|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
– "Mi vin amas …"
– "Sed mi estas malriĉa."
– "Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino… mi amas vin ne tiel, por edziĝi al vi…"
– "Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!"
– "Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi al vi pro via mono."
* * *
– "Kial vi petas almozojn?"
– "Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro."
– "Kial do vi ne laboras?"
– "Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi."
* * *
Foje, ŝtelisto venis nokte en la domon de Nasredin-hodja. La ŝtelisto kolektis multajn aĵojn kaj prenis ilin kun si. Nasredin vidis ĉion, sed ne kuraĝis ion fari. Kiam la ŝtelisto eliris, Nasredin prenis al si kelkajn objektojn, kiuj restis kaj, poste, ankaŭ li eliris. Li sekvis la ŝteliston ĝis ties hejmo kaj ankaŭ li eniris la hejmon de la ŝtelisto. La surprizita ŝtelisto demandis al li:
– Kion vi faras ĉi tie?
– Ĉu ni ne transloĝiĝas el tiu hejmo en ĉi tiun? – demande respondis Nasredin.
* * *
Frenezulo alproksimiĝas al alia kaj demandas:
– "Ĉu vi scias kioma horo estas nun?"
– "Mi scias!" respondas la alia.
– "Dankon!" diras la unua…
* * *
Advokatoj inter si:
– Teruran malfacilaĵon mi havis hodiaŭ pro unu kliento. Li volis nepre konfesi sian krimon.
* * *
Instruisto: Jen estas frazo: "Mia patro aĉetas teatron". Nun metu ĉi tiun frazon en la tempojn pasintan, estantan kaj venontan!
Filo de teatra direktoro: Mia patro havis multan monon… Mia patro aĉetas teatron… Mia patro bankrotos.
* * *
– Venu rapide, sinjoro doktoro, mia fileto englutis sian buŝ-harmonikon.
– Vidu, kia feliĉo, ke li ne ludis fortepianon.
* * *
Sinjorino: Sed fraŭlino, kiel vi kapablas legi romanon, kiam la bebo tiel ploregas?
Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ĝenas min.
* * *
Kuzo riĉa kaj kuzo malriĉa Du kuzoj sciis, ke pola radio elsendos Esperantan kurson, do ili decidis aŭdi ĝin por lerni Esperanton.
La riĉa kuzo aĉetis altkvalitan radioaparaton, kun parabola anteno ktp, la malriĉa kuzo aĉetis radioaparateton, kiu kostis 1,99 realojn… Poste unu semajno ili renkontiĝas.
La riĉa kuzo diras Esperante: Saluton, kiel vi fartas?
La malriĉa kuzo respondas: Ŝzzzuijjiŝŝŝzz…
* * *
Oni rajdis per ĉevalo, kiu nur konas du ordonojn: "Dio savu min" por ekhalti, kaj "Dankon al Dio" por ekkuri.
La ulo sciante tion diris, dankon al Dio, kaj la ĉevalo ekkuris, ege kuris. Poste iom da tempo li vidis, ke la ĉevalo direktis al profundegaĵo, tamen li forgesis la ordonojn, kaj povis faris nenion. ĵus antaŭ fali, li nur diris: Dio savu min, kaj la ĉevalo haltis antaŭ malpli ol dek centimetroj de la profundegaĵo. Li miris tion kaj diris: Dankon al Dio!
* * *
Knabeto alvenis al putinejo kun malviva kato kaj diris, ke volas seksumi kun malsana virino. La putino diris, ke ne eblas, ĉar li estar nur eta knabo. Li metis monpaperon de 50 realoj sur tablo. La putino diris, ke ne eblas. La knabeto plendas kaj metas alian monpaperon de 50 realoj.
– Mi volas seksumi kun malsana virino: gonoreon mi volas.
Poste metis aliajn tri monpaperojn. La putinoj cedis.
– Sed kial vi volas malsaniĝi, knabeto?
– Mi poste seksumos kun servistino de mia domo, mia patro alvenos kaj seksumos kun ŝi, nokte li seksumos ankaŭ kun mia patrino, kaj morgaŭ la leterportisto, kiu mortigis mian katon, seksumos kun ŝi.
* * *
Malgaja rakonto – S-ro I., mi venis ĉi tie por fari televidan programon, en kiu ni prezetos la vivon de via lando. Do rakontu ion al ni, kiu bone prezetas vian landon, tiel ni antaŭpensos pri la programo.
– La ĉefa afero de nia lando, estas ke oni bredas kaprojn, kaj kiam ili perdiĝas en montaro, oni devas serĉi ilin, tiu, kiu trovi iun kapron, rajtas fiki tiun kapron.
– Sed tiu rakonto ne povos esti en televido, rakontu alian rakonton, ĉu vi havas gajan rakonton.
– Jes, jes, klare, mi havas. Iam la plej bela knabino de la lando perdiĝis en la montaro, ni ĉiuj serĉis ŝin, kaj estis mi, kiu trovis ŝin, do …
– Tiu rakonto same ne povo esti en televido, ĉu vi ne havas malgajan rakonton? ĝenerale estas bona ideo meti en televido malgajan rakonton.
– Mi povas rakonti malgajaĵon kiu okazis al mi. Iam mi perdiĝis en la montaro…
* * *
Gasto: Kia mal^gentila kelnero! Mi plendos ĉe la mastro.
Kelnero: Mi ne konsilas tion. Li estas multe pli malĝentila.
* * *
Eminentulo atingis sian lokon en avadilo kaj estis suprizata trovi ke papago estis rimenita apud si. La viro petas la stevardistinon por kafo, kiam la papago aldonis, "Kaj donu al mi viskion, hundino!" La ĝenita virino portis la viskion por la papago sed forgesis la kafon. La viro sufiĉe ĝentile rememorigis la stevardistinon pri la kafo. Dume, la birdo ektrinkis la viskion per unu gluto kaj tiam kriegas, "Kaj donu al mi viskion, putino!"
Nun la kompatinda, ŝokita virino tremas per embaraso dum ŝi portas la trian viskion por la papago. Tamen, ankoraŭ la kafo ne alvenis. La eminentulo koleriĝis ĉar li alkutimiĝis bonan servon; li decidis provi la metodon de la papago: "Hej, malbela malĉastulino! Dufoje mi ordonis ke vi portu kafon al mi !
Portu ĝin tuj, malutila porkino, aŭ mi maldungigos vin!"
Post unu momento la eminentulo kaj la papago trovas sin ĵetantajn tra la pordon. Dum ili terure rapidege falas grunden, la papago diris la viro, "Hej, ulo! Vi certe estas kuraĝa konsiderante ke vi ne kapablas flugi!"
* * *
Knabo enkuras bervalan policejon.
– Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.
Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.
– Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?
– Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.
* * *
Instruistino klarigas, kio estas rimo. Ŝi donas ekzemplon el la Fundamenta Krestomatio.
"Sciuro malgranda kuradis en rado Kaj homojn amuzis per sia kurado".
– Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon?
– Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison, Kaj akvo atingis jam mian femuron.
– Sed "femuron" tute ne rimas!
– Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ĝustan rimon.
* * *
Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto.
Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:
– Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.
– Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?
– Neĝulino.
* * *
Kuracisto kaj malsanulo en hospitalo:
Kuracisto: – Mi havas bonan kaj malbonan novaĵon por vi. Kiun mi rakontu unue?
Malsanulo: – Rakontu la bonan unue!
K: – Nu, …
M: – Ne, ne, rakontu la malbonan unue!
K: – Mi bedaŭras… Tamen vi ne plu havos viajn krurojn…
M iom ploras kaj plorante demandas: – Kiu estas la bona?
K: – La flegisto diris, ke volas aĉeti viajn ŝuojn…
* * *
En arbaro kuniklo kuras rapidege. ĝi kuras kaj renkontas urson, kiu fumas. La kuniklo diras al la urso: Ne fumu! Tiu malsanigos vin. Venu kuri kune kun mi. Do ili kuradas.
Ili kurante rekontas vipuron, kiu trinkas alkoholaĵon. La kuniklo diras al la vipuro: Kial drinki tion? Vi mortos baldaŭ, ĉu vi ne volas forlasi tion kaj kuri kune kun ni? La vipuro akceptas kaj ili ĉiuj kuradas en la arbaro.
Ili kurante renkontas leonon, kiu flaras kokainon. La kuniklo diras al la leono: Ho, kaj afero. Venu kuri kune kun ni. Kuri estas sana! La leono mortbatas la kuniklon kaj restas flarante kokainon. Tiam la vipuro demandas lin:
– Kial vi mortigis lin?
– Tiu kuniklo ĉiam iĝas sama kiam uzas ekstazon… tiuj artefaritaj drogoj…
* * *
Iu telefonas al komputila help-centro.
Helpanto: – Kiel mi povas helpi vin?
Iu: – Mi skribas mian unuan e-poŝton…
Helpanto: – Kiu estas la problemo?
Iu: – Mi jam tajpis literon "a", kiel mi povas krei ĝian ĉirkaŭaĵon?
* * *
Pro malĉeesto de homoj en la loka preĝejo pastro metas afiŝon ĉe preĝejo:
"Se viaj pekoj maltrankviligas vin, eniru!"
Post tagoj sub legeblas:
"Se viaj pekoj ne maltrankviligas vin, alvoku min, Janete: 99996969"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.