|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTOJAŭtoroj: diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Bone vestita Viro estas en la dezerto, kaj de horoj vagas perdita, senakva, preskaŭsvene.
Li estas soifmortonta. Subite li ekvidas dometon supre de duno, kaj li penege ekrampas, kaj fine atingas antaŭ la pordon. Li konstatas ke temas pri vestobutiko.
"Akvon," li petegas kompatveke al la butikisto, "bonvolu doni al mi glason da akvo."
"Mi ege bedaŭras," respondas la butikestro, "sed ĉi tie ni havas nur vestojn. Rigardu nur tiun ĉi belegan kravaton el pura silko…"
"Aĥ, mi ne bezonas kravaton, mi bezonas nur akvon!"
"Mi ege bedaŭras," ripetas la butikestro, "ĉi tie ni ne havas akvon. Sed rigardu tien, ĉe la horizonto sur alia duno, tie estas restoracio, kun trinkejo."
Do nia kompatindulo foriras, kaj uzante siajn lastajn fortostreĉojn, post ankoraŭ horo, fine atingas la trinkejon.
"A-a-akvon!" li apenaŭ sukcesas elgorĝigi, "bonvolu doni al mi glason da akvo."
"Neeble, sinjoro," respondas la verŝisto. "Ĉi tie ni ne servas al senkravataj viroj…"
* * *
Manĝ-invito Sinjoreca volapukisto promenas en parko, kaj ekvidas trampon kiu bovece manĝas la herbon.
"Ho, mia bedaŭrinda bonulo," ekkrias la bonfarema sinjoro. "Via stato kortuŝas min. Bonvolu akcepti mian inviton veni manĝi ĉe min."
"Vi estas vere bonkora, sinjoro," respondas la trampo. "Sed ĉu mi rajtus peti vian indulgon akcepti ankaŭ mian edzinon kaj niajn kvin infanojn."
"Sed absolute jes," respondas la sinjoro. "Kun granda plezuro. Efektive, mi ne tondis mian gazonon de pli ol monato!"
* * *
– Mi decidis maldungi mian sekretariinon – diras direktoro.
– Kial? – demandas lia amiko.
– Jen, aŭskultu. Antaŭnelonge, en la tago de mia jubileo, mi renkontis ŝin sur la strato. Ŝi portis du grandajn sakojn. Mi proponis helpi al ŝi kaj portis la sakojn ĝis ŝia domo. Ŝi invitis min por taso da kafo.
– Tio ja estas bone!
– Ni venis ŝian loĝejon. Ŝi foriris en apudan ĉambron dirante, ke mi venu tien, kiam ŝi min vokos.
– Sed tio ja estas bonege!
– Post kvinљ minutoj ŝi min vokis. Mi venis: en la ĉambro staris preparita manĝotablo, ĉe kiu sidis miaj oficistoj.
– Tio ja estas belege!
– Sed, prezentu al vi, kiaaspekte mi tien venis.
* * *
Viro revenas hejmen tre malsata. Li sonorigas ĉe la pordo.
La pordon malfermas nekonato.
– Kiu vi estas? – demandas la nekonato.
– Edzo.
– Kion vi volas?
– Mi volas manĝi.
– Ĉu vi manĝos la hieraŭan barĉon?
– Jes, manĝos.
– Venu morgaŭ.
* * *
Oni sonorigas ĉe la pordo. Mastro malfermas, sur la sojlo staras gastoj.
– Vi almenaŭ estu avertinta min, – riproĉis ilin la mastro.
– Sed ni volis trovi vin hejme.
* * *
Eta knabino venas al zoo-vendejo. Ŝi ĉarmege ridetas kaj diras al vendisto:
– Mi volas aĉeti kuniklon.
La vendisto respondas:
– Ĉu vi volas aĉeti ĉi tiun blankan, malĝojan simpatiegan kuniklon, aŭ ĉi tiun nigran petolemulon?
La knabineto, same sune ridetante, diras:
– Por mia boao estas tute egale!
* * *
Konversacias tri pastroj – katolika, ortodoksa kaj judaisma – pri tio, kies kredo pli pravas kaj efektivas.
La katolika argumentas: iam mi flugis per avio kaj la avio ne povis alteriĝi ĉar ŝasio ne elĵetiĝis. Sed mi preĝis al MIA Dio kaj – ĉu vi povas imagi? – ĉio finiĝis bone.
La ortodoksa kontraŭdiras: tio estas bagatelo. Jen mi foje navigis, kaj nia marŝipo okazis en centro de ŝtormo, ni preskaŭ dronis, sed mi preĝis al MIA Dio kaj – ĉu vi povas imagi? – la ĉirkaŭa maro ŝtormas, sed apud la ŝipo estas perfekta trankvilo.
La judaisto diras: jes, tio tre bonas, sed aŭskultu min. Iras mi sabate al sinagogo kaj subite vidas surtere monujon. Dikan monujon. Kaj mi ne havas eĉ solan groŝon. Kaj tie estas plena monujo! Sed sabato!! Mi maldevas labori. Mi maldevas eĉ kliniĝi por levi ion ajn. Mi haltis kaj komencis preĝadi ke la monujo aliĝu al mi. Kaj ĉu vi povas imagi? – ĉie estas sabato, sed ĉirkaŭ mi – ĵaŭdo!!!
* * *
Infanoj Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj.
Post ĉi tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne sendu, ĉi tie furiozas uragano."
La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu uraganon. Mi preferas ĝin."
* * *
Admonas maljunulo knabeton: "Knabeto, ĉu vi ne komencis fumi tro frue?"
"Kial tro frue? Ja post momento estos tagmanĝo."
* * *
Patrino: "Ne, je tiu filmo, al junularo malpermesita, mi vin ne lasos iri.
Preferu atendi, kiam ĝin oni elsendos per televido."
* * *
Justa puno Ulo delonge revas havi parolkapablan beston. Finfine li aĉetas papagon.
Sed lia revo baldaŭ fariĝas koŝmaro, ĉar la pagago ja parolas, sed la tutan tagon krias nur obscenaĵojn.
Post kelkaj tagoj la ulo ne plu eltenas. Li kaptas la papagon ĉe la gorĝo, skuas ĝin, kaj krias:
"Se vi ne ĉesos tiel blasfemi, vi bedaŭregos!"
La papago pro paniko nur pli laŭte krias. Do la ulo enfermas ĝin en balail-ŝrankon. Sed la papago pro nervozegeco daŭre kriegas siajn malbenojn funde de la ŝranko.
Komplete perdinte la sinregon, la ulo prenas la papagon kaj enfermas ĝin en la fridujon.
Kaj tie, rapidege, la papago eksilentas.
Post kelkaj minutoj da tia silento, la ulo maltranviliĝas, kaj malfermas la fridujon. La papago estas hirtigita sed trankvila. Ĝi eliras, lokas sin sur la brakon de sia mastro, kaj diras:
"Sciu ke mi vere ekstreme bedaŭras pro la malagrablaĵoj kiujn mi kaŭzis al vi."
La ulo miregas: lia papago komplete transformiĝis. Kaj precize tiumomente la papago aldone diras:
"Cetere, nur pro scivolemo, diru al mi: kion do misfaris tiu kokino?" ulo – (один) человек, мужик, чувак и т.п. obscenaĵo – похабщина, непристойность blasfemi – ругаться sinrego – самообладание fridujo – холодильник hirtigita – взъерошенный cetere – (здесь) кстати
Renkontiĝas esperantisto kaj idisto. E-isto diras:
– Mi aŭdis bonegan anekdoton pri stultuloj, sed ĝi estas pri stultuloj-idistoj. Do, por ne ke estu ofende por vi, mi rakontu ĝin kvazaŭ pri volapukistoj.
– Enorde.
E-isto rakontis. La idisto ege ŝatis la anekdoton, li ridegis tre laŭte.
Finridante, la idisto diras:
– Brilega anekdoto! Tiuj volapukistoj estas efektive tre stultaj…
* * *
Patro, alparolante sian 2-jaran filon:
– Knabo, diru "muŝo".
– Nu, muŝo.
– Ne. Diru sen "nu" "muŝo".
– Nu, sen "nu" muŝo! Nu?
* * *
– Kial vi ne iris al fiŝkaptado ĉi-semajnfine?
– Ĉar mi legis en la horoskopo, ke estas bonŝanca tago por Fiŝoj.
* * *
Dormi kiel bebo Roberto promenas en la urbo, kaj subite li ekvidas malnovan amikon, Georgon, kiun li ne vidis de pluraj jaroj.
"Saluton, Geĉjo!" li ekkrias, "Jam de longe! Kion vi nun faras?"
"Saluton, Roĉjo!" respondis la amiko. "Mi edziĝis antaŭ du jaroj."
"Bonege, knabo! Kaj kion vi faras kiel laboron?"
"Nu, mi laboris en granda multnacia entrepreno, sed mi estis maldungita hieraŭ."
"Aj, kia misŝanco! Ĉu tio ne tro perturbas vin?"
"Ne, ne, tute ne. Mi dormas kiel bebo."
"Bone, des pli bone! Mi devas forpafi nun, sed ni ja baldaŭ renkontiĝu, ĉu ne?"
Post du monatoj, Roberto denove renkontas Georgon en kafejo.
"Ĉu vi estas daŭre senlabora?" li demandas.
"Ja, daŭre."
"Nu, almenaŭ tiel vi povas pasigi pli da tempo kun via edzino."
"Ŝi forlasis min hieraŭ."
"Oj, mi vere bedaŭras, knabo."
"Ne gravas," stoike diras Georgo.
"Sciu, ulĉjo, se mi povas fari ion por vi, ne hezitu…"
"Dankon, Roĉjo, sed ne necesas. Mi daŭre dormas kiel bebo."
"Nu, se vi certas…"
La du amikoj disiĝas, kaj monaton poste Roberto invitas Georgon por vespermanĝi. Dum la manĝo, Roberto demandas pri lia situacio.
"Ĉu daŭre sen laboro?"
"Ja vi scias ke hodiaŭ eĉ junaj viroj ne plu trovas dungon."
"Jes. Kaj ĉu vi havas novaĵojn pri via edzino?"
"Ŝi ĵus ekis eksedziĝan proceduron, ĉar ŝi intencas reedziniĝi kun mia eksa ĉefo."
"Ha, ĉu? Kaj ĉu viaj gepatroj bonfartas?"
"Ili mortis en aviadila akcidento antaŭ kvin tagoj."
"Ne vere! Ĉiujn miajn kondolencojn, ulĉjo. Se mi povos helpi vin elteni…"
"Ne necesas. Mi certigas al vi ke mi daŭre dormas kiel bebo."
"Sed finfine!" eksklamas Roberto. "Mi ne komprenas. Okazis al vi nur misegaĵoj dum malpli ol kvar monatoj, kaj vi trovas por diri nur ke vi dormas kiel bebo. Kiel vi sukcesas je tio?"
"Ne komplikas," respondas Georgo. "Mi dormas unu horon, mi ploras unu horon, mi dormas unu horon…"
* * *
Soifo Du volapukanoj vagas en dezerto de kelkaj tagoj, kaj ili suferegas pro soifo.
"Mi konas tre bonan trukon por lukti kontraŭ soifo," diras la unua volapukano.
"Ĉu?" letargie reagas la dua. "Kio estas?"
"Tre simple necesas suĉi ŝtonetojn…"
"Estas fuŝite! Ĉi tie troviĝas nur sablo ĝis la horizonto."
Sekvas longa silento. La du vojperdintoj en la dezerto piediras tre malfacile inter la brulantaj dunoj.
"Ni estus savitaj," subite diras la dua volapukano, "se ni trovus rivereton."
"Jes ja, vi pravas," respondas la unua. "Ja funde de riveretoj troviĝas ĉiam multaj ŝtonetoj…"
* * *
Hieraŭ okazis batalo inter seksa malplimulto kaj seksa plimulto.
Plimulto el la malplimulto estis portita en hospitalon.
* * *
Prezidentoj de Usono, Francio kaj Rusio ekdisputis, kies soldatoj estas pli fortaj kontraŭ doloro. Ili decidis preni po unu soldato por kontrolo.
Sekvatage venas usona kanonisto. Prezidento de Usono rekte frapas lin kontraŭ ties dentoj. La kanonisto nur grimacetis. Prezidento de Usono demandas:
– Ĉu estas dolore?
– Yes, mister President.
– Sed vi ja povas elteni?
– Usonaj kanonistoj povas elteni ĉion!
– Bravulo!
Prezidento de Francio prenas de sia sekvantaro sabron, venas al franca paraŝutisto kaj pikas ties ŝultron. La paraŝutisto dentogrincas, sed plu staras. Prezidento de Francio demandas:
– Ĉu estas dolore?
– Oŭi, Monsieŭr le President.
– Sed vi ja povas elteni?
– Paraŝutistoj de Francio malrespektas doloron!
– Bravulo!
Prezidento de Rusio prenas de siaj gardistoj pistolon, venas al rusa soldato kaj pafas rekte en ties piedon. En la boto aperis truego, sed la soldato eĉ ne grimacetis. Prezidento de Rusio demandas:
– Ĉu estas dolore?
– Tute ne!
La aliaj prezidentoj:
– WOW! Brilege! Super!
Rusia prezidento kontentegas. Poste li denove venas al la soldato kaj flustre demandas:
– Ĉu entute ne estis dolore?
– Ne!
– Bravulo! Nun vi fariĝas leŭtenanto.
– Dankon! Sed ĉu eblas ankaŭ ricevi normalajn botojn? Mi ja havas 40-n dimension, sed en nia provizejo jam la duan jaron troviĝas nur 45-dimensiaj.
* * *
Ekzistas interesa popola opinio, ke ne indas rigardi spegulon dum vi manĝas, alikaze vi formanĝos vian feliĉon. Ankaŭ ne indas trinki antaŭ spegulo – vi fortrinkos vian feliĉon. Kaj en necesejo prefere tute ne havi spegulon.
* * *
Antaŭ multaj jaroj, estis afabla junulo nomita Karim. Li estis profesia vendisto de ĉapoj kaj do vagadis de vilaĝo al vilaĝo, portante siajn varojn. Je unu tago li estus ĉe Mug'halsaraj, la sekvan tagon oni povus trovi lin ĉe Fajzabad.
Foje, dum somera tago, li estis transiĝanta tra vastaj ebenoj, kiam li sentis sin laca kaj dormema pro longa marŝado kaj varmeco. Li rimarkis grandan mango-arbo kiu provizas bonvenan ombron. Baldaŭ li kuŝis sub la arbo kun sia sako de ĉapoj apud li kaj post minuto estis profunde dormanta.
Kiam li vekiĝis, li sentis sin refreŝigita kaj stariĝis, preta rekomenci sian vojaĝon. Sed nun en lia sako ne estis eĉ unu ĉapo! "O, Alaho!", li diris al si mem, "Kial la ŝtelistoj devis damaĝi min, povran vendiston?" Tiam li rigardis supren kaj ekvidis, ke inter la branĉoj estis multe da simioj, kaj ĉiu portas belan ĉapon!
Li komencis provi reakiri siajn varojn. Li kriis al la simioj, kaj ili reciproke kriis al li. Li faris grimacojn kaj malkovris, ke la simioj povas fari tion eĉ pli bone ol li. Li ĵetis ŝtonojn al ili kaj tuj devis ŝirmi sin kontraŭ duŝo de malmolaj mangoj. "Aj, aj, Alaho! Kiel mi reakiros miajn ĉapojn?",љ li demandis al si. Tute malĝoja, li ĵetis sian propran ĉapon sur la teron.
Tiam ankaŭ la simioj ĵetis iliajn ĉapojn teren, kaj li povis ĝoje preni ĉiujn. Karim kontente daŭrigis sian vojaĝon.
Post 50 jaroj juna Abdul, la nepo de la fama ĉap-vendisto, Karim, estis laboranta por sia familio. Li vendadis ĉapojn kiel faris lia avo. Post longa piedirado tra la sama ĝangalo, kiun iam trapasis lia avo, Abdul iĝis dormema kaj laca, do li decidis dormi en ombro de granda mango-arbo. Baldaŭ li estis dormanta.
Kiam li vekiĝis post kelkaj horoj, ah! – neniu ĉapo restis en lia sako!
Abdul baldaŭ ekkonsciis, ke simioj sur la mango-arbo ŝtelis la ĉapojn kaj nun portas ilin. Dum momento la ĉap-vendisto malĝojiĝis, sed tiam li rememoris la faman rakonton, kiun lia avo ofte fiere rakontis al li.
"Do, ankaŭ mi povas trompi ĉi tiujn simiojn!", diris Abdul. Li svingis sian brakojn – la simioj svingis siajn. Li saltis kelkfoje – la simioj saltis simile sur la branĉoj. Li tiris sian orelon – la simioj tiris siajn.
Fine Abdul ĵetis sian propran ĉapon sur teron.
Unu simio saltis malsupren de sur la arbo, alproksimiĝis Abdulon kaj polmobatis lian vangon, dirante: "Impertinentulo! Ĉu vi supozas, ke vi estas la sola ulo kiu havas avon?"
* * *
Iu homo iras laŭ sportejo, kaj vidas, ke alia viro saltas de 10-metra saltotureto (aŭ kiel ĝi nomiĝas?) en SENAKVAN basenon, sed ne mort-frakasiĝas kontraŭ la fundo, sed retroĵetiĝas kaj reflugas supren.
La konsternita preterpasanto venas al li kaj demandas, kiel li sukcesas.
– Estas tute simple. Kiam vi flugas malsupren, vi pensu, ke vi estas pilketo, kaj vi retroĵetiĝos.
La homo eĉ pli konsternita iras supren, al la pinto de la saltotureto, kaj saltas malsupren. Dumfluge li pensas: "Mi estas pilketo, mi estas pilketo, mi estas pilketo… Sed kio okazus se mi estus tomato?" retroĵetiĝas – отбрасывается
(retro– – неофициальная приставка, означающая "обратно") konsternita – потрясенный pilketo – мячик tomato – помидор
E-eeeta vermido, plorante, demandas sian patrinon:
– Panjo, panjo, kie estas nia paĉjo?
– Ĉesu, karulo! Li kun viroj fiŝkapti foriris.
* * *
Hospitalestro demandas komencantan kuraciston:
– Via unua kliento, kolego, resaniĝis. Kial do vi aspektas tiom angore?
– Vidu, profesoro, mi neniel povas kompreni, kial li tamen resaniĝis?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.