La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XV

„Jes, pri la forirado“ - Howard ekprenis denove la penson, kie li forlasis ĝin dum la mallonga interparolado posttagmeze. Anstataŭ foriri li diris „forsteliĝi“, sed oni devas meti la interparoladon ja en formon tian, ke ankaŭ tiuj komprenas ĝin, kiuj ne apartenas al la frataro.

„Jes, pri la „forsteliĝo“, tio estas afero malbenita de la diablo. La forirado kaj pluirado ja sukcesos. Kial ne? Sed eĉ se oni supozas, ke oni havas ĉion en bona sekureco, oni ankoraŭ tute ne havas ĝin kiel krediton sur sia bankkonto. Ĉu vi iam aŭskultis la historion pri donja Catalina Maria de Rodriquez? Certe ne. Ankaŭ je ŝi ne temis pri la oro kaj la arĝento, sed pri la forŝteliĝo mem kaj la transdonado al sekura loko.“

„En Guadalupe estas la gracobildo de Nia Kara Virino de Guadelupe, la protektpatronino de Meksiko. De Meksikurbo vi povas veturi per tramo tien. Al tiu gracobildo pilgrimas ĉiuj meksikanoj kaj indiĝenoj, kiuj havas kordeziron, kun la sekura espero, ke la gracobildo plenumos iliajn dezirojn, ĉu por voli forpreni agron de sia najbaro, ĉu tial, ĉar de knabino forkuris la amato, ĉu pro  tio, ke ino timas, ke povus fariĝi publika, ke ŝi enterigis sian edzon per herbeto kaj havigis al si per tio alian edzon.“

„Ĉio ĉi estas ja nur trompo kaj superstiĉo“, rimarkis Dobbs.

„Tute ne“, rediris la oldulo. „Vi devas nur fidi pri tio, kaj tiukaze ne plu estos trompo. Kiu fidas pri Dio, por tiu ekzistas Dio, kaj kiu ne kredas pri la plej supra gvidanto kaj administranto de la stelaroj, por tiu neniu ekzistas.

Sed pri tio ni ne longe kverelu. Mi ja eĉ ne diras, kion mi mem pensas pri tio. Mi raportas nur la neŝminkitajn kaj sobrajn faktojn.

Tio estas nun jam antaŭ pli ol cent kaj kvindek jaroj, proksimume en la tempo de la usona revolucio. Tiam vivis en la proksimo de Huacal finance bonfarta indiĝeno, kiu apartenis al la tribestroj de la Chiricahua-oj. Li havis belan bienon kaj ne partoprenis en la murd- kaj rabentreprenoj de la najbaraj klanoj. Lia klano setlis kaj trovis en la agrikulturo pli da ĝojo kaj bonfarto ol en la militiroj kaj en la eternaj bataloj kun la hispanoj. La tribestro havis nur unu suferon en la mondo: Lia ununura filo, heredanto de sia nobela rango, estis blinda. En pli malnovaj tempoj la filo estus mortigita. Sed de kiam la tribo jam setlis kaj la triboj agnoskis la kristanecon, oni fariĝis pli grandanima. En tiu ĉi kazo ankaŭ la fakto ludis rolon, ke la knabo estis belkreskinta kaj fortika, kaj ke oni povis priskribi lin eĉ treege bela knabo.

Monaĥo, kiu vagadis tie, kaj kiu eluzis la donacemon de la tribestro ĝis la lasta hufofera bonŝanceto, konsilis al la patro, ke li entreprenu kun sia edzino kaj la knabo pilgriman vojaĝon al la gracoplena dipatrino de Guadelupe, kaj ke li ja ne ŝparu ĉe la oferodono, ĉar por tio la dipatrino estas tre akceptema kaj ŝi scias bone taksi la valoron de la donaĵo.

La tribestro postlasis la bienon sub la kontrolo de sia onklo kaj ekpilgrimis. Li rajtis uzi nek ĉevalon, nek azenon, nek ĉaron kaj devis piede iri la gigantan distancon de preskaŭ du mil kilometroj kun la edzino kaj infano, li devis preĝi en ĉiu preĝejo, kiun li preteriris tricent avemariojn kaj oferi kelkajn kandelojn kaj arĝentajn okulojn.

Lastfine li atingis Meksikon, kaj post kiam li preĝis kaj petegis multajn horojn en la katedralo, komencis la lasta parto de sia tre streĉa tasko. De la katedralo ĝis la gracobildo en Guadelupe estas kvin kilometroj. Tiujn kvin kilometrojn devis li, lia edzino kaj la knabeto, moviĝi sur la genuoj. Kaj ĉiu el ili dum tio devis porti brulantan kandelon permane, kiuj spite al la vento kaj la pluvo ne estingiĝu. Se kandelo finiĝis, ĝustatempe devis esti ekbruligita nova kandelo je la elbruliĝanta. Nova kandelo, kiu estis konsekrita kaj tial kostis pli da mono ol aliaj kutimaj kandeloj. La tuta nokto daŭris la peniga lasta vojo. La knabo endormiĝis kaj ankoraŭ en la dormo li plorsingulte petis pri peco da maizkuko kaj pri akvo. Sed ili rajtis nek manĝi nek trinki. Ili atendis, ĝis la knabo denove iom refreŝiĝis kaj poste la procesio iris plu.

Ĉiuj homoj, hispanoj kaj indiĝenoj, kiuj renkontis ilin, evitis timeme kaj krucosignis sin. Kian nekredeblan, malindan pekon devas esti deliktinta tiu familio, ke ili pune devas elteni tian teruran pilgriman vojaĝon.

Tute laciĝintaj ili alvenis la malsupron de la Cerrito de Tepeyacac, al tiu monteto, sur kiu la dipatrino en la jaro 1531 al la Quauhtlatohua- indiĝeno Jun Diego aperis trifoje persone kaj postlasis sian bildon en lia ayate, en lia ponĉo. Tie ili kaŭris tri tagojn kaj tri noktojn sur siaj genuoj, preĝantaj kaj petegantaj. La tribestro promesis transdoni sian brutaron kaj sian tutan rikolton al la eklezio, se la patrino de Dio helpus lin pro la mizero. Sed miraklo ne okazis. Jen li fine promesis laŭ la konsilo de la monaĥo oferi sian tutan bienon kaj ĉion, kion li havas, se la patrino de Dio donos al lia filo sanajn okulojn.

Sed la atendita miraklo tiel sekure promesita al li, ankaŭ nun ne okazis. La knabo estis tiom elĉerpita de la longa fastado kaj la streĉa vojaĝo, ke lia patrino devis fine tute dediĉi pri lia flegado por vivteni lin. La tribestro, ne plu sciante, kion fari plu, komencis speciale dubi pri la potenco de la dipatrino kaj ĝenerale pri la potenco de la kristana religio, kaj li diris, ke li nun volas iri al la ŝamanoj de sia tribo, kiuj laŭ li sufiĉe ofte donis pruvojn pri la potenco kaj la mirakloforto de la malnovaj indiĝenaj dioj al siaj antaŭuloj. La monaĥoj malpermesis al li tiel blasfemadi kaj minacis lin, ke lia familio ankoraŭ multe pli fiajn malsanojn devos atendi, se li ne finos esprimi siajn dubojn. Kaj ili diris al li, ke li sola respondecas tion, ke la gracopatrino scias bone, kion krome scias neniu homo, ke li faris erarojn dum la vojaĝo, ke li preterlasis preĝejon kaj, ke li intence miskalkulis ĉe la preĝado de la avemarioj, por pli rapide fini tion, ke li manĝis, se li ne rajtis manĝi, kaj ke li diversajn fojojn matene trinkis akvon sen antaŭe surgenuiĝi kaj preĝi. La tribestro fine devis koncedi, ke li foje vere iam preĝis ne tricent, sed nur ducent kaj okdek avemariojn, ĉar estas malfaĉile por li memorteni tiom grandajn nombrojn. Kaj certe, diris alia monaĥo, li preterlasis sciigi diversajn pekojn, kiam li preĝis en la katedralo, ĉar la diopatrino ĝis tiam ja al ĉiu helpis el la mizero, kiu meritis tion. Tial li ripetu la pilgriman vojaĝon post ses monatoj.

Eble tio estis tamen tro por la tribestro, aŭ - kaj tio certe estas tio, kio plej verŝajnas - li perdis la kredon pri la mirakla forto de la bildo. Ĉiukaze li reiris al Meksiko, manĝis multe kaj bone kaj ankaŭ denove brakumis sian junan edzinon, kion li ne faris, fidele al la tasko dum la tuta vojaĝo. Poste li aŭskultadis en la urbo kaj oni diris al li la domon de iu don Manuel Rodriquez. Tiu don Manuel estis fama hispana kuracisto, sed li estis tre mon- kaj potencavida. Li ekzamenis la knabon kaj klarigis al la tribestro, ke li verŝajne kapablos redoni la okullumon al la infano. Kion la indiano povus pagi, li demandis.

La tribestro diris, ke li havas bienon kaj multe da brutoj. Sed, ke tio ne estas mono, respondis don Manuel al li, ke li bezonas monon, multe da mono. La tribestro respondis, ke li volas fari la kuraciston la plej riĉa viro en la tuta Nova Hispanio, se li donos al lia filo la okullumon. 'Kiel vi volas fari tion kun via bieno?’ demandis don Manuel. 'Mi scias riĉan or- kaj arĝentominon’, diris la tribestro al li, 'kaj tiun mi volas montri al vi, se mia filo povos vidi.’ Kaj ili faris la kruelan kontrakton, ke don Manuel havos la rajton denove blindigi la knabon, se la mino ne ekzistas aŭ jam apartenas al alia.

Don Manuel laboris kaj operaciis la knabon du plenajn monatojn kaj neglektis en tiu tempo ĉiujn siajn aliajn klientojn, inter ili eĉ la sekretan sekretarion de la vicreĝo. Kaj post du monatoj la knabo povis vidi kiel aglo kaj don Manuel klarigis al tribestro, ke nun la okullumo estas certigita. Kaj tio estis ĝusta.

La ĝojo de la tribestro estis senfina, kaj lia dankemo venis el fidela koro. 'Nun mi volas diri al vi, don Manuel, 'ke mi ne trompis vin.' Tion li respondis, kiam la kuracisto demandis lin pri la pago. 'La mino apartenas al mia familio. Kiam la hispanoj venis, nia praavo ŝutkovris ĝin, ĉar ili ne volis havis hispanojn en nia distrikto, ĉar ni malamis la hispanojn, kaj ĉar ni sciis, ke la blankuloj amas la oron kaj la arĝenton pli ol sian filon de Dio. Oni perfidis la minon kaj la hispanoj venis kaj elŝiris de mia praavo kaj de lia edzino, la langojn, kiam ili ankoraŭ vivis, nur por eksii, kie estas la mino. Sed kvankam lia buŝo estis plena de sango kaj la doloroj frenezigis lin, mia patro ridis al ili vizaĝen kaj ili ne ricevis la minon. Kaj mia praavo notis la vortojn kaj post lia morto ili iris de la buŝo de la filo al ties filo kaj tiel plu ĝis mia buŝo: 'Se al vi aŭ al via familio aŭ al via tribo de homo granda servo estos plenumita, kiun ne volis plenumi aŭ ne povis plenumi al vi la plumokronita Dio de nia popolo aŭ la sangokronita Dio de la blanka popolo, tiukaze donu la trezoron al tiu homo, kaj al tiu homo ĝi apartenu. Vi, don Manuel, pere de mia filo al mi, al mia familo kaj al mia tribo faris tiun servon, kiun plenumi spite al ĉiuj miaj penoj kaj preĝoj kaj oferoj, la dio de la blankuloj estis tro malforta. Kaj tial al vi apartenas la minejo. Sekvu mian vojon, kiun mi volas diri al vi, post tri monatoj kaj ne parolu al iu pri tio, kion vi scias, kaj mi volas fari vin la plej riĉa viro en la tuta Nova Hispanio.“

„La indiĝenoj ne scias multe pli pri minoj ol ni mem “, diris Howard, kiam li plektis plu la fadenon de sia historio. „Ili iam tre precize konis ĉiujn kaŝitajn minojn, kiujn indiĝenoj ŝutkovris kaj faris ilin netroveblaj post la konkero de Meksiko por venĝi sin pro la kruelaĵoj kiujn oni iam krimis al ili. Sed la indiĝenoj ja ne restadis tie, kie ili loĝis kaj vivis en la konkerula tempo. Miloj da ili de la hispanoj estis fortrenitaj kiel laboristoj kaj sklavoj al aliaj distriktoj, aliaj estis forpelitaj pro ribeloj kaj bataloj de siaj loĝlokoj en la montarojn kaj ĝangalojn, aliaj estis ekstermitaj de varioloj kaj aliaj epidemioj, kiujn la blankaj kulturportintoj kaŭzis sur la kontinento. Tribestraj familoj formortis aŭ estis mortigitaj antaŭ ol ili povis pludoni sian scion al siaj posteuloj. Tial fariĝas pli kaj pli malofte, ke indiĝeno konas ŝutkovritan minon. Ofte li nur supozas koni iun, ĉar tio, kio en lia familio estas konata pri tiu aŭ tiu mino, fariĝis tiel legendeca, tiel kunligita kun trovitaj kaj konataj minoj, ke la ĝusta loko ne troveblas, des pli, ĉar la loko per vortoj kaj signoj kaj direktoj estis redonata, kiuj ŝanĝiĝis dum la iro de la tempo rilate la lingvan uzon kaj tial ili devis konduki al misvojoj. Sed tiu historio okazis ja en longe pasinta tempo, kiam la memorkapablo de la indiĝenoj estis ankoraŭ pli freŝa, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis influata de la trafiko tiel, kiel tio estas la kazo, de kiam fervojoj ekzistas kaj la indiĝenoj sin multe pli ofte kaj pli rapide disiĝas ol pli frue, ĉar ankaŭ ili translokiĝas tien, kie ili trovos siajn vivrimedojn pli facile ol en sia naskiĝloko.

Fininte siajn negocojn en Meksiko don Manuel komencis kun sia edzino Maria la longan kaj streĉan vojaĝon al Huacal. Li trovis la tribestron kaj estis akceptata de li pli bone ol frato. 'En la vojaĝo mi ekhavis la ideon', diris don Manuel al sia gastiganto, 'ke tio estas sufiĉe stranga, kial vi ne mem ekspluatas la minon, Aguila? Vi ja estus povinta doni al mi centmil orguldenojn, kaj mi farus tion, kion vi postulus de mi.' La tribestro ridis: 'Mi ne bezonas oron kaj mi ne bezonas arĝenton. Mi havas manĝon kaj belan kaj bonan edzinon kaj filon, kiun mi amas kaj kiu estas forta kaj kun plaĉa staturo. Kion oro donus al mi? La tero benigas, riĉe benigas, la fruktoj donas benon, riĉan benon, mia brutaro donas benon, riĉan benon. Oro ne donas benon kaj arĝento ne donas benon. Ĉu ĝi donas benon al vi, al la blankaj hispanoj? Vi murdas vin reciproke pro la oro. Vi malamas vin reciproke pro la oro. Vi fuŝigas la belecon de via vivo pro la oro. Ni neniam faris la oron nia mastro. Ni neniam estis ties sklavoj. Ni diras, ke oro estas bela, kaj tial ni faras ringojn el ĝi kaj aliajn ornamaĵojn, kaj ni ornamas nin, niajn edzinojn kaj niajn diojn per ĝi, ĉar ĝi estas bela. Sed ni ne faras monon el ĝi. Ni povis rigardi ĝin kaj ĝojigi nin per ĝi, sed ni ne povis manĝi ĝin. Nia popolo kaj ankaŭ la popoloj en la valo neniam batalis pro oro au militis pro oro. Sed ni multe batalis pri la grundo, pri agroj, pri riveroj kaj lagoj, pri urboj, pri salo, pri brutaroj. Sed ĉu pri oro aŭ pri arĝento? Ĝi estas ja nur plaĉe rigardebla. Sed, se mi havas malsaton, mi ne povas meti ĝin en mian stomakon, kaj sekve tion ĝi ja ne havas valoron. Ĝi estas nur bela kiel floro, kiu floras, aŭ bela kiel birdo, kiu kantas. Sed, se vi metas la floron en la stomakon, ĝi ne estas plu bela, kaj se vi kuiras la birdon, ĝi ne plu kantas.’ Tiumomente don Manuel ridis kaj diris:’Mi ne metos la oron en mian stomakon, Aguila! Fidu tion.’ Kaj ankaŭ la tribestro ridis kaj diris: 'Tion mi fidas. Mi ja povas servi al la tero, sed mi ne povas servi por mono, ĉar alie mi ne havus ion po manĝi. Neniujn tortiljojn kaj neniujn camotes, batatojn. Vi ne komprenas tion, kion diras mi, kaj mi ne komprenas, kion diras vi. Vi havas alian koron. Sed mi estas tamen via amiko.’

Ili bezonis tri tagojn, dum kiuj ili rampadis en la montoj kaj en la vepro serĉis, skrapis kaj fosis. Don Manuel miskomprenis la longan serĉadon kaj supozis, ke la indiĝeno trompis lin pri la pago. Sed kiam li tiam vidis, kiel lerte kaj laŭplane la tribestro rastis la terenon, kiel precize li atentis la situon de la suno kaj sur la ombrojn ĵetitajn de la montopintoj, li tamen devis agnoski, ke certa vojo estis postsekvata. 'Tute tiel simpla, kiel vi eble pensas, tio ne estas’, diris la tribestro. 'Tie estis tertremoj, kaj kelkaj jarcentoj da pluvotempoj kaj nubaj elverŝigoj kaj terglitadoj, riveroj ŝanĝis sian vojon, riveretoj elsekigiĝis kaj novaj ekestis. Tie arbetoj grandiĝis kaj grandaj arboj, kiuj iam estis celoj, mortis. Eble povas daŭri ankoraŭ semajnon, don Manuel, vi devas havi paciencon.’

Daŭris eĉ pli ol semajnon. Kaj la tribestro diris vespere: 'Morgaŭ mi povos doni al vi la minon, morgaŭ mi vidos ĝin per miaj okuloj.' Don Manuel volis scii, kial li ne tuj rajtis vojaĝi kun la tribestro, kiam tiu iris hejmen. 'Tiukaze ni tamen devus atendi ĝis morgaŭ, ĉar la suno ne troviĝis en la celo. Nun ĝi staras en la celo. Mi ankaŭ scias jam kelkajn tagojn, kie la loko troviĝas, sed morgaŭ mi havos la minon kaj povos doni ĝin al vi.'

Efektive, je la sekva tago ili trovis la minon en ravino. 'Tie iam derompiĝis montoparto. Tion vi ankaŭ povas rigardi. Tial estis tiom komplike trovi la lokon. Jen la mino, kaj ĝi estas nun via. Sed mian domon vi devos hodiaŭ forlasi', diris la tribestro. 'Kial? Mi ankaŭ sen tio forlasus ĝin, car mi volas konstrui la domon proksime de la mino.' 'Jes, mia domo nun ne plu estas bona. Vi havas la riĉan minon kaj ne alportos benon.' La tribestro volis adiaŭi lin per manpremo, sed don Manuel diris: 'Atendu, Aguila. Mi ankoraŭ volas meti demandon al vi. Se mi estus postulinta de vi cent mil orguldenojn, por ke mi sanigu vian filon, ĉu vi tiukaze ne estus malferminta la minon mem?' 'Certe mi estus farinta tion', diris la demandito,'mi ja volis vidi mian infanon sanigita. Sed se mi estus ekhavinta la sumon, mi tuj estus ŝutkovrita ĝin denove, ĉar oro ne estas bona. Kion mi povus fari alian? La hispanoj ekscius tion, kaj ili min, mian edzinon kaj mian filon, murdus por ricevi la minon. Laŭ via moro oni ja pro oro ĉiam murdas. Estu atentema, don Manuel, ke ne ankaŭ vi estos murdita, se viaj konatoj ekscias, ke vi havas orminon. Se ili scias, k vi havas nenion krom pano kaj tortiljoj, neniam iu murdus vin. Mi volas ĉiam esti via amiko, sed ni nun devos adiaŭi nin.’

Don Manuel komencis starigi sian kampadejon kaj Aguila reiris al sia domo, kiu distancis tagvojaĝon de la mino. Antaŭ sia ekveturo don Manuel havigis al si la oficialajn certigitajn atestojn de la registaro, kiuj pravigas lin serĉi multekostajn metalojn, kaj okupi la lokojn, se li trovus iujn, laŭ sia minorajto. Li revojaĝis en la plej proksiman urbon, kie li postlasis sian edzinon, kunvenigis sian edzinon kaj samtempe varbis laboristojn kaj aĉetis la necesajn maŝinojn, laborilojn kaj eksplodilojn. Poste li ekis elfosi la minon. La trovoj superis liajn plej aŭdacajn atendojn. La mino estis tiom riĉa je arĝento, ke ĝi superis ĉiujn aliajn minojn. Ĝi donis kiel esencan produkton arĝenton, sed kiel apuda produkto ankaŭ oro troviĝis.

Multaj okazaĵoj instruis lin, ke estas plej bone, se oni ne tro multe parolas pri la mino, ne tro gloras ĝin. Ne nur privataj personoj, sed eĉ la reĝaj oficistoj kaj la altranguloj de la eklezio pli ol nur majstre sciis kiel forludi la minon el la manoj de viro, kiu ne havas sufiĉe da potenco. La posedanto subite malaperus, neniu scius, kie li restadus kaj la mino estus transdonita kiel senposedanta havaĵo aŭ al la reĝo aŭ al la eklezio. La inkvizicio, kiu en Meksiko multe pli longe ekzercis sian teruran potencon ol ie aliloke surtere, kiu nur tiam fine tie foriĝis, kiam venkis la revolucio kaj la lando fariĝis libera kaj sendependa respubliko, efikis en tiu tempo ankoraŭ per nebremsitaj fortoj. Sufiĉis, ke episkopo atingis informon pri riĉa mino, kaj la trovinto kaj posedanto de tiu mino estis trenita pro blasfemio, herezo, nigra magio kaj manko de respekto kontraŭ la mirakla efiko de gracobildo antaŭ la tribunalon de la inkvizicio. Tiun tribunalon tre timis eĉ la plej forta viro en la lando, la vicreĝo. Se li estis asignita antaŭ la tribunalon, li renkontis ĝin nur akompanata de korpogardo grave armita kaj kun la anconco, ke liaj trupoj kaj la artilerio havas la ordonon sen pardono pafi al la konstruaĵo de la Sankta Inkvizico, se li ne estos interne de mallonga tempo denove en sia palaco kaj montros sin al siaj soldatoj. Kion en tiu kazo povus fari simpla privatulo? Dek aŭ dudek atestantoj prezentiĝus, kiuj ĵurus, ke ili vidis, ke la viro ne surgenuis antaŭ la monstranco, aŭ ke ili laŭdire aŭskultis, ke li diris, ke estas malfacile kredi, ke la filo povas esti samtempe sia propra patro, aŭ, ke la papo ne povas erari. Kaj se oni ĵurus tion, oni bruligus la deliktinton, kaj li devus ĝin rigardi precipa graco, se oni ne bruligus lin vivanta, sed se oni strangolus lin antaŭ la ekbruligo. Kia ajn puno estus verdiktita, en ĉiu kazo oni ĵurus antaŭe, ke li estas kulpa, kaj tiel lia tuta posedaĵo transirus al la eklezio. Tial ne estis tiel strange, ke tiuj homoj, kiuj posedis riĉan posedon aŭ rifuzis libervole doni al la eklezio kaj al la monaĥejoj la grundon aŭ la minon, kiun oni avidis, multe pli rapide estis verdiktitaj pro herezo kaj kulpigitaj ol povraj indiĝenoj, kiujn traktis la inkvizicio multe pli milde; ĉar ne estus iu, kiu pagus por la povraj indiĝenoj la grandajn kostojn de la komplika ekzamenado. La kostoj por la tribunalo ja estis karaj. Neniam iu faris ion pro nenio, kiel pruvas tion la procesaktujoj. La atestantoj estis la plej lastaj, kiuj farus tion malkara, pro konsidero de la sankta celo. La potenco de ĉiu religio estas limigita. Neniu religio povas tuŝi tiajn limojn aŭ eĉ provi transpaŝi ilin sen formorti. Religio, kiu fariĝis tro rigida, religio, kiu tro perdis sian flekseblecon, formortas, ĉar ĝi ne plu povas integriĝi en la evoluon kaj la tempon. Ne povas esti eterne kondukataj militoj de popoloj, kies religio malpermesas al ili elingigi la glavojn kaj kies religio ordonas al ili ne mortigi.

Don Manuel estis ruza danke al la riĉaj spertoj, kiujn faris aliaj. Li forsendis nek arĝenton nek oron. Li suramasigis ĝin kaj atendis lian tagon. Kvankam la mino ebligis tiom riĉajn enspezojn al li, li traktis siajn indiĝenajn laboristojn sufiĉe mizere. Li pagis eĉ ne tiom da salajro, ke ili satiĝis. Li laborigis ilin ĝis renversiĝo aŭ ĝis kiam ili eĉ formortis kaj se ili ne sufiĉe laboradis, li eĉ ordonis vigligi ilin per vipoj. Per negroj oni povis mastrumi tiel longan tempon, sed ne per indiĝenoj. Dum la tricent jaroj de la hispana regado en Meksiko la hispanoj neniam kaj je neniu tempo havis la tutan landon en nekontestata posedo. Ie en la tuta tempo ĉiam estis tumulto, insurekcio aŭ ribelo. Kaj se rbelo je iu loko estis subigita brutale kaj senrespekte al homoj, ĝi ie aliloke komenciĝis denove. Tio estis ĉiam tiel kaj ankaŭ detale. Kaj iutage estis la ribelo en la mino de don Manuel. Lia edzino, donja Maria, ankoraŭ sufiĉe frue povis fuĝi. Sed lin oni mortbatis. Liaj trezoroj ne estis rabitaj, sed, post la morto de don Manuel, la indiĝenaj laboristoj forlasis la lokon kaj reiris en siajn vilaĝojn.

Kiam donja Maria pere de heroldoj eksciis, ke la mino denove estas sekura, ŝi revenis por daŭrigi la laboron. Ŝi trovis la ekspluatitajn trezorojn lerte kaj sekure enfositaj. Kion ŝi posedis, sufiĉus por vivi vivon sen zorgoj ĝis la fino.

Sed obstine fiksiĝis en ŝia kapo la penso reiri al Hispanio por tie aperi kiel la plej riĉa sinjorino. Ĉar ŝi ankoraŭ estis juna, kaj ankaŭ ricevis sufiĉe da belo por sia vivovojo, ŝi nutris la esperon aĉeti en Hispanio kastelon kaj nobelan bienon kaj per edziniĝo kun markizo proksimiĝi al la korto. Ekzistis ja apartenantoj de la alta hispana nobelaro, kiuj edziĝis nur pro ties riĉo al la filinoj de aztekaj, de tezkukaj kaj de aliaj indiĝenaj princoj de Meksiko kaj de Peruo. Kial, ŝi, kiu devenis el honorinda civitana familio, ne ankoraŭ multe pli facile ricevu markizon kiel edzon kun la helpo de sia nemezureble granda posedo?

Ŝi komprenis bone kalkuli, eble eĉ pli bone ol ŝia mortbatita edzo. Ŝi elkalkulis, kiom kostus kastelo kaj kiom kostus malnova nobela bieno en Hispanio, kiom la mastrumado de tiu posedo kostus, la servistaro, ĉaroj, ĉevaloj kaj vojaĝoj, kiom la markizo bezonus, kaj kiom ŝi mem ankorau ĉiutage devus eldoni por povi ludi brilan rolon je la kortego. Ŝi kunkalkulis konsiderindan sumon. Sed ĉiam ŝi supozis, ke ankoraŭ estas multe da aferoj, kiujn ŝi ne pripensis, ke tie estas ankoraŭ impostoj al la registaro, ke ŝi devas konstrui preĝejon por teni la altajn sinjorojn de la inkvizicio en favora humoro kaj por ne veki voluptajn sentojn de ili. Kaj tiam ŝi ankoraŭ laboris tiom longe ĝis kiam la elkalkulita sumo duobliĝis. Per tio ŝi estis sekurigita kontraŭ ĉiuj miskalkuloj. Estis efektive duraj jaroj, dum kiuj ŝi devis batali. Malproksime de la civilizacio, for de ĉiu eĉ plej eta komforto, tage kaj nokte atenteme, lerte traktante la laboristojn, ke ilia salajro ne estu tro alta, sed ke ĝi estu tamen sufiĉe alta, por ke ili eltenu ĉion kaj ne ribelu. Tiukaze oni devis pensi ankaŭ pri rabatakoj, pri banditogregoj, kiuj formiĝis el krimuloj, el dezertintaj soldatoj kaj el forkurintaj punkaptitoj, el la elkraĉaĵo de la urboj kaj kiuj marodante vagadis tra la lando, disvastigante simile grandan teruron kaj al indiĝenoj kaj al blankuloj.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.