La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

17

ZORGNULIGANTO

Baniko renkontas sian amikon Kruko, kiu ridetas kaj aspektas tre bonstata. Pri tio Baniko miras, ĉar ĝis nun Kruko ĉiam malsukcesis en siaj aferoj.

"Ho, vi ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Baniko. "Ĉu vi komencis sukcesozan entreprenon?"

"Jes," kontente ridetas Kruko. "Mi eĉ ĵus dungis privat-sekretarion."

"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas privat-sekretarion?"

"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."

"Kiel? Mi ne komprenas."

"Nu, ĉiumatene mi transdonas al li ĉiujn neagrablajn poŝtaĵojn."

"Do, ĉiujn poŝtaĵojn!"

"H'm. Li prilaboras la poŝtaĵojn tiel ke mi povas deteni min de ĉiuj malagrablaĵoj. Tial mi lin nomas mia 'zorgnuliganto'."

"Sed diru, amiko," insistas Baniko, "tia kunlaboranto certe kostas multe da mono."

"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 eŭroj!"

"Ĉu jare?"

"Ne, ne…, 3'000 eŭrojn monate!"

"Sed, kiel vi gajnas sufiĉe da mono por pagi lin?"

"Nu, tio estas lia unua zorgo."

* * *

OPINIOJ!

Baniko starigis fiŝvendejon, kaj fiksis reklamtabulon super la pordon kun la vortoj "Ĉi tie vendado de freŝaj fiŝoj!"

Venis Kruko por aĉeti fiŝon, kaj demandas, "Sed kial vi skribis 'ĉi tie' sur vian reklamtabulon? Vi ja ne vendas viajn fiŝojn aliloke! La vortoj 'ĉi tie' estas superfluaj."

Baniko malaperigis la vortojn 'ĉi tie'.

La postan tagon, Kruko revenis, kaj opiniis, "Kial la vortoj 'vendado de' troviĝas sur via reklamtabulo? Ŝajnas al mi tute nenecese, ĉiu ja scias ke vi ne fordonacas la fiŝojn, sed vendas ilin!"

Baniko jesis, "Vi pravas! Mi forigos la vortojn."

Iom poste Kruko ankoraŭfoje revenis, kaj dum la babilado diris, "Mi fakte ne komprenas kial vi skribis 'freŝaj' sur vian tabulon! Oni ja ne aĉetus la fiŝojn ĉe vi se ili ne estus freŝaj!"

Al Baniko ankaŭ tio ŝajnis evidenta kaj prava, kaj li tuj forigis la vorton 'freŝaj'. Do, restis nur la vorto 'fiŝoj'. Kaj Baniko pensis ke neniu povos diri ion kontraŭ tiu vorto.

Sed la sekvan tagon Kruko denove eniris la fiŝvendejon, kaj demandis kial Baniko skribis la vorton 'fiŝoj' sur la reklamtabulon. "Tio ja estas sensencaĵo…, ĉar oni ja flaras la fiodoron de viaj fiŝoj en distanco de kelkaj kilometroj. Forigu do tiun nenecesan reklamon!"

* * *

"RELDOMO"

Baniko posedas tereneton en la kamparo, kaj forte deziras konstruigi sur ĝi feriodometon, sed ne havas la monrimedojn. Li konsideras la eblecon aĉeti ruldomon, kaj komencas rigardi la reklamgazetojn.

Li trafas interesan reklamon: "La Bervala Nacia Fervojo forvendas malnovajn pasaĝervagonojn tre favorpreze."

Li informigas detale, kaj decidas aĉeti do NE ruldomon, sed "reldomon".

Post kelkaj semajnoj, li invitas Krukon veni lin viziti en la kamparo.

Bedaŭrinde, la tago estas ege pluva, sed Krukon allogas la interesa sperto dormi en fervojvagono.

Sed kun mirego li konstatas ke Baniko sidas ANTAŬ sia vagono sub la pluvego, fumanta sian pipon.

"Sed homo, vi ja tute malsekiĝos!" li krias al Baniko. "Kial vi ne sidas interne?"

"Jam de du tagoj pluvas," klarigas Baniko. "Mi ege emis pipfumi, sed ne povas fumi interne, ĉar bedaŭrinde la Nacia Fervojo vendis al mi… vagonon por nefumantoj!"

* * *

VEREMA ĈASISTO

Kruko kaj Baniko babilas pri siaj ĉas-aventuroj.

"Jes ja!" fanfaronas Kruko. "Mi iam en unu tago pafis 999 skolopojn!"

"Ho ho!" moke ridas Baniko. "Kial vi ne simple diras ke estis 1.000 skolopoj?"

"Ne ne! Eĉ pro unu skolopo mi ne mensogas!"

* * *

POŜTA PROFITO

Kruko estas poŝtisto.

Iun tagon, Baniko scivolas, "Mi volonte ekscius de kio la poŝto profitas."

"Mi ne komprenas la sencon de via demando," perpleksas Kruko.

"Mi klarigu," diras Baniko. "La posto vendas poŝtmarkojn je fiksa prezo. Ekzemple, ĝi vendas la normalan 50-cendan postmarkon je 50 cendoj; la neŭrĝan 45-cendan poŝtmarkon je 45 cendoj, kaj tiel plu. Nun mi volus scii KIE do estas la profito de la poŝto?"

Je tiom stulta demando Kruko restis momenton perpleksa kaj konfuzita. Subite, ideo lin kaptas, kaj li fiere deklaras:

"Ho knabo, tio estas facile komprenebla. Vidu, letero je 50 cendoj rajtas pezi ĝis 20 gramojn, ĉu ne? Sed la plej multaj leteroj ja ne pezas 20 gramojn, sed malpli; ekzemple nur 10 gramojn, kaj tiel plu. El tiu diferenco, aŭ saldo inter 20 kaj 10 gramoj la poŝto profitas!"

* * *

MIRAKLA SAVIĜO

"Ho, mi mirakle evitis morton!" rakontas Kruko. "Mi falis de ŝtupetaro 20 metrojn alta!"

"Nekredeble!" miregas Baniko. "Kaj vi ne mortis!"

"Ne! Mi staris nur sur la unua ŝtupeto…

* * *

LA LUNO

Kruko kaj Baniko hejmeniras frumatene post tutnokta festado. Kruko unua rimarkas la lunon.

"K-k-kio eŝtaŝ tio?" li demandas.

"Eŝtaŝ la luno!" respondas Baniko.

"Ne, eŝtaŝ ĉerte la ŝuno. Ŝed ni ne diŝkutu pri t-t-tio, ŝed d-d-demandu la unuan renkont-t-toton…"

Vidante viron, ili lin demandas: "P-p-pardonu. Diru al ni ĉ-ĉ-ĉu tio eŝtaŝ la l-l-luno aŭ la ŝuno!?"

"Mi bedaŭras," la viro respondas, "sed mi ne scias. Mi estas eksterurbano."

* * *

MULTAJ ŜANĜOJ

Kruko promenas laŭ la ĉefstrato, kaj neatendinte renkontas malnovegan konaton.

"Ho, amiko!" ekkrias. "De kie vi ĵus venas? Kiel vi fartas? De almenaŭ dek jaroj mi ne vidis vin! Vi ja iomete ŝanĝiĝis intertempe: viaj haroj estas nun grizaj, almenaŭ tiuj kiuj restas; via barbo ankaŭ plilongiĝis; kaj vi entute plidikiĝis. Fakte, oni apenaŭ rekonas vin! Kie vi do estis dum la lastaj dek jaroj, kara Roberto!?"

Kaj Kruko entuziasme ĉirkaŭbrakas lin.

"Pardonu," la ulo respondas, "sed mi ne nomiĝas Roberto!"

"Nu!" reekkrias Kruko. "Ĉu vi ŝanĝis ankaŭ vian nomon!?"

* * *

BRILA NOKTO

Post malfrunokta festego, Kruko ŝancele iras laŭ la ĉefstrato. Li forte karambolas kun lanterno, kaj diras, "B-b-bonvolu pardoni, ŝinjoro!" Post kelkaj paŝoj li karambolas kun alia lanterno, kaj ree murmuras, "Ho, p-p-pardonu, ŝinjoro; m’ n’ volis ĉ-ĉ-ĉagreni vin!"

Li plu ŝanceliĝas antaŭen, kaj denove karambolas kun nova lanterno.

Ektimigite, li haltas, dirante, "M’ k-k-kredas k’ m’ restos ĉ-ĉ-cih tie ĝis p-p-preterpaŝoŝ t-t-tiu ĉi p-p-proĉeŝio…"

* * *

MATEMATIKO

Kruko parolas al Baniko, "Mi havas matematikan problemon solvotan de vi."

Baniko malmulte interesigas pri matematiko, sed konas la ŝercemon de Kruko, "Provu jam."

"Nu," komencas Kruko, "se mia loĝejo havas kvar ĉambrojn, kaj ĉiu ĉambro mezuras longe 4 metrojn kaj larĝe 4 metrojn, kaj se mi kutime portas striitan pantalonon, kiom mi do aĝas?"

Post mallonga pripenso, Baniko respondas, "Vi agas 44 jarojn."

"Vi pravas!" mirigite deklaras Kruko. "Sed diru, kiel vi elkalkulis tiun tute ĝustan rezulton?"

"Ege facile," ironie respondas Baniko. "Mia kuzo estas duon-idioto, kaj li aĝas 22 jarojn!"

* * *

BIENISTO

Ĵurnalisto vizitas malgrandan bienon en fora kampara regiono de Bervalo, por intervjui la bieniston, s-ron Krukon, kiu forlasis la grandan urbon por vivi nature.

"Ĉi tie la tero ne estas tre fekunda," klarigas Kruko, "kaj postulas do multan laboron por havi nur minimuman profiton."

"Tamen," diras la ĵurnalisto, "vi sufiĉe gajnas por pagi kamplaboriston…"

"Ah, ne!" insistas Kruko. "Tio estas la sola servisto kaj kamplaboristo kiu deĵoras ĉe mi, sed mi ja ne povas pagi ion al li."

"Sed do kiel vi elturniĝas?"

"Sufiĉe bone. Vidu, mi ne povas pagi al li, do lia salajro akumuliĝas. Post du aŭ tri jaroj, mi ŝuldas tiom al li ke li fariĝas la posedanto de tiu ĉi bieno anstataŭ mi, kaj do tiam estas MI kiu deĵoras ĉe LI. Sed ankaŭ li ne povas pagi al mi, do post kelkaj jaroj la bieno ree apartenas al mi, kaj tiel plu. Jen ĉio!"

* * *

KLOPODOJ

Kruko kaj Baniko estas en sekurega malliberejo, kaj komplotas por eskapi. Ili devas tra-, sub-, aŭ supergrimpi ne malpli ol dek du murojn. Vespere, la du homoj ŝteliras en kompleta silento kaj mallumo, kaj komencas grimpi la murojn. Unu post la alian, ili pli kaj pli pene sukcesas. Komplete elĉerpitaj, ili finfine alfrontas la dekduan muregon. Lacegaj, ili rigardas ĝin.

"Ni estas perditaj," anhelegas Kruko. "Ni neniel povos grimpi tiun ĉi. Mi estas kvazaŭ morta pro laco, mi ne plu povas antaŭeniri."

"Nu, bedaŭrinde," diras Baniko. "Ni do reiru!"

* * *

LIBERECO

– Kiel doni pli da libereco al virino?

– Pligrandigi la kuirejon.

* * *

ANTAŬTIMO

– Kio estas la plej granda antaŭtimo de vesperto?

– Laksi dum dormo.

* * *

KOKRITOJ

Baniko eniras la Verdan Krespuskon, kie festas liaj amikoj, kaj krias, "Vi ĉiuj estas kokritoj!"

La amikoj mirfrapigas. Kruko preskaŭ strangolite diras, "Kiel…?

"Jes!" elkrias Baniko. "Mi kusis kun mia edzino!"

* * *

INTELIGENTA KOMPARO

– Kio estas la diferenco inter inteligentaj viroj kaj nifoj (neidentigita fluganta objekto = «fluganta telero»)?

– Ĉiuj parolas pri ili, sed neniu iam vere vidis ilin.

* * *

FROSTIGA DEMANDO

– Kial bervalanoj ĉiam metas multajn glaci-kubetojn en sian frostegujon?

– Por certi ke ĝi restos sufiĉe malvarma.

* * *

NEŬTILA PARTO

– Kio estas neŭtila sur la korpo de virino?

– Viro.

* * *

ŜMAC’!

– Ĉu vi konas la rakonton pri Ŝmac’ la Limako?

– Jen Kruko kiu manĝas salaton, kaj… ŝmaaac’, la limakon!

* * *

STRANGA TRAFIKLUMO

– Ĉu vi konas la anekdoton pri Baniko kiam li volis iri al bordelo?

– Jes, li pasigis la tutan nokton ekstere, ĉar la lampo estis ruĝa, kaj li atendadis ke ĝi ŝanĝiĝu al verda…

* * *

MALBONA FARTO ĈE LA VARTO

Juna patrino malkontente telefonas al sia bebkuracisto:

"S-ro kuracisto," ŝi plendas, "mi aĉetis la libron kiun vi rekomendis, kaj ĝi estas terure fuŝa."

"Kiel do fusa?" miras la multesperta pediatro.

"Vidu mem je paĝo 352: "Kiam la bebo finis sian laktobotelon, lavu ĝin en bolanta akvo kaj purigu la internon per rigida broso.""

"Kaj do?"

""Kaj do"!? Sed mia bebo tute ne satas tiun traktadon!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.