La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXV

Howard estis viro multe okupata. Li ne povis ĝoji tiom pri la trankvilo, kiom li esperis. Li estis la granda fama miraklodoktoro. La indiĝenoj de la alta montaro ĉiuj estas tre sanaj, kaj ili atingas aĝon, kiu sonas al eŭropano kiel fabelo. Nur kontraŭ enportitaj malsanoj ili estas sendefendaj. Sed, kvankam ili ĉiuj havas enviindan sanecon, ili tamen suferas je malsanoj kaj korpaj difektoj, kiujn ili tiom longe flustras al si mem, ĝis ili estas tute konvinkitaj, ke ili havas la malsanon. Oni devas nur rakonti al ili pri malsano kaj klarigi la simptomojn, tiukaze ne pasas pli ol tri tagoj kaj ili ekhavas la malsanon. Pro tiu kaŭzo la kuracistoj kaj eklezioj faras tian bonan negocon en la lando.

Iam venis sinjorino al Howard, kiu volis scii, kial ŝi havas laŭsojn, dume ŝia najbarino laŭ ŝi havis neniujn. Kion Howard preskribu? Laŭsopasto estus estinta la ununura rimedo. Sed, se ĝi estas eluzita, la laŭsoj ree ĉeestas kaj la demando denove leviĝos: „Kial mi havas laŭsojn kaj mia najbarino ne?“ Howard helpis facile al si, ĉar li estis aŭtentika ŝamano. Li diris: „Tio venas de tio, ke vi havas  tre bonan sanan sangon, kiun ŝatas la laŭsoj, dum via najbarino havas tre malbonan kaj malsanan sangon.“

Post tio venis la najbarino, florante sana ino, kiu volis, ke oni preskribu al ŝi rimedon kontraŭ sia malbona kaj malsana sango. Se ŝi irus en la urbon al studinta kuracisto, tiukaze tiu preskribus al ŝi salvarsanon, kvankam ŝi ne havas spuron de malsano, kontraŭ kiu aliokaze salvsarano estas donata. Sed la homoj imagas, ke salvarsano sanigas la sangon, kaj la kuracisto preskribas ĝin al ili.

Howard ne havis salvarsanon ĉemane, li tute ne havis medicinon. Li preskribis ĉiam nur trinkadon de varmega akvo, ĉiutage du litrojn. Por havigi sufiĉe da variaĵoj, li preskribis du litrojn aŭ unu kaj tri kvaronojn da litroj aŭ unu kaj duonon da litroj; tiam denove varmegan akvon kun citronsuko aŭ kun oranĝosuko aŭ kun iu ajn herbo aŭ legomo, kiun li sciis kaj pri kiu li certis, ke ĝi povas damaĝi neniel.

Strange por tiu, kiu ne scias la sanigan forton de akvo, la viroj, inoj kaj infanoj sieĝintaj la miraklokuraciston, ĉiuj saniĝis. Almenaŭ ili asertis tion. Kaj estas ja tiel pri ĉiuj malsanoj, se oni estas konvinkita ne plu malsani, tiukaze oni estas simple sana.

Kontraŭ eksteraj suferoj, se „la morto directamente kuŝis sub la haŭto“, kiel la homoj rakontis, kaj ili jam evidente povis senti la morton premantan sur la haŭton, Howard preskribis varmegajn kompresojn. Pro varieco kelkfoje ankaŭ fridajn kompresojn. Kompresojn ĉirkaŭ la kapon, sur la nukon, sur manplaton, sur pulson, sur la abdomenon, sur la plandojn, kie ajn estis loko. Kaj la homoj ankaŭ en tiu kazo ĉiuj saniĝis. La morto forrampis sub la haŭto, ĉar fariĝis por ĝi, laŭ la situacio, aŭ tro varma aŭ tro malvarma.

Brako-kaj gamborompiĝojn, artikajn tordojn aŭ elartikiĝojn la homoj kuracis mem, tiukaze neniu kuracisto povis montri ion novan al ili. Kaj ankaŭ helpi naski Howard ne devis. Tio iris tute glate.

La famo de Howard kreskis ĉiutage, kaj se li estus havinta pli da senco kaj pli da ŝato por vivado kun naturaj homoj, li estus povinta pasigi sian vivon pace kaj benata de feliĉo. Sed li ja ĉiutage pensis pri sia forveturo. Diversaj venis en lian kapon koncerne la du kunulojn, ĉu ili vere laŭorde transdonus sian havaĵon kaj ĉu ili sekure atingos la trajnstacion. Li konsiliĝis tiel, ke li nun povas fari nenion, kaj ke li devas fidi la lertecon kaj honestecon de ambaŭ.

Jen iumatene rajdis indiĝeno en la vilaĝon kaj serĉis la domon, kie loĝas la granda kuracisto. Li parolis unue kun la gastiganto mem kaj poste ambaŭ iris renkonte al Howard .

La gastiganto diris: „Sinjoroj, tie estas viro el la vilaĝo de transe, kiu transiris la montaron. Li volas rakonti historion al vi.“

La indiĝeno sidiĝis, rulumis cigaredon, bruligis ĝin kaj tiam ekparolis: „Lazaro estis en la vepro kaj karbigis lignostakon. Li estas karbisto. Estis frue matene. Li ĵus metis lignon sur la stakon. Tiumomente li vidis rampi ion sur la tero. Kaj kiam li rigardis pli proksime, li rimarkis, ke la rampanto estis blankulo. Li estis plena de sango kaj ne povis moviĝi plu. Lazaro donis trinkaĵon al li. Tiam li lasis sian lignostakon sola, pakis la blankan malsanan viron sur sian azenon kaj kondukis lin en la domon de sia vilaĝo.

Metite sur maton en la domo, la viro estis jam morta. Sed venis alia viro, rigardis la blankulon kaj diris: 'Li ne estas tute morta. Li estas nur tre malsana aŭ tre malforta. Tial Filomeno devos rajdi transen al la blanka miraklokuracisto, ĉar Filomeno havas ĉevalon, kaj ĉar azeno ne kuras tiom rapide.’ Mi estas Filomeno, sinjoro, kaj mi havas rapidan kaj bonan ĉevalon. Mi estas nun ĉi tie.Vi certe povos helpi al la malsana blanka viro, se vi tuj kunvenos.“

„Nu, kiel aspektas la blanka viro?“ demandis Howard.

Filomeno povis priskribi lin tiel detale, kvazaŭ li starus apud li. Kaj Howard ekkonis, ke li estas Kurtin.

Li tuj pretigis sin por foriri. Lia gastiganto kaj ankaŭ tri aliaj indiĝenoj akompanis lin.

Estis longa streĉa rajdado. Sed kiam la viroj alvenis Kurtinon, li jam iom pli ripozis, kaj ŝajne estis el danĝero. Al la homoj en la vilaĝo Kurtin kun malmultaj vortoj rakontis, ke li survoje per pafo estis vundita, sed ke li ne scias de kiu. Li volis eviti, ke oni persekutu Dobbs, ĉar alie ĉio estus perdita.

„Tiu malica kanajlo fridasange pafis sur min“, diris Kurtin al Howard, „ĉar mi rifuzis disdividi kun li vian havaĵon. Li ludis unue la trukon defendi sin pro urĝa neceso. Sed mi sciis tuj, kion li celis. Mi ja fakte povis konsenti pri la disdivido, kaj se ni estus alvenintaj en la urbo, mi estus povinta reordigi la aferon. Sed vi eble estus estinta pli frue ĉe ni ol mi atendis, kaj tiukaze vi supozus, ke mi volis trompi vin. Vi certe ne akceptus, ke mi konsentis pri la disdivido nur pro ŝajno. Li kroĉis kuglon en mian maldekstran flankon kaj lasis kuŝi min en la vepro, por ke mi tie mortaĉu. Sed nun mi havas du pafvundojn, sed mi povas rememori nur pri unu pafo. Mi preskaŭ pensas, ke tiu fripono pli malfrue, kiam mi jam kuŝis senkonscia, revenis al mi, kaj kroĉis duan kuglon. Por esti tute certa pri sia fajna laboro. Malfrue en la nokto mi rekonsciiĝis kaj ŝanceliĝante moviĝis kaj rampis tiel rapide for de la loko, kiel eblis. Mi pensis, ke li certe revenos matene ankoraŭ plian fojon tien, antaŭ ol li marŝos plu, kaj se li vidos, ke mi ankoraŭ spiras, li pafmortigos min definitive. Mi tiam renkontis indianon, kiu karbigis lignon en la vepro. Unue li forkuris, ĉar li timis min. Sed kiam mi parolis al li kaj diris, ke mi estas en kazo de bezono, li tuj helpis al mi kaj kondukis min ĉi tien. Sen lia subteno mi certe estus mortinta, ĉar mi ne plu povis rampi, kaj neniu homo tie kiam ajn estus trovinta min.“

„Jen la ulo do kun ĉio fuĝis?“ demandis Howard.

„Sen dubo.“

La oldulo pripensis la aferon dum certa tempo. Poste li diris: „Fripono li certe ne estis. Mi pensas, ke li estas en vero honesta ulo. La eraro estis, ke li foriris sola kun vi. Estas damnite fia tento vagadi dum tagoj kun multe da oro kaj kun nur unu viro ĉeflanke sur flankaj padoj kaj ŝtelire ireblaj vojoj tra tiu soleca vepro. La vepro logas kaj logas kaj krias kaj flustras seninterrompe: 'Mi elbabilas nenion, kaptu la okazon, estas okazo, kiu neniam revenos, mi estas pli silentema ol tomboj.’ Se mi estus juna kiel vi, mi ne scias, ĉu mi estus povinta rezisti dum la multaj tagoj al tia damnita tento. Estas ja nur sekundo, ununura sekundo, pri kiu temas. Kaj kalkulu foje mem, kiom da sekundoj havas tago kun dudekkvar horoj. Unu sekundo, en kiu la nocioj fulmrapide tranŝoviĝas, kaj antaŭ ol la nocioj en la sekva sekundo denove enviciĝas en la malnovan relon, oni jam retiris la montrofingron. Poste oni jam ne plu povas ŝanĝi tion kaj devas fari la laboron tute.“

„La fripono ne havis konsciencon, jen ĉio“, diris Kurtin.

„Tiu havas tiom multe kaj malmulte da konscienco kiel ni ĉiuj, se li pensas, ke li devas uzi la kubutojn por grimpi supren. Kie ne atendeblas akuzanto, tie ĝi silentas kiel malplena botelo da brando, kiu kuŝas en polvkovrita anguleto. La koncienco fariĝas nur vivanta, se ĝi estas subtenata. Por tio ekzistas ja la pundomoj, ekzekutistoj kaj inferaj punoj. Ĉu niaj municiaj liverantoj, kiuj faris sian profiton per tio, ke ili helpis al eŭropaj popoloj masakri sin reciproke, havis konsciencon? Ĉu nia Mr. Wilson havis konsciencon, kiam li sendis kvindekmil da niaj knaboj en la morton, ĉar Wallstreet timis perdi sian monon kaj la municifabrikistoj volis fari ankoraŭ pli bonajn negocojn? Mi neniam ion aŭdis pri tio. Ĉiam nur ni, la homaj nuloj, devas havi konsciencon, aliaj bezonas neniun. Nun al la amiko Dobbs certe la konscienco viviĝos, kiam li ekscios, ke li faris rilate al vi nur duonon de la laboro. Ne, kara knabo, lasu min tute el la ludo, se temas pri la konscienco. Mi ne akceptas tion. Ni nun devos okupiĝi nur pri tio kiel ni povos rekapti la predon de la ulo.“

Howard volis nun tuj rajdi al Durango, por ankoraŭ atingi Dobbson. Aŭ almenaŭ atingi lin en Tampiko, antaŭ ol tiu malaperus el la lando. Al Kurtin li diris, ke li restadu en la vilaĝo por plia flegado. Kaj poste sekvu.

Kiam Howard klarigis al sia gastiganto, ke li nun devas rigardi al sia propraĵo, ĉar Kurtin kuŝas tie malsana, ili konsentis lin pri tio, ke li devos ekvojaĝi, kvankam kaŭzas malfacilaĵojn al ili lasi foriri lin tiel frue.

Je la sekva mateno Howard estis preta iri al Durango. Sed la indiĝenaj amikoj ne volis lasi iri lin sola. Ili volis akompani lin, por ke li sekure alvenu en la urbon. Kaj por ke ne trafu lin simila sorto kiel lian kunulon Kurtin. Tial ili ĉiuj rajdis kun li.

Ili ĵus venis ĝis la sekva vilaĝo, kiam ili renkontis la indiĝenojn kun la alkaldo kiel gvidanton, kiuj survojis por konduki la azenojn kun la pakaĵoj al Howard.

„Kie estas via sinjoro Dobbs, la usonano, kiu havis la taskon akompani tiun azenaron ĝis Durango?“ demandis Howard, kiam li turnis sin kaj ne povis trovi Dobbson.

„Li estas mortbatita“, diris la alkaldo tranvkviile.

„Mortbatita, ĉu? De kiu?“ diris Howard tute mekanike.

„Fare de tri vojembuskuloj, kiuj hieraŭ estis kaptitaj de la soldatoj.“

Howard rigardis al la pakaĵoj, kajili ŝajnis al li strange malvastaj. Li saltis tien kaj malfermis pakaĵon el siaj propraj. La feloj ĉiuj enestis, sed la saketoj estis for. „Ni devos persekuti kaj atingi la vojrabistojn“, li vokis, „mi devos ilin pridemandi pri io.“

Liaj akompanantoj estis pretaj pri tio. Oni lasis konduki la azenaron en la vilaĝon, kie kuŝas Kurtin. La ceteraj viroj postrajdis sur rektaj padoj al la soldatoj.

La soldatoj ne tre rapidis por veni antaŭen. Dum tiaj patrolaj rajdoj estas vizitataj ĉiam ankaŭ la lokoj distrite troviĝantaj ĉe la ĉefa vojo, por aŭdi, kio okazas, kaj por montri al la pacaj enloĝantoj, ke la registaro ne forgesis ilin kaj protektadas ilin. La kaptitoj kunkondukataj nur pliprofundigis la impreson ĉe la indiĝena kampara loĝantaro, ke ili povas trankvile okupiĝi pri sia laboro, kaj ke la registaro observas, ke ĉio laŭordas kaj, ke ĝi persekutas la spurojn de la banditoj kaj vojrabistoj. La banditoj, kaj tiuj, kiuj ĝuste havas tion en la senco foje provi tiun negocon, pro la kaptitoj, kies sorto jam antaŭe estas sufiĉe konata, imprese estas instruataj pri tio, ke tio havas ankaŭ siajn ombrajn flankojn provi la feliĉon kiel vojrabisto. Tiaj avertoj estas pli efikaj ol raportoj en la gazetoj, kiuj ne atingas tiun regionon, kaj se ili tamen atingas ĝin, ne legeblas.

Je la sekva tago la soldatoj estis jam atingitaj. La alkaldo prezentis Howardon al la oficiro kiel laŭrajtan posedanton de la azenoj kaj pakaĵoj, kaj Howard ricevis senprobleme la permeson pridemandi la banditojn. Kiel ili mortigis Dobbson, tio ne interesis lin. La alkadlo jam sufiĉe klare rakontis tion al li. Li volis scii nur tion, kie estas la saketoj.

„La saketoj“, demandis Miguel. „Ha jes, tiuj ĉi saketoj, tiujn ni ĉiuj elŝutis. Nur sablo enestis, por doni pli da balasto al la feloj.“

„Kie vi elŝutis la saketojn?“ demandis Howard.

Miguel ridis: „Kiel mi sciu tion? Ie en la vepro. Jen saketo tie, kaj jen plia pli malproksime. Estis tenebre. Ni tiam nokte marŝis plu, por foriĝi. Ni ne najlis krucon tie, kie ni elŝutis la saketojn. Sablo ĉie ekzistas. Vi devas nur kliniĝi. Kaj se vi ĝuste volus serĉi la sablon, kiun vi eble havis kiel provmaterialon, tiukaze mi ne pensas, ke vi ankoraŭ trovos sableron. En la antaŭlasta nokto ni havis teruran ŝtormon. Tiu forblovigis ĉion, eĉ se mi scius precize kie estis, kie ni elŝutis la saketojn. Aliokaze mi volonte volus diri tion al vi por saketo da tabako, sed mi ne scias tion, kaj tial mi ne povas elservi la tabakon.“

Howard ne sciis, kion li diru. Ĉion, kion li povis esprimi aŭ fari estis nur komenci ridadon tian, ke la ceteraj viroj kaj ankaŭ la soldatoj devis kunridi, kvankam ili ne sciis, pri kio temas. Sed la ridado sonis tiel natura, ke neniu povis defendi sin kontraŭ ties efiko.

Howard ĵetis al la veprorabistoj saketon da tabako, dankis al la oficiro, adiaŭis sin de li kaj tiam li retrorajdis kun siaj amikoj.

„Well, my boy“, diris Howard, dum li sidiĝis sur la randon de la ripozejo, kie Kurtin kuŝas. „La oro iris tien, de kie ĝi venis. Tiuj grandiozaj friponoj supozis ĝin sablo, per kiu ni laŭ ili intencis trompi la felokomercistojn en la urbo dum la pesado de la feloj. Kaj tiuj ŝafidoj la tutan sablon elŝutis. Kie, tion ili ne plu scias, ĉar estis malhele. Kaj krome la uragano en la lasta nokto zorgis pri la cetera. Por saketo da tabako nun la tuta bronzo havigeblis, por kiu ni laboraĉis dek monatojn.“

Kaj li komencis tiom ridi, ke li devis kurbiĝi, ĉar la ventro ekdoloris al li.

„Ke vi tiukaze povas ridi tiel, tio estas al mi tute nekomprenebla“, diris Kurtin preskaŭ kolere sur la tero.

„Tion mi ne komprenas“, diris Howard, nun eĉ plu kaj plu ridante. „Se vi ĉi tie ne povas ridi ĝis vi krevos, tiukaze vi ne scias, kio estas bona ŝerco, kaj tiukaze mi devus bedaŭri vin. Tiu ŝerco valoras dek monatojn da laboro.“

Kaj li ridis, ke la ploroj ruliĝis trans liaj vangoj.

„El mi ili faris miraklokuraciston“, kvazaŭ blekis la oldulo ridante, „mi povas elmontri pli da sukcesaj kuracadoj kaj por pli malmulte da medicino ol la plej bona kuracisto en Ĉikago. Vin oni dufoje pafmortigis kaj vi vivas ankoraŭ nun, kaj la kara Dobbs sian kapon tiel komplete perdis, ke li eĉ ne plu povus serĉi ĝin mem. Kaj ĉio tio por oro, kiu apartenas al ni, kaj pri kiu neniu scias, kie ĝi estas, kaj kiu estas pli malmultekosta ol saketo da tabako por tridekkvin centavoj.“

Nun fine ankaŭ Kurtin ekridis, kaj li ĝuste volis simile tiom forte ekkrii kiel la oldulo jam faris la tutan tempon, sed Howard tenis la tutan tempon manon sur lian buŝon: „Ne tiel laŭte, olda knabo, aliokaze viaj pulmoj krevus.

Kaj tiujn vi devos reteni, ĉar ni alie ne venos ĝis Tampiko. Trajnon ni certe ne povos uzi. Ni devos rerajdi sur azenoj, kaj tiujn, kiujn ni bezonas por la rajdado, tiujn ni devos vendi, por ke ni havu almenaŭ tortiljojn kaj frijoles kiel manĝon, ni, la milionuloj, kiuj ni estis.“

„Kion ni nun do komencu?“ demandis Kurtin post certa tempo.

„Mi jam pripensas, ĉu mi ĉi tie je daŭro setlu kiel ŝamano. Ni povas kune fari la negocon. Sola mi neniukaze povus fari tion, mi bezonas asistanton, kaj mi heredigos al vi ĉiujn miajn receptojn. Tiuj estas efikaj, tion mi promesas al vi.“

Kiam Howard komencis traserĉi ĉiujn pakaĵojn unuope, li trovis unu pakaĵeton, el kiu la saketoj ne estis elŝutitaj.

Aŭ ili estis pretervidataj aŭ tiu el la vojrabistoj, kiu alpropriigis tiujn pakaĵojn, estis tro pigra malfermŝnuri ĉiujn pakaĵojn, ĉar li pensis lasi tion por pli posta tempo, kiam ili ne devos tiom rapidi por foriĝi.

„Tio ĝuste estos sufiĉe por - por kio?“ demandis Howard.

„Tio rilate la kinejon do ne realigeblus, ĉu?“ demandis Kurtin.

„Por tio ne sufiĉus. Sed mi pensas, ke eble sufiĉos por tute eta frandaĵo- kaj ladskatolomagazeno, ĉu?“

„Kie? Ĉu en Tampiko? Kurtin parte sidiĝis.

„Kompreneble. Kie eble pensis vi?“ rediris Howard.

„Sed en la lasta monato, kiam ni estis en Tampiko, kvar grandaj luksnutraĵvendejoj bankrotiĝis interne de ses semajnoj.“ Kurtin trovis tion grava memori la oldulon pri tio.

„Tio estas ĝusta“, diris Howard. „Sed tio estis antaŭ dekdu monatoj. Tio nun eble ŝanĝiĝis. Oni devas ja iom fidi pri sia feliĉo.“

Kurtin pripensis tion dum momento kaj diris poste: „Eble via unua propono estas la pli bona. Ni provu ĝin por la unua fojo certan tempon kun la medicina negoco, tiukaze certos almenaŭ la manĝo kaj la loĝejo. Ĉu tio estos certa pri la frandaĵoj mi ankoraŭ ne scias konkrete.“

„Sed, ulo, jen vi ja sidus ĉe la fonto. Tiukaze vi devus nur preni la ladskatolan malfermilon kaj malfermi ladskatolon aŭ ankaŭ du da ili, se plaĉos al vi.“

„Bone kaj bele. Sed tion diru al mi ankoraŭ, kion vi manĝos, kiam ili venos kaj sigelos la luksnutraĵan magazenon. Tiam vi ja ne plu povos meti manon al la ladskatoloj.“

„Pri tio mi ne pensis“, diris Howard malĝojigite. „Tio estas ĝusta, tiam ni ne plu povos meti manon al la ladskatoloj, kaj la plej bela skatolomalfermilo tiam senvalorus. Ankaŭ mi pensas, ke eble estas pli bone provizore lasi la frandaĵojn por si mem kaj prefere okupi pri la medicinfako. Krome estas tre honorinda profesio. Komercisto por frandaĵoj povas fine fariĝi ĉiu ŝtipkapulo, sed ŝamano tute ne. Por tio oni devas esti naskita. Kaj tion mi rajtas pri mi aserti plenrajte kaj kun deco. Venu nur unue transen al mia vilaĝo, tie vi vidos kaj lernos tion kaj tion. La ĉapelon vi detiros antaŭ mi, knabo mia, se vi vidos, kia honorinda persono mi tie estas. Ili volis fari el mi antaŭ kelkaj tagoj leĝdonan korporacion. Sed kion ili imagas pri tio, tion mi tamen ne povis ekscii.“

En tiu momento lia gastiganto envenis.

„Sinjoro“, li diris. „Ni nun devos ekrajdi. Ĝuste alrajdis viro, kiu diras, ke tiom da homoj estas en la vilaĝo, kiuj volas vidi la kuraciston, ke ili ektimas tie en la vilaĝo. Tial ni tuj devos ekrajdi.“

„Jen vi ja jam aŭdas tion“, turnis sin Howard al Kurtin, kiam li salutmane adiaŭis de li.

Kurtin ridis kaj diris: „Mi pensas, ke mi povos veni post tri tagoj por vidi la miraklokuraciston.“

Howard ne havis tempon respondi. La indiĝenoj apogis lin sub la brakoj, portis lin eksteren kaj levis lin sur la ĉevalon.

Poste ili forrajdis kun li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.