La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

14

MALAVARA AMO

Kruko freneze ekamas servistinon, kaj li decidas okupiĝi pri ŝi. Li aĉetas por ŝi novajn vestojn, multajn juvelojn, luksan veturilon por ke ŝi ne devu preni metroon malfrunokte, grandan multekostan apartamenton, kaj kunportas ŝin por libertempi ĉe la marbordo.

Post kelka tempo li decidas ke li ne povas vivi sen ŝi.

"Mia karega," li diras al ŝi, "ni geedziĝu!"

"Ho, ne!" ekkrias la junulino. "Vi estas multe tro elspezema!"

* * *

FESTENO

S-ino Kruko organizas festenon ĉe si, kaj invitas ĉiujn geamikojn. Ĉar ŝi estas iom gastronomiema, kaj tre ŝatas la francan kuirarton, ŝi decidas servi helikojn laŭ la franca maniero. Ŝi do sendas sian edzon por ke li aĉetu freŝajn helikojn.

Kruko ekiras por akiri la gasteropodojn, sed li trovas nek ĉe la stratbazaro, nek ĉe la supervendejo. Sed oni donas al li la adreson de helikkultivejo iom ekster la urbo.

Do, li prenas sian aŭton kaj veturas en la kamparon, kaj ĉe la helikfarmon oni vendas al li dek dekduojn da helikoj.

Reveturante urben, Kruko vidas junan kaj belan virinon kies aŭto staras vojflanke kun krevita pneŭo. La virino nur staras tie, rigardante la pasantajn aŭtojn kun senhelpeco "skribita" sur la vizaĝo – ĉar ŝi neniam ŝanĝis pneŭon en lavivo, kaj eĉ ne havas krikon en la aŭto. Kruko, bonkorulo ĉiam, haltas por helpi ŝin.

Ek, ek, de unu ĝis dek! Kaj Kruko ŝanĝas por ŝi la pneŭon. Tre danka, ŝi proponas ke li trinku glaseton ĉe ŝi. Kaj ĉar ŝi estas tre plaĉaspekta, Kruko ne povas rifuzi. Kaj, ĉar tia estas la vivo, unu afero sekvas alian, kaj Kruko pasigas la tutan nokton ĉe ŝi, komplete forgesinte la helikojn kaj la festenon.

Je la sepa matene, li katastrofe vekiĝas kriante: "La helikojn! La festenon! Aĥ, aĥ! La 'festo' estos mia!"

Li rapidegas ĉe sin, kaj alvenante antaŭ sian pordon, li metas la sakon da helikoj planken, kaj tiam li sonorigas.

S-rino Kruko malfermas la pordon, kaj kolerege krias: "Kaj kie vi do pasigis la tutan posttagmezon kaj la tutan nokton!?"

Kaj Kruko rigardas la helikojn, kiuj eskapas el la sako kaj rampas sur la pordotapiŝo, tiam rigardas sian edzinon, rerigardas la helikojn, kaj krias al ili: "Ek, ek, knaboj! Ni estas preskaŭ tie!"

* * *

LA BESTOKURACISTO

La avo de Kruko estas farmisto. Unu tagon li aranĝas la venon de la bestokuracisto por fari artefaritan ensemigon ĉe lia plej bona laktobovino. Sed lastaminute la avo devas malĉeesti pro iu grava afero, do la bestokuracisto trovas nur la avinon ĉe la farmo. Kaj la avino havas kapon kiu ne sidas tute rekte sur la ŝultroj – ŝi ja estas la avino de Kruko!

"Bonan tagon, avinjo Kruko!" ĝentile salutas la juna bestokuracisto. "Mi venas kiel interkonsentite por ensemigi vian bovinon."

Avinjo kondukas lin en la bovinejon ĝis antaŭ la bovino, kaj tiam fingromontras najlon fiksitan sur fosto.

"Aranĝiĝu mem," ŝi diras al li. "Jen la besto, kaj jen najlo por alkroĉi vian pantalonon!"

* * *

PARAŜUTISTO

Kruko volas por la unua fojo salti kun paraŝuto. La kontrolisto klarigas ĉion al li:

"Vi saltos aŭtomatece. Tio signifas ke la tirilo de via dorsa paraŝuto estos aŭtomate tirita kiam vi saltos el la aviadilo. Tamen, se ial tio ne okazus, vi simple tiru la tirilon de via stomaka paraŝuto, kaj ĉio okazos glate. Kiam vi atingos la grundon, kamioneto alvenos por preni vin revenen al la aerodromo. Ĉu en ordo?"

"Perfekte!" respondas Kruko, kiu antaŭĝuas la novan sperton.

Li saltas en la aeron. Sed post dek sekundoj, li konstatas ke efektive lia dorsa paraŝuto ne etendiĝis. Do, li trankvile tiras la tirilon de la stomaka paraŝuto, sed ankaŭ ĉi-foje nenio okazas, ĝi ne funkcias. Kruko komencas timi.

"Kaj kun mia malbonŝanco," li diras al si dum li akceliĝas al la grundo, "mi certas ke tiu kamiono ne estos tie akurate!"

* * *

BONA AFERO

Kruko kaŝe iras viziti putinon.

"Mi havas nur 15 eŭrojn," li diras al ŝi. "Sed se vi bonvolas, mi povas doni al vi tute novan paron da tenisoŝuoj!"

"Nu, en ordo," diras la ino. "Sed mi avertas vin ke mi ne moviĝos. Vi devos fari la tutan "laboron"."

Ili supreniras al la ĉambro de la knabino kaj senvestiĝas. Kruko estas ne tre lerta amorulo, sed li estas pasiega, ĉar la knabino estas sufiĉe ĉarma. Dum lia energia pistado, ŝajnas al li ke la ino tamen moviĝas.

"Vi moviĝis!" li elkrias pro ĝojo. "Tio ja montras ke vi amas min!"

"Ne revu!" respondas la putino. "Mi nur provas la ŝuojn…"

* * *

KIE VI ESTIS?

Kruko piediras en la strato, kiam subita voĉo ekkrias malantaŭ li: "Haltu! Haltu tuj, aŭ briko falos sur vian kapon!"

Surprizita, Kruko haltas, kaj efektive briko malfiksita de apuda domo falas, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ lia nazo. Li turniĝas, sed estas neniu!

Kruko daŭrigas sian iradon, kiam post kelka tempo li denove aŭdas: "Haltu! Haltu tuj, aŭ aŭtomobilo frakasos vin!"

Li haltas, kaj efektive aŭtomobilo subite aperas je tro granda rapido, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ li. Denove li turniĝas, sed daŭre estas neniu.

Do, li mem diras laŭtvoĉe: "Sed kiu vi estas?"

"Mi estas via gard-anĝelo," respondas la voĉo.

"Ĉu vere?" diras Kruko. "Kaj kie vi do estis la tagon de mia edziĝo!?"

* * *

NERVO

Kruko: Ĉu vi scias kiu estas la plej longa nervo de la homa korpo?

Baniko: Jes. Estas la optika nervo. Ekzemple, se vi eltiras hareton ĉe via pubo, tio igas vin plori!

* * *

MALSANO

S-rino Kruko kondukas sian 18jaran filinon ĉe kuracisto.

"Sinjorino," li diras ekzameninte la junulinon, "ŝajnas al mi ke via filino estas infektita de sifiliso."

"Sifiliso!" ekkrias la prudema virino. "Sed tio estas terurega! Diru, sinjoro kuracisto, ĉu ne eblus ke ŝi infektiĝis en publika necesejo?"

"Eblas," respondas la kuracisto pripensinte. "Sed ĉiukaze, tio ne devus esti tre komforta."

* * *

PREZA PUPO

Du knabinetoj ludas en parko per siaj novaj pupoj.

"Kie vi aĉetis vian pupon?" demandas la unua.

"En superbazaro Hiperprez'," respondas la dua. "Panjo pagis por ĝi 30 eŭrojn. Kaj la via?"

"Mia panjo pagis eĉ 45 eŭrojn," fieras la unua.

Sur la sama benko sidas juna virino kun bebĉareto. La knabinetoj ekinteresiĝas pri la novnaskito.

"Kaj kiom vi pagis por via bebo?" demandas la unua knabineto.

"Nu," pripensas la virino, "entute mi pagis en la naskokliniko proksimume 1.500 eŭrojn!"

Kiam la virino foriras, la dua knabineto diras al la alia:

"Ŝajnas al mi ke por tia prezo, ŝi certe fikiĝis!"

("fikiĝis" ĉi tie = trompiĝis)

* * *

KROZADO

Kruko la unuan fojon de sia vivo vojaĝas mare, per granda krozoŝipo. Ekŝtormas. Kruko suferos pro terura marmalsano, kaj  restas en sia kajuto, kie li povas vomi trankvile.

Stevardo frapas je lia pordo, kaj diras:

"Ĉu mi servu la tagmanĝon en via kajuto?"

"Ne, dankon," respondas Kruko. "Vi ĵetu ĝin rekte en la maron!"

* * *

SURPRIZA DONACO

Estos baldaŭ la naskiĝtago de sinjorino Kruko, kaj Kruko havas nenian ideon pri taŭga donaco.

"Ŝi jam havas ĉion imageblan," plendas Kruko ĉe la kolegoj. "Kaj ĉiukaze ŝi povas aĉeti por si ĉion deziratan."

"Mi havas ideon!" sugestas kolego Baniko. "Donu al ŝi donackarton kun jena teksto: 'Bona por tridek minutoj da eminenta amorado, kie, kiam, kaj kiel plaĉos al vi!' Mi garantias ke ŝi estos ravita!"

La sekvan tagon Baniko demandas al Kruko:

"Nu? Ĉu vi faris laŭ mia sugesto?"

"Jes," respondas Kruko.

"Kaj ĉu plaĉis al ŝi?"

"Laŭŝajne, jes," diras Kruko. "Ŝi salte ekstaris, kisis mian frunton, kaj forkuris kriante ke ŝi revenos post duonhoro!"

* * *

BONA LABORISTO

Kiam Kruko estis juna, li laboris kiel kampara laboristo. Li eklaboris ĉe farmo, kaj tiu laboro multe plaĉis al li. Sed la farmisto maldungis lin post tri monatoj. "Tamen," protestis Kruko, "mi tre bone laboris dum mi estis ĉe vi! Mi riparis la rikoltomaŝinon, mi renovigis la motoron de la traktoro, mi ordigis ĉiujn barilojn. Ho, kaj ankaŭ la ĉiumonatajn sangoperdojn de via filino, mi sukcesis komplete haltigi ilin…"

* * *

LONDONA AŬTOBUSO

Kruko kaj Baniko, niaj bervalaj herooj, vizitas Londonon. Ili volas vidi la London-Turon, kaj devas preni aŭtobuson. Kiel ĉiuj scias, la londonaj busoj estas du-etaĝaj. (Se ĉiuj scias, kial mi do ripetas tion?)

"Ĉu vi preferas iri sur la unua etaĝo aŭ sur la dua?" demandas Kruko.

"Ho, ni devas resti sur la unua etaĝo," respondas Baniko. "Mi rimarkis ke supre ili ne baldaŭ foriros, ĉar eĉ ne estas ŝoforo!"

* * *

KROKODIL-ŜUOJ

Kruko kaj Baniko vizitas Parizon, kaj rimarkas ke tre laŭmodaj estas krokodil-ŝuoj.

"Ĉu ni kreŭ firmaon pri krokodil-ŝuoj en Bervalo?" demandas Kruko. "Ni povus riĉiĝi!"

"Sed ni ne havas krokodilojn en Bervalo," protestas Baniko.

"Senprobleme," respondas Kruko. "Ni simple iru en Afrikon por preni!"

Do, ili forvojaĝas en Afrikon. Post longa irado, ili venas ĉe riveron, kaj vidas enorman krokodilon. Ili postkuras ĝin, kaj post pli ol horo da luktado, ili sukcesas kapti ĝin.

Baniko zorge observas la gigantan beston:

"Fek!" li elkraĉas. "Ni venis ĉi tien por nenio!"

"Kial do?" demandas Kruko.

"Vidu mem," respondas Baniko. "Ĝi eĉ ne HAVAS ŝuojn!"

* * *

KOMPLEKSA DEMANDO

"Panjo, panjo! Kio estas 'edip-komplekso'?"

"Silentu, kaj kisu min!"

* * *

MOLECO

Kruko estas en hotelo, ĉe la akceptejo. Klinante sin por preni valizon, li senintence frapas per sia kubuto virinon ĉe la mamo.

"Sinjorino," diras Kruko, kiu neniam maltrafas okazon por plaĉi al virino, "mi petegas pardonon! Se via koro estas same mola kiel via mamo, mi certas ke vi povos facile pardoni min…"

"Kaj vi, sinjoro," respondas la ne tre severa virino, "se via kaco estas same malmola kiel via kubuto, sciu ke mi estas en ĉambro 210."

* * *

GANGSTERA LOGIKO

La gangstera ĉefo bezonas du subĉefojn, do li venigas siajn tri nevojn, Joĉjon la Strabulon, Peĉjon la Kvarfingrulon, kaj Roĉjon la Belkapulon. Li alparolas unue Joĉjon la Strabulon:

"Joĉjo," diras la bandestro, "kiom estas kvar plus kvin?"

"Estas ses, ĉef'!" diras Joĉjo la Strabulo.

"En ordo. Sidiĝu en la angulon."

Li alparolas sekve Peĉjon la Kvarfingrulo:

"Peĉjo, kiom estas kvar plus kvin?"

"Estas sep, ĉef'!" respondas Peĉjo la Kvarfingrulo.

"En ordo," diras la gangstero. "Ankaŭ vi sidiĝu en la angulon."

Tiam li alvokas Roĉjon la Belkapulon:

"Roĉjo, kiom estas kvar plus kvin?"

"Nu, estas evidente naŭ, ĉef'!" memfide respondas Roĉjo la Belkapulo.

La ĉefo do prenas sian revolveron kaj pafas tri kuglojn en la kapon de la Belkapulo. La du aliaj, daŭre sidantaj en la angulo, ŝokite demandas:

"Sed ĉefo, kial vi mortigis lin?"

"Ĉar li sciis tro multe!"

* * *

AŬSKULTU PANJON!

Kruko: "Mi devintus aŭskulti mian patrinon kiam mi estis knabo!"

Baniko: "Kial? Kion ŝi diris?"

Kruko: "Sed ĝuste mi ne scias! Kiel mi diris, mi ja ne aŭskultis ŝin!"

* * *

KOMPRENIGAJ GESTOJ

Kruko krozadas sur Pacifiko sur bervala krozoŝipo. Li staras sur la ĉefa ferdeko kaj babilas kun la ŝipestro kiam la ŝipo preterpasas senhoman insuleton oceanmezan. Subite li rimarkas ke tamen sur la insulo estas ulo kiu strangamaniere agitas la brakojn, farante rapidajn signojn al la ŝipo.

"Sed kial tiu ulo gestegas tiel?" demandas Kruko.

"Nu, ni preterpasas tiun ĉi insulon unufoje jare," diras la bervala ŝipestro.

"Mi pensas ke li ne ŝatas ke ni navigas apud lia insulo."

* * *

REORGANIZO

En Edeno, Adamo plendas ĉe Dio:

"Vidu, Dio," diras malkontenta Adamo, "vi donis al mi 32 dentojn, tio ja estas ĝentila. Sed… vi donis al mi nur unu kacon. Ĉu vi ne povus ŝanĝi tion? Estas ĝentilege se vi povus inversi tion. Nu, estu ĝentila, tiu tre plezurigus min…"

"Aŭdu, Adamo," provas kontraŭi Dio, "nu…, he…, do bone, en ordo…"

Kaj Adamo troviĝas kun ununura dento, sed ja 32 kacoj. Efektiva koliero da kacoj.

Adamo ekiras tutfiere kun sia rozario da kacoj.

Subite Dio revokas lin:

"Ho, atendu! Kaj jen tri kestoj da ĉurovoj! Ĉu vi tamen kredas ke portos ilin _mi_!?"

* * *

ŜPARADO

Sepdekjarulo edziĝas kun deksepjarulino. Dum la nupta nokto, la oldulo surprizas ŝin per sia ardo kaj ripetkapablo.

Tiel ke matene, dum li kontente ronketas, ŝi sentas kvazaŭ ŝi pasigus nokton en kazerno. Ŝi pene ellitiĝas, kvazaŭ rampas ĝis la banĉambro, kaj rigardas sin en spegulo.

"Li ja diris ke li ŝparadis dum kvardek jaroj," ŝi murmuras, "sed mi kredis ke li parolas pri mono…!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.