La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XX

La azenoj estis pripakitaj. Ili staris tie pacience, trotadis paŝon aŭ du paŝojn kaj denove staris kviete. De tempo al tempo ili turniĝis. Ili atendis la vokon kaj ne komprenis ĝuste, kial la vojaĝo ne iras plu. Ili kutimiĝis pri siaj tempoj kaj estis jam malfrue antaŭtagmeze. La ŝarĝado faris pli da peno al Dobbs ol li atendis. Ne estis tiel facile ŝarĝi tute sola sen la helpo de dua persono la bestojn tiel, ke la pakaĵoj ne komencos gliti; ĉar li ne povis stari samtempe je ambaŭ flankoj de la besto. Samtempe levi ambaŭ pakaĵojn sur la portoselojn ne eblis, ĉar la pakaĵoj estis tro pezaj, kaj ĉar li ne povis levi ilin tiom alte, ke ili samtempe surseliĝas kaj tenas la balancon. Se la azenoj almenaŭ volus kaŭriĝi kiel la kameloj por la ŝarĝado! Sed tion la azenoj ne faras, ĉar ili ne estas kameloj. Ili ankaŭ ne povus stariĝi kun tia peza ŝarĝo, kvankam ili povas troti dum horoj kun tia ŝarĝo supren de la montoj kaj poste malsupren sen montri spuron de laciĝo. Fine Dobbs tamen sukcesis fini la ŝarĝadon.

Li volis ĝuste voki la azenojn kaj doni baton al ili, kiam li denove pensis pri Kurtin. Kvankam li pensis jam  seninterrompe dum la tuta mateno kaj speciale dum la ŝarĝado pri Kurtin, sed pli tiel, kiel pri malĉeestanto aŭ antauiranto ol pri mortulo. Ke Kurtin estis morta, morta por ĉiam, ankoraŭ ne estis tiom ligita kun lia konscio, ke li povis pensi nur pri morta Kurtin.

Sed nun, kiam la marŝo rekomenciĝu, li pensis pri la morta Kurtin. Kaj tiumomente venis la ideo en lian kapon, ke li ja inencis entombigi lin antaŭ la plumarŝo, pro la pli granda sekureco. Kurtan momenton li hezitis, ĉu li simple povus lasi kuŝi lin tiel, kiel ĝi kuŝas. Kojotoj, pumoj, vulturoj, formikoj kaj muŝoj sufiĉe rapide malaperigus lin. Sed tiukaze restus ankoraŭ kelkaj ostoj kaj ĉifonoj. Tio ne vere necesas, ke la ostoj faru reklamonon kaj rakontu pri tio, kio okazis aŭ eble okazis.

Sed tiuj pensoj miksiĝis kun alia penso, kiu ĝis nun estis tute fremda al li kaj kiu faris lin sendecida. Li pensis, ke li eble ne povas vidi la kadravron sen fari stultaĵon. Ĉio ĉirkaŭ li estis tiel nenature soleca kaj kvieta. La arbaro estis tiom magra, la arboj ŝajne ne tute elkreskiĝis. Ili ŝajne ne povis decidiĝi, ĉu ili ankoraŭ kresku iom pli alte aŭ ĉu ili prefere estu plu tiel, kiel ili estas. La sekeco estas vere tro longa kaj povas kosti la vivon, se oni bezonas tro da akvo. Kaj ĉar kelkaj pro prudenteco ne volas fariĝi pli grandaj, sed la tero sub ili ne volis akcepti tion, tial ili kreskis kurbigite, kriple, oblikve kaj groteske.

Apenaŭ birdo kantis aŭ ĉasbesto hastis tra la vepro. Estis vento en la aero. Dobbs sentis tiun kaj vidis tion ĉe la migrantaj nuboj. Sed la arboj ne moviĝis. Ili staris kiel ŝtonigitaj. Il ŝajne ne estis verdaj, sed grize bluemaj kiel rompiĝemaj laforokoj. La aero ĉirkaŭ li ŝajne fariĝis same griza kiel la lafkoloro kaj ŝajnis al li, kvazaŭ la aero estus ŝtonigita kaj apenaŭ plu spirebla.

La azenoj staris nun tute trankvile, kvazaŭ ili atendus pri tio fariĝi ŝtonecaj kiel ĉio alia ĉirkaŭe. Ili turnis de tempo al tempo timige lante la kapon al Dobbs kaj rigardis lin kun la grandaj nigraj okuloj dum longa tempo. Li ektimis momenton la azenojn kaj por forskui la timon, li iris al azeno kaj firmtiris ties ŝnurojn. Poste li iris al alia kaj skuadis je la pakaĵoj, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu ili estas sufiĉe firmligitaj kaj ne eble deglitos ĉe malsupreniĝo el la alto. Sed ili estis sufiĉe firme ligitaj. La puŝado de la bestokorpoj ka la palpado de iliaj feloj trankviligis lin kaj li forgesis la rigardon de la grandaj vitrecaj lumantaj karbobuloj.

Ĉu li havas la okulojn malfermitaj, vitrecaj, vakaj kaj senbrilaj? pensis Dobbs. Tio estus nur natura, li diris al si, ĉiu mortinto havas malfermitajn okulojn, kaj la okuloj esta ĉiam vitrecaj kaj senbrilaj. Ne, li pensis, ili ne estas vitrecaj kaj ankaŭ ne lumas kiel azenaj okuloj, ili estas ŝrumpigita, obtuza, malklara vitro. Ili tute ne estas vitraj, ili estas vitrecaj. Estas tamen pli bone, se mi enfosigos lin. Mi eble povus pensi pri liaj okuloj. Sed mi devos enfosigi lin.

Li tiris ŝpaton el la pakaĵo. Sed kiam li havis ĝin ĉemane, li pensis denove, ke la enfosado ne estas necesa kaj signifas nur tempodisipon. Ĝuste tial li eble ne povus atingi la trajnon ĝustatempe, kaj ju pli rapide li estos for el tiu regiono des pli bone estos.

Dum li denove volis ŝovi la ŝpaton inter la ledorimenojn, kaptis lin tamen la scivolo ekscii, ĉu Kurtin eble jam estas atakita de vulturoj. Scii tion precize, donus grandan sekurecon al li, li pensis. Li denove eltiris la ŝpaton kaj iris transen en la vepron.

Li iris rekte al tiu loko, kie Kurtin kuŝas. Li eble estus trovinta la direkton, eble eĉ la lokon kun fermitaj okuloj. Sed kiam li venis al la loko, tiu estis vaka. Li eraris. La malheleco de la pasinta vespero kaj la flagranta lumo de la branĉo aperigis la direkton ŝanĝite. Li komencis serĉi, rampadis tra la vepro kaj ŝovis sin inter la branĉojn de la arbustaĵoj. Li subite ne sentis sin plu agrabla ĉe tio. Li timis renkonti la kadavron, kiam li atendus ĝin plej malmulte. Tion li volis eviti. Li pensis, ke eble eĉ povus okazi, ke li subite tuŝas la vizaĝon de la mortulo. Jam nur la penso havigis al li malagrablan senton. Li pensis nun tute lasi la serĉadon.

Tamen reirinte duonon de la vojo, li diris al si, ke li trovos neniam trankvilon, se li ne vidos ankoraŭfoje la kadavron antaŭ si kaj povos esti konvinkita, ke Kurtin efektive mortis kaj ne plu faros stultaĵojn.

Pluan fojon li komencis serĉi. Zigzagante li iradis tra la vepro. Poste li rekuris al la kampadejo por ekiri de tie laŭdirekte. Li subite ne plu povis rememori precize en kiu direkto li pelis Kurtinon je la pasinta vespero. Dekfoje, dekvin-foje, dudekfoje li hastis en tiu direkto, estis vane.

Li ne trovis la mortulon. Ĉu li vere tiom eraris pri la direkto?

Lia ekscitiĝo kreskis pli kaj pli. La suno troviĝis nun tre alte kaj ardis senkompate. Li ĝemis kaj ekŝvitis. Li komencis soifi terure. Sed li ne trinkis, sed verŝis la akvon senpripense per grandaj glutoj en sin.

Ĉiufoje, kiam li ree rampis tra la vepro, li nervoze turniĝis ĉiumomente. Dum sekundo li supozis, ke tio devas esti timo. Sed li konvinkis sin mem, ke povas esti nur nervozeco. Konsciencriproĉoj tute certe ne estis, pri tio li certis. Estis nur la ekscitiĝo.

La azenoj jam fariĝis senpaciencaj. La plej antaŭaj komencis formarŝi. Kaj baldaŭ sekvis la cetera parto de la marŝkolono, indiferente trotante. Kun sakro li sekvis ilin per salto. Tion faris la azenojn timemaj kaj konfuzitaj. Ili komencis kuri. Li devis preterkuri la antaŭajn por reteni ilin. Tio faris lin tute senspira. Li ĉasis la azenojn reen al la kampadejo. Nun ili staris trankvile kaj prironĝis la magrajn herbojn. Baldaŭ tiu kaj baldaŭ tiu ĉi turniĝis al li kaj rigardis lin mirigite per grandaj okuloj. Tio timigis Dobbson, kaj li ekintencis firmligi la okulojn al ili.

Sed li ree komencis serĉi. Kaj kiam li estis konvinkita esti je centa fojo sur tiu loko, kie li pafis sur Kurtinon, li vidis kuŝi pecon de karbigita branĉo. Kaj nun li sciis, ke li troviĝas sur la ĝusta loko. La peco en la pasinta nokto estis forrompita de la branĉo, kiun li bezonis por prilumi la lokon.

La tero aspektis kirlita. Sed tio same tiel bone povis deveni de sia propra svarmado kaj ĉirkaŭkurado. Sangon li ne povis vidi. Krome sur tiu ĉi tero apenaŭ videblus sango. Ĉu Kurtin estis fortrenita de besto? Aŭ ĉu iu trovis kaj levis lin? Per si mem li ne povis forrampi, ĉar li estis ja morta. Pri tio Dobbs ja konvinkiĝis. Certe besto fortrenis lin.

Des pli bone, pensis Dobbs. Tiukaze baldaŭ nenio restos plu de la kadavro. Iomete pli trankviligite, li nun komencis pensi pri la ekmarŝo. Sed li ĉiam denove turniĝis. Baldaŭ li supozis, ke li vidis Kurtinon inter la branĉoj. Kaj baldaŭ li subite moviĝis ektimigite, ĉar li opiniis, ke li rimarkis alian homon. Poste li denove eksaltis, ĉar li supozis, ke li aŭdis voĉojn. Kaj se ie branĉo rompiĝis au ŝono ruliĝis, li supozis, ke pumo ŝteliradas proksime de li, la sama, kiu fortrenis Kurtin. Tiu nun ekhavis apetiton kaj volis ataki lin de malantaŭe.

Li komandis la azenojn, kaj ili komencis marŝi. Sed la marŝo estis multe pli komplika ol Dobbs antaŭe supozis. Se li iris antaŭe, la lastaj azenoj postrestis kaj komencis disiri por serĉiŝerbojn sur flankaj padoj kaj inter arbustaĵoj. Kelkajn fojojn li devis ŝtopi la marŝtaĉmenton, ĉar li devis rekonduki postrestintajn azenojn.

Poste li iris fine de la marŝtaĉmento. Nun la antaŭaj azenoj disirinte ekvagis kaj la tuta azenaro konfuziĝis.

Tial li prenis ŝnurojn kaj ligis ĉiun azenon al la portoselo de la antaŭiranta azeno por teni la azenojn kune. Denove li iris antaŭe por gvidi. Sed tuj, kiam unu el la postaj azenoj ne povis sekvi kaj tiris ĉe la selo de la antaŭa, la antaŭa azeno haltis, kaj la tuta azenaro kun ĝi.

Li komencis nun okupiĝi nur pri la gvidanta azeno por vipi ĝin antaŭen kaj ĝin tiel devigi sekvigi la aliajn. Tio funkciis tiel kvindek paŝojn. Poste fariĝis tro stulte por la azeno. Li haltis, firme apogis la antaŭajn piedojn antaŭe, metis la longajn orelojn malantaŭen kaj staris firme kiel roko. Ĉu Dobbs batis ĝin, ĉu Dobbs tretis per la botoj en ties molajn flankojn, la azeno ne moviĝis. Li ja ne sciis, kio okazas. Li marŝu antaŭen, sed samtempe ĝi estis tirata malantaŭen. Dobbs ŝanĝis plian fojon sian taktikon kaj transprenis mem la gvidadon de la azenoj kaj tiris la antaŭan azenon. Tio dum certa tempo tre bone funkciis. La azenoj ĉiuj postsekvis. Sed kiam la gvidanta azeno lernis, ke estas por li pli facile kaj pli oportune esti tirata ol libervole iri, li lasis sin pli kaj pli tiri kaj treni, ĝis Dobbs fine devis tiri tioman ŝarĝon, kvazaŭ troviĝus tuta trajnvagonaro je la ŝnuro, ŝargego, kiun li tiris post si trans la ŝultron. Li devis rezigni pri tio, kaj ree provis peli la azenojn de malantaŭe kaj ĉiam kurs laŭ la azenaro antaŭen kaj malantaŭen, por kunteni la vagemajn azenojn.

Poste venis tempo, kiam la vico de la azenoj iris tute libervole kaj sen kaŭzi penon. La azenoj kutimiĝis al la trotado kaj tenis sin laŭorde sur la pado. Tio iris nun tiel trankvile kaj agrable, ke Dobbs povis oportune posttroti ilin kaj ĉe tio povis bruligi la tabakon de la pipo al si. Kaj ĉar li devis fari nenion alian krom iri trankvile sian vojon, la pensoj rekomencis labori en li.

Mi ne rigardis sufiĉe detale, li pensis. Ebli li ne estis morta, sed nur tre grave vundita. Nun li rampas tra la vepro kaj fine alvenos en indiĝena vilaĝo. Tiam ĉio estos finita. Li turnis sin per unu fojo, ĉar li supozis jam aŭskulti post si la indiĝenojn, kiuj persekutas lin, por transdoni lin al la polico.

Sed li ankoraŭ ne povus esti en vilaĝo. La vilaĝoj estas malproksimaj. Kaj eĉ se li vere ne jam estus morta, li tamen estis trafita tiel gravege, ke li povus moviĝi antaŭen nur tre lante. Mi devos trovi lin kaj fini lin por ĉiam, pensis Dobbs plu. Nun estas ja jam je ĉiu kazo provo de murdo kaj stratrabado. Tio kostus dudek jarojn sur la Sankta-Maria-Insulo.

Fine li ne vidis alian eblon ol reiri kaj denove serĉi la kadvron aŭ la vunditan Kurtin. Venis en lian kapon, ke li serĉis en certa direkto eĉ ne unu fojon. Tio estis la kontraŭa direkto de tiu loko, kie li lasis kuŝi Kurtinon, post la bivakfajro sur la alia flanko de la vepro. Tie li tute ne esploradis. Kaj estis tute klare, ke Kurtin rampis al la kampadejo por trinki, kaj poste rampis plu en tiu direkto, ĉar tiu direkto rekondukis lin en la proksimon de tiu vilaĝo, kiun ili vidis hieraŭ posttagmeze. Dobbs dormis trankvile kaj ne vidis kaj ne aŭdis ion. Krome Kurtin eble ne tute proksimiĝis al la kampadejo por ne veki Dobbson kaj ne kapti la lastan pafon. Defendi sin li ja ne povus. Neniu dubo eblis, Kurtin rampis en tiu direkto kaj en tiu direkto li devos trovi lin.

Estis mallonge antaŭ la vespero, kiam Dobbs revenis al la malnova kampadejo. Li ne prenis la tempon al si por malŝarĝi la azenojn, sed tuj komencis serĉi. Nun li serĉis en tiu direkto kun la sama hasto kaj la sama fervoro, per kiu li serĉis antaŭtagmeze en la kontraŭdirekto.

Sed la nokto rapide komenciĝis kaj Dobbs devis fini la serĉadon.

Nun restis nur unu plia elirvojo al li. Li ne povos disipi eĉ nur plian horon je la serĉado. Morgaŭ matene li devos tuj ekkmarŝi kaj atingi kiel eble plej rapide la haltejon en Durango, tie tuj vendi la azenojn kaj la laborilojn kaj sidiĝi en la sekvan trajnon, por foriĝi en pli granda urbo. Al Laredo, Eagle Pas, Brownsville aŭ al alia limhaltejo li ne rajtis iri dum certa tempo. Ĉar tiukaze, se Kurtin efektive atingas vilaĝon aŭ Howard estis survoje, la limo tute certe unue estus traserĉata pro li.

Ĉe la pasinta posttagmezo Dobbs vidis ekde nuda loko de alta monto malprokisme la fumnubojn de veturanta trajno. Laŭ tio la distanco ne estis plu tre granda.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.