La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

19

KIOM DA AMATINOJ

La du amorantoj disiĝis kaj tiam ripozis sur sia lito. Ŝi karesis lian vangon kaj demandas rukule, "Karulo, kiom da amatinoj estis kun vi antaŭ mi?"

Post kelkaj silentaj minutoj, ŝi paŭte demandis, "Nu, vi ne jam respondis. Mi ankoraŭ atendas – kiom da antaŭaj amatinoj?"

"Paciencu, karulino," li respondis, "Mi ankoraŭ kalkulas."

* * *

SEKSUMADA VIZAĜO

Ĉe la psikiatristo, Vilhelmo klarigis sian problemon pri seksumado. La psikiatristo, tamen, ne povis klare kompreni la problemon kaj daŭre demandis Vilhelmon. Fine, la doktoro demandis, "Ĉu vi rigardas la vizaĝon de via edzino dum vi seksumadas?"

"Nu, jes, unufoje mi rigardis ŝian vizaĝon, doktoro."

"Kia estis ŝia esprimo, Vilhelmo ?"

"Ŝi aspektis kolere, doktoro!"

"Aha!" respondis la psikiatristo, kiu kredis ke li finfine baldaŭ komprenos la problemon. "Do, Vilhelmo, vi diras al mi ke vi nur unufoje rigardis la vizaĝon de via edzino dum seksumado. Tio ŝajnas iom nekutima al mi. Kiel tio okazis, ke vi rigardis ŝian vizaĝon je tiu okazo?"

"Ŝi estis rigardanta nin tra la fenestro, doktoro".

* * *

TAGO POR RIPOZI

"Ne estas nekutime, ke juna paro – kiel ni diru? – troas dum la unuaj semajnoj de edziĝo," konsilis la doktoro post sia ekzameno de la nov-edziĝitoj.

"Estas nur ke vi ne sufiĉe ripozas. Kion vi bezonas estas limoj de viaj seksumadaj tagoj. Mi volas ke vi seksumadu nur dum tiuj tagoj kies nomoj inkluzivas "R-n", t.e. mardo, merkredo kaj vendredo. Tiam vi sendube konstatos ke vi sentas vin pli bone."

Post unu tago de ripozo la edzino estis tiel amorema ke ŝi ne povis dormi. Ŝi ripete turnis ŝin ĝis finfine ŝi kubute-puŝis sian edzo en vekecon. "Karulo, ĉu vi ne ŝatus esti intima kun mi?" ŝi demandis.

"Kiu tago estas hodiaŭ?" li dormeme respondis.

"Estas sabatro, karulo", ŝi rukulis.

* * *

FANFARONA OFICEJA ESTRO

Unu tagon, recivinte telefonan alvokon de iu, la fanfarona oficeja estro ekscitiĝis.

Li starigis kun sia brusto pufigita kaj laŭte anoncis, "Mia edzino ĵus telefonis al mi! Ŝi diris ke ŝi estas graveda!".

Post silenta momento, aŭdiĝis mallaŭta voĉo, apenaŭ aŭdebla, el la malantaŭa parto de la ĉambro, "Kiun vi suspektas?"

* * *

JUNA AMBICIO

Georgo, sukcesa kaj riĉa bankisto, fieris pri sia profesio. Pro tio, li kompreneble anticipis ke sia filo ankaŭ estos bankisto. Unu tago li diris al la 4 jaraĝa knabo:

"Kiam vi estas plenkreskulo, mia kara filo, ĉu vi estas bankisto kiel mi?"

"Ho ne, paĉjo, mi ne estos bankisto, mi estos poŝtisto!"

"Kial vi preferas esti poŝtisto anstataŭ bankisto?" respondis la surprizita patro.

"Nu, paĉjo, bankistoj nur skribas sur strangaj paperoj kaj parolas per la telefono tut-tage. Sed kiam mi iĝas poŝtisto, panjo multe kisas min ĉiu matenon, kaj mi resaltas en la lito, kaj poste mi ricevas pecon da kuko! "

* * *

ĜENIGAJ GESTUDENTOJ

Du najbaraj patrinoj babilas pri iliaj problemoj.

"Mi tre ĉagrenas pro mia fora filo, kiu studas en la Universitato ĉe la ĉefurbo. Tiom ofte li skribas al mi, petante monon – mi ĝeniĝas, demandante min kiel li elspezas la monon!", diras unu.

La alia respondas, "Se oni havas filinon – tia estas mia kazo – la situacio tute malsamas. Estas multe pli malbone. Mia filino ĉe la Universitato neniam petas monon – mi demandas min kiel ŝi gajnas ĝin!"

* * *

MORTANTA ADVOKATO

Advokato estis mortanta en sia hejma litĉambro. Subite li alvokis sian edzinon.

Ŝi impetis en la ĉambron, demandante, "Kion vi deziras, karulo?"

"Alportu sanktan biblion, mi petegas vin!" li urĝe respondis.

La edzino estis religia persono kaj do ŝi ĝuis pro la peto. La edzo antaŭe ne montris intereson pri religio. Ŝi portis la biblion kaj komencis serĉi taŭgan ekstrakton por laŭtlegi al la mortanto. Ŝi apenaŭ komencis tion kiam la advokato tuj ekprenis la biblion kaj febre foliumis ĝin.

"Kion vi faras, karulo", diris la surprizita kaj scivolema edzino.

Li kriegis, "Mi serĉas evitilojn!"

* * *

KARA JOHANO:..

Kara Johno, Bonvolu legi ĉi tiun pasian leteron de korŝirita virino. Mi ne povas dormi aŭ ripozi post kiam ni eksfianciĝis! Ĉio estas malluma, ĉio estas malĝoja…

Ĉu vi ne povas pardoni kaj forgesi? Kiu estas perfekta? Kiu neniam peketas? Via foresto krevas mian kompatindan koron. Mi ne povas ĉesi plori, tage kaj nokte.

Mi estis stultulo. Mi nun tiom klare konscias ke vi estas la solo viro por mi. Neniu alia povas anstataŭi vin, karulo.

Mi amas vin.

Via Stefania.

P.S. Gratulojn pro via gajno de ĉi monata loterio.

* * *

KOLEGIA STUDENTO PETAS:.

Kolegia studento skribis al siaj gepatroj:

"Karaj Patrino kaj Patro, Mi sentas min tiel malkontenta ĉar mi denove devas peti vin sendi pli da mono al mi. Bonvolu sendi al mi $500, kiun mi bezonas por aĉeti manĝon.

Via filo, Joĉjo.

P.S. Skribinte ĉi tiun, mi sentis min tiom malĝoja ke mi postkuris la poŝtiston por regajni la leteron, kiun mi volis bruligi. Mi preĝis ke la letero neniam atingos vin sed mi estis tro malfrua."

Post kelkaj tagoj, Johano ricevis la jenan respondon de sia patro:

"Kara Johano, Bonajn novaĵojn! Viaj preĝoj estis respondataj! La letero neniam alvenis.

Via Paĉjo."

* * *

DUFOJE

Juna viro alfrontis doktoron. "Doktoro, mi opinias ke vi devus eltranĉi la tonsilojn de mia edzino."

"Mia juna amiko," komencis la doktoro, iom pompe, "Mi jam eltranĉis la tonsilojn de via edzino antaŭ 6 jaroj. Ĉu vi iam aŭdis pri virino kiu rekreskis siajn tonsilojn?"

"Ne, doktoro, neniam," replikis la viro. "Ĉu vi iam aŭdis pri viro kiu denove edziĝis?"

* * *

HONESTA JUĜISTO

Defendanto en proceso rilata al grandaj kvantoj da mono, diris al sia advokato, "Ĉu helpus min se mi sendus skatolon da cigaroj al la juĝisto?"

"Tute ne!" ekkriis la advokato. "Ĉi tiu juĝisto estas pedanta pri etika konduto. Tia ago certe turnus lin kontraŭ vin – vi eĉ ne devus rideti al li!"

Ĉe la fino de la proceso la juĝisto senkulpigis la defandanton kaj ordonis ke la plendanto pagu ĉiujn kostojn. La advokato iom surpriziĝis ĉar li prognozis al si mem ke sia kliento estos juĝata kulpan. Li eĉ pli surpriziĝis kiam la kliento diris, "Dankon pro la konsilo pri la cigaroj. Tio ruzo sukcesis."

"Kion vi diras?" respondis la advokato."Ne povis esti tiel – se vi sendus tian regalon al al juĝisto mi certas ke li juĝus vin kulpan!"

"Vi pravas, sinjoro," diras la kliento, "sed mi sendis skatolon da la plej malmultkostajn cigarojn kaj aldonis la nomon de la plendanto."

* * *

DIFEKTADO PER ALKOHOLO

Post ĵusa operacio, la paciento ripozis sur hospital lito. Lia kirurgo eniris la ĉambron kaj diris,"Bedaŭrinde, S-ro Trodavino, mi ne povas certiĝi pri la kaŭzo de via malsano. Eble estas la troa drinkado."

"En ordo, doktoro," respondis la paciento. "Bonvolu, ĉu vi povas aranĝi ke mi estos ekzamenata de malebria doktoro?"

* * *

FLIRTADO – EBLE:.

Ĉe la trinkeja verŝtabulo, amorema viro klinis sin apud alloga virino kaj demandis (ne tre originale)," Mi antaŭe vidis vin aliloke, ĉu ne?"

"Jes" estis la simpla respondo.

"Kie?" demandis la viro.

"Mi preferas ne diskuti tion", ŝi respondis,"Ĉar mi ne volas embarasi vin."

La viro, nun eĉ pli fascinata, persistis. "Nun mi absolute devas rememori la lokon kie ni antaŭe renkontiĝis!"

"Do, ĉar vi tiom persistas," ŝi rezignacie respondis,"Mi estas la akceptistino ĉe la Kliniko de Veneraj Malsanoj."

* * *

KONSCIENCA POLICANO

Du policanoj staris ĉe angulo de urba strato.

Belulino portanta tre mallongan jupon haltis sin antaŭ la du junaj viroj, duonkaŝe ridetas al ili kaj klinis sin por supozeble alĝustigi sian ŝtrumpon. La viroj senrespire rigardis la rezultan vidon. Tiam la junulino starigis kaj post plua ekrigardo al ili, ŝi malrapide forpromenis.

"Ĉu vi pensas same kiel mi?" unu diris al la alia, post momento.

"Vi povas esti certa pri tio!" la demandato respondis.

"Do! Tiukaze vi estas sub aresto!" severe diris la unua policano.

* * *

ENAMIĜA PRINCO

Iam estis princo kiu senkulpe sorĉatis de malbona sorĉistino. La malbeno estis tiel ke la princo eblis diri nur unu vorton ĉiujare. Tamen tio, li rajtis ŝpari vortojn, do pro tio, ekzemple, se li ne parolis dum tuta jaro li sekve rajtis diri du vortojn post plua jaro.

Unu tagon, li renkontis belegan princinon kaj tuj ekenamiĝis. Li bridis sin per granda penado dum du jaroj por ebli rigardi ŝin profunde kaj diri,"Mia karulino!"

Sed ĉe la fino de la du jara periodo li volis diri ke li amis ŝin. Do li senparole atendis dum tri pluaj longaj jaroj.

Post ĉi tiuj tri jaroj li konsciis ke li volis edziniĝi kun la ege alloga princino. Li atendis dum pluaj du jaroj, dum kiuj li ne parolis eĉ unu vorton. Dum sep doloraj jaroj la princo tute silentis.

Finfine, kiam la fino de la sep jaroj alproksimiĝis, li sentis sin senlime ĝoja. Gvidante la belegan princinon al la plej izolita kaj plej romantika parto de la vastaj ĝardenoj, la princo amasigas cent ruĝajn rozojn ĉe la piedoj de la belulino, kaj raŭkete, plenemocie diris, "Mia karulino ĉu vi edziniĝos kun mi?"

La nekredeble belega princino gracie ordigis sian bonodoran, orkoloran hararon kaj diris,"Hmm? Pardonu min, mi estis vidanta papilion. Kion vi ĵus diris?"

* * *

SE VI SCIUS KION MI HAVAS:..

Eta maljunulino eniris homplenan aŭtobuson kaj staris fronte al sidanta junulino.

Tenante la manon sur sia brusto, la oldulino diris, "Se vi scius tion kion mi havas, vi cedus vian seĝon al mi…"

La juna virino ekstaris, cedante sian seĝon al la alia. Estis tre varma en la buso. La junulino demetis ventumilon el sia sako kaj komencis komfortigi sin.

La maljuna virino rigardis ŝin kaj diris, "Ho, se vi scius tion kion mi havas, vi tuj pruntedonus vian ventumilon al mi:". Senvorte la junulino donis sian ventumilon al la alia.

Post pluraj minutoj la maljunulino marŝis al la ŝoforo, dirante, "Haltigu la buson! Mi volas elbusiĝi ĉi tien!". La ŝoforo rifuzis tion kaj diris ke la reguloj insistas ke li nur elbusigi ŝin ĉe la venonta angulo, ne en la  mezo de la bloko. Kun mano sur brusto, la virino respondis, "Ho ve, se vi scius tion kion mi havas, vi permesus ke mi elbusiĝi precize ĉi tien!"

La timigita ŝoforo tuj haltis la veturilon kaj permesis ŝin elbusiĝi. Dum ŝi eliris, la viro demandis ŝin, "Sinjorino, bonvolu – ekzakte kion vi havas?"

La maljunulino trankvile rigardis lin, respondante, "Aŭdacego!"

* * *

DANĜERA SEKSUMADO

Juna, tre pia paro, kiu baldaŭ edziniĝos, konsultis sian pastron pri geedzaj devigoj cetere. Ili petis ke la pastro klarigu por ili la permeseblajn poziciojn de seksumado.

"Pastro", demandis la juna viro, "Ĉu ni rajtas seksumadi en sidanta pozicio?"

"Certe, mia kara junulo," respondis la pastro, "Tio estas natura kaj permesebla pozicio".

"Kaj ĉu ni rajtas seksumadi en la 'malantaŭa' pozicion ?", daŭrigis la junulo.

La pastro jesis tion. La junulo tiam enketis pri diversaj aliaj pozicioj (malgraŭ ke li estis, kompreneble, bonkonduta virgo li ŝajne estis avide leginta multajn rilatajn librojn). Ĉiuokaze la pastro respondis ke la pozicio estis permesebla, ĝis la junulo demandis, "Finfine, Pastro, ĉu ni rajtas seksumadi en staranta pozicio?"

"Certe ne!", senhezite avertis la pastro, "Tio estas nepre malpermesebla!"

"Sed kial oni ne rajtas seksumadi starante, Pastro?", respekteme demandis la juna viro.

"Ĉar tio eble gvidus vin al dancado!", severe klarigis la pastro.

* * *

LA ATEISTO KAJ LA PIULO

Piulo loĝis apud ateisto.

La piulo estis surgenua multfoje dum la tago, preĝanta kaj konfesanta siajn pekojn al sia Sinjoro. Li obeis ĉiujn regulojn de sia eklezio.

Tute kontraŭe, la ateisto rifuzis eĉ mencii la nomon de Dio. Li havis allogan, volupteman edzinon, bonegan postenon kun alta salajro, bonan domon kaj tri bonkondutajn kaj sanajn infanojn. Li estis kontenta viro.

Tamen, la posteno de la piulo estis malplaĉa kun mizera salajro, lia edzino estis plendema, maldika, severa virino, lia domo estis spacomanka kaj liaj ses infanoj neniam diris ĝentilan vorton al sia patro.

Unu tagon, la piulo, preĝante surgenue kiel kutime, rigardis la ĉielon kaj alparolis Dion, "Ho, mia Dio, ĉiutage mi honoras vin, mi petas vian konsilon pri ĉiu problemo, mi konfesas al vi ĉiun el miaj pekoj: Rigardu min – mi posedas preskaŭ nenion, mi havas tiun aĉan edzinon, mi laboras ĉe mia teda posteno, mi suferas multe:Tamen dume mia najboro, kiu ne kredas pri Vi, certe neniam preĝas al Vi, estas benata kun kontento kaj riĉoj – Ho, mia Dio, kial lia vivo estas tiel?"

Resonance granda voĉo tondris, "ĈAR LI NE ĜENAS MIN KONSTANTE!"

* * *

KIAL, DOKTORO?

Paciento plendas al sia doktoro, "Ŝajnas ke ĉiu ĉiam senkiale ridas pri mi, doktoro".

Viŝante siajn okulojn, premante poŝtukon sur la buŝo, kaj preskaŭ konvulsante, la doktoro finfine diras per luktanta voĉo, "Kial vi pensas tiel, sinjoro?"

* * *

BONEGA VALORO

En emerita loĝejo, maljuna donĵuano, Maksi, sidis apud maljuna vidvino, Oliva. Maksi diris, "Ĉu vi ŝatus havi bonegan tempon, Oliva? Kontraŭ 5 dolaroj, mi seksumadus kun vi sur tiu lulseĝo. Kontraŭ 10 dolaroj, mi seksumadus kun vi sur tiu sofo. Sed – antentu vin – kontraŭ 20 dolaroj, mi prenos vin al mian ĉambron, ekbruligos kelkajn kandelojn kaj donos al vi nokton de pasio kiun vi neniam forgesos!".

Oliva konsideris la proponon dum kelkaj momentoj; sekve ŝi serĉis tra sian monsakon kaj elprenis $20 monbileton.

"Do!" diris la kontentigita Maksi, "Vi deziras la romantikan nokton en mia ĉambro? Bonega elekto!"

"Ne, Maksi," respondis Oliva ekscitite, "Mi deziras kvar vicojn en la lulseĝo!"

Antaŭ unu monato post edziniĝi filino revenas hejme batita:

– Panjo, Jozefego batis min!

– Jozefego? Mi pensis ke li estas vojaĝanta.

– Mi ankaŭ, panjo, mi ankaŭ!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.