La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

7

La granda eskapo Esperantisto kaj volapukisto estas en malliberejo, kaj ili decidas kune eskapi. Unu nokton, forseginte la barilojn de sia ĉelo, ili grimpas sur la tegmenton.

Subite ili faligas tegolon, kies bruo alertas la gardiston starantan ĵus sube.

"Kiu iras tie?" li demandas.

La esperantisto rapide reagas, kaj diras "Miaŭ, miaŭ!"

Kelkajn metrojn poste ili faligas alian tegolon, denove alertante la gardiston, kiu redemandas "Kiu iras tie?"

La volapukisto rapide reagas, kaj diras: "Ankoraŭ unu kato!"

* * *

Ĉasistoj Du volapukistoj decidas ĉasi alkojn en la nordo de Kanado.

Ili informiĝas pri la plej bonaj lokoj, luas aŭtomobilon kaj fusilojn, kaj iras ĝis la vojfino, lasas la veturilon, kaj daŭrigas piede.

Ili piediras dum horo, kaj subite ili vidas alkon. Per unu pafo la afero estas farita.

Ili ekprenas la alkon per la vosto kaj ektiras ĝin al la veturilo. Sed la alka felo kroĉiĝas ĉe la neĝo, kaj post du horoj ili faras nur centon da metroj.

Ĝuste tiam preterpasas loka ĉasisto:

"Ho, sed ne faru tiel! Tiru per la kornoj, tiel la felo ne kroĉiĝos kontraŭ la neĝo, kaj glitos pli facile. Necesas tiri laŭ la direkto de la felo!"

La volapukistoj decidas sekvi tiun bonegan konsilon, kaj fakte, post nur kelkaj minutoj, unu el ili komentas:

"Jes ja, li pravis ke estas multe pli facile ĉi tiel. Sed do, vidu kiel ni malproksimiĝis de la veturilo…"

* * *

Ĉu saltos, ĉu ne saltos…?

Volapukano estas en trinkejo, kie estas televidilo kiu montras vesper-informojn. Temas pri juna virino kiu minacas ĵeti sin de ponto. La volapukano diras al alia trinkejano:

"Mi vetas dek eŭrojn ke tiu junulino ne saltos!"

"Veto akceptita," respondas la aliulo.

Post emociiga minuto, la juna virino tamen saltas de la ponto kaj frakasiĝas sur la grundon, vere neeltenebla bildo.

"Feket!" diras la volapukano. "Mi perdis. Jen viaj dek eŭroj."

"Estas tamen surprize vidi iun tiel salti de ponto, ĉu ne?" diras la gajninto.

"Jes. Sed kio min plej surprizas estas ke mi vidis tiun junulinon salti ĉe la tagmezaj informoj, sed mi estis certa ke ŝi neniel kuraĝus refari tion."

* * *

Politika informo Dum la sama inform-elsendo, oni montras la ŝtatestron de Eostegio, lando kiu havas enormajn ekonomiajn problemojn. La ŝtatestro diskursas:

"Kara popolo, mi havas du malbonajn novaĵojn por anonci al vi. Unue, post malmulta tempo, ni havos nur fekaĵon por manĝi. Kaj eĉ pli, ne estos sufiĉe por ĉiuj!"

* * *

Unu tagon en librovendejo En librovendejo iu viro inspektas libron kies titolo estas "Kiel eviti pagi viajn impostojn".

La librovendisto diras:

"Lia dua libro baldaŭ aperos."

"Ĉu?" diras la aĉetunto. "Kaj kiel ĝi titoliĝas?"

" 'Miaj 10 jaroj en malliberejo'."

* * *

Unu tagon ĉe taksiisto Viro devas porti kelkajn valizojn ĉe sian fratinon. Ĉar li ne havas aŭton, kaj porti valizojn en aŭtobuso maloportunas, li estas devigita preni taksion.

"Kiom kostas por veturi al Zamenhofstrato?" li demandas al taksiisto.

"Dudek eŭrojn," li respondas, "kaj po unu eŭron por la valizoj."

"Do, prenu la valizojn sen mi…"

* * *

Unu tagon ĉe malavarulo Virino hejmeniĝas post butikumado, kaj trovas sian edzon en la lito kun juna kaj ĉarma fraŭlino. La viro saltas el la lito kaj diras: "Kara, mi povas ĉion klarigi!"

"Revenante de la golfejo," li daŭrigas, "mi vidis tiun ĉi kompatindan knabinon kiu veturpetis sur la vojflanko. Mi do akceptis ŝin en mia aŭto.

Kiam mi demandis al ŝi kien ŝi iras, ŝi respondis ke ŝi havas neniun lokon kien iri. Tiam ŝi diris ke ŝi ne manĝis dum tri tagoj. Do mi alportis ŝin hejmen kaj donis al ŝi manĝaĵon. Dum ŝi manĝis, mi rimarkis ke ŝi ne havas ŝuojn, do mi donis al ŝi unu paron de viaj malnovaj ŝuoj kiujn vi ne plu uzas delonge. Poste mi konstatis ke ŝiaj vestoj estas preskaŭ ĉifonoj, do mi donis al ŝi kelkajn el viaj malnovaj vestoj kiujn vi ne plu uzas delonge. Nu, kiam ŝi estis forironta, ŝi returniĝis al demandis al mi:

'Ĉu estas ankoraŭ io kion via edzino ne plu uzas delonge?' "

* * *

Du anekdotoj pri Stalin:

Stalin parolas al gelernantoj en lernejo. Vidante, ke ili sufiĉe enuas, li decidas paroligi ilin, kaj diras:

– Ĉu vi havas demandojn?

Stariĝas Andreĉjo kaj diras:

– Mi havas al vi tri demandojn: 1: kial mia patro estis arestita; 2: kial homoj en nia lando estas tiom malriĉaj; 3: kial en nia lando homaj rajtoj estas daŭre sub la premego?

Stalin sentas malvarman ŝviton, sed feliĉe tuj eksonas la fino de la leciono. Paŭzo. Post la paŭzo Stalin denove demandas:

– Ĉu iu havas demandojn al mi?

Stariĝas Peĉjo kaj diras:

– Mi havas al vi kvin demandojn: 1: kial ankaŭ mia patro estis arestita; 2: kial homoj en nia lando estas tiom malriĉaj; 3: kial en nia lando homaj rajtoj estas daŭre sub la premego; 4: kial la ĵusa leciono finiĝis 20 minutojn pli frue ol necesus; 5: kie estas Andreĉjo?

* * *

DANK' AL DIO!

Maljunulino vojaĝas en homplena buso kaj devas stari kun siaj pezaj pakaĵoj en la manoj. Fine iu cedas sian seĝon al la laca maljunulino, kaj ŝi dankeme sidigas sin, dirante, "Dank' al dio!"

Viro malantaŭ la virino alparolis ŝin, "Pardonu min, kamaradino, sed ĉi tie estas ateista socio. Estus ege pli konsilinde se vi dirus, "Dank' al Stalin!" anstataŭ "Dank' al Dio!".

La maljuna virino tuj respondas ,"Kompreneble vi pravas, sinjoro! Mi ne forgesos tion denove! Dank' al Stalin!".

Tiam ŝi silentis dum momentoj kaj demandis, "Kamarado, mi ĵus havis teruran penson: Kion ni diru kiam Stalin mortos?"

"Tiukaze, kamaradino," la viro respondas, ĉirkaŭ-rigardante, "Ni povus diri: 'Dank' al Dio!'".

* * *

REGU LA GERMANAN LINGVON!

(ŝerco, ĉerpita el soc.culture.esperanto)

Per tio ĉi rakontota vi certe konvinkiĝos pri la facileco paroli la germanan lingvon. Ĝi estas facile lernebla. Kiu jam scipovas la latinan kaj alkutimiĝis al la deklinacioj, ĝin lernos tuj. Tion diras la instruistoj de la germana en la unua leciono, ĵus antaŭ ol studigi nin: "der, des, dem, den, die" kaj – ĉio similas! -, ili diras. Facilege! Ni eklernu la germanan lingvon per ekzemplo.

Unue prenu lernolibron pri la germana. Ĝi estas belega volumo, tuktegita, eldonita en Dortmund, kaj ĝi temas pri la moroj kaj kutimoj de la hotentotoj (en la germana "hottentotten"). Ĝi rakontas ke la kanguruojn (beŭtelratten) oni kaptadas kaj metadas en kaĝojn (kotter) kovritajn de tuko (lattengitter) por ŝirmi ilin. La kaĝoj nomiĝas en la germana "kaĝoj tukkovritaj" (lattengitterkotter) kaj kiam ili entenas kanguruon, ili nomiĝas "lattengitterkotterbeŭtelratten" (kanguruo en la tukkovrita kaĝo).

Iam hotentotoj kaptis murdiston (attentater), akuzitan je mortigo patrinon (mutter) hotentotan (hottentottermutter), kiu estas patrino de malsprita kaj balbutema infano (stottertrottel). Tiu patrino germaniĝas, do, al "hottentottenstottertrottelmutter" kaj ŝia murdinto -

"hottentottenstottertrottelmutterattentater". Polico arestis lin kaj metis en kanguruan kaĝon (beŭtelrattenlattengitterkotter), sed la kaptito fuĝis!

Tuj serĉado ekas kaj baldaŭ aperas hotentota militisto krianta : "mi kaptis la murdinton (attentater)!".

– "Sed, kiun?", demandas la tribestro.

– "Mi kaptis lattengitterkotterbeŭtelratterattentater", respondas la militisto.

– "Do, ĉu la murdiston enirintan la kanguruan kaĝon tukkovritan?", diris la hotentota estro.

– "Temas pri" – la militisto penas diri – "la hottentottenstottertrottelmutteratentater" (la murdinto hotentontan patrinon de malsprita kaj balbutema infano).

– "Nu, diable!" – respondas la estro – "vi pli bone dirintus ke vi kaptis hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeŭtelrattenattentater!"

Do, germana lingvo estas facilega! Nur peneto necesas por ekregi ĝin…

* * *

FORPERMESO

Soldato petis du tagojn da forpermeso, ĉar li patriĝos baldaŭ.

Post kiam li revenis al la milita bazo, lia serĝento demandas, "Ĉu la bebo estas vira aŭ ina?"

La soldato respondas, "Mi ankoraŭ ne scias. Mi informos vin post ĉirkaŭ 9 monatoj."

* * *

ĈIU DEVUS HAVI ASEKURECON

Advokato kaj inĝeniero renkontiĝas dum ili fiŝkaptas inter la karibaj insuloj.

La advokato diras, "Mi povas esti ĉi tie ĉar mia domo forbrulis, kaj ĉiuj miaj posedaĵoj estis detruitaj per la fajro. La asekureca kompanio tute kompensis min pri la valoro, do mi nun uzas iom da la asekureca mono por ĝui feriojn cxi tie."

"Tio estas koincido," respondas la inĝeniero. "Mi povas esti ĉi tie ĉar mia domo kaj ĉiuj miaj posedaĵoj estis detruitaj per inundo, kaj simile mia asekureca kompanio tute kompensis min."

Dum momento la advokato aspektas konfuza. Fine li demandas,"Sed kiel oni aranĝas inundon?"

* * *

STULTAJ SERVISTOJ KAJ MASTROJ

Du riĉuloj estis interparolantaj dum ili trinkas kafon. Unu diras al la alia:

"Hej, mi volas pruvi al vi kiel stulta estas mia servisto: Hej, Georgo! Jen $10 (dekdolara) monbileto – prenu ĝin kaj aĉetu por mi Mercedes aŭton".

"Jes, ĉefo! Tuj!", kaj Georgo kuras for de la riĉuloj.

La dua riĉulo respondas, "Jes, certe li estas stulta, sed mia servisto estas eĉ pli stultega. Atendu: Hej, Alano! Iru hejmen por kontroli ĉu mi estas tie".

"Jes, jes, ĉefo! Mi faros tion senprokraste!" Kaj li forkuras el la ĉambro.

"Vidu kiel stulta!" diras lia mastro, "Li eĉ ne konscias ke kiam mi estas ĉi tie, mi ne povas esti ĉe mia hejmo!"

Poste la du servistoj renkontiĝas en la strato.

Georgo diras al Alano, "Hej, Alano, ĉu vi povas kredi kiel stulta estas mia mastro? Li ĵus donis $10 al mi por aĉeti por li Mercedes aŭton – ĉu li ne scias ke hodiaŭ estas dimanĉo kaj do la aŭto-vendejo estas fermita? Kia stultulo!"

"Jes, vi pravas, Georgo. Sed ĉu vi povas kredi ke mia mastro estas eĉ pli stulta ol via? Li ordonis ke mi iru hejmen por kontroli ĉu li estas tie.

Kia stultulo! Li forgesis ke li havas porteblan telefonon kaj li do povas telefoni al lia hejmo por kontroli la aferon sen prokrasto!"

* * *

PERUKETO

La praavo de Kruko mortis 105-jara. Sed ĝis la lasta minuto, li estis vantega – li kredis ankoraŭ plaĉi al la virinoj. Li ĉiam portis peruketon, ĉar li hontis pri sia kalveco. Kaj li petegis ke eĉ morta, li daŭre portu la perukon en la ĉerko.

Sed, tio kaŭzas grandan problemon, ĉar la peruketo daŭre glitas for de la kuŝanta kapo. Ĉiu familiano provas senmovigi ĝin, senrezulte.

Fine, Kruko demandas al la funebristo:

"Sed vi estas fakulo. Vi certe jam vidis tiaĵon. Helpu nin!"

"Ne zorgu, sinjoro Kruko," respondas la brava funebristo. "Mi aranĝos tion!"

Kaj efektive, dum la funebra ceremonio, ĉiuj funebrantoj povas konstati ke la peruketo (ĉar finfine, ĉiuj ja sciis ke li portas ĝin) restas firme surkape. Kruko kore dankas la funebriston:

"Dankon, dankon! Vi faris miraklon! Kiom mi ŝuldas pro tio?"

"Nenion, nenion!" diras la brava funebristo. "Mi ja ne domaĝas unu najleton…"

* * *

PUDORECO

Kruko komercvojaĝas en la kamparo, kaj en vilaĝeto lia aŭtomobilo ekpaneas. La garaĝisto konstatas ke li ne povos ripari ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas turistojn.

La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster la turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi montras al li la gastoĉambron:

"Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn, "ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas…"

"Ne gravas," Kruko respondas senzorge. "Donu al mi seĝon, kaj mi ĝin blokos."

* * *

Feliĉa edzo venas hejmen kaj portas ĵus aĉetitan beban liteton. Enirinte, li vidas ke en la banĉambro sin razas nekonata viro. La edzo diras al la edzino:

– Ha, nun mi komprenas, pri kio temis, kiam vi diris: "Karulo, ni baldaŭ estos triope!"

* * *

Direktoro de firmao enuas. Finfine li decidas voki la sekretariinon:

– Alportu dosierojn pri ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉe ni.

Kiam ŝi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas:

– Tiujn maldungu!

– Kial, ĉef'?!!

– Ne ŝatas mi malbonŝanculojn! dosiero – досье

* * *

Direktoro de uzino parolas kun unu el siaj laborantoj:

– Nur antaŭ jaro vi venis al ni kiel simpla sublaboristo. Sed jam post monato vi estis laboristo, ankoraŭ post monato – brigadestro, du monatojn poste – fakestro, post pliaj du monatoj – ĉefinĝeniero, kaj nun vi jam estas vicdirektoro. Kion vi povas diri pri tio?

– Dankon, paĉjo!

* * *

KAPRINO KUN DESTINO

Estas bela printempa tago en la kamparo, kaj Joĉjo kondukas sian kaprinon por "viziti" la virkapron de la najbara farmisto. Survoje li preterpasas la lernejon, kaj la instruisto rimarkas lin.

"He!" li alkrias la knabon. "Kien vi do iras, Joĉjo, anstataŭ esti ĉi tie kun via klaso?"

"Mi kondukas mian kaprinon ĉe la virkapron," respondas la nelernema bubo.

"Sed ĉu via patro ne povus fari tion?" insistas la instruisto.

"Jes ja," respondas la knabo. "Sed la kaprino preferas la virkapron!"

* * *

REALIGI DEZIRON

Malfrue vespere, Joĉjo vekiĝas pro neceso piseti. Irante al la necesejo, li aŭdas strangajn bruetojn de la ĉambro de la pliaĝa fratino.

Li malfermetas la pordon, kaj vidas ke ŝi estas tute nuda sur la lito. Ŝi karesas sin, kaj murmuras:

"Mi volas viron! Mi tiom volus viron!"

Joĉjo senbrue refermas la pordon, pisetas, kaj reenlitiĝas.

La postan vesperon li denove ellitiĝas pro natura bezono, kaj denove aŭdas nenormalajn bruojn de la ĉambro de la fratino, kaj denova malfermetas la pordon. Sed ĉifoje, li vidas ŝin… kun viro!

Do, li rekuras en sian ĉambron, senvestiĝas, kaj ekkaresas sin, dirante:

"Mi volas biciklon! Mi tiom volus biciklon!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.