|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Intervjuo kun frenezulejestro:
– Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj pacientoj estas jam sanigitaj?
– Por tiu ĉi celo mi havas iun simplan teston. Mi plenigas bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj proponas al la testato senakvigi la bankuvon…
– Ho, mi komprenis! Ĉiu normala homo sendube elektus la glason!
– Tute ne. Ĉiu normala homo eltirus la bankuv-ŝtopilon!
* * *
Direktoro de granda entrepreno serĉas novan kontiston. Estas tri kandidatoj.
Li intervjuas la unuan kandidaton: "Bonan tagon. Ĉu vi kapablas kalkuli?"
"Jes ja!" respondas la unua kandidato. "Mi estas eks-tenisisto, sed mi bone kapablas kalkuli: 15-0, 30-0, 30-15…"
"Ne, ne, ne!" diras la direktoro. "Tio ne taŭgas! Sendu la sekvan kandidaton."
Li intervjuas la duan kandidaton: "Bonan tagon. Ĉu vi kapablas kalkuli?"
"Jes ja!" respondas la dua kandidato. "Mi estas eksmilitisto, sed mi bonege kapablas kalkuli: unu-du, unu-du, unu-du…"
"Ne, ne, ne!" diras la direktoro. "Tio tute ne taŭgas!" Sendu la sekvan kandidaton.
Li intervjuas la trian kandidaton: "Bonan tagon. Mi esperas ke vi kapablas kalkuli, ĉu ne?"
"Jes ja!" respondas la tria kandidato. "Mi estas eks-ŝtat-oficisto, kaj mi tre bone kapablas kalkuli: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek…"
"Bonege!" ĝojkrias la direktoro. "Vi estas taŭga homo. Finfine estas iu kiu vere kapablas kalkuli. Jen, remontru tion al mi, mi petas."
"Certe," diras la kontenta kandidato: "Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, fanto, damo, reĝo…"
* * *
En vivo de viroj foje estas periodoj, kiam ili tute indiferentas rilate virinojn. Temas pri la 1-a, 2-a kaj 3-a periodoj de hokeaj matĉoj.
* * *
Ruĝa vino estas bona por konservi idealan sanstaton.
La sano estas bezonata por trinkadi vodkon.
* * *
Venas iu viro al pop-stelulo kaj demandas:
– Mi estas via ŝatanto… Diru, jen vi estas tiom fama, sed en viaj koncertoj duono de halo estas malplena…
– Kial duonmalplena? Oni vendas biletojn duoble pli, ol halo povas enteni, kaj poste akaparistoj vendas tiujn surstrate po $ 200 ĉiun.
– Bone. Sed kial neniu via KD aŭ sonkasedo aĉeteblas…
– Ĉu vi frenezas? Mi estas la plej vendata kantisto en la lando! mi havas du 'orajn' albumojn kaj tri 'platinajn', kaj ekzistas amasego da pirataj kopioj! Ĉu vi estas ŝatanto, se tiom malatentas!
– Nu, fakte mi ne estas vera ŝatanto. Mi estas el la imposta polico…
* * *
Kandidato Kandidato al grava posteno estas ekzamenata. La ekzamenisto demandas:
"Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"
Neniun respondon.
"Mi certas ke vi scias la respondon," diras la ekzamenisto. "Lia nomo komenciĝas per litero Z."
Neniun respondon.
"Poste estas litero A."
"Za…, Za…," diras la kandidato. "Ĉu Zanzibaro?"
"Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A…, kaj poste M…"
"Zam…, Zam…, ĉu Zamenhof?"
"Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"
* * *
Kiam la taksia pasaĝero volis paroli kun la ŝoforo, li frapetis lian ŝultron. La ŝoforo akre kriegis kaj deviigis la aŭton, preskaŭ frapigante ĝin antaŭ ol li regajnis regon kaj haltigis ĝin.
La ŝokita kaj timigita pasaĝero treme rigardis la ŝvitantan taksiiston.
"Pardonu min, ŝoforo! Mi ne divenus, ke vi estas tiel sentema!"
"Ne, ne, sinjoro! Ne estis via kulpo!" respondis la taksiisto. "Okazis tiel ĉar hodiaŭ estas mia unua tago kiel taksiisto. Dum la 25 antaŭaj jaroj mi ŝoforis ĉerk-veturilon!"
* * *
Patro (al la junulo kiu revenigas lian filinon post rendevuo): Junulo, mi havas du riproĉojn pri vi. Unue, vi promesis ke vi revenigos mian filinon je la 10a horo vespere. Kaj do, vi revenas je preskaŭ la unua horo matene!
Due, la fakto ke ŝi nun portas nur siajn ŝuojn kaj mamtenilon indikas al mi ke vi malbone kondutis kun ŝi dum la vespero. Sed tamen, restas unu pozitiva punkto -– tiu juna persono ne estas mia filino.
* * *
Juna viro vekiĝas matene kun katastrofa postdrinko: la kapo eksplodas kiel hidrogenbombo, la buŝo gustas kiel la pariza kloakaro, la okuloj aspektas kiel tomatoj…
Sed li havas obsedan memoron pri tio kion li faris dum la nokto.
La juna viro (al amiko): "Mi havas klaran rememoron ke mi seksumis kun monakino nur 80-centimetrojn alta!"
La amiko: "Tio ne eblas! Unue, oni ne povas seksumi kun monakino, kaj due, certe ne ekzistas tia malalta monakino!"
La juna viro: "Sed mia rememoro pri tio estas absolute klara: ŝi estis almenaŭ vestita kiel monakino, kaj altis nur 80 centimetrojn!"
Eniras alia amiko: "He, vidu la ĵurnalon! Vere, nia mondo frenezas!"
Frontpaĝo de la ĵurnalo: "En urba zoo: seksperforto ĉe la pingvenoj…"
* * *
Instruisto pri matematiko: Se mi havas tri pomojn dividotajn en sep egalajn partojn, kion mi devas fari, Joĉjo?
Joĉjo: Pomkaĉon, sinjoro!
* * *
Naĝeja gardisto: Pardonu min, fraŭlino, sed mi devas informi vin ke dupecaj naĝkostumoj estas malpermesataj ĉi tie.
Bervalino: Ĉu? Mi ne sciis. Nu, kiun pecon mi forprenu?
* * *
Edzinita paro estis spektantaj televidan prezenton en kiu suspektema edzino dungis privatan detektivon por kaŝe sekvi ŝian edzon, kiun la virino suspektis estis malfidela al ŝi.
La spektanta edzo demandis al sia edzino, "Do, karulino, ĉu vi iam faru tiel, dungante privatan detektivon por sekvi min?"
"Nu, mi ne estus tiel scivolema pri la alia virino," respondis la edzino,"Mi pli interesiĝus lerni kion interesan ŝi trovis pri vi."
* * *
Unu tagon, ricevinte telefonan alvokon de iu, la fanfarona oficeja estro ekscitiĝis.
Li stariĝis kun sia brusto pufigita kaj laŭte anoncis, "Mia edzino ĵus telefonis al mi! Ŝi diris ke ŝi estas graveda!"
Post silenta momento, aŭdiĝis mallaŭta vocxo, apenaŭ aŭdebla, el la malantaŭa parto de la ĉambro: "Kiun vi suspektas?"
* * *
Viro kiu longe amaferiĝis kun juna virino juĝis ke la tempo estas taŭga por proponi edziĝon al ŝi. Unu vesperon li alvenis portanta skatoleton en sia poŝo.
Post iom da konversacio, la viro demetis la skatoleton, malfermis ĝin kaj montris al ŝi fianĉan ringon, sur kiu estis gravurita la nomo de la amatino.
"Karulino!" li emocie demandis, "Ĉu vi edziniĝos kun mi?"
"Bedaŭrinde, mi ne povas fari tion," ŝi respondis, "Ĉar mi amas alian!"
"Kio! Diru al mi lian nomon! Mi volas paroli kun li – senprokraste!"
"Ne, ne! Mi ne volas ke vi batalu kun li!", ŝi ĉagreniĝis.
"Ne ĝenu vin, mia eks-karulino, mi nur volas proponi al li bonaĉeton pri la ringo."
* * *
Maljunulineto, jam en la lito, al sia edzo en la banĉambro: Karulĉjo, kion vi faras?
Maljunuleto: Mi lavas la dentojn.
Maljunulineto: Nu, estu ĝentila, lavu ankaŭ la miajn!
* * *
Unua juna bervalanino: Vi devus edziniĝi al Kruko. Jen vera viro -– li scias kion li volas.
Dua juna bervalanino: Ne, ne. Mi kredas ke mi edziniĝos al Baniko. Li scias kion MI volas!
* * *
Joĉjo: Kion faras via paĉjo?
Roĉjo: Mia paĉjo estas ŝtat-oficisto.
Joĉjo: Kaj via panjo?
Roĉjo: Ankaŭ panjo nenion faras!
* * *
Garaĝisto: Kiel do vi krevigis tiun ĉi pneŭmon?
Kliento: Tute stulte, mi superrulis alkohol-botelon.
Garaĝisto: Ĉu vi ne ekvidis ĝin antaŭe?
Kliento: Ne, ne. La ulo havis ĝin en sia poŝo!
* * *
Multe da bruo pro nenio Volapukista paro volas aĉeti domon, kaj do vizitas kelkajn. Unu el ili tre plaĉas al ili, sed dum la vizito ili ekaŭdas inferecan bruegon de proksime pasanta trajno. La domvendisto, iom embarasita, provas malgravigi la fenomenon:
"Vi sciu, oni aŭdas tiun bruon nur la unuajn du aŭ tri tagojn; poste oni ne plu atentas ĝin. Do ne maltrankviliĝu."
"Ne zorgu pri tio," ili respondas al li. "Ni simple pasigos la unuajn tri tagojn en hotelo!"
* * *
Orelo Manjo: "Panjo, panjo! Joĉjo daŭre tiras mian orelon! Li rifuzas delasi ĝin!"
Panjo: "Joĉjo! Delasu la orelon de via franjo!"
Panjo: "Sed Joĉjo!! Jam delasu la orelon de via fratino, aŭ mi punos vin!"
Panjo: "Joĉjo! Donu al mi la orelon de via fratino!"
* * *
Senutilaj elspezoj Diskutadas esperantisto, idisto, kaj volapukisto.
"Mia edzino tiom senutile elspezas monon," diras la esperantisto, "ke ŝi aĉetis al si naĝbasenon kvankam ŝi tute ne scias naĝi!"
"Kaj mia edzino estas sama," diras la idisto. "Ŝi aĉetis por si Mercedeson, kvankam ŝi tute ne scias konduki aŭton!"
"Ho, tio estas nenio," diras la volapukisto. "Mia edzino baldaŭ foriros por longa vojaĝo. Ŝi aĉetis al si skatolon da kondomoj, kvankam ŝi eĉ ne havas penison!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.