La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

3

Iras homo tra dezerto. Estas tre varme. Li soifas… Subite li vidas puton.

Li aliras, enrigardas. Kaj tiu estas profundega, ne klaras, ĉu estas tie akvo, aŭ ne…

Li trovis ŝtonon, ĵetis ĝin en la puton. Kun mallaŭtiĝanta fajfo la ŝtono forfalis: nek resone, nek io ajn… Trovis li pli grandan ŝtonon - la sama rezulto… Sed li soifas ja… Eble io resonos en la profundo…

Vidas li – apudas ŝpalo. Kun peno li eltiris ĝin kaj ĵetis en la puton. La sama rezulto. Subite elfore ekbruegas, preter la homo preterekspresas kaprino kaj senhalte saltas en la puton.

La konsternita homo sidiĝas. Post iom da tempo aliras al li maljunulo:

– Aŭskultu, homo, ĉu vi ne vidis mian kaprinon?

– Jen ĵus preterkuris kaj saltis en la puton…

– Hm-mmm, strange. Ja estis ligita al ŝpalo…

* * *

KONFESO

Maljuna itala viro estas ĉe konfesejo kun sacerdoto.

"Nu, patro," komencas la maljunulo, "je la komenco de la dua monda milito, belega virino manfrapis mian pordon kaj plore petegis rifuĝon kontraŭ la invadantaj germanoj. Do, mi kaŝis ŝin en mia subtegmento kaj tie ŝi restis sekure."

"Tio estis mirinda ago," respondis la sacerdoto, "Certe vi ne devas konfesi tion."

"Jes, patro, sed mi estis morale malfortika kaj mi postulis ke ŝi devas pagi al mi per ofta seksumado," honte diris la maljunulo.

La sacerdoto meditis dum minuto kaj respondis, "Nu, tiam estis tre malfacila epoko kaj vi ege riskis vin. Vi suferus terure se la germanoj malkovrus ŝin. Mi scias ke Dio, pro lia bonkoreco, bilancos la bonon kaj la malbonon de viaj agoj kaj sekve juĝos vin milde."

"Bonege, pastro. Mi sentas min ege pli komforta," respondas la konfesanto.

"Ĉu mi rajtas demandi iom pli?"

"Certe, mia filo."

"Ĉu mi devas informi ŝin, ke la milito jam finiĝis?"

* * *

Vino Kliento en malgranda manĝaĵvendejo: Mi ŝatus litron da vino.

La vendisto: Ruĝan aŭ blankan?

Kliento: Mi prifajas -– mi estas blinda.

* * *

Malbonega novaĵo Kuracisto (je telefono): Mi havas du novaĵojn por vi: unu malbonan, kaj unu malbonegan.

Paciento: Komencu per la malbona.

Kuracisto: Mi ricevis la rezultojn de via lasta ekzameniĝo. La analizo klare indikas ke restas al vi nur dudek kvar horojn por vivi.

Paciento: Dudek kvar horojn!? Sed tio estas terura! Estas nekredeble! Kaj vi diras ke vi havas eĉ malpli bonan novaĵon anoncotan?

Kuracisto: Jes. Mi provas telefone kontakti vin por diri al vi la rezulton jam de hieraŭ…

* * *

Gramatiko Instruisto: Kio estas la estonta tempo de "Mi oscedas"?

Joĉjo: "Mi dormos".

* * *

Tago por ĉio Mortinto troviĝas en la postvivo – en infero. Kvankam li bone scias kial li estas tie, li tamen estas senesperigita. Tiam alvenas demono kiu demandas:

"Sed kial vi estas tiel malgaja?"

"Kiel mi ne estus malgaja!" eksklamas la ulo. "Mi ja estas en infero!"

"Ho, trankviliĝu! La infero ne estas tiel terura kiel oni kutime imagas.

Ni havas multajn okazojn por amuziĝi ĉi tie. Ekzemple, ĉu vi ŝatas drinki?"

"Drinki? Evidente. Mi ŝategas drinki!"

"Do, plaĉos al vi lundoj. Ĉiun lundon ni faras nur tion, drinkegas.

Viskion, tekilon, vinon, konjakon… Ni drinkegas ĝis fali sur la grundon kaj ĝis ĉion vomegi! Kaj tiam ni rekomencas."

"He je, tio ŝajnas sufiĉe bona."

"Ĉu vi fumas?" ankoraŭ demandas la demono.

"Jes ja!"

"Egbone! Plaĉos al vi mardoj. Ni havas la plej bonajn cigarojn en la mondo, kaj ni plenpulme fumegas! Kaj… se vi ekhavas kanceron, neniu problemo, vi jam estas morta, ĉe ne?"

"Nu, tio ŝajnas eĉ tute bona."

"Kaj mi certas ke vi ŝatas vetludi, ĉu ne?"

"Jes, kial ne? Tio okupas…"

"Do, plaĉos al vi merkredoj. Vi povos ludi je ĉio imagebla: ĵetkuboj, ruleto, ĉevalkuroj, pokero… Kaj se vi ĉion perdas, nu neniel gravas, ĉar vi jam estas morta."

"Interesege…"

"Kaj ĉu drogojn vi ŝatas?" demandas la demono.

"Ho, jesege, mi pli ol ŝatas tion. Cetere, ja tial mi estas ĉi tie…"

"Fantaste! Plaĉegos al vi ĵaŭdoj. Ĵaŭdo estas la tago por ĉiuj drogoj, kaj vi povos preni ĉiajn: krakon, heroinon, ekstazion, haŝiŝon… Ĉion kion vi volas. Kaj sen danĝero, ĉar vi ja jam estas morta…"

"Kia plezurego!" ekridas la mortinto. "Mi neniam imagis ke infero povus esti tiel agrablega loko!"

"Kaj," demandas la demono, "ĉu vi estas gejo?"

"Kion? Gejo. Ne, mi neniel estas samseksemulo."

"Aj, aj! Do tute ne plaĉos al vi vendredoj…"

* * *

MALNOVA AMIKO

Idisto rekonas malnovegan amikon en la strato, kaj alsalutas lin:

"Ha lo! Johano! Nekredeble, ni ne renkontiĝis de almenaŭ dek kvin jaroj!

Aj, vi vere multege ŝanĝiĝis!"

"Nu ja," respondas la alia, "sed mi ne nomiĝas Johano."

"Oj oj! Vi eĉ ŝanĝis vian antaŭnomon!"

* * *

POST LA FALO, NE PLU ESTOS BALO

Naŭdekjarulino falis kaj rompis al si la kruron. Oni tre bone prizorgis ŝin, kaj bele engipsigis la kruron.

Tiam la kuracisto diras:

"Post unu monato mi forigos la gipson. Kaj dume, ĉefe ne malsupreniru laŭ ŝtuparoj."

Unu monaton poste, la virino revidas la kuraciston, kiu forigas la gipson, kaj diras:

"Nun vi povos malsupreniri laŭ ŝtuparoj."

"Aĥ," ŝi suspiras, "des pli bone. Mi vere tediĝis malsupreniri per la pluvtubo…!"

* * *

BONEGA ARBARISTO

Reklamo postulas: "Bezonata: tre sperta arbaristo". Viro respondas al la reklamo kaj estas demandita pri lia sperto.

"Mi laboris en la Sahara arbaro."

"Vi volas diri la Sahara dezerto, ĉu ne?", respondas la intervjuisto.

La viro ridas kaj diras, "Certe, tiel ĝi nomiĝas nuntempe!"

* * *

PREZO DE KONSILO

Enirante la oficejon de avokato, viro demandas pri liaj tarifoj.

"Kvindek dolarojn po demando," respondas la advokato.

"Tio estas multkosta, ĉu ne?", demandas la viro.

"Vi pravas," diras la avokato."Do, kio estas via tria demando?"

* * *

VIKTIMO DE FAJRO

Antikvatempe, almozulo vagas de pordo al pordo, petegante monon. Li klarigas al ĉiuj ke li, kompatinda viktimo, devas peti tian helpon ĉar lia hejmo detruiĝis per fajro.

Iu vigla ulo demandas, "Ĉu vi havas dokumenton de la urbestro, kiu konfirmas vian historion?"

"Oj, oj!", respondas la petanto,"Ankaŭ tio estis detruita!"

* * *

Unu tagon en restoracio Du turistoj vizitas Hispanion. Ili decidas iri por vespermanĝi en restoracio kies specialaĵo estas "Taŭro-ovoj laŭ Hispana Stilo". Tiu plado estas famkonata pro sia stimulefekto, eĉ pli efika ol Viagro. La restoracio ricevas la taŭro-varojn de la taŭroludejo tuj apuda.

Kiam la kelnero servas al ili la pladojn, la turistoj konstatas ke la du taŭro-ovoj estas malgrandegaj, kaj unu plenvoĉe plendas:

"Diru jam, mi kredis ke la taŭroj havas grandajn testikojn!"

Kaj la kelnero respondas: "Jes, efektive – sed ĉifoje estas la taŭro kiu gajnis!"

* * *

Unu tagon ĉe rabisto Rabisto preterpasas pordegon de la palaceca domo kiun li planas rabi, kaj vidas avertoŝildon: "Atentu la danĝeran papagon!"

"Ha ha!" li mallaŭte ridas (do eble: haet' haet'!) "Se ili kredas timigi min per sia stulta papago, ili eraregas!"

Fulmrapide li grimpas trans la muron kaj per sia paspartuo facile eniras la domon. Ĝuste tiam li ekvidas la faman danĝeran papagon kaj diras al ĝi:

"Nu, kompatinda amiketo, vi vere neniom utilas!"

Je tiu sekundo, la papago ekblekas:

"Reks, ataku! Reks, ataku!"

* * *

Ekzameno pri fiziko en universitato.

Temo: "Sono kaj lumo".

Eniras studento. La profesoro demandas:

– Kio estas pli rapida: lumo aŭ sono?

La studento respondas:

– Lumo.

– Bone. Sed kial?

– Se mi ŝaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur poste venas la muziko.

– Malbone. Via ekzamenado estas finita.

Eniras dua studento. La sama demando.

Studento respondas:

– Sono.

– Pruvu!

– Kiam mi ŝaltas TV, komence aŭdiĝas zumo, kaj nur poste aperas bildoj.

– Malbone. Foriru!

La profesoro enpensiĝis: Aŭ studentoj estas tro stultaj, aŭ la demandoj estas tro komplikaj?

Eniras tria studento. La profesoro demandas:

– Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ĝi pafas.

Kion vi eksentos pli frue: la flamon el la kanono aŭ la bruon de la pafo?

– Kompreneble la flamon.

Profesoro kun ek-ĝojo:

– Kaj kiel vi tion klarigas?

La studento pensetis dum sekundo kaj respondas:

– Nu ja, la okuloj estas multe pli antaŭe ol la oreloj!

* * *

VINTRA FIŜKAPTADO

En malvarma vintra tago, maljunulo marŝis sur glacia Lago Erio, faris truon en la glacio kaj komencas fiŝkaptadi per ŝnuro kaj hoko. Dum horo li pacience atendis mordeton de fiŝo sed nenio okazis.

Tiam alvenis knabo kiu simile tranĉis truon je kelkaj metroj for de la oldulo kaj trametis fiŝkaptan ŝnuron en la lagon. Tuj la knabo eltiris grandan fiŝon kaj senhezite refoje enmetis sian ŝnuron en la truon.

Nekredante, la maljunulo rigardis kiel la knabo kaptas unu, du, tri kaj fine ses bonajn fiŝojn. Dume la odulo kaptis nenion.

Tiam la maljunulo aliris la knabon kaj demandis, "Dumvive mi fiŝkaptadas ĉi tie sed neniam vidas tian kian vi ĵus faris. Bonvolu, diru al mi, kiel vi tiel sukcesas?"

"Bi bebaf bobfeŭvi bavajm biajm beŭmojm," respondis la eta knabo.

"Pardonu, mi tute ne komprenis kion vi diris," diris la maljunulo.

La knabo kraĉis bulon el sia buŝo en sian manon kaj respondis, "Sinjoro, vi devas konservi varmaj viajn vermojn."

* * *

BELA BEBO

Juna patrino sidas en aŭtobuso kaj karesas sian bebeton. Viro komplete ebria enbusiĝas kaj ĵetsidiĝas apude. Li ekvidas la virinon, kaj diras:

S'luton, bel'lino…

Tiam li ekvidas kaj bebon, kaj hurlas: Aĥ, kia hororo! Tiom malbela bebo, mi ne sciis ke tio povas ekzisti!

La juna patrino, tre vundita, ekploregas. La busŝoforo, aŭdante la kriojn kaj ploron, haltigas sian buson kaj elĵetas la ebriulon. Li eksklamas: Ho, tiuj ebriuloj! Mi satiĝis je ili! Jen, trinku iom da kafo el mia termoso, tio trankviligos vin.

La juna virino dankeme akceptas.

La ŝoforo ankoraŭ diras, serĉante en sia sako: Kaj mi havas ankaŭ bananon por via eta simio.

* * *

PURA MANĜAĴO

Kliento en restoracio: Kelnero, kio estas la hodiaŭa ĉefplado?

Kelnero: Estas bovidlangaĵo, sinjoro.

(Ja temas pri franca restoracio.)

Kliento: Ne, ne! Mi ne povas manĝi tion. Mi ne ŝatas ĝin. Cetere, ĝi estas malpura, ĉar ĝi venas el bestbuŝo!

Kelnero: Tiukaze, sinjoro, mi konsilas al vi ovaĵon.

* * *

PURA MENSO

La pastro estis promenanta preter grupo de adoleskantaj knaboj, kiuj babile sidis sur la preĝeja gazono. La pastro demandas kion ili faras.

"Nenion gravan, pastro," unu respondis, "Nur konkursas, kiu el ni kapablas fari la plej grandan mensogon pri siaj seksaj spertoj."

"Knaboj, knaboj!" admonis la pastro,"Mi ŝokiĝas! Kiam mi havis vian aĝon, mi ne eĉ pensis pri sekso!"

La knaboj unisone kriegis, "Vi venkis, pastro!"

* * *

ZORGEMA AMIKO

Alano kaj Rikardo estis pacientoj en psikiatria hospitalo kaj ofte kune promenis.

Unu tago dum ili preterpasis la hospitalan naĝejon, Alano subite plonĝis en la profundon. Li sinkis al la fundo kaj restis tie. Rikardo senhezite plonĝis en la akvon, prenis Alanon kaj eligis lin el la naĝejo. Per tio li evidente savis la vivon de Alano.

La hospitala direktoro aŭdis pri la kuraĝa ago de Rikardo kaj alvokis lin al sia oficejo. La direktoro diris al Rikardo: "Estas por vi kaj bona kaj malbona novaĵoj. Unue la bona: mi decidis liberigi vin el la hospitalo. La malbona: mi bedaŭre informas vin ke via amiko, Alano, mortis.љ Li pendigis sin je la kolo en la banĉambro".

"Ho, ne estis tiel," respondis Rikardo, "Estis mi kiu pendigis lin por sekiĝo".

* * *

Foje en iun drinkejon eniras ĉevalo. Ĝi demetas ĉapelon kaj palton, mendas glason da viskio kaj unu sandviĉon. Ĝi plezure drinkas kaj manĝas, poste pagas kaj foriras, ege kontenta, kaj promesinte sekvan tagon reveni.

La drinkejestro, ŝokita kaj konsternita, kuras telefoni al sia amiko, direktoro de cirko.

– Ĉi tie estas TIA peco por via cirko! Venu morgaŭ, vi vidos!

Sekvan tagon la cirk-direktoro atendas en la drinkejo. Vespere la ĉevalo eniras, denove mendas viskion kaj sandviĉon. La direktoro apudsidiĝas:

– Pardonu pro la ĝeno, ĉu vi volas gajni iom da mono? Kiom vi nun salajras?

– Nu, ĉirkaŭ 300 dolarojn, – la ĉevalo respondas.

– Ni proponas al vi 1000 dolarojn, plus senpagaj loĝigo kaj manĝigo!!

– Sed kie necesas labori?

– Estas proksime, en cirko.

– En cirko?!?! Nu, mi certe konsentas labori en cirko kontraŭ 1000 dolaroj, sed diru: por kio vi bezonas programiston en cirko?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.