "gaŭĉoj" estas en trinkejo. Tiam unu dubis pri vireco de alia.

– Se vi estas vera malino, pruvu. Unue, triku du litrojn da brando. Due, kombu leonon. Laste, amoru virgulinon.

Tuj la alia trinkis du litrojn da brando kaj esti pli ebria. Poste iris al cirko kie estis kaĝo kun leono. Li eniris kaĝon. Subite li eliras kriante:

– Kie estas la virgulino kiun mi devas kombi?

* * *

Kvar amikoj renkontiĝas en drinkejo, ili tro trinkas kaj eliras tro ebriaj.

Pasante en domo de unu el ili, ili vokas per sonorilo.

Tiam ino kun senordaj haroj aperas kaj diras:

– Tre bele, tria matene kaj vi ĉiuj tute ebriaj!

Kaj unu diras:

– Ne plendu, sinjorino. Diru kiu el ni kvar estas via edzo, ĉar la aliaj volas iri.

* * *

Ebriulo alvenas trinkejon kaj aproksimiĝas de tablo kie estas sidata du uloj tute samaj unu al alia:

– Ĉu mi vidas bone?

– Tute ne – respondas unu el ili, amema. – Ni estas ĝemeloj.

Nekredante la ebriulo diras:

– Ĉu vere? ĉiuj kvar!

* * *

Turisto en via unua vizito al Amsterdamo, iras al granda bordelo. Ino kiu estras bordelon sidigas lin kaj sendas al li junan knabinon. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo, ŝi profude spiras kaj forkuras rapide.

La estrino vidas tion kaj sendas knabinon pli spertan. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj ŝi krias – NE! kaj eliras rapide.

La estrino ne komprenis. Tiu ulo kiu aspektas tia ordinara ne povus peti ion tiel hororan, kion la du knabinoj ne povus elteni. ŝi, la estrino, decidas sendi Lola-n, sian plej spertan. Dxi neniam diris NE kaj certe nenio surprizos ŝin. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. la ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj ŝi krias – NENIAM!, batas lin kaj eliras.

La estro tute strangas. Neniam ŝi vidis ion similan en pluraj jaroj de laboro en bordeloj. Tiam ŝi por povi instrui siajn knabinojn, iras al la ulo kaj diras ke ŝi estas la plej elprovita de la bordelo. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo:

– Ĉu mi povas pagi en Realoj?

(realo estas brazila mono, originale estis: ¿Puedo pagar en Pesos Argentinos?)

* * *

Kie estis skribita "Plena kontentiĝo aŭ redono de via mono", ulo diras:

– Mi volas mian monon!

Kaj tuje ricevas respondon:

– Mi bedaŭras sed por ni estis plena kontentiĝo rilate al via mono!

* * *

Du uloj trinkante:

– Mi ne amoris mian edzinon antaŭ edziĝo, kaj vi?

– Mi ne memoras… kiu estas ŝia nomo?

* * *

Du ebriuloj ŝancelpaŝas laŭ trajnlinio, verŝajne egale for de la realo.

– Ve, tiu stuparo ŝajnas senfina!

– Tio estas nenio, kio lacigas min estas tiu manapogilo malalta.

* * *

En arbo tri vespertoj sin laŭdas pro siaj suĉoj da sango.

La unua eliras flugante kaj revenas kun buŝo plena da sango, kaj diras:

– Ĉu vi vidas tiun ĉevalo?

– Jes, ni vidas.

– Mi ĝin suĉis.

Kaj la du aliaj vespertoj, mirigita diras:

– Oh!!!

La dua vesperto eliras flugante kaj revenas kun buŝo plena da sango, kaj diras:

– Ĉu vi vidas tiun bovon?

– Jes, ni vidas.

– Estis mi kiu ĝin suĉis.

Kaj la du aliaj vespertoj, mirigita diras:

– Oŭh!!!

Tiam la tria eliras flugante kaj revenas kun buŝo multe pli plena da sango ol la aliaj, kaj diras:

– Ĉu vi vidas tiun muron?

– Jes, ni vidas.

– Mi ĝin ne vidis…

* * *

Iu (kiu???) kunportas porkon surbrake, strate, kaj piediranto demandas:

– Kie vi ekhavis ĝin?

– Mi gajnis en lotumo – respondas la porko.

* * *

Du ebriuloj estis en trinkejo en lasta etaĝo de alta kontruaĵo. Subite unu diris al alia:

– Ĉu vi scias ke ĉi tiu kontruaĵo estas interesa, ĉar se oni saltas de ĉi tie, ekzistas forta aerfluo kiu ne lasas vi fali kaj kunportas vin reen!

– Ne eblas! Mi dubas!

– Mi pruvos al vi!

La ebriulo saltis kaj, poste kelkaj sekundoj revenis. La alia, allogata, ankaŭ saltis, sed falis morte.

Tuj la kelnero, atentante pri la ebriulo kiu restis:

– Ĉu vi scias ke vi iĝas malvirta kiam drinkas, super-homo*

*"super-man"

* * *

Ulo eliras de trinkejo je kvara matene, post drinki ĉion. Dum li iras hejmen, li renkontiĝas al monaĥino kiu atendas buson. Sen dube li sin ĵetas kontraŭ ŝi, ekbatas ĝis lasi ŝin ĝemante kuŝita en la trotuaro.

Li daŭrigas sian vojon kaj, rigardante alifoje la korpon tie, grumblas:

– Batman! mi pensis ke vi estus pli forta!

* * *

Motorciklisto po 10km/h peterpasas birdeto kaj svenigas ĝin.

Pro rimorso li haltas kaj kunportas la svenintan birdeton al sia domo. Tie li metas ĝin en kaĝo kune iom da akvo kaj manĝo.

Li devas eliri kaj lasas la birdeton ankoraŭ sveninta. Poste la birdeto vekiĝas. ĝi konscias ke estas en kaĝo kun iom da akvo kaj iom da maĝo kaj, terurigita, krias:

– Birdeta-putino-kiu-akuŝis, mi mortigis la motorcikliston!

* * *

Kiam Jesuo savis putinon, iĝis lumego ĉirkaŭe kaj Li diris:

– Kiu neniam eraris ĵetu unuan ŝtonon!

Ebriulo kiu rigardis ĉion prenis brikon el grundo kaj fendigis ĝin ĵetante al frunto de Maria Madalena, kiu falis malmola. Jesuo rigardis kaj diris:

– Vi neniam eraris, mia bonulo?

La ebriulo respondis:

– Dddee tiu distanco ĉiii tieee, neniammm …

* * *

Maria, post havi la kvaran filon, plendas al Johano:

– Johano, mi ne plu volas havi filojn!

– Kial?

– Mi ne volas ĉinidojn tie ĉi en nia hejmo!

– Ĉinidojn?

– Jes ja! ĉu vi neniam aŭdis, ke unu inter kvin infanoj naskiĝintaj nuntempe en la mondo estas ĉina!?

* * *

Preĝejo plena, kaj pastro ordonas:

– Kiu volas iri al ĉielo levu sian manon!

Ĉiuj levas krom ebriulo, sidanta malproksime.

La pastro lin demandas:

– Vi malproksime! ĉu vi ne volas iri al ĉielo kiam vi mortos?

– Ah.. kiam mi mortos, mi volas! Mi pensis ke vi organizas karavanon por hodiaŭ.

* * *

Sesjara knabino vangofrapis sian pli junan fratinon.

"Kial vi tion faras?", oni diris al ŝi.

"Mi ludas kvazaŭ mi estus patrino", ŝi respondis.

* * *

Malfeliĉa bofilo, gramatika profesoro, diras al siaj lernantoj, klarigante la malsamajn signifojn de la vortoj akcidento kaj bedaŭro.

"Supozu ke vi marveturas kun via bopatrino kaj si falas en la akvon. Tio estas akcidento."

"Supozu ke tuj maristo sin ĵetas en la akvon por ŝin savi. Jen vera bedaŭro."

* * *

Ulo renkontas amikon kiun delonge ne vidis, kaj volante esti ĝentila tuj demandas:

– Oj Feliĉano, ĉu ĉio estas bonega?

– Ĉio estas malbonega! respondas alia.

– Sed mi sciis ke vi havas belan aŭton, Ferrari! Kiel vi povas diri tion?

– Ĝi estas tute detruita, kaj la pagdato de ĝia asekuro ĵuse estis pasinta sen ke mi povus pagi ĝian asekuron.

– Ne gravas, materio iras sed restas la bonaĵoj. Kiel estas via filo, tiu knabego inteligenta?

– Li, konduktante la aŭton, mortis…

– Kaj via filino?

– Ŝi estis kune sia frato, nure ne estis ŝia patrino.

– Dankon al dio, kiel ŝi fartas?

– Ŝi forfuĝis kun mia kompanianto.

– Nu, almenaŭ la tuta industria entrepreno estas via nun.

– Jes, nun ke ĝi estas plene bankrota, mi ŝuldas milionojn…

– Dio mia Feliĉano, vi havas nenion pozitivan?

– Mi havas … AIDS-on ekzamenon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.