La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXII

La azenoj, kiuj ĝenerale ja ne tre enmiksiĝas en la aferojn de la homoj, kiel la hundoj faras tion tiel volonte, leĝere ekmarŝis. Ĉar ili estas multe pli prudentaj ol supozas homoj, kiuj havas neniam ion komunan kun azenoj, tial la azenoj marŝis sur la ĝusta vojo ĉiam al Durango.

La viroj pro sia ekscitiĝo tute forgesis la azenojn. Ili forprenis de la kadavro la pantalonon kaj la botojn kaj tuj vestis sin per ili. Multe da valoro havis nek la pantalonoj, nek la botoj, ĉar tiuj vestaĵoj faris pli dum la lastaj dek monatoj ol oni atendus de tiaj aĵoj. Tamen ili estis, kompare al la ĉifonoj, kiujn portis tiuj viroj, veraj pompaĵoj.

Sed la ĉemizon volis havis neniu, kaj neniu volis vesti sin per ĝi. Kvankam la tuta triopo anstataŭ la ĉemizoj portis ion, pri kio oni nur malfacile povus diri, kio estas la pli kompakta amaso, la truoj, aŭ la ĉifonoj pendantaj ĉirkaŭ ili.

„Kial vi ne volas preni la ĉemizon kaj vesti vin per ĝi, Ignacio?“ demandis Miguel, dum li puŝis perpiede la  kadavron, kiu nun ne portis ion krom la trivitan kakikoloran ĉemizon.

„Ne multe valoras“, respondis Ignacio.

„Vi ne havas kaŭzon diri ion tian, hundo kota“, diris Miguel pri tio. „Rigardate kontraŭ via, ĝi estas pli bona ol nova.“

„Mi ne ŝatas ĝin“, opiniis nun Ignacio kaj deturnis sin. „Estas tro proksime al la kolo. Kial ne prenos ĝin vi?“

„Mi,ĉu?“ demandis Miguel kaj tiris kolere la frunton supren, „mi ne vestas min per tia ĉemizo, kiun tia gring- ido varme portis je sia korpo.“

Sed la vero estis, ke la ĉemizo ankaŭ por Miguel estis tro proksima al la kolo de la kadavro. Estas vere, ke ĝi ne havis sangomakulojn, sed tamen neniu volis vesti sin per ĝi. Ili havis la antaŭsenton, ke ili ne povus senti sin oportunaj en la ĉemizo. Ili ne kapablis klarigi la senton kaj ĉiuj kontentiĝis per tio, ke la cemizo estas simple tro proksima al la kolo, kaj ke ĝi tial kiel valorobjekto ne plu konsiderindas.

„La fripono ja en sia pakaĵo eble ankoraŭ havas kelkajn aliajn ĉemizojn“, diris Ignacio.

Miguel tuj bruske kriis al li: „Jen vi unue atendos foje ĝis mi estos rigardinta tion, kaj pri tio, kio poste restos, ni tiam povos paroli.

„Ĉu vi eble estas ĉi tie la kapitano?“ kriis nun la tria, kiu staris ŝajne indiferente dum la lastaj minutoj, apogate de arbo. Li havis efektive kaŭzon ŝajnigi sin sen intereso, ĉar li alpropriigis la pantalonojn, dume Miguel prenis la botojn. Nur Ignacio ricevis nenion ĉe tiu distribuo, ĉar li ne ŝatis la ĉemizon.

„Ĉu kapitano?“ kriis Miguel koleriĝinte. „Kapitano aŭ ne kapitano, kion vi do faris ĝis nun?“

„Ĉu mi ne ĵetis la ŝtonon al lia kranio?“ fanfaronis la tria. „Vi ja aliokaze tute ne aŭdacus proksimiĝi al li, malkuraĝulo.“

„Vi per via ŝtono“, mokis Miguel, „tio estis ja ne pli ol pikado per dentopurigilo. Kiu el vi du favaj virkatoj estus veninta pli proksimen por fini lin? Ĉu lamentaj birdotimiguloj tiaj, kiaj vi, ĉu?! Kaj por ke vi sciu tion tuj nun, la maĉeton mi povos certe uzi duan fojon, kaj trian, por vi ambaŭ, mi ne petos vin pri via permeso.“

Li turniĝis kaj volis iri al la pakaĵo.

„Kien la azenoj perdiĝis, damne!?“ li vokis mirigite.

Nur nun ĉiuj ekkonsciiĝis, ke la azenoj formarŝis.

„Sed nun ek do, por kapti la bestaĉojn, aliokaze ili alvenos en la urbon, kaj ni havos tuj poste ĉi tie la ĝendarmosvarmojn sur la nuko, kiuj ĉi tie kuregados tien kaj tien“, vokis Miguel.

La viroj stariĝis kaj postkuris la azenaron. Ili devis hasti, ĉar la azenoj, kiuj ĉi tie apenaŭ trovis iun sekan herbon ĉe la vojo, kiu kapablus reteni ilin, vigle trotis antaŭen. Daŭris pli longe ol horon antaŭ ol la viroj denove estis kun la bestoj ĉe la arboj.

„Prefere ni enfosigu lin“, diris Miguel. „Aliokaze la vulturoj ĉi tie cirklos kaj iu, kiu ne scias ion pli bonan por fari, povus veni por rigardi, kion trovis la vulturoj ĉi tie.“

„Ja, ĉu vi eble volas lasi notfolion kun via nomo ĉe li?“ moke demandis Ignacio. „Povas esti ja indiferente al ni, ĉu oni trovas la kadavrulon ĉu ne. Li ne plu rakontos tion, kiun li laste renkontis.“

„Vi estas ja ruza, kokineto mia“, diris Miguel. „Se oni trovos la hundulon kaj ĉe ni liajn azenojn, jen vi nenion plu povus kontesti. Sed se oni trovos la azenojn ĉe ni kaj nenie la kadravon, jen tion unue iu devus pruvi, ke vi sendis la gringo-n en la inferon. Ni aĉetis la azenojn de la gringo. Sed, se oni trovas tion, kio ankoraŭ restis de li, neniu akceptas de vi, ke vi aĉetis la azenojn. Do, ek al la laboro!“

Kaj per la sama ŝpato, per kiu Dobbs volis enfosi Kurtinon, li nun mem estis enterigata. Iris tre rapide. La viroj ne multe penis. Ili faris nur la plej necesan kaj translasis la laboron al la formikoj kaj vermoj.

Tiam ili surpiediĝis kaj pelis la azenaron reen montaren, ĉar ili ne tiom aŭdacis por eniri la urbon, parte pro personaj kaŭzoj, parte ankaŭ tial, ĉar ili pensis, ke ili povus renkontiĝi iun, kiu konas kaj atendas la azenojn. Estis ankaŭ sufiĉe verŝajne, ke Dobbs diris la veron, kaj efektive ankoraŭ sekvas du viroj sur ĉevaloj sur la vojo de Dobbs. Ŝajnis al ili efektive tre neverŝajna, ke Dobbs kondukis la tutan azenaron sola. Kaj por eviti renkonti tiujn virojn, kiuj eble ekzistas, ili deturniĝis de la vojo, sur kiu Dobbs laŭ ilia pripensita supozo estis veninta, kaj grimpis sur alia mulopado supren en la montaron.

Kiam ili ree estis en la vepro, ili dum pli longa tempo ne povis reteni sian scivolemon. Ili volis scii, kiom granda estas la predo kaj kiuj bonaj aĵoj estas en la pakaĵoj.

Fariĝis pli malhele, kaj la vepro faris la lokon - sur kiu ili nun haltis por tranokti - ankoraŭ pli malhela. Por ne perfidi sian restadolokon, tiom longe, kiom ili ankoraŭ estas en tiu regiono, ili rezignis pri tio ekbruligi fajron.

Ili fariĝis agemaj. Ili malŝarĝis la bestojn kaj komencis malfermŝnuri la pakaĵojn . Jen ankoraŭ troviĝis pantalono kaj ankoraŭ du paroj de facilaj ŝuoj. Jen ankaŭ estis kuirilaro, sed nur plu manpleno da fazeoloj kaj manpleno da rizo.

„Ŝajne li vere ne estis tia riĉa ulo“, diris Ignacio. „Por li efektive tre necesis veni al la urbo.“ „Ankaŭ monon li ne havis“, grumble diris Miguel, dume li traserĉis la pakaĵon, kiun li jam malfermligis. „Li havis nur ankoraŭ sepdek centavojn en pantalonpoŝo, tiu fripono. Ankaŭ la feloj, kiujn li havas, ne estas la plej bonaj. Ili apenaŭ enspezigos kelkajn favajn pesojn.“

Tiam li trovis la saketojn.

„Kion li havas ĉi tie? Sablon, vere sablon. Mi volus scii, kial li kunportas la sablon ĉi tie kun si, en multaj etaj saketoj?“

„Tio estas tute klara“, diris Ignacio, kiu nun same trovis la saketojn en sia pakaĵo. „Estas sufiĉe klare. La ulo estis inĝeniero de Mining Company. Tiu ĉi tie en la montaro serĉadis kaj nun kunportas la sabloprovaĵojn en la urbon, por ke ili tie en la oficejo estu esplorataj de la aliaj inĝenieroj kaj kemiistoj. Jen la usonaj kompanioj tuj scios, kie ili povos marki parcelojn.“

Li elŝutis ĉiujn saketojn. Ankaŭ Miguel elŝutis la enhavon de la saketoj, kiuj estis en la pakaĵo ĉe li. Kaj kiam li vidis, ke la saketoj estis nur senvaloraj deŝiritaj ĉifonoj, li malbenis diojn, diablojn kaj ĉiujn gringos. Fariĝis tiel malhele, ke ili ne estus povinta vidi la econ de tiu sablo, se ili estus sciinta pli pri tio.

Ankaŭ Angel, la tria trovis la saketojn en sia pakaĵo. Li donis al ili alian signifon. Li diris: „La ulo estis aŭtentika usona mensogisto kaj trompisto, tion mi povas diri al vi. La saketojn li ĉiujn tiel bele estis kaŝintaj inter la feloj kaj tiam dense fermligis ilin. Ĉu vi scias, kial? Li volis vendi la felojn en Durango laŭ pezunuo, kaj por ke ili mezuru pli, li intermetis la sablon. Kaj por ke la sablo ne elvenu, tial li ŝutis ĝin en etajn saketojn. Tiu estus vendinta la felojn vespere, kaj sekvamatene, antaŭ ol la aĉetinto estus malkovrinta la trompon, la birda ulo jam estus forfluginta kun la trajno. Al tiu ni bele fuŝis la trompon, al tiu rato.“

Kaj Miguel kaj Ignacio trovis, ke tio estas la plej bona klarigo por la sablo, kaj ili haste penis liberiĝi de li.


Rimarko

gringo = fi-usonano, usonanaĉo, sed ankaŭ simple usonano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.