|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kia diferenco estas inter kiam oni falas sur asfalton de unua etaĝo, kaj kiam oni falas sur asfalton de deka etaĝo?
De unua etaĝo:
– Bum! Ooooooooooj!
De deka etaĝo:
– Ooooooooooooooooj! Bum!
* * *
Viro en Afriko fiŝkaptas. Varmegego, fiŝoj mankas… Elakviĝas krokodilo kaj kompateme demandas:
– Ĉu fiŝoj ne kaptiĝas?
– Tute ne, kanajloj.
– Kaj ĉu estas varmege, verŝajne?
– Terura varmego, mi tre suferas pro ĝi.
– (kun espero en la voĉo) Ĉu, tiukaze vi eble iom refreŝigu vin en la akvo?
* * *
Militservanta soldato ricevas leteron de sia amata knabino. Ŝi skribas ke ŝi konatiĝis kun alia viro kaj enamiĝis al tiu, kaj sekve ŝi petas ke la soldato redonu ŝian fotaĵon. La ĉagrenita soldato petas ĉe siaj kun-militservantoj nenecesajn inajn fotaĵojn, kaj sendas tiujn al ŝi, aneksante mesaĝeton: "Kara, bedaŭrinde mi ne memoras ĝuste kiu el la virinoj estas vi. Bonvolu forpreni vian fotaĵon kaj resendi al mi la ceterajn".
* * *
Kruko: Ho Baniko, kial vi fumas ĉi tie? Vi scias ke estas malpermesite fumi en la laborejo!
Baniko: Ne. La estro donis al mi apartan permeson fumi.
Kruko: Kiel do? Kiel estas ke li donis al vi permeson fumi dum vi laboras!?
Baniko: Ne. Li donis al mi permeson labori dum mi fumas.
Kruko kaj Baniko estas integra parto de la espa kulturo de post 1970. En tiu jaro aperis libro Kruko kaj Baniko el Bervalo de Loŭis Beaŭcaire, kun subtitilo "Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj".
Bervalo estas de li imagita landeto ie ĉe la Mediteraneo. Kruko kaj Baniko estas du bervalanoj, ili ofte aperos en la anekdotoj.
* * *
Kruko: La plej ĝene, kiam mi suferas pro dumnokta sendormo, estas ke mi neniam scias kioma horo estas.
Baniko: Faru kiel mi. En tia okazo, mi ekkaresas mian dormantan edzinon. Tio neniam malsukcesas! Ŝi ekhurlas: "Ho granda porkulo, ĉu vi frenezas? Je la tria matene!?"
* * *
Sinjorino Kruko (al la servistino): Fraŭlino, mi maldungas vin.
Servistino: Sed kial, sinjorino?
Sinjorino Kruko: Ĉar vi estas graveda.
Servistino: Sed ankaŭ vi estas graveda, sinjorino.
Sinjorino Kruko: Efektive. Sed mi estas graveda pere de mia edzo.
Servistino: Sed sinjorino, ankaŭ mi estas graveda pere de via edzo!
* * *
Unua amikino al alia: Ĉu vi fumas post amorado?
Dua amikino: Mi ne scias. Mi neniam rigardis
* * *
Unua kamparanino rikoltanta terpomojn: Jen vidu tiujn ĉi grandajn terpomojn. Ili aspektas ekzakte kiel la ovoj de mia edzo!
Dua kamparanino: Ĉu vere tiom grandaj!?
Unua kamparanino: Ne. Tiom malpuraj!
* * *
Novriĉulo promenas kun sia pitbul-hundo. Li ekvidas maljunulon kun malbelega verda hundo. Kun sangavida ridaĉo li komandas al sia hundo:
– Ataku!
La pitbul-hundo atakas, sed la la verda malbelulo disĉifigas ĝin dum du sekundoj. La novriĉulo gapas, gapas, finfine demandas:
– Kiom kostas tiu hundo?
– Kvinmil eŭroj.
– Ĉu? Kvinmil eŭroj? Kiel povas kosti tiu malbelega hundo kvinmil eŭrojn?
– La krokodilo kostis kvincent, la kosmetika operacio kostis kvarmil kvincent.
* * *
Unu tagon en muzikbutiko Idistino decidis lerni muzikadon, do ŝi unue iras en muzikbutikon por elekti taŭgan instrumenton. Ŝi do mendas ĉe la vendisto: "Mi volus aĉeti tiun ruĝan trumpeton kaj tiun ĉi blankan pianon."
Mirigite la vendisto alvokas la butikestron. Tiu klarigas al la idistino:
"En ordo por vendi al vi la fajrestingilon, sed ni ja bezonas nian radiatoron!"
* * *
Unu tagon en parko En Bofront-Urbo, la ĉefurbo de Idolando, la publika parko vespere fariĝas rendevuejo de ĉiuj geamantoj kiuj ne povas trovi pli taŭgan lokon.
Ĵus antaŭ la noktiĝo, policisto rondiras en la parko kaj rimarkas ulon, kiu fosas truon. Scivola kiel ĉiu policisto sur Tero kaj en ĉiuj epokoj, li aliras la viron kaj demandas:
'Ho la! Kion vi faras tie?'
'Nu, vi ja vidas, sinjoro policisto.' respondas la ajnulo. 'Mi fosas trueton, ĉar mi havas rendevuon kun junulino…'
'Kaj ĉu vi do fosas trueton por tiu junulino!?'
'Nu jes. Ĉar ŝi estas ĝibulino…'
* * *
Por sia dek oka naskiĝtago Toĉjo ricevis de sia patro 100 groŝojn por ke li iru al loka malĉastulejo por "viriĝi" (tia estas popola tradicio).
Irante al la urbo Toĉjo renkontiĝis kun sia avino:
– Kien vi tiel ĝoje iras, Toĉjo ?
– Paĉjo donis al mi 100 groŝojn, por ke mi viriĝu en bordelo!
– Via patro vere hontigas min; mi strebis eduki lin ŝparema homo, sed mi neniam sukcesis. Donu la 100 groŝojn al mi, ĉar mi mem sufiĉos por tia afero!
…Revenante hejmen, Toĉjo naive rakontis ĉion al sia patro, kiu ege ekkoleris:
– Ĉu vi ne hontas? Vi ja amoris kun mia patrino!
– Paĉjo, kial do vi koleras? Vi mem delonge seksumas kun mia propra patrino, kaj mi tute ne koleras pro tio!
* * *
Tri maljunaj avinoj silente sidas kune sur parka benko. Post periodo unu oldulino profunde ĝemas, "Ho ve, ho ve…!"
Post kelkaj plu minutoj dua oldulino simile elkore ĝemas, "Ho ve, ho ve, ve, ve!" kaj forviŝas larmon.
La tria avino protestas, "Sinjorinoj, tio ne taŭgas! Ni jam konsentis ke hodiaŭ ni ne konversaciu pri niaj gefiloj!"
* * *
Sean Connery ĉeestas lunĉon kun sia komerca direktoro. Sean iras al la necesejo kaj revenas post kelkaj minutoj. La antaŭa parto de lia pantalono estas malseka.
La direktoro, rigardante la malsekon, enketas,"Sean, kio okazis? Ĉu vi malsanas?"
"Ne, mi estas tute sana," respondas la filma stelo, "Estas nur ĉar ĉiufoje kiam mi vizitas komunan urinejon, kaj mi estas urinanta, la ulo apud mi ĉiam turnas sin al mi kaj diras,"Hej! Ĉu vi ne estas Sean Connery?"
* * *
Kruko: Hieraŭ mi unuafoje vidis ajojon. Ĝi estas vere stranga besto.
Baniko: Ĉu? Sed kio estas ajojo?
Kruko: Ĝi estas speco de birdo kun ege etaj kruroj, sed kun enormaj testikoj. Kaj kiam ĝi surteriĝas, ĝi diras: Aj! oj!
* * *
Viro revenas hejmen de la laboro iom malfrue, kaj demandas al sia edzino (volapukanino):
Kie do estas mia taggazeto?
Ho, – ŝi respondas, – mi metis ĝin en la fridujon por ke la novaĵoj restu freŝaj!
* * *
– Panjo, panjo, ĉu frago estas ruĝa?
– Jes, fileto, ĝi estas ruĝa.
– Ĉu ĝi estas kun nigraj makuletoj?
– Jes, ekzistas tiaj beroj.
– Kaj ĉu kun antenetoj?
– Ĉu vi denove manĝis kokcinelojn?!
* * *
Kruko: Saluton, Baniko! Nu, jen, vi estas strangmiena!
Baniko: Mi denove havas problemojn pri virinoj.
Kruko: Kio ankoraŭ okazis al vi?
Baniko: Mi renkontis grandiozan virinon.
Kruko: Egbone! Ĉu ŝi amas vin?
Baniko: Jes, ŝi tre amas min.
Kruko: Do?
Baniko: Sed ŝia patro tute ne ŝatas min. Do, mi renkontis alian virinon, kiu samkvante plaĉas al mi.
Kruko: Kaj do?
Baniko: Ŝia patro ŝatas min sufiĉe, … sed ne ŝi! Kaj poste mi renkontis aliulinon, kiu tre amas min.
Kruko: Kaj ŝia patro?
Baniko: Ankaŭ li tre ŝatas min.
Kruko: Do, ĉio en ordo…
Baniko: Ne! Al ŝia edzo mi tute ne plaĉas!
* * *
Patrino: Sed kompatinda karulino, kio okazis al vi?
Junedzino: Ho panjo! Ĵus okazis teruraĵo! Mia edzo batis min!
Patrino: Kiel do? Sed mi kredis ke via edzo afervojaĝas kaj ne revenos antaŭ unu semajno…
Junedzino: Ĝuste, ankaŭ MI kredis tion!
* * *
Kliento en dombestvendejo: Ho! Kia belega birdo! Kian elegantan plumaron ĝi havas! Kaj kiel mirige ĝi kantas! Mi devas havi ĝin!
(Tiam la kliento rimarkas ke estas dua birdo en la kaĝo): Sed kio estas tio? Kial vi metis tiun alian birdaĉon en la saman kaĝon? Vidu kiel senkolora ĝi estas. Vidu kiel preskaŭ senpluma ĝi estas. Kaj ĝi timide tremetas en angulo, neniel fajfante. Sed negrave! Mi volas la unuan birdon. Kiom ĝi kostas, sinjoro komizo?
Komizo: Mi vendas ambaŭ birdojn kune je 125 eŭroj.
Kliento: Sed nur la kantulo interesas min. Ĉu vi vere ne povas vendi ĝin aparte?
Komizo: Neeble, sinjoro. La alia birdo estas la komponisto.
* * *
Instruisto, kolere: Krukido, malgraŭ ĉiuj admonoj kaj punoj, vi obstinas uzi la pronomon "ci" kiam vi parolas al mi, kvankam mi centfoje diris ke oni ne faru tion! Nun vi eksidu en la angulo kaj kopiu centoble la frazon "Mi devas ne diri 'ci' al mia instruisto".
Post kelka tempo Krukido revenas kun du folioj: Jen mia puntasko.
Instruisto, mirigite: Sed Kruko, kial vi kopiis la frazon ducentoble anstataŭ centoble, kiel mi postulis?
Krukido: Ho, estas por fari al ci plezuron!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.