|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
"Ho ve!" plendaĉas Kruko al la versisto en la Verda Krepusko. "Kiel la tempo pasadas! Mi edziĝis antaŭ dek kvin jaroj. Mia edzino kaj mi kune havas aĝon de 80 jaroj. Ĉu vi eble povas diveni, kara amiko, kiel tiuj 80 jaroj dispartiĝas inter mia edzino kaj mi?"
"Nu, verŝajne via edzino estas la ok, kaj vi la nulo."
* * *
Kruko skribas al la rubriko "Am-problemoj" en _Heroldo de Bervalo_: "Bonvolu klarigi al mi kial mia koramikino ĉiam fermas la okulojn kiam mi kisas sin."
La rubrikistino respondas: "Ni konsilas al vi rigardi vin mem en spegulo."
* * *
Jozefino babilas kun kunklaĉulino. Tiu diras: "Ho, kara Jozefino, Kruko ne estas malbona ulo, sed via unua edzo fakte estis ege ĉarma homo. Kiom domaĝe ke li mortis!"
"Jes," respondas Jozefino. "Tion ankaŭ Kruko opinias."
* * *
"Kredu al mi," asertas Kruko dum disputeto kun la edzino, "mensogemo ne estas nun el miaj malfortoj!"
"Vi pravas!" rebatas Jozefino. "Estas unu el viaj fortoj!"
* * *
"Nur unu vorton de vi," Kruko diras al Lio, "kaj vi min feliĉigos!"
"Idioto!"
* * *
"Mia edzino ŝanĝis sian konduton," rakontas Kruko. "Ŝi ne plu kriadas kaj insultas min, sed nur skuas la kapon."
"Kies?" demandas Baniko. "Ĉu la vian?"
* * *
Niaj bervalaj amikoj promenas en parko. Ili ekvidas hundon kiu lekas siajn ovojn.
Kruko: Ho, mi ŝatus povi fari tion!
Baniko: Bone, mi tenos la hundon por vi!
* * *
Kirurgo: Ne timu, s-ro Kruko, tiu ĉi operacieto neniel dolorigos. Ni unue endormigos vin.
Kruko: Mi vidas ke vi portas gantojn, s-ro doktoro. Ĉu por ne lasi fingrospurojn, kaze ke la operacio misus…?
* * *
Dio: Adamo, mi havas bonan novaĵon por vi kaj ankaŭ malbonan. Kiun vi preferas unue aŭdi?
Adamo: Nu, diru al mi unue la bonan.
Dio: La bona novajĥo estas ke mi donos al vi grandan penison kaj grandan cerbon. Dank' al ili, vi havos multe da plezuro, kaj vi estos ankaŭ tre inteligenta.
Adamo: Gradioze! Sed diru, kio estas la malbona novaĵo.
Dio: Vi ne povos utiligi ambaŭ samtempe.
* * *
Estro (al juna oficistino kiu malfrue alvenas matene): Nu, mi esperas ke vi havas bonan ekskuzon pro tia ĉi malfruo!
Oficistino: Ho, jes, sinjoro ĉefo! Mi estos patrino!
Estro (mildigita): Ĉu? Do, mi gratulas! Kaj kiam okazos la naskiĝo?
Oficistino: Post proksimume naŭ monatoj…
* * *
Du kacoj iras al kinejo.
La unua kaco diras: Mi esperas ke ne temas pri pornofilmo.
La dua kaco: Jes, vi pravas. Ĉar tiam ni pasigos la vesperon starantaj!
* * *
Kiel senmanke kontentigi virinon?
– Karesi, laŭdi, dorloti, agi kun bona gusto, elteni, ne turmenti, esti pura, esti humura, peti, trankviligi, konsoli, brakumi, dolortegi, protekti, telefoni, anticipi, pardoni, oferi sin, petegi, distri, ĉarmi, rampi, demonstri, fascini, atendi, almozi, lavi sin, razi sin, fidi, esti sklavo, flati, bone vestiĝi, glorigi, masaĝi, komplimenti, parfumiĝi, unuiĝi, eferveski, helpi, kareseti, esti sentema, akcepti, rekompensi, kisi, allasi, aŭskulti, donaci, dancemi, adaptiĝi, varti, ripari, respekti, senzorgigi, revi, promesi, liveri, konfesi, engaĝiĝi, deziri, murmuri, alteniĝi, savi, mordeti, plezurigi…
Kiel senmanke kontentigi viron?
– Senvestiĝi.
* * *
Unua kaco: Kiel plaĉas al vi mia nova kondomo?
Dua kaco: Ege. Ankaŭ mi ŝatas feste vestiĝi kial mi eliras vespere!
* * *
Gesinjoroj Kruko forlasas monduman vesperon iom post noktomezo. Ili retrovas sian aŭton, kaj Kruko pretiĝas ekveturi. Sed subite Jozefino, kvazaŭ ŝi havus nekontroleblan seksimpulson, ĵetas sin kontraŭ lin, kaj glitas sian manon en lian kalsonon. Kruko, agrable mirigita, ekhavas gloran erektiĝon.
Do Jozefino klinas sin super ĝin, kaj donas al Kruko monumentecan midzon.
Li ne bezonas multan tempon por atingi plenan ekstazon. Post tio, tute kontenta, li startigas la aŭton kaj veturas hejmen.
Kiam la aŭto haltas antaŭ la garaĝo, subite Jozefino denove metas sian manon en la kalsonon de Kruko. Sed ĉifoje, neniun respondon: la ĝojbastono de Kruko, jam sata, ripozas trankvile.
Jozefino diras al Kruko: Do, ĉio en ordo, karulo. Nun vi povos reveturigi hejmen la junan vartistinon! midzo = kac-suĉado ĈIAM DIRU LA VERON
Kiam la instruistino devas foresti dum kelkaj minutoj, la naŭjara Joĉjo profitas por skribaĉi sur la tabulon: "Joĉjo havas la plej grandan kacon en la lernejo!"
Reveninte, la instruistino ege koleras, kaj punretenas la knabon por admoni lin. Liaj kamaradoj senpacience atendas lin ekstere, novaĵavidaj. Pasas pli ol horo.
Fine, li eliras, kaj la aliaj knaboj bombardas lin per demandoj:
Roĉjo: Kion ŝi faris al vi?
Doĉjo: Kion ŝi diris al vi?
Toĉjo: Ĉu ŝi punis vin?
Kaj Joĉjo trankvile respondas: Mi simple montris al ŝi ke ne temas pri mensoga reklamado!
* * *
Joĉjo (jes, ankoraŭ li) diras al sia patrino: Panjo, mi ĵus aŭdis kion diris Paĉjo al la servistino…
Panjo, kies oreloj "leviĝas": Nu, diru!
Joĉjo: Nu, li diris al ŝi ke li donos al ŝi tre grandan surprizon por la novjara donaco, ĉar ŝi estas unu el la plej belaj knabinoj kiujn li iam vidis…
Panjo diras nenion.
Joĉjo scivolas: Laŭ vi, Panjo, kio povus esti tiu surprizo?
Panjo: Nu, estas ke la servistino forlasos nin jam morgaŭ, kaj ŝi ankoraŭ ne scias tion!
* * *
Juna viro vekiĝas matene kun katastrofa postdrinko: la kapo eksplodas kiel hidrogenbombo, la buŝo gustas kiel la pariza kloakaro, la okuloj apektas kiel tomatoj… Sed li havas obsedan memoron pri tio kion li faris dum la nokto.
La juna viro (al amiko): Mi havas klaran rememoron ke mi seksumis kun monakino nur 80-centimetrojn alta!
La amiko: Tio ne eblas! Unue, vi ne povas seksumi kun monakino, kaj due, certe ne ekzistas tia malalta monakino!
La juna viro: Sed mia rememoro pri tio estas absolute klara: ŝi estis almenaŭ vestita kiel monakino, kaj altis nur 80 centimetrojn!
Eniras alia amiko: He, vidu la ĵurnalon! Vere, nia mondo frenezas!
Frontpaĝo de la ĵurnalo: "En urba zoo: seksperforto ĉe la pingvenoj…"
* * *
Jozefino, junulino, anoncas al sia frateto Roberto: Kian problemegon mi havas! La kuracisto ĵus diris ke mi estas graveda!
Roberto ekĝojas: Ho, bonege!
Jozefino: Kiel!? Ĉu vi povas ĝoji kiam mi troviĝas en tia terura situacio!?
Roberto: Jes ja! Kiam vi konfesos ĉiujn viajn pekojn al Paĉjo, li subskribos mian lernej-notaron sen eĉ rigardi ĝin!
* * *
Fianĉo: Karulino, mi amas viajn okulojn, viajn harojn, vian haŭton…, finfine, vian belecon! Kaj vi, karulino, kion vi do amas ĉe mi?
Fianĉino: Sed karulo, vian bonan guston!
* * *
En la bervala kamparo, juna kamparanino estas naskonta. Ĉar en tiu malmoderna vilaĝo ne estas eĉ elektro, oni ekbruligas kandelon kiun tenas la edzo, dum la akuŝistino okupiĝas pri la edzino.
Subite la akuŝistino ekkrias: Estas knabo!
La edzo: Ho! Mi estas freneza pro ĝojo! Mia unua kna…
Interrompas la akuŝistino: Atendu! Estas dua knabo!
La edzo: Kia nekredebla ĝojo: du knaboj je unu fojo…
La akuŝistino: Atendu! Estas tria! Ho, estas kvara!
La edzo subite estingas la kandelon.
La akuŝistino: Sed kial vi estingis la kandelon? Mi nenion vidas plu.
La edzo: Eble estas la lumo kiu altiras ilin…
* * *
Ankoraŭ en perdita vilaĝo funde de Bervalo. Estas belega dimanĉa mateno, kaj la homoj estas en la preĝejo. La pastro estas predikonta, kiam subite la grundo komencas vibri, la preĝejo ektremas sur sia fundamento, kaj fine grandega truo aperas meze de la planko. El la fundo de la truo eliras forta sulfura odoro, kaj tiam Satano mem aperas. Ĉiuj vilaĝanoj ekkriegas kaj ekforkuregas, inkluzive de la pastro, kaj post malpli ol tridek sekundoj la preĝejo estas tute malplena… krom ke restas unu eta maljunuleto kiu sidas trankvile purigante siajn ungojn, rigardante la okazaĵon sen palpebrumo.
Satano rigardas lin, sen kredi ke tia hometo povus ne timi lin.
Satano: Diru al mi, mortonto, ĉu vi ne scias kiu mi estas?
Maljunulo: Certe mi scias.
Satano: Kaj ĉu vi ne timas min?
Malunulo: Neniel ajn.
Satano, provante kompreni: Kaj ĉu vi povus diri al mi kial mia povo ne fortimigas vin kiel ĉiujn aliajn kiuj estis ĉi tie?
Maljunulo: Nu, mi estis edzigita al via fratino dum dudek kvin jaroj, do eĉ vi mem ne povas timigi min…
* * *
Kolera edzo: Vi havas amanton!
Spitema edzino: Jes! Kaj do?
Edzo: Do tio signifas ke de mi vi jam havis sufiĉe!
Edzino: Ho, ne! Tio signifas ke de vi mi NE havas sufiĉe!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.